dancante en septembro

Antaŭ kelkaj monatoj mi skribis pri ritmenblusaj remiksoj, kiujn mi faris por kelkaj el miaj malnovaj kantoj. Poste kaptis min la ideo, ankaŭ prilabori parencan kategorion, nome la acidĵazajn kantojn. La bazon mi jam estis preparinta antaŭe, forigante kelkajn samplaĵojn el la ritmenblusaj kantoj, tiel liberigante ilin por la acidĵazaj remiksoj. (Mi malŝatas uzi ion pli ol unufoje. Fakte temis ĝuste pri acidĵazaj samplaĵoj, kiujn mi tiutempe estis metinta en la ritmenblusajn kantojn.)

En majo mi finis la sekvan remikson kun la nomo “Jazz di Gennaro (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras nun 4:00 minutojn, kompare al 3:36 de la unua kaj tria mikso. Intertempe ekzistas kvar diversaj versioj de la kanto, kiujn mi finis en kvar diversaj lokoj:

La origina verko (kiu siatempe simple nomiĝis “gjazz”, laŭ la dosieronomo) estas de julio 1999. Tiutempe mi studis en Paderborn. Fine de decembro 1999 mi verkis plilongigitan version en Nordwalde, kiam mi estis ĉe mia familio iom antaŭ kristnasko. En majo 2000 mi denove prilaboris la kanton en Catania (Sicilio), kie mi studis dum unu jaro. Tiu tria versio nomiĝas “Catania mix”. Sekve nun mi nomis la mikson laŭ mia nuna loĝloko (kaj naskiĝurbo) Münster. En PIV oni trovas la Esperanto-formon “Monastero” por ĝi.

Al mi plaĉis la ideon, fari serion da tiuj urbomiksoj. En julio mi finis novan version de mia dua acidĵaza kanto, kiu en la nova formo nomiĝas “Sax on the rocks (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras same longe kiel la originalo, kiun mi neniam antaŭe aŭdacis remiksi.

La ĉefaj ŝanĝoj konsistas en tio, ke mi iom pli bone aranĝis la samplaĵojn laŭ komunaj sonoj. Ekzemple mi uzis plenan aron da drumsonoj kaj gitaraj soloj, kiujn mi ne havis en kompleta formo kiam mi kreis la kantojn origine. Mi ĉiam malŝatis reŝanĝi finitan version. Tamen ĉifoje indis pro la nova kompleteco. Krome mi atentis pri kelkaj fajnaĵoj, kiujn mi antaŭe aŭ ne rimarkis aŭ por kiuj mi ne havis sufiĉan tempon. Sekve la rezultoj vere kontentigas min. Verŝajne estas la finaj versioj, ĉar nun nenio mankas.

Mi pensis ankaŭ pri remiksado de la tria acidĵaza kanto, “Somero en la suda urbo”. Post kelkaj provoj mi tamen venis al la rezulto, ke ĝia nuna formo estas la plej bona. La samplaĵojn, kiujn mi povintus aldoni al ĝi, mi anstataŭe uzos por aliaj projektoj. Ĉiel ajn ne estas multaj samplaĵoj kaj la efiko ne estis tiom granda aŭ bona, kiel mi supozis unue, kiam mi metis ilin en la tria verko.

Kaj kompreneble restas la kvara acidĵaza kanto “Nokta vivo”. Ĝi ne bezonas vastan prilaboradon, sed mi cerbumas, ĉu ne iom ŝanĝi la basan aranĝadon. Sed tio restas por poste, ĉar mi ankoraŭ ne venis al decida ideo, kion fari. Mi nur konservis kelkajn eblojn, kiuj tamen ankoraŭ ne konvinkas min, kvankam ili jam montras al la ĝusta direkto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *