Afiŝoj kun etikedo ‘persone’

Libereco – mi ne seniluziigos vin

lundo 21 Decembro 2009

Dum la 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, mi ne nur ĉeestis koncertojn de Esperanto-artistoj, kiujn mi jam konis (JoMo, Kim J. Henriksen, Tone), sed ankaŭ havis la oportunon, spekti ion novan. De Supernova el Brazilo mi ĝis nun nur konis la albumon. Kompare al la disko, vive la grupo faris multe pli bonan impreson; ĝi prezentis sin en malpli elektronike popa kaj pli peze roka sono. Du muzikistojn el la tri mi jam konis: Rogener Pavinski mi jam renkontis dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko. Leandro Souza Moreira kaj mi jam donis intervjuon al radio dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) 2006 en Máko. Kiel mi jam menciis antaŭe, Supernova reludis malnovajn sukcesojn de aliaj Esperanto-muzikgrupoj, interalie “Liza pentras bildojn” kaj “Du homoj” de Persone. Tio aparte plaĉis al mi.

De la koncerto troveblas almenaŭ du videoj:
Supernova: Pasio en katen’

Supernova: Liza pentras bildojn

Vento frapas al fenestro

dimanĉo 15 Novembro 2009

Ankoraŭ okazas, ke mi estas kormovita tra Esperanto-muziko kaj perdiĝas en memoroj. Lastan fojon tion forte kaŭzis la 51a selsendo de Varsovia Vento. Tie oni intervjuis Martin Wiese. En tiu elsendo li rakontas pri sia muzika pasinteco, sia aktiveco en diversaj grupoj (la fruaj Amplifiki, poste Persone kaj lastatempe “La Talpoj”). Inter la diversaj partoj de parolado oni ĉiam aŭskultigis lian muzikon kaj kelkajn kantojn li mem ludis. Elstaris la IS-kanto kaj Longe for. La dua venas de la unua Persone-albumo “62 minutoj”. Mia grupo “La Kuracistoj” reludas ĝin regule dum koncertoj. Alia agrablaĵo estis, ke li mem diris, ke li daŭre tre ŝatas la kanton Du homoj de la dua albumo “En la spegulo” (kiu intertempe senpage haveblas). Tiun kanton Supernova el Brazilo reludis (tre bone!) dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec, Ĉeĥujo.

Pardonu min dum mi kisas la ĉielon

mardo 1 Aprilo 2008

Jam hieraŭ mi skribis pri amuza radio-serio, en kiu muziko ludas gravan rolon. Sed lastatempe mi malkovris eĉ duan. La elsendo aperas ĉe radio en Berlino, tiel ke mi nur aŭskultas ĝin tra la interreta arĥivo.

La nomo “La Agathe-Bauer-kantoj” unue ŝajnas iomete stranga. Necesas scii ke en tiu rubriko oni pritraktas misaŭskultitajn kantotekstojn. La nomo “Agathe Bauer” origine estas “I got the power” el la kanto “The Power” de Snap. Kiam oni aŭskultas la kantopartojn, subite ŝajne tiuj malĝustaj tekstoj vere aperas tie!

Similaj spritaĵoj i.a. estas “Du musst besoffen bestellen” (Vi devas mendi ebrie) en “I Just Died In Your Arms Tonight” de Cutting Crew, “Oma fiel ins Klo” (Avino falis en la necesejon) en “Midnight Lady” de Chris Norman, “Wolln mal sehn, was der Markus sagt” (Ni vidu, kion Markus diros) en Don’t Stop The Music de Rihanna kaj “Dat wird nix” (”Tio iĝos nenio” en la senco de “Tio ne funkcios”) en “Hey ya” de OutKast. (Mi ne konas la originajn teksterojn, tamen.) Eĉ la plej konataj kantoj tiel ofertas tute novan, amuzan flankon.

Antaŭ pli ol dek jaroj, dum mia unua semestro kiel studento, amiko sendis al mi adreson de TTT-ejo kun kolekto da misaŭskultitaj kantotekstoj. Ĝi nomiĝas www.kissthisguy.com kaj mem estas ekzemplo de misaŭskultita teksto. Jimi Hendrix origine kantas en “Purple Haze” la frazon “Excuse me while I kiss the sky”. Sed multaj homoj erare komprenis “Excuse me while I kiss this guy” (Pardonu min dum mi kisas ĉi tiun ulon).

Certe ankaŭ al mi okazis, ke miaj oreloj trompis min (aŭ mia cerbo dum la interpretado de la sentitaj sonoj). Unu kulmino tamen restis aparte en mia menso: Dum la Internacia Seminario (IS) 1998/99 en Kassel, Persone koncertis.

Iam en la mezo ili komencis ludi la kanton “Maskobalo“. Kiam Martin Wiese ekkantis “Bonvenon al la granda maskobalo”, kelkaj adorantoj tuj jubilis kaj pludancis kun brilo en siaj okuloj. Mi estis iom konsternita pro tiu plene entuziasma reago, ĉar mi estis kompreninta “Bonvenon al la granda masturbado”. Unue mi provis klarigi tiun tekston al mi tiel, ke Persone kritikas socion, en kiu ĉiuj kontentigas sin mem per memlaŭdo, kaj ke la grupo uzas iomete drastajn metaforajn vortojn por esprimi tion. Nur longe poste mi havis la ŝancon legi la tekstokajeron de la albumo “Povus esti simple“.

Mi ne povas atendi, ke la semajnfino komenciĝas

sabato 5 Januaro 2008

La publika kantaro estas pli populara, ol mi pensis. Pluraj homoj montris grandan intereson dum la 51a Internacia Seminario en Würzburg. Tio memorigis min finfine denove prilabori la publikan version, tiel ke malpli da kantoj estas nur en mia privata versio.

Inter la 30a kaj 31a de decembro, ĉirkaŭ je la 5a matene, kelkaj homoj ekludis Esperanto-muzikon. Mallonge poste Stephan Schneider aliĝis al la rondo kaj komencis ludi kantojn de “Die Ärzte“. Mi kunkantis la tekstojn. Ĉar mi sidis antaŭ komputilo kun interreto, mi montris la kantotekstojn al la aliaj, kiuj tiel povis kunkanti. Iam mi transprenis la gitarludadon, sed iu petis kanton, kies akordojn mi ne konis parkere.

Juna Nederlandano diris: “La akordoj haveblas ie en la interreto! Ĉu vi konas la publikan kantaron?
Mi respondis: “Jes, mi verkis ĝin!
Denove realiĝis ero el la listo de scenoj, kiujn mi unufoje en la vivo volas sperti! (Pasintaj scenoj estis:
1. interesa virino alparolas vin dum festo, ĉar vi sidas tie tute sole.
2. Nekonata belulino alparolas vin pro via kantado antaŭ kelkaj tagoj.)

Kompreneble tiam mi alportis mian kantaron kaj ni daŭrigis la muzikadon ĝis la 6a. La 31an de decembro mi finfine plenumis la promeson, kanti “Hej la nizoj” por Ukrainanino. Renkontinte Ĉeĥinon kaj Slovakinon, mi prezentis i.a. “En kaĉ’” de Team’ dum la silvestra nokto inter la 3a kaj duono kaj la 4a kaj duono. Tiuj kantorondoj iĝis ĉiuj tre agrablaj kaj mi ĝojas, ke mia ideo pri kantaro kun moderna Esperanto-muziko trafas la interesojn de junaj esperantistoj. Estis agrabla surprizo, kiom multaj Negermanoj konas “Die Ärzte”: Dum la IS mi renkontis Nederlandanon, Slovakinon, Francon… krome Ĉeĥo demandis, kiam La Kuracistoj finfine eldonos albumon. Do eĉ sen oficiala koncerto mia grupo estis bone reprezentita.

Male al la pasintaj jaroj (minimume tri), mi havas nenion por kritiki rilate al la silvestra balo. Nu bone, mi estis sendinta longan liston da proponoj al la ĉefa organizanto en januaro kaj poste al la prizorganto de la silvestra balo fine de la jaro. Tamen mi estis tre pozitive impresita, kiom bone oni sekvis miajn rekomendojn. La jarŝanĝiĝo denove havis la etoson, kiun mi konas kaj atendas de la IS – kaj ĝi vere estis deca kulmino de la renkontiĝo!

Fakte parte mi mem transprenis la realigadon, DĴumante inter la 23a kaj duono kaj la 2a kaj du dek minutoj. Mi neniam antaŭe faris tion en mia vivo kaj mi ne alcelas fari tion regule; sed ĉijare mi ne bezonis intense okupiĝi pri alia persono dum la silvestra balo kaj do estis libera por fari tion. Malgraŭ kelkaj teknikaj defioj kaj paneoj, entute ĉio bone funkciis. Mi ĝojis, aŭskultigi “The Final Countdown” de Europe de KD kiel lastan kanton de la malnova kaj “New Year’s Day” de U2 kiel unuan kanton de la nova jaro. Sekvis “Head Over Heels” de “Tears For Fears”. elgrande rimarkis, ke ĝi estas el la filmo “Donnie Darko“, kaj poste diris tion al mi. Tre ĝojigas min, ke iu perceptas tiujn etajn detalojn!

Duncan demandis min pri “B21″ de Darshan”. Ĝi aperas en la filmo Bend it like Beckham, sed ne sur la oficiala sonŝpuro. Ekde kiam mi konas ĝin, ĝi apartenas al mia listo de kantoj uzitaj por freneza festado. Kompreneble ĝi meritas aperi sur la internacia KD, kiun mi intencas fari ekde kvar jaroj por Esperanto-renkontiĝoj. Dum la IS denove pruviĝis, ke eble dek tiaj kantoj taŭgas por kulminigi la etoson kaj inspiri la homojn freneze danci.

Cetere mi DĴumis ankaŭ dum la nokto inter la 29a kaj 30a de decembro kaj inter la 1a kaj 2a de januaro. Kurioze, ke oni origine tute ne intencis fari diskotekon dum tiuj nokto. Mi senprobleme alvenigis dancemulojn. La tezo, ke homoj ne volas diskotekon dum ĉiu nokto, evidente ne ĝustas. Partoprenantoj eĉ alparolis kaj petis min surmeti muzikon – kaj post la noktoj dankis.

Interese, ke la homoj, kun kiuj mi bone rilatas, faris muzikdezirojn, kiuj vere kongruis al la tiama muzikstilo. Bedaŭrinde mi ne povis kontentigi ĉiun unuopan peton. Ekzemple mi ŝoke rimarkis, ke mi ne kunprenis “Sunday Bloody Sunday” de U2. “Blue Monday” de New Order ĉiel ajn ne estas en mia repertuaro. “Pli ol nenio” de Persone resp. Martin kaj la talpoj mi ne kunprenis, sed havas hejme.

Restas menciindaj ankoraŭ kelkaj unikaj okazaĵoj: Dum la nokto inter la 30a kaj 31a de decembro, mi volis iri dormi je la kvara matene. Tamen mi aŭdis laŭtan bruadon, kiam mi eniris la koridoron. “Ho ne!”, mi pensis, “en iu ĉambro okazas privata festo!” Subite mi konsciis pri tio, ke la sonoj venis el mia ĉambro, kaj kiam mi eniris, mi trovis tie la Katalunanojn kaj amikojn inkluzive Till. Tio tuj pozitive ŝanĝis mian mienon, ĉar mi fieris, ke mia ĉambro kaj ĝiaj enloĝantoj servas kiel fonto aŭ magneto de bona etoso!

Dum la silvestra balo post la 23a eksonis la funkokanto “Klar” de Jan Delay. Mi tuj komencis ege sovaĝe danci kaj baldaŭ homoj formis cirklon ĉirkaŭ mi. Tiam kundancis Carsten kaj poste ankoraŭ Tina kaj Petra. Kvarope ni gajnis la maloficialan dancokonkurson, ĉar la homoj estis ege impresitaj (kaj la vizaĝoj de Carsten kaj mi plenŝvitaj).

La diskoteko daŭris ĝis post la 7a matene dum la novjara mateno. Mi kundancis la lastan horon. Tiam DĴ Leo surmetis tre bonan muzikon. Kiam Aneta volis foriri pro laceco, mi baris la vojon, dirante ke ŝi bezonus “I Want To Break Free” de Queen por forlasi la ĉambron. Tio nur estis esta ŝerco, sed tute neatendite, ĝi iris al DĴ Leo kaj tiu vere aŭskultigis la kanton!

Dum la lasta nokto Chiara alparolis min ĉar ŝi serĉis Esperanto-kanton, kiun mi iam aŭskultigis en la diskoteko. La duono de la homoj, kiujn ŝi estis demandinta antaŭe, ne konis la kanton, la alia duono diris: “Demandu Gunnar!”. Ŝi nur sciis, ke estas vira kantisto kaj kapablis zumi la refrenon. Mi tujn rekonis, ke temas pri “Amanda” de Persone. Kaj ĉar mi staris apud KD-aŭskultigilo en la trinkejo kun mia KD-kolekto, mi tuj povis surmeti la kanton. Ŝi ĝojis pri tio, ke mi povis helpi ŝin; mi ĝojis pri tio, ke homoj interesiĝas pri Esperanto-muziko.

Mono mankas nin sed amo ne

vendredo 12 Oktobro 2007

Hodiaŭ mi iĝas 31-jara. La nova vivoaĝo ne havas multan signifon. Sed mi troviĝas en multe pli bona stato ol dum la antaŭaj naskiĝtagoj. Nur necesas legi kion mi skribis dum la 30a, 29a, 28a kaj 27a. Mia persona situacio ne tiom bonis ekde 1999/2000, kiam mi havis 23 jarojn. Detalojn mi ne mencias, sufiĉas noti, ke mi estas kontenta. La resto ne gravas.

La unuaj gratuloj jam atingis min hieraŭ iomete post la 22a vespere. Tro fruaj gratuloj alportas malbonŝancon laŭ Germana superstiĉo. Sed la persono, kun kiu mi parolis, loĝas en alia tempozono, tiel ke oni diris la bondezirojn post noktomezo. Mi admiras tiun tre ruzan metodon por esti la unua!

Du donacoj cetere jam venis antaŭ kelkaj tagoj. Tamen ili ne estis nur por mi, sed por ĉiuj. Persone senpage disdonas la du albumojn “En la spegulo” kaj “Povus esti simple” tra la interreto.

Bertilo Wennergren eĉ rekte atentigis min pri tio per retmesaĝo, kvankam mi jam estis leginta la novaĵon ĉe lia TTT-ejo. Intertempe ekzistas raportoj pri la unuaj sukcesaj elŝutoj kaj taglibra enskribo kun kelkaj teknikaj detaloj. Aŭ necesas instali apartan programon por t.n. bita torento aŭ registriĝi ĉe la TTT-ejo “Ipernity” por rekte preni la pezajn WAV-dosierojn. Tiu formato garantias tre altan kvaliton, sed forprenas centojn da MB. Nun eĉ ekzistas alia bita torento kun MP3-dosieroj de ambaŭ albumoj.

Kiu ankoraŭ ne konas tiujn du albumojn kaj hezitas, al tiu mi rekomendas legi mian recenzon pri “En la spegulo” kaj mian recenzon pri “Povus esti simple”. Krome eblas elŝuti po tri kantojn en la MP3-formato ĉe musicexpress.com.br de kvar Persone-albumoj, inter ili la du menciitaj.

Personoj, kiuj plendas, ke Esperanto-albumoj malfacile haveblas, espereble uzos tiun ŝancon por akiri du altkvalitajn albumojn. Kelkaj jam demandis, ĉu ne ankaŭ eblas oferti pliajn. Tio montras la ĝeneralan problemon, ke homoj neniam kontentiĝas, sed ĉiam volas pli.

Mi devas atentigi ankaŭ pri la negativa flanko de tiu senpaga oferto: Ĝi okazas, ĉar la membroj de Persone ne kredas, ke eblas reeldoni tiujn du albumojn kompaktdiske je realismaj financaj cirkonstancoj. Koncize tio signifas, ke la plej fama Esperanto-rokgrupo ne trovas la rimedojn por denove produkti 500 ĝis 1000 ekzemplerojn kaj vendi ilin ene de kvin jaroj. Kion tio diras pri la forteco kaj graveco de Esperanto-muziko kaj sia publiko? Se homoj denove plendas pri manko de artistoj kaj novaj kantoj, mi scias, kien direktigi la fingron por montri la problemon. Ekonomio ne diktu ĉion, sed videblas, kien aferoj iras se mono forestas…

Ĝi nomiĝas Ĉeboksaro, tie estis mi

sabato 1 Septembro 2007

Mia avo estis en Rusio. Mi vidis malnovajn fotojn, kiuj montras lin dum tiu tempo. Mia patro estis en Rusio komence de la 1970aj jaroj. Hejmen li kunportis felajn ĉapojn, kiuj laŭ kutima imago estas tiom tipaj por Rusio. Kaj nun estis mia vico, vojaĝi tien. Mi atendis pli ol dek jarojn por realigi tiun ideon. Foje necesas havi la ĝustan kialon.

Ĉar mi estas tre timema persono, mi aĉetis du librojn por prepari min. La unua, Russisch Wort für Wort (Kauderwelsch Band 7) de Elke Becker, estas lingvolibro. De la sama serio mi jam sukcese uzis librojn por aliaj lingvoj. La dua libro, Reisegast in Russland (Iwanowskis) de Katrin Liska, rakontas pri la vivo kaj kutimoj en Rusio, por ke Germana gasto nek ŝokiĝu nek ŝoku. Precipe tiu libro tre helpis kaj mi jam komprenis kelkajn aferojn, kiam mi alvenis.

mia vojaĝo
08a de aŭgusto flugo de Düsseldorf al Moskvo (Ŝeremetjevo)
restado en Moskvo respektive Odincovo dum du tagoj
10a de aŭgusto forveturo al Ĉeboksaro (alveno la 11an)
restado en Ĉeboksaro dum kvar tagoj
14a de aŭgusto forveturo al la regiono Krasnodar (alveno la 16an)
restado en Primorsko-Aĥtarsk, feriejo Lotuso
24a de aŭgusto reveturo al Ĉeboksaro (alveno la 26an)
27a de aŭgusto reveturo al Moskvo (alveno la 28an)
28a de aŭgusto flugo de Moskvo (Ŝeremetjevo) al Düsseldorf

Male al la kutima timo, la vojaĝado en Rusio estis tute bona. La vera aventura parto de la vojaĝo estis la trajnoj de Münster al Düsseldorf kaj reen pro eblaj strikoj de la Germanaj fervojistoj! Eĉ du tagojn antaŭ ol forvojaĝi mi ne sciis, ĉu necesos ŝofori min aŭte al la flughaveno. Dum la restado en Rusio mi devis redemandi miajn familion hejme, ĉu la strikoj okazos dum mia revojaĝo.

Katja Arĝenta Volkova sendis al mi detalan vojopriskribon por atingi la centron de Moskvo. La kontakton liveris Ksenia Libera. La tranokteblon ofertis Irina Gonĉarova (mirinda-strigo). Malnovaj kontaktoj el mia aktivula tempo efektive helpis.

Pro komento de Slavik Ivanov pri la malfacileco, akiri Esperanto-muzikon, mi decidis kunporti ĝuste tion kiel gastodonacojn. Tial mi aĉetis po tri ekzemplerojn de la albumo de “JoMo kaj Liberecanoj” (kun la kanto “Ĉeboksaro”!) kaj de la Amplifiki-alumo “Tute ne gravas“. Laŭ la reagoj, estis bona ideo!

Aliaj muzikaj okazaĵoj en Moskvo:

  1. Mi kantis la Germanan nacian himnon por Irina kaj Arĝenta. Dum agrabla babilado ni venis iel al tiu temo. Pro la stranga sinteno de Germanoj al nacia ĝojo, apenaŭ ekzistas okazoj por kanti ĝin.
  2. Dum unu vespero Irina kaj mi piknikis en parko kun kelkaj aliaj personoj. Laŭ Irina, ili tre interesiĝas pri fantazio kaj mikso inter folkloro kaj romuziko. Tio kompreneble tre memorigas min pri rolludado kaj mezepokeca metalroko! Kiam ni forlasis la parkon, mi kantis du Esperanto-kantojn: “Longe for” de Persone kaj “Vi volas kisi” de la Kuracistoj.
  3. Irina demandis min pri mia muzika aktiveco kaj mi prezentis al ŝi du kantojn de la Kuracistoj, nome Westerland kaj Kisu min, ho kara. Al ŝi plaĉis la kantado!

La plej grava afero tamen estas: Finfine mi povas aliĝi al la rondo de homoj, kiuj povas kunkanti la Ĉeboksaro-refrenon, ĉar mi estis en tiu urbo!

Reĝoj de cindro, reĝoj de plor’

sabato 30 Septembro 2006

Unu el la muzikaj ideoj, kiu delonge estas en mia kapo, konsistas el reludversio de “Amperforto“, origine de Persone. Mi ankoraŭ ne volas malkaŝi, kion mi ekzakte alcelas per ĝi. Jam komence de marto mi alskribis Bertilo Wennergren, sed ial la mesaĝon li pretervidis kaj reagis nur meze de septembro. Tamen la unua paŝo nun estas finfine farita, ĉar mi ricevis la akordojn de li. Helpis Sebastian, kiu notis unuan version, kiun poste korektis Bertilo.

La okupiĝo pri Persone-tekstoj havis amuzan kromefikon: Mi verkis novan parodion spontanee dum unu tago. La titolo “Reĝoj de cindro” ja ne nepre alcelas militemulojn… fakte la baza ideo jam venis al mi dum la IJS 2006. Kompreneble mi sendis la rezulton al Bertilo, kiu tre amuziĝis kaj laŭdis la verkon. Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne havas la akordojn de tiu kanto, tiel ke mi ne rekte povas reludi ĝin. Sed Bertilo jam signalis, ke li pretas noti pliajn kantojn; kaj krome Sebastian povas denove helpi rilate al la notado. Li nur bezonas surbendigon de la kanto. Kaj mi laŭeble ne superŝutu ambaŭ per kantodeziroj, sed limiĝu al unu kanto post la alia.

Eĉ se la reludversio ne realiĝos en la formo, en kiu mi imagas ĝin nun, la akordokolektado alportos bonon: Almenaŭ eblas aldoni plian kanton al la publika kantaro – kaj krome indas skribe noti la akordojn de ĉiu Persone-kanto!

Z.A.M.EN.HOF. – Z.A.M.EN.HOF.

dimanĉo 6 Aŭgusto 2006

Daŭre validas por La Kuracistoj la invito, koncerti dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Makó (Hungario). Kvankam nia repertuaro estas intertempe sufiĉe granda kaj ni ludas kelkajn kantojn ekde fine de 2001, kompreneble necesis prepariĝi.

La 3an de aŭgusto mi renkontiĝis kun nia estonta kantistino. Ŝi ne intencas veni al la IJS (sed ŝi partoprenis ĝin jam antaŭ du jaroj!), tamen estis bona okazo por ekzerci kun ŝi la unuan fojon. Mi estis tre impresita, kiom rapide ŝi kapablis rekanti la duan voĉon. Oni rimarkis, ke ŝi jam ekde jaroj kantas en ĥoro (la sama, en kiu mi kantis inter 1992 kaj 1996) kaj sole. En malpli ol du horoj ni ludis la jenajn kantojn:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ŝi
  4. Por ĉiam
  5. Misteroland’
  6. Kisu min, ho kara mia

Pro tempomanko ni ne sukcesis elprovi ĉiujn kantojn. La jenajn mi estis sendinta al ŝi krome:

  1. Longe for
  2. Duona amkanto
  3. Solege en la nokt’

Du tagojn poste Sebastian venis al Münster. Ni komencis muzikis je la malfrua mateno.
Ĝis la posttagmezo ni unufoje traludis nian kompletan planitan programon por la IJS:

  1. Westerland
  2. Sen vi
  3. La okulvitroj de Buddy Holly
  4. Junula amo
  5. Ne plu
  6. Kisu min, ho kara
  7. Duona amkanto
  8. Por ĉiam
  9. Por ni
  10. Ĉu jam ĉio?
  11. Solege en la nokt’
  12. Misteroland’
  13. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  14. Longe for (origine de Persone)
  15. En kaĉ’ (origine de Team’)
  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)
  17. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)
  18. Ne ploru, amik’
  19. La Bamba

“La Bamba” ni kompreneble ne bezonis ekzerci. Ja temas nur pri tri akordoj!

“Ne ploru, amik’” estas duone improvizita Esperanto-versio de “No woman, no cry”. Mi proponis ludi ĝin post “Solege en la nokt’”. Je la fino de tiu kanto eblas transiri al la refreno de “Solege” (”So lonely” de The Police), kiu ja uzas la samajn akordojn kiel “No woman, no cry”.

Ni ŝanĝis la dutaltecon de kelkaj kantoj. “Por ĉiam” ni ludas en Am anstataŭ Em, “Misteroland’” unu duton pli alte – kiel jam dum nia furora reveno dum la Internacia Seminario (IS) en Xanten. Ambaŭfoje tio okazas por pli agrabla kantado. Ĉe “Emelj fel” estas inverse: Tiun ni ludas unu duton pli malalte, ĉar tiam la gitaraj akordoj pli facilas.

Krom la supra repertuaro, ni ankaŭ preparis kelkajn surprizojn. Sed pri ili mi skribos poste!

Mi ne scias kiel okazis ke ni perdis unu la alian

lundo 8 Majo 2006

Denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas dediĉi la enskribon denove al muziko, kiu tre movas mian koron. Ĉifoje temas pri la kanto “Tausendfach” de Klee, kiun mi jam menciis okaze de mia 29a naskiĝtago.

La unuan fojon mi estis aŭskultinta ĝin dum la sportumado. Je la komenciĝo, do la unuaj taktoj sen kantado, mi pensis, ke estus britpopo kaj demandis min, ĉu estus kanto de Coldplay. Tiu ideo ne estas tro ekzotika – ankaŭ Sr-o Shhhh rimarkas en sia recenzo de la tuta albumo la foje orelfrapan similecon de la muzikstilo al britpopo.

“Tausendfach” similas al “2 Fragen” sed havas iom pli fortan muzikan parton. “2 Fragen” estas la kanto, per kiu mi entute malkovris la muzikon de “Klee”, aŭskultante ĝin je la fino de l’ somero 2004 en la radio. Mi ĝojis pri la agrabla muziko kaj la melodia kantado. La voĉo memorigis min pri Judith Holofernes, la kantistino/gitaristino de “Wir sind Helden”, nur kun la malgranda sed grava diferenco ke la kantistino de “2 Fragen” evidente kapablas kanti.

Por sia dua albumo kaj ĉiuj disketoj de ĝi, Klee elektis blankan kovrilon kun nigrablankaj fotoj aŭ ilustraĵoj. Tiu kombino – nigrablanka KD-kovrilo, melankolia muziko kun fortaj gitaroj kaj elektronikaj elementoj – ja jam ravis min ĉe la verkoj de aliaj grupoj. Ekzemploj estas la disketo “Cynical Heart” de “Jam and Spoon feat. Jim Kerr” kaj, kompreneble plej grave, la albumo “All that you can’t leave behind” de U2, per kies ilustraĵoj mi komencis ĉi tiun muzikan taglibron kaj pri kiu temis mia unua teksta enskribo. Similstile sed senelektronike efikis “…sed estas ne” de Persone kaj la albumoj de Coldplay. La mikson de gitaroj, sinteziloj kaj melankolio mi ankaŭ konas kaj ŝatas de Moby. Ŝajne tiu tipo de muziko montras malfortan flankon de mi: Simple ne eblas al mi rezisti ĝin; ĝi ĉiam allogas kaj kaptas min denove.

La disketon “Tausendfach” mi ricevis kiel malfruiĝintan donacon por kristnasko. La 3an de januaro, ĵus reveninta de la Internacia Seminario (IS) 2005/06 en Xanten, mi trovis la kompaktdiskon sur la tablo en mia ĉambro hejme ĉe miaj gepatroj.

Ravas min ne nur la kanto “Tausendfach”, sed ankaŭ aparte ĝia video (elĝutebla kiel WMV-dosiero kaj MOV-dosiero). Unue oni vidas la bandon en malhelaj vestaĵoj kaj hela fono, do denove kvazaŭ nigrablankan bildon.

Post iom da tempo tra projekciilo montriĝas filmscenoj de feriumado ĉe la maro, en la montaro, en suda urbo. Oni vidas la kantistinon kaj nekonatan viron dum aŭtoveturado, trinkado kaj fumado. Ili faras trivialajn gestojn kaj portas buntajn feriajn vestaĵojn, do havas tute ordinaran aspekton. La amatora kvalito de la filmetoj memorigas pri feriaj filmoj.

Tio kreas enorman kontraston al la bando, kiun oni vidas kun akraj konturoj, en plena seriozeco, kaj la kantistinon kun sufiĉe multa ŝminko, profesia hararo kaj modaj vestaĵoj. Ŝi aspektas kvazaŭ ŝi havus sukceson ĉe la laboro (muzikado), sed solecon sen amo.

La filmscenoj evidente montras la pasintecon. Ili ankaŭ povas esti interpretitaj kiel memoroj (kiuj ja ofte estas malklaraj kaj bonegaj!). Ĝuste pri perdita amo oni memoras unuopajn scenojn kaj situaciojn. Jes ja, la financa situacio estis malbona kaj la estonteco malcerta, sed tio en tiu momento ne gravis, ĉar oni estis feliĉa.

Kompreneble tiun percepton forte influas miaj (terure melankoliaj!) memoroj. Certe la spertoj en la propra vivo servas kiel filtriloj dum la spektado de tia video kaj la aŭskultado de tia kanto.

Des pli trankviligis min, ke la muziko estas trista, sed samtempe milda. La teksto parolas pri perdita amo, pensado pri la pasinteco kaj la scio, ke oni komprenis multon nur poste. Iom post iom ankaŭ la muzikgrupo en la video ricevas kolorojn. La kanto postlasas la mesaĝon “Estis bona tempo. Kio pasis, daŭre signifas ion!” Verŝajne pro tio mi ŝatas tiun kanton pli ol multajn aliajn.

Vekiĝu kaj fuĝu de tiu fipreĝej’

vendredo 6 Januaro 2006

Do jen mi revenas en la nova jaro. Sed antaŭ ol rakonti pri novaĵoj, mi ankoraŭ unufoje rerigardu. 2005 estis longa jaro kun multaj ŝanĝoj en mia vivo. Mi povus longe skribi pri ĉio, sed sufiĉas rigardi al fotoj de mi el tiu jaro, por konstati, kiom draste mia ekstera apero ŝanĝiĝis:

Gunnar 2005-04-28 antaŭeGunnar, 2005-12-20

La du supraj bildoj, faritaj fine de aprilo kaj fine de decembro, estas nur du el tuta serio, kiun mi kompilis. Nur rigardante la kolekton, mi mem rimarkis, kiom multajn vizaĝojn mi havis – kaj tio fakte bone respegulas, en kiom diversaj situacioj kaj vivcirkonstancoj mi troviĝis.

Resume mi devis solvi samtempe du taskojn: Mi devis rekrei taŭgan vivon por mi kaj mi devis retrovi min mem. Pli kaj pli montriĝis ke por mi persone, la devizo por la jaro 2005 estis “Revenu al tio, kion vi ŝatas plej“. Tiu Persone-citaĵo ofte venis al mia kapo, kiam mi pripensis mian nunan staton kaj mian veran celon.

Iĝis longa batalado. Memorinda restas la deklaro de mia nekredo rilate al la socio. Mi sentis min kiel kavaliro, kiu ne plu sekvas sian malfidelan reĝon kaj ekde nun batalas sole por si mem. Por persono, kiu ĉiam sentas respondecon, tio estas tre maltrankviliga bildo, kiu krome esprimas solecon. Sed finfine mi tamen iris tiun vojon – kaj kun miro konstatis, ke mi nek mortas, nek estas ĵetita el la socio pro mia konduto!

Estas entute interese, kiom multajn tradiciojn, kiuj dum multaj jaroj akompanis min, mi rompis: La unuan fojon ekde 1997 mi ne vojaĝis al la IJF (pro bonaj kialoj, tamen!), nek estis en Italio, la lando, en kiu mi vivis dum unu jaro. La unuan fojon ekde 1996 mi ne estis en Paderborn, mia iama studurbo. Pensige, ke mi sukcesis rezigni viziti lokojn, kiuj dum la pasintaj jaroj havis gravan signifon por mi – sen ke mi sentis, ke mi pro tio estas malpli mi mem. Eĉ tute male, ĝuste la ŝanĝoj alportis la agrablan senton, ke mi finfine estas denove mi mem kaj ne plu postĉasas iun fantoman formon, kiu mi iam estis kaj pri kiu mi longe pensis, ke mi devus esti kiel ĝi denove.

Aĉetado de vestaĵoj, kiuj ne kaŝas, aŭ regula partopreno en Ju-Jutsu-rondo – du aferoj, kiuj estis nepenseblaj ankoraŭ antaŭ unu jaro, sed kiujn mi tamen faris kaj ĝuis. Temas pri milda rerigardo, ĉar la jaro havis bonan finon por mi. Plie malgraŭ ĉiuj problemoj, mi sukcesis veni al la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) kaj la Internacia Seminario (IS).

Mankas ankoraŭ muzika enhavo en tiu ĉi enskribo, do jen: Lastatempe mi malkovris la fenomenon de similaj sonŝpuroj. Kiam kolegoj aŭskultigis muzikon el la filmo “La kvar plumoj“, mi tuj devis pensi al la muziko el “Willow“. Spektante “Predator“, mi rekonis la orelfrapan similecon de la muziko en multaj scenoj al tiu de “Reen al la estonteco“. Fakte temas ambaŭfoje pri po la sama verkinto. Komponistoj de sukcesaj aŭ eĉ famaj sonŝpuroj evidente ŝatas ŝteli de si mem kaj kopii malnovajn verkojn.