Arkivoj de etikedoj: depeche mode

Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn ĝiajn amikojn

Ekde hodiaŭ mi havas 35 jarojn. Kiel pasintjare en decembro, mi devas konstati, ke mi tute neglektis mian taglibron dum la pasintaj monatoj. Denove veras la ironio, ke aŭ oni vivas aŭ oni skribas pri sia vivo.

Sed la utilo de tio, skribi siajn pensojn, estas tamen impresa. Mi relegis, kion mi skribis dum mia 27a, 28a, 29a, 30a, 31a, 32a kaj 33a naskiĝdatreveno. (Dum mia 34a naskiĝdatreveno mi skribis nenion, ĉar tiam daŭre regis granda paŭzo en mia taglibro – kiom domaĝe! Ke mi rompis la tradicion, diras ĉion pri mia tiama animstato.) Ial mi pensis, ke dum la antaŭaj jaroj mi malĝuste pritaksis la vivon. Sed nun mi surprize konstatas, ke mi havis ĝustan prijuĝon kaj ke mi jam antaŭe trovis klarajn vortojn. Ankaŭ impresas min, ke mi jam dum la pasintaj jaroj ofte sukcesis trovi taŭgan kanton kaj/aŭ citaĵon.

Por ĉi tiu jaro, tio estas Coldplay-citaĵo. Ĝi jam antaŭe kaptis mian atenton, sed intertempe mi ŝatas eĉ pli grandan parton de la teksto:

“Ne, mi ne volas batali de la komenco ĝis la fino
Mi ne volas ciklon de reuzita venĝo
Mi ne volas sekvi morton kaj ĉiujn ĝiajn amikojn”
(Death And All His Friends)

Kaj por kompletigi la reuzadon de muziko kaj citaĵoj (“ĉar daŭre la samaj kantaĵoj validas” – Persone-citaĵo), jen kanto kiu venis al mia menso hodiaŭ posttagmeze. Pri “Dream On” de Depeche Mode mi jam skribis antaŭ pli ol kvin jaroj

Ĉiu serĉas ion

Daŭre validas mia promeso por la nova jaro, minimume unufoje semajne eliri. Pasintan semajnon mi estis ĉe koncerto. Ĉifoje mi vizitis kinejon kun du amikoj. Pasintan fojon mi spektis sendependan filmon en kinejo – ĉifoje estis granda, komerca verko: Sucker Punch.

Fakte mi ne bone memoras, kiam mi spektis la lastan fojon antaŭe kutiman filmon: Ĉu tio estis dum pasinta julio? Ĝenerale la grandaj filmoj ne tiom allogas min. Eble mi estas ankaŭ tro pigra por veturi tra la duona urbo por veni al la grandega kinejo.

“Sucker Punch” estas unu el la malmultaj filmoj, pri kiuj mi diras, ke vere necesas spekti ilin antaŭ granda ekrano. Ĝi forte vivas de siaj bildoj, kiuj enhavas multegajn detalojn.

Mi devas konfesi, ke min logis la anonco: Kvin belaj junaj virinoj kun mallongaj vestaĵoj ŝajne survoje al batalo. Tiom plata kuirrecepto, ke ĝi denove plaĉis al mi! Sed la rakonto mem estas iomete surrealisma. Tial ĉiuj situacioj estiĝas sub la plej eksterordinaraj cirkonstancoj, tiel ke ili en si mem denove estas kompreneblaj. Tion mi tre ŝatas.

Entute la filmo estis farita klare por la generacio, kiu kreskiĝis kun komputilaj ludoj. Aliokaze oni ne ŝatas la aspekton kaj la troigitajn movojn dum la batalo. La diversaj partoj de la filmo funkcias kvazaŭ unuopaj ludoniveloj.

Aparte interesis min la muziko. Dum la komenciĝo aŭskulteblas reludversio de “Sweet Dreams Are Made Of This” (origine de Eurythmics), kiu sonas kiel T.a.T.u.-versio. Ĝenerale mi ja estas tre kritikema pri reludversioj, sed tiu ĉi tre plaĉis al mi.

Poste eksonis la kanto de Björk, kies nomon mi ĉiam forgesas. Mi daŭre opinias, ke ĝi bone kongruas al “Barrel Of A Gun” de Depeche Mode.

Entute mi tre ĝuis la filmon, same kiel miaj du amikoj. “Sucker Punch” certe ne eniros la historion de filmoj kiel revolucia verko, sed ĝi simple plaĉas.

Ĉu vi povas senti vin iom amata?

Dum la pasintaj monatoj mi plurfoje havis tre interesajn muzikajn sonĝojn. Unue mi volas mencii nur la lastan. Fakte ne estas la unua fojo ke mi skribas pri muziko en sonĝoj: En pli frua sonĝo eksonis Sweet Harmony de “The Beloved”. En alia sonĝo mi kantis “Rich” de Marillion, kaj ĉeestis mia bona amiko Holger.

Jam ekde kelkaj jaroj mi posedas samplaĵo-kolekton de Depeche Mode. Kiam la albumo “Exciter” estis aktuala (fine de 2001), iam eblis elŝti tiujn samplaĵojn senpage ĉe iu TTT-ejo, kiu regule ofertis tion por verkoj de konataj artistoj.

Same mi akiris la samplaĵojn de “Alive” de la hiphopa grupo “Beastie Boys”, sed mi neniam uzis ilin, ĉar la kolekto ne estis kompleta.

Ankaŭ la Depeche-Mode-samplaĵojn mi longe lasis atendi en mia arĥivo. Tamen mi mem ŝatus fari version kiel “Kaj sentiĝas am’” de DĴ Roĝer nur kun bone tradukita teksto.

Kiel ofte, kantoj ne ravas min kiam ili estas aktualaj. Ekzemple mi aĉetis la Depeche-Mode-albumon kun la disketoj de 1986 ĝis 1998 nur jarojn poste. Simile nur nun kaptis min la interesa pri la Exciter-kantoj.

Fakte mi sonĝis ke mi estas remiksanta “Dream on”, la unuan disketon. Kompreneble la titolo bone kongruas al la cirkonstancoj. Tio instigis min elprovi la samplaĵojn. Kun granda ĝojo mi konstatis, ke krome mi havas la samplaĵojn de “I feel loved”! Sed same kiel ĉe “Alive” (kaj cetere ĉe “Between you and me” de Marillion), ne eblas rekrei la kantojn komplete, ĉar mankas kelkaj partoj. Tial mi finfine decidis, ne fari iun remikson aŭ duonan reludversion. Sed estis tre agrable, aŭskulti la plurvoĉan kantadon sen la instrumentoj!