Monataj arkivoj: Majo 2011

Du futojn alta

Einmal pro Jahr schreibe ich eine Rezension (auch) auf Deutsch, meiner Muttersprache (neben Esperanto). Nach zwei Comics (2003 und 2005) und einem Film (2010) ist diesmal – wie schon 2004, 2006, 2007, 2008 und 2009 – wieder ein Musikalbum an der Reihe.

Unufoje jare mi skribas recenzon (ankaŭ) en la germana, mia gepatra lingvo (krom Esperanto). Post du komiksoj (2003 kaj 2005) kaj unu filmo (2010) ĉifoje estas denove la vico de muzikalbumo – kiel jam en 2004, 2006, 2007, 2008, 2009.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Preskaŭ ŝajnas tro malfrue por turniĝi

Kiam venas la naskiĝdatreveno de mia taglibro, mi aparte ŝatas skribi pri muziko, kiu ludis specialan rolon en mia vivo. Jam antaŭ kvar jaroj (kaj unu tago) mi pritraktis la televidan serion “Robin of Sherwood” kaj la sonŝpuron de Clannad. Post longega paŭzo mi finfine en la unua duono de 2010 spektis la trian sezonon de la malnova serio.

La tria sezono enhavas kelkajn pliajn muzikaĵojn, sed ne ĉio eldoniĝis diske. Denove helpas la artikolo pri la sonŝpuro en la anglalingva Vikipedio.

La muzikaĵo “Caislean Oir” aperis sur posta albumo, same kiel “Almost Seems To Late To Turn”, kiu baziĝas sur alia muziko de la serio. Ambaŭ pecoj troviĝas sur disko kun la plej grandaj sukcesoj de Clannad.

Koncerta albumo krome enhavas du longajn kunigojn de diversaj muzikaĵoj el la Robin-Hood-serio, interalie kelkajn, kies studiaj versioj ne estis eldonitaj. La unua kunmeto nomiĝas “Robin of Sherwood Medley: Robin (The Hooded Man) / Herne / Ancient Forest / Lady Marian / Royal /…”, la dua “Dance & Teidhir Abhaile Riú Medley: Dance / Luasc / Teidhir Abhaille”.

Jen video kun ambaŭ kunmetoj da muzikaĵoj de la disko en alia koncerto. De la dua aperas nur la unua parto:

Clannad: Robin of Sherwood Medley

La DVD-kolekto de la serio interalie ofertas tute senvoĉan trakon de kelkaj epizodoj, tiel ke eblas aŭskulti nur la muzikon. Fervoraj adorantoj de la serio kunmetis diversajn muzikpartojn al pluraj videoj. Jen unu el ili:

Clannad: Robin of Sherwood, Unreleased Soundtrack, Extended Mix 2

La kanto “Almost Seems (To Late To Turn)” estas tre malgaja kaj aparte kortuŝas min. Mi pensas, ke la titolo “preskaŭ ŝajnas (tro malfrue por turniĝi)” tre bone respegulas mian nuntempan vivsituacion.

Donu al mi sonĝon

Mia taglibro (aŭ blogo) aĝas unu jaron pli – ok entute. Dum mi daŭre devas forte lukti por tio, regule skribi ion (precipe kiam temas pri multpartaj raportoj pri Esperanto-renkontiĝo), almenaŭ mi sukcesis verki pli ofte ol dum la 12 monatoj antaŭe.

Ĉiam mi klopodis elekti iun specialan albumon por tiu ĉi tago. Ĉifoje mi prezentas ion vere eksterordinaran! Post la unua jaro de interreta taglibrumado, mi skribis pri la filmo “Reen al la estonteco” kaj la malkompleteco de la sonŝpuro.

Kiam mi legis la artikolon pri la sonŝpuro en la anglalingva Vikipedio antaŭ kelkaj monatoj, mi eksciis, ke intertempe oni eldonis la kompletan orkestran muzikon! La entrepreno Intrada specialiĝis pri la eldono de kompletaj eldonoj de sonŝpuroj en limigita kvanto. Je mia granda ĝojo, la Vikipedia artikolo menciis, ke tiu de “Back to the Future” daŭre haveblis! Kia ĝojo!

Mi mendis ĝin en februaro. Certe ĝi ne estis malmultekosta, sed indis la elspezo. Entute estas du diskoj. La dua enhavas alternativan version de parto de la sonŝpuro, kiun Alan Silvestri estis komponinta origine. Tiu versio sonas iom pli malhele kaj serioze.

Kompare al la du orkestraj muzikpecoj sur la kutima sonŝpuro, tiu ĉi eldono sonas multe pli bone. La origina sonŝpura albumo tamen enhavas multajn (sed ne ĉiujn) rok- kaj popmuzikaĵojn, kiuj eksonas en la filmo. Tial ambaŭ sonŝpuroj havas sian valoron, tiel ke indas havi ambaŭ el ili. Plie mia albumo de “The Four Aces” kun la belega kanto “Mister Sandman” (preskaŭ) kompletigas la muzikoliston de la filmo.

La kulmino de la dudiska orkestra sonŝpuro sendube estas jena: Finfine mi havas mian ŝatatan muzikaĵon “rolbreta ĉaso”!

Kongrue al la temo de la tago, mi ankoraŭ volas mencii du fotoprojektojn kiuj tre impresis min. La unua estas la fotogalerioj de Irina Werning, kiuj nomiĝas – same kiel la filmoj – Back to the Future kaj Back to the Future 2. La ideo estis, preni malmovajn fotojn kaj krei novajn, nuntempajn versiojn kun la samaj homoj kaj malantaŭoj kaj laŭeble similaj vestoj. La rezultoj tre similas al la scenoj el la filmoj, kiam la herooj vidas la samajn lokojn kaj personojn sed en alia tempo.

La dua projekto estas multe pli serioza. Ĝi nomiĝas Ausencias (Forestoj) kaj estas de Gustavo Germano. Li simile rekreis scenojn de fotoj jardekojn poste, sed sur la dua foto ĉiam mankas minimume unu persono. Tiu estas malaperinta en la vera senco de la vorto. Dum la milita diktaturo en Argentino “malaperis” dekmiloj da homoj (tio estas, ili estis murditaj kaj la korpojn oni kaŝis). La fotoj montras la truojn, kiujn kaŭzis la malapero de tiuj personoj. Estas tre triste spekti tiujn fotojn. Aliflanke mi admiras la manieron, per kiu la fotisto videbligis la nevideblan.