Monataj arkivoj: Aprilo 2005

Sed li ne scias kion ?i signifas

Denove mi volas skribi iomete pri Nirvana, la grupo, kies verkoj por mi estas la muziko de mia generacio, kiu jam ludis gravan rolon en la recenzo de la germanlingva komikso “Ni ja povas resti amikoj” kaj kies sorton mi memoris dum mia 28a naskiĝtago. Fakte ĝis hodiaŭ mi preskaŭ nur konas kantojn de la dua Nirvana-albumo “Nevermind”. Intertempe mi trovis paĝon kun ĉiuj tekstoj (kaj germanlingvaj tradukoj), kio kompensas la mankon de la tekstoj en la KD-libreto.

Sur multaj (ne ĉiuj) eldonoj de “Nevermind” troviĝas “kaŝita kanto”. Post la 12a kanto ekestas plurminuta silento kaj subite eksonas stranga mikso inter muziko kaj bruo. La kanto laŭ pluraj fontoj havas la nomon “Endless, Nameless”.

Post la unua kompleta aŭskultado/eltenado de ĝi, mi havas bonan kaj malbonan muzikan novaĵon.

La bona novaĵo estas:
Mi kapablas kanti kiel Kurt Cobain! Almenaŭ, se temas pri la kanto “Endless, Nameless”…

La malbona novaĵo estas:
La grupo Stomaka Korodo, kiu aperas sur la Esperanto Subgrunde Kompil’, evidente ŝtelis la tekston de sia kanto “Nur bruo”
de la origina Nirvana-kanto “Endless, Nameless”. (“Nur bruo” de Stomaka Korodo mi cetere aŭskultigis kadre de la lingva kvizo dum la IS 2002/03 en Trier.)

Rigardo reen – la 30a de aprilo 2004

La centkvardektria enskribo antaŭ unu jaro – individuaj melodioj por la poŝtelefono.

Se vi estas meze en E?ropo

Mia rilato al Esperanto-muziko kaj la Esperanto-muziksceno dum la pasintaj 1-2 jaroj rimarkeble malvarmiĝis. Antaŭe mi estis sufiĉe entuziasma, sed iom post iom konstatis ke la plej multaj artistoj ne interesiĝas pri lingva kaj muzika pliboniĝo, pri pli multa atento je la gusto kaj la bezonoj de la publiko kaj pri la sukcesa varbado kaj vendado de siaj produktoj. Kiel antaŭenigi Esperanto-muzikon sub tiaj kondiĉoj?

Mi ne plu vidis bonan lokon por mi mem en la sceno kaj pli kaj pli iĝis “interreta eremito”. Kompreneble mi plu aktivis (kaj daŭre aktivas ), sed malpli entuziasme ol antaŭe kaj ĉiam kun la amara kromgusto ke mi estas profeto kiu predikas al grandparte surdaj oreloj.

Malgraŭ multaj seniluziiĝoj, foje okazas ankoraŭ io kio revekas la malnovan brilon en miaj okuloj. Reaperis la unua Amplifiki-albumo!

Amplifiki: Tute negravas

Mi vidis tiun grupon kiel infano dum la IS meze de la 1980aj jaroj. Mia frato kaj mi aŭskultis la kasedon “Tute negravas” oftege antaŭ ol ekdormi. Resume, temas pri la plej grava Esperanto-albumo de mia ĝisnuna vivo.

Bedaŭrinde la mastrobendoj malaperis. Legendoj diras, ke ili ie kuŝas ĉe LF-koop en Svislando. Andi Münchow, vivanta Esperanto-legendo, proponis al mi antaŭ kelkaj jaroj, fari interkonsenton kun LF-koop (ekzemple aĉeti tiun bendon) kaj eldoni KD-version de ĝi. Tiu ideo certe estas nobla kaj tre plaĉas al mi; bedaŭrinde tempo kaj nervoj ĝis nun ne sufiĉis por serioze alfronti tiun projekton.

En 2001 tamen mi realigis mian longjaran revon kaj – tra la helpo de konato – havigis KDigitan version de la kasedo. (Mia familio posedas du ekzemplerojn de la kasedo, el kiuj unu bedaŭrinde jam rompiĝis pro troa uzo.) Ekde tiam mi ne nur povas senprobleme daŭre aŭskulti la albumon, sed ankaŭ surmeti la muzikon en Esperanto-diskotekoj.

Tiu pli ofta aŭskultigado kompreneble kreis intereson ĉe multaj homoj. Aliaj jam estis entuziasmaj antaŭe; oni nur pensu pri la brila koncerto dum la IJK 1999.

Ĉar ili scias, ke mi havas KD-version, homoj ofte demandas min, ĉu mi ne povas fari kopion por ili. Mi ĝis nun ĉiam neis tion, ĉar mi esperis, ke mi iun tagon povos prezenti oficiale eldonitan “Tute ne gravas”-KDn.

Nun oni retrovis stokon de la kasedo en la kelo de LF-koop (la legendoj almenaŭ parte pravis), tiel ke Vinilkosmo denove vendas Tute ne gravas. Tre grave kaj agrable, ke la kasedon akompanas la origina broŝuro kun ĉiuj tekstoj.

Kadre de tiu bona okazo, mi rememorigas pri mia daŭra oferto: Mi pretas kopii mian KD-version al tiuj, kiuj posedas ekzempleron de la kasedo. Homoj nun efektive havas ŝancon, akiri unu, kaj ili faru tion. Tio la ŝanco pligrandiĝas, ke iam povos aperi “oficiala” (eble remastrita) eldono “Tute negravas” kiel kompaktdisko.

Certe la unua Amplifiki-albumo estas ne plu aktuala muziko, sed historia dokumento (Oni pensu pri la tekstolinioj “Oberkassel, Cecilia strat'” en la kanto “Domo en Bonn”, kiu temas pri la tiama ejo de la Germana Esperanto-Junularo). Sendube la sonkvalito kaj parte la teksta nivelo estas dubindaj laŭ hodiaŭaj mezuroj. Martin Wieso jam diris al mi post Persone-koncerto dum la IJK 1996, ke tio estis lia “muzika ŝtonaĝa tempo”. Kaj krome: Kiu hodiaŭ aĉetas kasedojn?

Sed samtempe temas pri unu el la gravaj muzikaj dokumentoj en Esperanto; Amplifiki ne sen kialo postrestas en la memoro kiel legenda grupo kaj pioniroj de Esperanto-rokmuziko. (Ili tamen ne estis la unuaj; de László Szilvási, a.k.k. la kara sinjoro, mi iam ricevis surbendigon el la jaro 1970 kun unu rokkanto en Esperanto.)

Kiu aĉetas la kasedon, akiras parte daŭre brilan muzikon kaj (tra mi) havas la ŝancon, ricevi KD-version. (Pri la detaloj mi tamen devas pripensi; kompreneble mi ne transprenos la kostojn de kopiado kaj sendado.) Se mi nur rajtus elekti kaj rekomendi unu Esperanto-albumon – tiu ĉi ĝi estus.

Se mi nun ankoraŭ sukcesos enmeti pliajn Amplfiki-kantojn en mian publikan kantaron, mi vere estos kontenta. Tiam mi estos helpinta eternigi la famon de la rokmuzikaj herooj el mia infanaĝo.

Rigardo reen – la 29a de aprilo 2004

La centkvardekdua enskribo antaŭ unu jaro – aĉaj reludversioj, “Jam estas 30” por Holger.

Venu, kiel vi estas

DĴ Arafat ekde kelkaj semajnoj havas (novan) TTT-ejon: www.hhhrecords.de.vu. Sabate mi renkontis lin surstrate kaj li invitis min al metalroka festo en la arbaro. Tie mi jam ofte estis, kiam okazis aliaj festoj. Ĉar alia amiko, kiu same kiel mi ne apartenas al la plej fanatikaj adorantoj de metalroko (sed ja ŝatas tiun muzikon), mi spontanee decidis veni kaj kune kun li biciklis tien.

Certe estis la ĝusta decido. Tre plaĉis al mi la ĉirkaŭo de nigre vestitaj personoj kun longaj haroj kaj barboj (nu, la dua nur ĉe la viroj, fakte!).

Ankaŭ la muziko ne estis tiom malmola aŭ laŭto, kiel mi timis: DĴ Arafat faris bonan laboron kaj ne nur surmetis agrablan muzikon, sed ankaŭ elektis taŭgan laŭtecon por ĝi ( = granda sekreto, kiun nur malmultaj diskĵokeoj konas!), tiel ke oni povis senprobleme babili en la festejo. Kelkaj kantoj refoje memorigis min pri tio, ke mi volas pli okupiĝi pri la muziko de Schandmaul kaj In Extremo.

Entute la organiza teamo tre konvinkis min kaj mi tre ĝojos pri la venonta metalroka festo (anoncita por septembro). Eble mi ĝis tiam kompilu kelkajn KDjn kun kongrua muziko; iel tentas min la penso, kontribui per kelkaj kantoj el mia kolekto.

Astrid kaj DĴ Kunar ĉe la festo

DĴ Arafat uzas hhhrecords.blogspot.com por publikigi fotojn de la festo. Jen eta elekto:

Rigardo reen – la 23a, 27a kaj 28a de aprilo 2004

La centtrideknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – surbendigo de “Grava”, karaokeado kun DĴ Nucki, fino de fastotempo.
La centkvardeka enskribo antaŭ unu jaro – festo, versio 1.9 de la kantokolekto, IJF-fotoj.
La centkvardekunua enskribo antaŭ unu jaro – premsonĝo, dentokuracisto, majoskaraboj, www.download.com/kunar.

Kion mi volas kaj kion pli bone ne

Tipa kompaktdiska disketo konsistas el:

  1. albuma kaj/aŭ radio versio de kanto ( = la titoldona kanto de la disketo)
  2. alternativaj (re)miksoj de la ĉefa kanto
  3. koncertaj surbendigoj de aliaj kantoj (ofte pli fruaj sukcesoj)
  4. B-flankaj kantoj (nealbumaj)
  5. video-dosiero de la ĉefa kanto

Kutime disketo kompreneble ne enhavas ĉion el punkto 2-5, sed elekton. Plej interesa normalkaze estas punkto 1.

Sed ĉar intertempe pro la sukceso de la MP3-formato kaj la interreto tre facilas kopiado kaj okazas amasa elŝutado de unuopaj kantoj el la reto, disketoj perdis grandan kvanton de sia valoro por la muzikindustrio. Mi legis, ke en Usono eĉ tute ne plu aperas disketoj (nur varbekzempleroj, ekzemple por la radistacioj). La profiton oni ekde longe faras nur tra la albumoj.

En Germanio oni dum multaj jaroj ĉefe profitis per disketoj, ne per albumoj, kaj #285;is nun ankoraŭ publikigas disketojn, sed eble temas pri formortanta fenomeno. Homoj apenaŭ plu pretas pagi plurajn eŭrojn por nur unu kanto (kaj multa kroma materialo, kiu la plej multajn klientojn tute ne interesas).

Restas la demando, kiel privarbi novan albumon, se la rimedo de ĝenerala disketo ne plu funkcias. La grupo “Les Mercredis“, pri kies muziko mi skribis jam antaŭe, elprovas ion novan per la lanĉado de interreta disketo. Ĝi estos akirebla ĝis la 20a de majo 2005.

Mi ĝojas pri la ideo, fidi je la buŝa propagando de muzikŝatantoj, anstataŭ zorge atenti pri la profito (kies grandeco ja pro la supre menciitaj kialoj ĉiel ajn estas dubinda). Tial mi hieraŭ elŝutis la disketon:

Besser nicht

01. 2:32 Besser nicht (web)
02. 3:24 Besser nicht (the gay mix)
03. 5:17 Besser nicht (the emo mix)
04. 5:25 Nicht besser
05. 3:26 Helden vom Vortag (live)
06. 4:36 Sekundenschlaf (live)
sume: 24:40

La titola ilustraĵo de la disketo (havebla kiel rekte presebla PDF-dosiero) kaj la akompana teksto en la ZIP-dosiero montras agrablan memironion: “Les Mercredis” havas normalaspektantan kantiston kaj ne belan kantistinon, kun kiu la grupo estus aŭtomate pli sukcesa. Sr-o Shhhh, la ĉefa motoro malantaŭ “Les Mercredis”, mem ŝercas en sia reta taglibro “Freakshow” pri tio; ankaŭ pri la nova muzikindustria modo en Germanio, nome bela virino kiel kantistino plus pluraj viroj kiel akompanaj muzikistoj. Post kiam “Wir sind Helden” venis el la nenio kaj famiĝis, tiu “sukcesformulo” estis ofte kopiata.

La muziko mem iom seniluziigas min. Malmola elektronika popmuziko eble por germanlingvaj grupoj estas io nove (aŭ remalkovrita) koncepto. Sed Esperantujo, kiu kutime nur kun iom da malfruo sekvas la evoluojn de la ĝenerala mondo, konas jam ekde duona jardeko tiun stilon: Ŝatantoj de elektronika muziko certe memoros Dolcxamar kaj la kanton “Pacman” el la albumo “Lingvo intermonda”.

Interese tamen estas, ke ju pli eksperimenta kaj longa la pecoj (1-4) estas, des pli bonaj ili iĝas: La unua (aŭ origina) versio de “Besser nicht” havas bonan punkan ritmon, sed drumon kun tro artefarita sono. La dua havas pli radiotaŭgan ritmon kaj amaskompatiblajn klavarojn, tiel ke la rezulto pensigas min al “Klee: Nicht immer aber jetzt”. La tria havas pli subgrundan sonon, poste malmolajn gitarojn kaj je la fino pianon. La kvara estas bona teknoversio kun la sama piano en la malantaŭo. Eĉ la unua koncerta surbendigo (5) pli bone eniras la orelon ol la ĉefa peco; krome distras la amuzaj anoncoj. Ĝenas la iom malbona sonkvalito de la dua koncerta surbendigo (6).

La nomo por la miksoj (“gay“, “emo“) kaŭzis rideton ĉe mi, ĉar mi scias el la taglibro de sr-o Shhhh pri la signifo de tiuj vortoj por li. Pri remiksado li verkis propran artikolon, kiu parte estas tre leginda.

Kiel ĉiam ĉe “Les Mercredis”, ege malfacilas sekvi la tekston, ja eĉ diveni la temon (ĉu daŭra krizo? Ja regas malagrabla etoso…). La plej granda manko laŭ mi konsistas el la nur mezalta voĉo, kiu atingas neniun veran altecon kaj sonas kiel ordinara kunkantado.

Resume mi opinias, ke interreta disketo ja estas tute bona ideo, sed ke la konkreta kantoelekto ne montriĝis tre oportuna. “Les Mercredis” jam faris multe pli bonan muzikon. Kiel alternativoj mi rekomendas ekzemple kelkajn demoversiojn, kiuj stile similas al “Besser nicht”, sed sonas pli mature, nome “Mit mir unter” kaj “Die Idee”, ambaŭ haveblaj ĉe www.lesmercredis.de. Plej bonaj ĉiel ajn restas la unua versio de “Am Morgen danach” kaj “Was hat das mit mir zu tun”, kiu certe estas la plej brila kanto de “Les Mercredis”. Ambaŭ jam estis publikitaj antaŭ pluraj jaroj ĉe www.mp3.de/lesmercredis.

Rigardo reen – la 22a de aprilo 2004

La centtridekoka enskribo antaŭ unu jaro – plentempa laboro, muzikaj novaĵoj kaj propra stagno, malstabila vivo.

Nur viro, kun la kura?o de viro…

Pri Queen mi povus preskaŭ same multe skribi kiel pri “The Beatles”. Temas pri alia grava muzikgrupo en mia vivo, eĉ se mi malkovris ĝin nur ĉirkaŭ 1989…

Nuntempe mi estas iom ŝanĝanta la strukturon de la MP3-kolekto sur mia durdisko. Kantoj el kompaktdiskoj, kies muzikon mi mem MP3-igis, ricevas propran dosierujon. En la pasinteco mi kutime nur MP3-igis unuopajn kantojn, sed antaŭ kelkaj semajnoj eltrovis, kiom komforte estas, povi aŭskulti (kaj reordigi!) ĉion sen KD-aŭskultigilo.

La KD-duopo “Greatest Hits I + II” de Queen cetere troviĝas inter la kompaktdiskoj, kiuj plej meritas tiun servon, ĉar ili jam havas plurajn tre zorgigajn gratospurojn. Jes, ekzistis tempo kiam mi devis kunporti originalojn al Esperanto-renkontiĝoj por DĴumi kaj el tiu tempo venas tiuj uzadosignoj!
Sed feliĉkaze ili ne kaŭzis problemojn ĉe la MP3-igado…

Greatest Hits I Greatest Hits II
  1. Seven Seas Of Rhye
  2. Killer Queen
  3. Now I’m Here
  4. Bohemian Rhapsody
  5. You’re My Best Friend
  6. Somebody To Love
  7. Good Old-Fashioned Lover Boy
  8. We Will Rock You
  9. We Are The Champions
  10. Fat Bottomed Girls
  11. Bicycle Race
  12. Don’t Stop Me Now
  13. Crazy Little Thing Called Love
  14. Save Me
  15. Play The Game
  16. Another One Bites The Dust
  17. Flash
  1. Under pressure
  2. Radio Gaga
  3. I want to break free (II)
  4. It’s A Hard Life
  5. Hammer To Fall
  6. One vision
  7. A kind of magic
  8. Friends will be friends
  9. Who wants to live forever
  10. I want it all
  11. Breakthru
  12. The invisible man
  13. The miracle
  14. Innuendo
  15. I’m going slightly mad
  16. Headlong
  17. The show must go on

Same kiel ĉe la “Best of 1980-1990”-albumo de U2, mi prenis la kantojn de la originaj albumoj, ĉar ties versioj estas aŭ same aŭ pli longaj. Nura escepto estas “I want to break free”, kiu daŭras pli mallonge sur la origina KD.

Krome mi reordigis la kantojn laŭ la apero kiel disketo, same kiel mi faris ĉe la “Fields of Gold”-albumo de Sting. La “Greatest Hits” de “The Police” jam havas ordigitan titolliston – neniu miraklo, ke ĝi laŭ mi estas unu el la plej brilaj albumoj entute.

Kiel mi nur nun eltrovis, la universitata Esperanto-grupo en Paderborn havas novan TTT-ejon kun pli bela adreso ol antaŭe. La paĝoj estas bedaŭrinde jam tre malaktualaj; sed mi ĝojas, ke la krokodilo Andreo videblas sur la titola paĝo…

Mi ?atus esti sub la mar’

Foje mi legas pri distingo inter homoj, kiuj preferas “The Beatles”, kaj homoj, kiuj preferas “The Rolling Stones”. Foje okazas distingo inter la “Elvis”- kaj la “Beatles”-tipo de homo (ekzemple en “Pulp Fiction“). Mi persone ne pensas, ke temas pri du veraj maloj, ĉar “I wanna be your man”, disketo de la Rolling Stones, estas verko de la Beatles; krome la Beatles kune muzikis kun Elvis Presley. Tamen mi sendube pli inklinas al “The Beatles” ol al Elvis “la reĝo de rokenrolo” Presley aŭ “The Rolling Stones”.

Ke “The Beatles” ĉiam estis pli proksimaj al mi, havas simplan kialon: Ilia muziko akompanas min ekde mia infanaĝo tra mia vivo. Kiam mi ankoraŭ frekventis la infanĝardenon, mi jam konis du kantojn de ili pro simpla kialo: Trifoje en la semajno mi spektis la elsendon “Sesamstraße” (la Germana versio de “Sesame Street“). Tie regule aperis kantoj; du el ili, kiujn mi plej ŝatis, estas “In dem grün-gelben U-Boot leben wir” kaj “Im Garten eines Kraken” (la kantotekstojn mi malbone memoras, sed retrovis en la reto). Nu jarojn poste mi eksciis, ke la kantoj origine estis anglalingvaj kaj nomiĝas origine “Yellow Submarine” kaj “Octopus’s Garden”. La bona sinteno al Beatles-muziko ĉiam restis.

Kiom diversas imago kaj realo, se temas pri laborŝancoj por junaj diplomitoj kaj doktoroj en Germanio! (Pri kariero mi ja eĉ ne plu parolu…) Nu, similteman artikolon mi jam menciis antaŭ kelkaj tagoj, sed intertempe mi malkovris du interesajn retajn taglibrojn:

?i tie mi staras; rondrigardu…

Malgraŭ ĉiu lamentado, mi devas konfesi, ke mi foje bonŝancas.

Vendrede mi pripensis, ĉu veturi hejmen al Nordwalde, finfine decidis, ke jes, kaj prenis la aŭtobuson je la 22a kaj duono, tiel ke mi alvenis kvaronon post la 23a.

Kiam mi trairis la pordon, mia patrino tuj demandis min, ĉu la belulinoj ne atingis min telefone. Mi estis tute surprizita, ĉar neniu altelefonis min. Fakte mia poŝtelefono estis malŝaltita dum la sportumado kaj en mia loĝejo mi ne havas aŭtomatan respondilon.

Multaj el la belulinoj havis sian lastan lernejo-tagon. Ĉiuj el tiu jaro estis festanta tion en la diskoteko “Memphis”, antaŭe konata kiel “Spektrum”.

La belulinoj volis inviti min, sed ne atingis min, tiel ke mi venis hejmen tre malfrue. Kaj la sekva buso al la urbo, kie la diskejo situas, venus nur post pli ol unu horo (post noktomezo). “Ho, kia malbonŝanc’!” mi pensis.

Sed fortuno povas ŝanĝi sian mienon rapide – foje ankaŭ al bono. Mia patrino ofertis, veturigi min al la diskoteko (kio daŭrus maksimume kvaronan horon), se la aliaj atendus min tie. Mallonga poŝtelefonado sufiĉis, por konfirmi tion. Do ek’ al la fest’!

Koncize dirite estis bonega festo – la plej bona ekde multaj monatoj, se eĉ ne pli. La belulinoj estis ege bone vestitaj (en la stilo de la 1950aj jaroj). Mi renkontis ĉiujn konatojn de mia iama lernejo, kiu ĉijare finos la lernejon – kaj ĉiuj videble ĝojis pri la revido. La DĴ (konsiderante ke temis pri urbeta diskoteko) ege bone elektis la muzikon; vere temis pri bona mikso: nur iom da aktuala popmuziko kaj hiphopo, sed pli da rokmuziko kaj kantoj el la 1980aj jaroj ol kutime; krome (je la fino) bona elektronika muziko aŭskultigita sen transiroj. Plej kortuŝis min “The Time Warp”, kiu antaŭ naŭ jaroj estis la lernejofina kanto de mia jaro. Iom konfuzita mi sentis min, kiam eksonis “La Bamba” kaj mi staris meze en la dancantar’, ĉirkaŭita de (grandparte nekonataj, sed ekscititaj) belulinoj. Malnovaj refleksoj malfacile mortas… nu, eĉ sen bambumado la homoj freneze dancis.

Unu interesan fenomenon, kiu iom similas al la Heisenberga malakrecteorio, mi poste denove rimarkis: Vi povas senprobleme trovi danceman belulinon aŭ danceblan muzikon, sed malfacilas trovi ambaŭ samtempe. Tio almenaŭ validis por la plej bonaj kantoj, ekzemple “So lonely” de The Police – kanto, kiu memorigas min pri mia lasta lernejojaro, kaj tial tre kongruis al la kialo por tiu festo.

Sed mi ne plendu pri detaloj. Entute mi tre ĝuis tiun viziton de la diskoteko, kiun mi nur finis ĉirkaŭ duonan post la kvara matene.

Jaroj kaj monatoj jam ari?is

Pri la hodiaŭa temo mi jam ekde longe povintus skribi. “Die Ärzte” antaŭ ĉirkaŭ duona jaro eldonis kantolibron kun la tekstoj kaj akordoj de ĉiuj siaj plurcent kantoj!

Jam antaŭ la pasinta IS mi aĉetis ĝin. Por Krücke, la fondinto de “La Kuracistoj“, ĝi rolas kvazaŭ kiel “muzika biblio”, la skribita vorto de la “grandaj majstroj”. Ankaŭ Sebastian, nia basisto, estis tre interesita.

Bedaŭrinde la libro ne enhavas notojn, sed nur akordojn. Tiel ĝi bonege taŭgas por gitaraj rondoj, sed malpli por reludado tra kompleta rokgrupo. Tamen ĝi estas grava fonto, ĉar nun oni ne plu devas pene serĉi akordojn ekzemple ĉe www.debil-tabs.de.vu en la reto. Tiaj TTT-ejoj tamen liveris la bazon por la libro, tiel ke la membroj de “Die Ärzte” nur bezonis korektlegi ĉion. Akordopaĝoj evidente tre utilas foje.

En la reto nun estas kelkaj fotoj de la Tir Thuatha-semajnfino. Etan raporton mi skribis antaŭ unu semajno.

Rigardo reen – la 15a kaj 16a de aprilo 2004

La centtrideksesa enskribo antaŭ unu jaro – IJF-raporto (parto 1).
La centtrideksepa enskribo antaŭ unu jaro – IJF-raporto (parto 2).

Savu min, savu min, savu min…

Sub la titolo “Generacio praktikado” aperis tre leginda artikolo en la Germana semajna gazeto “Die Zeit”. La aŭtoro priskribas la problemojn de junaj homoj, kiuj post finiĝo de siaj studoj serĉas la antaŭe promesitajn bonajn laborlokojn – kaj ne ricevas ilin.

Ili faris tion, kion la socio predikis: Ili studis rapide, pasigis dume unu jaron eksterlande kaj aldone lernis fremdan lingvon. Tamen ili ne ricevas daŭrajn laborpostenojn, nur malbone pagitan laboron por kelkaj monatoj. Unu kromefiko estas, ke tiu formo de laboro i.a. ne rajtigas ilin je senlaborula mono (por poste aŭ inter du laboroj) aŭ komenca subvencio por propra entrepreno.

Kia paradokso: Ĝuste la junaj plenkreskuloj kiuj – kompare al samaĝuloj en antaŭaj jardekoj – plej atentis pri sia kariero, havas neniun karieron kaj ankaŭ preskaŭ neniun estontecon.

Pro la malmulta mono kaj la ofte ŝanĝantaj laborlokoj, ne eblas por ili resti en unu urbo aŭ fondi familion. Eĉ trovi partneron malfacilas, se oni estas ĉiam streĉita kaj zorgita! Krome homoj el aliaj generacioj ne komprenas, kial la junaj diplomitoj ne sukcesas. Ili daŭre pensas, ke “Kiu estas bona kaj diligenta, tiu havas sukceson.” La junaj plenkreskuloj mem iom post iom perdas la kredon je tiu sistemo.

Jen kio al mi okazis! Tio estas unu kialo por mia nekredo je la socio.

Ofte iu pledas, ke certaj grupoj meritas “duan ŝancon”, ekzemple krimuloj, maldiligentaj lernantoj – ĝenerale homoj, kiuj agis malbone. Sed kio pri la homoj, kiuj faris ĉion ĝuste? Kie restas ilia unua ŝanco? Ŝajne por ili ne ekzistas lobio…

Maltrankviligis min legi pri la batalo por kantotekstoj en la interreto. Multaj TTT-ejoj publikigas kolekton de kantotekstoj. Ekde kelkaj monatoj Germana advokatejo dissendas al la respondeculoj averton kontraŭ la plua montrado de tiuj tekstoj – kun la alta kotizo de 1600 EUR je kanto. Certe tio estas io leĝe tute ĝusta. Sed ĉu tio estas morale bona aŭ ekonomie senchava?

Ne ?iam sed nun

Ken Miner la 6an de marto ĉijare menciis interesan temon: La sintenon de Eŭropo al Usona kulturo.

Mi jam antaŭ semajno pritraktis la temon “Usonaj artistoj en mia muzikkolekto” kaj venis al la konkludo, ke malgraŭ mia unua takso, tamen kelkaj enestas.

Eŭropanoj asertas du aferojn (samtempe, tial kontraŭdire):
1e: Usono ne havas kulturon.
2e: La Usona kulturo detruas la aliajn kulturojn en la mondo.

Kelkaj provas sin savi, dirante ke Usono nur havas popkulturon, do iun modernan, superfacan formon de kulturo. Sed ekzemple banĝoludado certe ne apartenas al popkulturo, sed tute klare al la Usona kulturo. (Kiu ne konas Ken Miner kaj sian hobion, tiu almenaŭ konu la filmon “O Brother, Where Art Thou?” kaj ties belan muzikon, i.a. la kanton “Man of Constant Sorrow”.) Tial tiu teorio ankaŭ ne povas esti ĝusta.

Unuan indikon al la eraro-fonto donas Ken Miner, skribante pri civilizacioj la 22an de marto ĉijare. Tie li forte pridubas la ofte faritan aserton, ke “malnova” signifas aŭtomate “bona”.

Mi dirus eĉ: Rilate al kulturo homoj pensas, ke devas temi
a) pri malnova, laŭeble antikva afero, kies radikojn ne plu eblas eltrovi
b) pri afero ligita al certa etno

Ambaŭ kvalitojn la Usona kulturo ne havas (kaj ne povas havi) – sekve oni ne konsideras ĝin esti “kulturo”. Sed tiu difino de kulturo estas idiota, se oni bone pripensas: Multaj novaj kulturaj fenomenoj (almenaŭ la “mikskulturoj”) rezultis el kombinoj de diversaj ekzistantaj kulturoj; la originon oni plejparte povas ankoraŭ vidi. Neniu pridubos ke Sudameriko havas kulturon; sed ĝi certe ne venas nur de unu etno; tute male, ĝin influis Eŭropaj kaj indiĝenaj kulturoj.

La baraktado pri kulturo ricevas eĉ pli kuriozan formon, se oni konsciiĝas pri tio, ke ĝuste la tro mallarĝa difino de kulturo, kiu logike ne permesas la ekziston de Usona kulturo, samtempe neas la eblon de Esperanto-kulturo. Usono kaj Esperantujo ĉi tie aperas ne kiel “kompletaj maloj”, kiel oni ofte prezentas ilin, sed kun la sama problemo kaj solvo! Tial ne estas saĝe, kiel esperantisto prezenti Usonon kiel “landon sen kulturo” – samtempe oni ja agas kontraŭ la rekono de Esperanto-kulturo. Kio vere utilas, estas montri la limojn (kaj tiel la nesufiĉon) de la ĝisnuna kulturo-difino. Nur se oni rimarkas kaj postlasas tiujn malnovajn ideojn, eblas pli ofta agnosko de Esperanto-kulturo.