DĴ Arafat ekde kelkaj semajnoj havas (novan) TTT-ejon: www.hhhrecords.de.vu. Sabate mi renkontis lin surstrate kaj li invitis min al metalroka festo en la arbaro. Tie mi jam ofte estis, kiam okazis aliaj festoj. Ĉar alia amiko, kiu same kiel mi ne apartenas al la plej fanatikaj adorantoj de metalroko (sed ja ŝatas tiun muzikon), mi spontanee decidis veni kaj kune kun li biciklis tien.
Certe estis la ĝusta decido. Tre plaĉis al mi la ĉirkaŭo de nigre vestitaj personoj kun longaj haroj kaj barboj (nu, la dua nur ĉe la viroj, fakte!).
Ankaŭ la muziko ne estis tiom malmola aŭ laŭto, kiel mi timis: DĴ Arafat faris bonan laboron kaj ne nur surmetis agrablan muzikon, sed ankaŭ elektis taŭgan laŭtecon por ĝi ( = granda sekreto, kiun nur malmultaj diskĵokeoj konas!), tiel ke oni povis senprobleme babili en la festejo. Kelkaj kantoj refoje memorigis min pri tio, ke mi volas pli okupiĝi pri la muziko de Schandmaul kaj In Extremo.
Entute la organiza teamo tre konvinkis min kaj mi tre ĝojos pri la venonta metalroka festo (anoncita por septembro). Eble mi ĝis tiam kompilu kelkajn KDjn kun kongrua muziko; iel tentas min la penso, kontribui per kelkaj kantoj el mia kolekto.
DĴ Arafat uzas hhhrecords.blogspot.com por publikigi fotojn de la festo. Jen eta elekto:
- la ejo (ene)
- la ejo (ekstere)
- DĴ Kunar kun ĉarma junulino (dekstre kelkaj amikoj)
- DĴ Arafat laboras
- DĴ Arafat kaj lia koramikino Astrid (evidente bonhumuraj)
- tiel oni dancas al metalroka muziko
- Astrid kaj DĴ Kunar
- Tristan, la dancemulo
- sekure parkita biciklo
- ekstere en la arbaro
Rigardo reen – la 23a, 27a kaj 28a de aprilo 2004
La centtrideknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – surbendigo de “Grava”, karaokeado kun DĴ Nucki, fino de fastotempo.
La centkvardeka enskribo antaŭ unu jaro – festo, versio 1.9 de la kantokolekto, IJF-fotoj.
La centkvardekunua enskribo antaŭ unu jaro – premsonĝo, dentokuracisto, majoskaraboj, www.download.com/kunar.
Nun mi certas, ke mi ne rekonus vin surstrate.
Aww la imagliguloj ne funkcias 🙁 Mi ricevas la eraron “La Petata Ligo ne estas Akirebla… el?utado nepermesata”
rekono
Atendu, ĝis kiam mi enretigos la plej novajn fotojn de mi…
Interese, ke vi ne kapablas rekoni min, post kiam vi vidis foton de mi, kaj ne antaŭe, kiel oni kutime supozus.
stranga nefunkciado
Mi ne scias, kial la rektaj ligoj al la fotoj ne funkcias. Se mi uzas la samajn adresojn en nova HTML-paĝo, tute ne estas problemo.
Vi ĉiel ajn povas rigardi la fotojn, se vi iras al la fotopaĝo. Tiel vi bedaŭrinde nur tre komplike ekscios, kiujn fotojn mi metis en mian elekton: Memoru la nomojn de la dosieroj (ili estas ordigitaj laŭ ciferoj) kaj rigardu al la fotolisto, por vidi, kiu foto kongruas al kiu nombro.
Re: rekono
“Atendu, ?is kiam mi enretigos la plej novajn fotojn de mi…”
Mi neniel volas esti malghentila: mi nur rimarkas, ke en Esperantokomunumoj vi daure plendas pri la nelernemo de la homoj kaj pri la manko de volo sekvi regulojn. Tamen vi shajne havas similan problemon rilate al “ghis” kaj “ghis kiam”, pri kies diferenco mi jam dufoje antaue atentigis vin. Se vi kiel spertega Esperantisto ne povas (ghis nun) fari tiun ne malfacilan diferencon en la praktiko, kvankam vi nun lernas multe malpli da reguloj ol komencantoj kaj kvankam vi tute ne pensas, ke pri la gramatiko oni fajfu, tiam oni eble unuafoje supozu, ke ankau la komencatoj, se ili faras ech post refoja atentigo la saman eraron, ne estas tute mallernemaj au stultaj. Ke tamen estas multego da mallernemuloj, estas klare.
Kompreneble ankau al mi okazas tiaj stultaj eraroj, kiuj vekas la impreson, ke mi estas mallernema. Pri mia Esperanto mi ne scias, sed antau nelonge oni devis en mia taglibro atentigi min dufoje dum unu monato pri tio, ke la participo de “stick” estas “stuck”.
Chiuokaze mi atendos viajn plej novajn fotojn. 😛
“Interese, ke vi ne kapablas rekoni min, post kiam vi vidis foton de mi, kaj ne anta?e, kiel oni kutime supozus.”
Nu, jes kaj ne. Unuflanke mi esprimis min malklare kaj vere alcelis “rekonintus”. Aliflanke lau mia impreso vi aspektas en la bildoj sufiche diference, ke mi do ech ne pensus, ke temas pri la sama persono.
Re: rekono
“tiam oni eble unuafoje supozu”
Mi celis “unue” au “unuavice”.
refojaj eraroj
Damne, tio vere kolerigas min! (Ne via atentigo, sed la refaro de la sama eraro.)
Kiam vi la duan fojon avertis min pri tio? Mi nur retrovis la unuan atentigon de julio 2004. Ial mi tute forgesis pri tio.
Pri mia kritiko en la lingvokomunumoj: Mi ne supozas, ke homoj estas stultaj. Se mi farus tion, ajna korektado estus vana. Sed tiam mi ne korektus.
Pri mallernemo: Bonvolu uzi la ĝustajn mezurojn. Se la sama persono dum unu semajno faras plurajn enskribojn kun la sama eraro, kvankam mi jam la unuan fojon korektis ĝin, tio estas io alia ol refari malnovan eraron post monatoj. La argumento, ke mi estas “spertega” parolanto, ja validas, sed aliflanke pli malfacilas forigi erarojn en malofte uzataj esprimoj ol en ĉiutagaj kaj bazaj frazoj.
Verŝajne daŭros iom da tempo, ĝis mi ne plu uzos “ĝis kiam” tiel. Malfaciligas tion la fakto, ke multaj uzas ĝin, eĉ en kantoteksto:
“…li kantis ĝis kiam ŝi fine lin prenis“
Eble alia kantoteksto helpos min:
“…ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun’“
Mi demandas min, kiom da tempo pasos, ĝis kiam mi parkerigos tion. (Cetere mi devos konsulti ankoraŭ la novan PIVon… eble temas pri unu el la malmultaj gramatikaj detaloj, pri kiu Bertilo Wennergren kaj mi ne konsentas.)
Kion mi ĉefe kritikas ĉe aliaj, estas
a) ke homoj ne korektas enskribojn, kvankam tio eblas (male al komentoj).
b) ke homoj provas fari aferojn neeblajn kun malalta lingvonivelo.
“Chiuokaze mi atendos viajn plej novajn fotojn. :P”
Antaŭtimu jam nun!
Aliflanke lau mia impreso vi aspektas en la bildoj sufiche diference, ke mi do ech ne pensus, ke temas pri la sama persono.
Harharhar. Mi estas la viro de mil vizaĝoj!
Mi ŝatas maltrankviligi la homojn per subita ŝanĝo de la ekstera aspekto. Tiel ili memoru, ke ili ne povas facile taksi min kaj antaŭkalkuli, kia mi estos.
Re: refojaj eraroj
“Kiam vi la duan fojon avertis min pri tio? Mi nur retrovis la unuan atentigon de julio 2004. Ial mi tute forgesis pri tio.”
Mi ne scias. Per la google-serchilo mi ech ne trovis la unuan atentigon. Mi ankau ne plu memoras, chu mi atentigis vin en via propra taglibro au aliloke. Kvankam mi estas sufiche certa, mi ne povas tute ekskludi la eblon, ke mi eraras. Se tiel estas, mi pardonpetas.
“Kion mi ?efe kritikas ?e aliaj, estas
a) ke homoj ne korektas enskribojn, kvankam tio eblas (male al komentoj).
b) ke homoj provas fari aferojn neeblajn kun malalta lingvonivelo.”
Ho, mi ne chiam korektis miajn enskribojn post atentigo kaj ne pensis, ke tio ghenas iun. Foje mi pensis, ke la enskribo povas resti erara, char estas iom false ne lasi la enskribon en ghia originala versio, precipe char la atentiga komento ja rilatas al la originala enskribo, kaj ke eble shajnas, kvazau oni hontas, ke iu povas vidi oniajn erarojn. Tute malkonsekvence mi alifoje tuj korektis.
La plej bona solvo estas kredeble trastreki la malghustan parton kaj skribi la ghustan post ghi. Tion mi faros de nun.
Savita!
PIV2, p. 419:
“RIMARKO 5 Uzi ĝis kiam anstataŭ la subjunkcia ĝis estas pleonasmo.
PIV2, p. 888:
“1 Frazfiguro, konsistanta en la superflua uzo de vortoj senutilaj por la signifo, sed utilaj por la esprimforto (ekzemple: tion mi vidis per miaj propraj okuloj).
2 Senintenca, erara uzo de la sama frazfiguro (ekzemple: eliri eksteren).”
Mi ĝojas, ke mia lingvouzo almenaŭ povas esti nomata altnivela stilfiguro kaj en la PIV2 estas traktata per propra artikolo. Ĉu la eraroj, kiujn aliaj homoj faras, havas la nomon de stilfiguroj? Se jes, mi ne plu plendos.
Pri google: Ĝi ege malbone funkcias, se temas pri serĉado de LJ-artikoloj. Mi trafoliumis miajn enskribojn de la pasinta jaro por trovi vian atentigon (vi vidas, kiom serioze mi traktas viajn komentojn).
Pri korektoj de enskriboj: Se mi povas ŝanĝi mistajpitajn ligojn kaj aktualigi informojn, kial ne ankaŭ lingvajn erarojn? Mi ne volas legi erarojn, se eblas forigi ilin. Via ideo ŝajnas al mi pli bona, ol simple komplete forigi la erarojn.
Ne savita!
“Mi ?ojas, ke mia lingvouzo almena? povas esti nomata altnivela stilfiguro”
Nu, lau mia kompreno de la citita parto el PIV vi ne estas savita: La frazfiguro ja povas esti altnivela stilfiguro, sed en via ghisnuna uzo ne estas. La frazfiguro estas rekte nomata “erara”, se ghi estas uzata senintence. Ghuste tiel vi uzis ghin.
Ironio inkluzive
Per la “Savita!” mi ne alcelis, ke mi nun ekster ĉiu dubo ne eraris, sed ke mi trovis fonton, kiu montras la gravan kvalitan diferencon inter mia (foje dubinda) lingvouzo kaj tiu de aliaj homoj. Bonvolu legi la unuan komenton al mia komikso-recenzo kaj decidu mem, ĉu ekzistas rimarkebla diferenco.