Kion mi volas kaj kion pli bone ne

Tipa kompaktdiska disketo konsistas el:

  1. albuma kaj/aŭ radio versio de kanto ( = la titoldona kanto de la disketo)
  2. alternativaj (re)miksoj de la ĉefa kanto
  3. koncertaj surbendigoj de aliaj kantoj (ofte pli fruaj sukcesoj)
  4. B-flankaj kantoj (nealbumaj)
  5. video-dosiero de la ĉefa kanto

Kutime disketo kompreneble ne enhavas ĉion el punkto 2-5, sed elekton. Plej interesa normalkaze estas punkto 1.

Sed ĉar intertempe pro la sukceso de la MP3-formato kaj la interreto tre facilas kopiado kaj okazas amasa elŝutado de unuopaj kantoj el la reto, disketoj perdis grandan kvanton de sia valoro por la muzikindustrio. Mi legis, ke en Usono eĉ tute ne plu aperas disketoj (nur varbekzempleroj, ekzemple por la radistacioj). La profiton oni ekde longe faras nur tra la albumoj.

En Germanio oni dum multaj jaroj ĉefe profitis per disketoj, ne per albumoj, kaj #285;is nun ankoraŭ publikigas disketojn, sed eble temas pri formortanta fenomeno. Homoj apenaŭ plu pretas pagi plurajn eŭrojn por nur unu kanto (kaj multa kroma materialo, kiu la plej multajn klientojn tute ne interesas).

Restas la demando, kiel privarbi novan albumon, se la rimedo de ĝenerala disketo ne plu funkcias. La grupo “Les Mercredis“, pri kies muziko mi skribis jam antaŭe, elprovas ion novan per la lanĉado de interreta disketo. Ĝi estos akirebla ĝis la 20a de majo 2005.

Mi ĝojas pri la ideo, fidi je la buŝa propagando de muzikŝatantoj, anstataŭ zorge atenti pri la profito (kies grandeco ja pro la supre menciitaj kialoj ĉiel ajn estas dubinda). Tial mi hieraŭ elŝutis la disketon:

Besser nicht

01. 2:32 Besser nicht (web)
02. 3:24 Besser nicht (the gay mix)
03. 5:17 Besser nicht (the emo mix)
04. 5:25 Nicht besser
05. 3:26 Helden vom Vortag (live)
06. 4:36 Sekundenschlaf (live)
sume: 24:40

La titola ilustraĵo de la disketo (havebla kiel rekte presebla PDF-dosiero) kaj la akompana teksto en la ZIP-dosiero montras agrablan memironion: “Les Mercredis” havas normalaspektantan kantiston kaj ne belan kantistinon, kun kiu la grupo estus aŭtomate pli sukcesa. Sr-o Shhhh, la ĉefa motoro malantaŭ “Les Mercredis”, mem ŝercas en sia reta taglibro “Freakshow” pri tio; ankaŭ pri la nova muzikindustria modo en Germanio, nome bela virino kiel kantistino plus pluraj viroj kiel akompanaj muzikistoj. Post kiam “Wir sind Helden” venis el la nenio kaj famiĝis, tiu “sukcesformulo” estis ofte kopiata.

La muziko mem iom seniluziigas min. Malmola elektronika popmuziko eble por germanlingvaj grupoj estas io nove (aŭ remalkovrita) koncepto. Sed Esperantujo, kiu kutime nur kun iom da malfruo sekvas la evoluojn de la ĝenerala mondo, konas jam ekde duona jardeko tiun stilon: Ŝatantoj de elektronika muziko certe memoros Dolcxamar kaj la kanton “Pacman” el la albumo “Lingvo intermonda”.

Interese tamen estas, ke ju pli eksperimenta kaj longa la pecoj (1-4) estas, des pli bonaj ili iĝas: La unua (aŭ origina) versio de “Besser nicht” havas bonan punkan ritmon, sed drumon kun tro artefarita sono. La dua havas pli radiotaŭgan ritmon kaj amaskompatiblajn klavarojn, tiel ke la rezulto pensigas min al “Klee: Nicht immer aber jetzt”. La tria havas pli subgrundan sonon, poste malmolajn gitarojn kaj je la fino pianon. La kvara estas bona teknoversio kun la sama piano en la malantaŭo. Eĉ la unua koncerta surbendigo (5) pli bone eniras la orelon ol la ĉefa peco; krome distras la amuzaj anoncoj. Ĝenas la iom malbona sonkvalito de la dua koncerta surbendigo (6).

La nomo por la miksoj (“gay“, “emo“) kaŭzis rideton ĉe mi, ĉar mi scias el la taglibro de sr-o Shhhh pri la signifo de tiuj vortoj por li. Pri remiksado li verkis propran artikolon, kiu parte estas tre leginda.

Kiel ĉiam ĉe “Les Mercredis”, ege malfacilas sekvi la tekston, ja eĉ diveni la temon (ĉu daŭra krizo? Ja regas malagrabla etoso…). La plej granda manko laŭ mi konsistas el la nur mezalta voĉo, kiu atingas neniun veran altecon kaj sonas kiel ordinara kunkantado.

Resume mi opinias, ke interreta disketo ja estas tute bona ideo, sed ke la konkreta kantoelekto ne montriĝis tre oportuna. “Les Mercredis” jam faris multe pli bonan muzikon. Kiel alternativoj mi rekomendas ekzemple kelkajn demoversiojn, kiuj stile similas al “Besser nicht”, sed sonas pli mature, nome “Mit mir unter” kaj “Die Idee”, ambaŭ haveblaj ĉe www.lesmercredis.de. Plej bonaj ĉiel ajn restas la unua versio de “Am Morgen danach” kaj “Was hat das mit mir zu tun”, kiu certe estas la plej brila kanto de “Les Mercredis”. Ambaŭ jam estis publikitaj antaŭ pluraj jaroj ĉe www.mp3.de/lesmercredis.

Rigardo reen – la 22a de aprilo 2004

La centtridekoka enskribo antaŭ unu jaro – plentempa laboro, muzikaj novaĵoj kaj propra stagno, malstabila vivo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *