Ne ĉiam sed nun

Ken Miner la 6an de marto ĉijare menciis interesan temon: La sintenon de Eŭropo al Usona kulturo.

Mi jam antaŭ semajno pritraktis la temon “Usonaj artistoj en mia muzikkolekto” kaj venis al la konkludo, ke malgraŭ mia unua takso, tamen kelkaj enestas.

Eŭropanoj asertas du aferojn (samtempe, tial kontraŭdire):
1e: Usono ne havas kulturon.
2e: La Usona kulturo detruas la aliajn kulturojn en la mondo.

Kelkaj provas sin savi, dirante ke Usono nur havas popkulturon, do iun modernan, superfacan formon de kulturo. Sed ekzemple banĝoludado certe ne apartenas al popkulturo, sed tute klare al la Usona kulturo. (Kiu ne konas Ken Miner kaj sian hobion, tiu almenaŭ konu la filmon “O Brother, Where Art Thou?” kaj ties belan muzikon, i.a. la kanton “Man of Constant Sorrow”.) Tial tiu teorio ankaŭ ne povas esti ĝusta.

Unuan indikon al la eraro-fonto donas Ken Miner, skribante pri civilizacioj la 22an de marto ĉijare. Tie li forte pridubas la ofte faritan aserton, ke “malnova” signifas aŭtomate “bona”.

Mi dirus eĉ: Rilate al kulturo homoj pensas, ke devas temi
a) pri malnova, laŭeble antikva afero, kies radikojn ne plu eblas eltrovi
b) pri afero ligita al certa etno

Ambaŭ kvalitojn la Usona kulturo ne havas (kaj ne povas havi) – sekve oni ne konsideras ĝin esti “kulturo”. Sed tiu difino de kulturo estas idiota, se oni bone pripensas: Multaj novaj kulturaj fenomenoj (almenaŭ la “mikskulturoj”) rezultis el kombinoj de diversaj ekzistantaj kulturoj; la originon oni plejparte povas ankoraŭ vidi. Neniu pridubos ke Sudameriko havas kulturon; sed ĝi certe ne venas nur de unu etno; tute male, ĝin influis Eŭropaj kaj indiĝenaj kulturoj.

La baraktado pri kulturo ricevas eĉ pli kuriozan formon, se oni konsciiĝas pri tio, ke ĝuste la tro mallarĝa difino de kulturo, kiu logike ne permesas la ekziston de Usona kulturo, samtempe neas la eblon de Esperanto-kulturo. Usono kaj Esperantujo ĉi tie aperas ne kiel “kompletaj maloj”, kiel oni ofte prezentas ilin, sed kun la sama problemo kaj solvo! Tial ne estas saĝe, kiel esperantisto prezenti Usonon kiel “landon sen kulturo” – samtempe oni ja agas kontraŭ la rekono de Esperanto-kulturo. Kio vere utilas, estas montri la limojn (kaj tiel la nesufiĉon) de la ĝisnuna kulturo-difino. Nur se oni rimarkas kaj postlasas tiujn malnovajn ideojn, eblas pli ofta agnosko de Esperanto-kulturo.

3 thoughts on “Ne ĉiam sed nun

  1. Sennoma

    Artefarita lingvo, artefarita lando

    En 2003 estis en Euxropo suficxe multe da diskutado pri la “artefariteco” de Esperanto. En mia blogajxo de la 15a Auxgusto tiujara mi menciis E-pioniron “Euxgeno Lanti, kiu lauxdis artefaritecon en erao, kiam oni malamis Usonon, ne pro la modernaj kialoj, sed pro gxia artefariteco… ‘lando sen radikoj, sen propra kulturo, ktp.’ (Cxu ne laste per similaj vortoj oni kritikis Esperantion?)” Sed kiel ni scias, ekde la komencaj jardekoj de la 20a jarecento estis forta maldekstremo en la E-movado, kio versxajne vualis la similecon inter la du ideoj “artefarita lingvo” (Esperanto) kaj “artefarita lando” (Usono).

    Pri maloj, ili ja ne cxiam estas tiom malaj, kiel oni kredas. Se oni demandus, kiu moderna lando estas la malo de Usono, multaj senhezite nomus Svedujon. Sed Christopher Caldwell en interesa, parte historia, artikolo pri moderna Svedujo (http://www.weeklystandard.com/Utilities/printer_preview.asp?idArticle=5271&R=C42B2F6AC) atentigas, ke Svedujo havas plenan “voucher system” (tiel ke gepatroj rajtas matrikuli siajn infanojn en kiun ajn lernejon, sendepende de logxregiono), kio en Usono estas afero de la konservativaj Respublikanoj. Ankaux Svedujo havas parte privatigitan bonfartsistemon, kio ankaux estas unu el la kampanjoj de la Bush-a Blanka Domo. Cxiam la interesaj faktoj kauxras ie sub la ekstero…

    Ken Miner (http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html)

  2. goulo

    Mi ĉiam supozis ke la diraĵo “Usono ne havas kulturon” estas mallonga frazo por diri “Usono ne havas indan kulturon”, t.e. ke usona kulturo stultas aŭ aĉas.

  3. Sennoma

    Ĉu estas same pri lingvoj?

    En Sud-Ameriko oni precipe parolas la hispanan kaj la portugal, kaj en multaj eŭropaj landoj oni parolas latinidajn lingvojn. Hispanio/Portugalio kaj la Romia Imperio tion kaŭzis kaj ankaŭ detruis la antaŭajn (lingvajn) kulturojn ĉu ne? Ankaŭ Francio, Anglio, ktp influis plurajn lingvojn en pluraj landoj.

    Denove tio okazas, ĉi-foje de Usono kaj la angla per tutmondiĝo. Ĉu indas kontraŭi tion? (ankaŭ per Esperanto sed ne nur)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: