?i tie mi staras; rondrigardu…

Malgraŭ ĉiu lamentado, mi devas konfesi, ke mi foje bonŝancas.

Vendrede mi pripensis, ĉu veturi hejmen al Nordwalde, finfine decidis, ke jes, kaj prenis la aŭtobuson je la 22a kaj duono, tiel ke mi alvenis kvaronon post la 23a.

Kiam mi trairis la pordon, mia patrino tuj demandis min, ĉu la belulinoj ne atingis min telefone. Mi estis tute surprizita, ĉar neniu altelefonis min. Fakte mia poŝtelefono estis malŝaltita dum la sportumado kaj en mia loĝejo mi ne havas aŭtomatan respondilon.

Multaj el la belulinoj havis sian lastan lernejo-tagon. Ĉiuj el tiu jaro estis festanta tion en la diskoteko “Memphis”, antaŭe konata kiel “Spektrum”.

La belulinoj volis inviti min, sed ne atingis min, tiel ke mi venis hejmen tre malfrue. Kaj la sekva buso al la urbo, kie la diskejo situas, venus nur post pli ol unu horo (post noktomezo). “Ho, kia malbonŝanc’!” mi pensis.

Sed fortuno povas ŝanĝi sian mienon rapide – foje ankaŭ al bono. Mia patrino ofertis, veturigi min al la diskoteko (kio daŭrus maksimume kvaronan horon), se la aliaj atendus min tie. Mallonga poŝtelefonado sufiĉis, por konfirmi tion. Do ek’ al la fest’!

Koncize dirite estis bonega festo – la plej bona ekde multaj monatoj, se eĉ ne pli. La belulinoj estis ege bone vestitaj (en la stilo de la 1950aj jaroj). Mi renkontis ĉiujn konatojn de mia iama lernejo, kiu ĉijare finos la lernejon – kaj ĉiuj videble ĝojis pri la revido. La DĴ (konsiderante ke temis pri urbeta diskoteko) ege bone elektis la muzikon; vere temis pri bona mikso: nur iom da aktuala popmuziko kaj hiphopo, sed pli da rokmuziko kaj kantoj el la 1980aj jaroj ol kutime; krome (je la fino) bona elektronika muziko aŭskultigita sen transiroj. Plej kortuŝis min “The Time Warp”, kiu antaŭ naŭ jaroj estis la lernejofina kanto de mia jaro. Iom konfuzita mi sentis min, kiam eksonis “La Bamba” kaj mi staris meze en la dancantar’, ĉirkaŭita de (grandparte nekonataj, sed ekscititaj) belulinoj. Malnovaj refleksoj malfacile mortas… nu, eĉ sen bambumado la homoj freneze dancis.

Unu interesan fenomenon, kiu iom similas al la Heisenberga malakrecteorio, mi poste denove rimarkis: Vi povas senprobleme trovi danceman belulinon aŭ danceblan muzikon, sed malfacilas trovi ambaŭ samtempe. Tio almenaŭ validis por la plej bonaj kantoj, ekzemple “So lonely” de The Police – kanto, kiu memorigas min pri mia lasta lernejojaro, kaj tial tre kongruis al la kialo por tiu festo.

Sed mi ne plendu pri detaloj. Entute mi tre ĝuis tiun viziton de la diskoteko, kiun mi nur finis ĉirkaŭ duonan post la kvara matene.

3 thoughts on “?i tie mi staras; rondrigardu…

  1. elgrande

    “Kaj la sekva buso al la urbo, kie la diskejo situas, venus nur post pli ol unu horo (post noktomezo).”

    Pri kiu urbo temas?

  2. D? Kunar

    la loko de la diskoteko

    Kaj la gimnazio kaj la diskoteko situas en Steinfurt, pli ekzakte en la urboparto Borghorst. La buso R73 veturas de Münster tra Nienberge, Altenberge kaj Nordwalde al Borghorst kaj poste al Burgsteinfurt (la alia parto de Steinfurt). Tial mi veturas en la ĝustan direkton, se mi prenas la buson de mia loĝejo hejmen al Nordwalde. Aliflanke mi devas atendi longe la sekvan buson, se mi unue eliras en Nordwalde…

  3. felicx

    Heisenberga malakrecteorio

    Mi tre ?atas vian teorion pri la samtempa trovebleco de dancemaj knabinoj kaj danciga muziko 🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *