Wouter Pilger en sia Grizula Blogo regule skribas ion, kion mi ŝatus komenti. Bedaŭrinde ke li apenaŭ mencias reagojn de legantoj (kaj, laŭ mia memoro, ankaŭ ne respondis reagon mian antaŭ monatoj). Aliflanke mi senprobleme povas mem skribi mian opinion pri tiuj temoj ĉi tien, do jen:
La Esperanto-konreso en Boulogne-sur-Mer ja interesis kaj impresis min. Do ne ĝustas, kion Wouter Pilger supozis la 30an de marto. Ekde jaroj mi jam pensis, ke estus tre brile, aperi sur la oficiala partoprenantara foto de iu grava kongreso, precipe ĝuste tiu el la jubilea jaro 2005. Hejme mi havas grandegan foton de la Universala Kongreso en Bournemouth, Britio (1949). Ĉiam impresis kaj kortuŝis min rigardi tiun homamason en intertempe eksmodaj vestaĵoj, konsciante pri tio, ke ili parolis la saman lingvon kiel mi, kaj demandante min, kiun unuopan sorton ĉiu el ili havis (iom kiel en la filmo “Socio de la mortaj poetoj“).
La realo bedaŭrinde ne permesas al juna dungito kiel mi, libere vojaĝi al Esperanto-renkontiĝoj, kiam mi volas: Simple mankas tempo! Kaj ĉar ne eblas plani mian feriojn longe antaŭe, mi devas malfrue aliĝi kaj pagas pli altajn kotizojn ol aliaj – se entute restas lokoj; pri la jubilea kongreso mi aŭdis, ke jam monatojn antaŭe ne plu estis.
La temo, per kiu dum tagoj la amasmedioj terurigis senkulpulojn, estas la morto de papo Johano Paŭlo la 2a. Teorie ja estas bela, se ĝenerale ateisma socio interesiĝas pri okazaĵoj en la kristana mondo. Praktike ĵurnalistoj kaj intervjuitoj agis tute hipokrite, kiam ili daŭre asertis la “gravajn atingojn” kaj la “grandan influon” de la papo. Nur malmultan tempon antaŭe la ĝenerala opinio estis, ke “tiu maljunula viro” estas “tute senpova” kaj ke ĉiuj liaj diraĵoj havas “neniujn sekvojn” por la cetera mondo. Jen kiel aspektas la ateisma versio de hipokriteco!
En la sirupa etoso de la laŭdado-maratono bedaŭrinde preskaŭ tute malaperis modere kritikaj tonoj, kiuj ekzemple memorigis pri tio, ke la papo ja ravis kredantojn en la tria mondo kaj konservativulojn, sed seniluziigis modernulojn precipe en Eŭropo. Mi alte taksas lian pardonpetan turneon tra la mondo, dum kiu li konfesis erarojn, pekojn kaj krimojn faritajn en la pasinteco de la katolika eklezio. Interese, ke mi rilate al unu punkto eĉ defendas la papon, kvankam mi apartenas al la de li plejparte seniluziigitaj modernuloj: Malgraŭ ofte aŭdita kulpigo, la papo ne kulpas pri la kreskanta aro de aidoso-viktimoj en la tria mondo. Ni memoru:
La papo diris: “Uzo de kondomoj kaj seksumado inter homoj, kiuj ne estas geedza paro, estas malĝustaj!”
Multaj homoj sekvis la unuan malpermeson, sed ignoris la duan. Kial la papo kulpu, se tiuj homoj mortas pro aidoso?
Kompreneble la personoj konvinkitaj pri la papa respondeco prezentas kelkajn argumentojn. Sed mi ĝis nun ne aŭdis unu, kiun ne eblas forigi per la supra konciza prezentado de la faktoj.
Sufiĉe agrable estas la muzika novaĵo de hodiaŭ, trovita ĉe Spreeblick. Mi ege ŝatas finfine ne nur scii mem, sed ankaŭ legi aliloke, kiom ofte muzikistoj ŝtelas unu de la alia!
datumbazo pri reludversioj – www.coverinfo.de
listo de similecoj inter kantoj – http://www.stud.uni-karlsruhe.de/~udgk/plagi.php