Ni vivu eterne a? mortu provante

Johnny Haeusler, la verkanto de la sufiĉe fama www.spreeblick.com, finis sian karieron kiel muzikisto pro kvereloj kun sia diskeldonejo BMG. Post kiam lia grupo “Plan B” en 1994 dum pluraj monatoj surbendigis sian kvaran albumon, la ĉefo de la diskfirmao simple diris: “Ni ne publikigos ĝin. Ĝi ne estas vendebla”

Tiaj prijuĝoj ne estas raraj. Eĉ la famajn Beatles pluraj eldonejoj ne volis eldoni, ĉar oni ne kredis je komerca sukceso. Ofte kompreneble povas temi pri ĝusta pritakso. Tiam mi nur demandas min, se temas pri muzikistoj, kiuj jam havas kontrakton: Kial oni ne pli frue kontrolis la dumtempajn rezultojn de la surbendigado?

Multaj verkoj pro tio restos eterne neaŭskultitaj de pli granda publiko. Bedaŭrinde, ĉar kelkaj el ili ne meritas tiun sorton. Tiel la muzikindustrio mem mortigas muzikon, ĉar ĝi malbone traktas kaj malkuraĝigas artistojn. Certe tio estas legala (la surbendigoj laŭ la kontraktoj apartenas al la firmaoj, kaj ili povas fari kun siaj posedaĵoj, kion ili volas), sed ĉu bona? Mi forte dubas.

Sr-o Haeusler antaŭ kelkaj monatoj enretigis la nepublikitan albumon “Alphabet Soup“. Nun ĉiu povas mem decidi, ĉu la tiama ĉefo de BMG, Thomas Stein, ne faris grandan eraron. Por eviti tro multan retan trafikon, oni devas entajpi uzantonomon kaj sekurvorton por elŝuti la MP3-dosierojn. La uzantonomo estas la persona nomo de Johnny Haeusler, la sekurvorto estas dufoje la persona nomo de la gitaristo Hans (ĉio minuskle!).

ĝenerale plaĉas al mi la multaj stiloj de la albumo. Tro multaj grupoj sonas monotone. Ĝenas min aliflanke ke en pluraj kantoj la Germana akcento de la kantisto estas rimarkebla; tiu leĝera kaj iel plata kantado estas laŭ mi tipa por grupoj, kiuj kantas en la angla kiel fremda lingvo. Pri la (lingva kaj enhava) teksto-kvalito mi bedaŭrinde povas nenion diri, ĉar mi nur konas la temojn, ne la kompletajn kantotekstojn. Plan B laŭ la sono plej similas al “5000 Watts” (antaŭe: “5000 What?”) el Paderborn (grupo nur loke konata), kies kanton “I will love you better” mi malkovris en 1999 kaj tre ŝatas.

Plan B: Alphabet Soup (1994)

“Bubblegum Crisis” estas gitarpopmuziko spicita per gratado kaj efektoj kiel ĉe hiphopo. Ĝi enhavas japanlingvajn samplaĵojn kaj estas bona kanto por komenci albumon.
“Get Myself A Life” estas funka, ritma, sed iom plata, pala peco. Ĝi taŭgas kiel B-flanko de disketo.
“Icy” enhavas rokajn gitarojn, sed bedaŭrinde malmulte pli. Ĝi similas al multa “rokmuziko” en la muziktelevido kaj la radio. “Poppunko”, kiel mi nomas tiun tro malsovaĝan muzikon, estas perdita inter la stiloj, anstataŭ la bona mikso, kiun oni eble intencis.
Ĉe “Infobahn” temas pri elektronika muziko kun multaj samplitaj voĉoj kaj efektoj. Kvankam ja estas interesa ideo, tamen ne estas konvinka rezulto. Mankas strukturo, la tuto iĝis tro eksperimenta kaj la direkto/mesaĝo de la kanto restas malklara.
“Let’s Live Forever” estas ritma popmuziko kaj povus esti de Depeche Mode, se ludita ĉefe per sinteziloj. Ĝi enhavas la sendube plej bonan kantadon de la tuta albumo kaj estas bona kanto por la diskoteko. Sendube temas pri granda verko.
“Melt” komenciĝas kiel malrapida, akustika kanto; baso, drumo, klavaro poste ekas. Laŭ mi sonas kvazaŭ oni devigis rokgrupon ludi romantikan kanton – sen veraj emocioj malantaŭ ĉio.
“Now (With The Volume Cranked Up High)” parte konsistas el (simplaj) voĉaj kaj drumaj samplaĵoj kaj parte el (simple bona) malmola rokmuziko. Tiu miksaĵo faras entute iom strangan impreson – kial oni ne faris tutan rokan kanton el ĝi?
“Nowhere” enhavas fortan ritmon kaj rokajn gitarojn, sed samtempe estas malrapida kanto kun trankvila etoso. Tio laŭ mi nomiĝas “triphopo kun roka influo” – tre modernstila!
“Too Clever” estas hiphopo sen io vere brila en ĝi. Malplaĉas la malbona sono kaj la relative mallaŭta voĉo. La peco sonas kiel eksperimentado kun hiphopo de nehiphopaj muzikistoj.
“What Is (And What Will Be)” estas malrapida popmuziko aŭ denove triphopo (sed pli mola ĉifoje). Aparte menciindaj estas la bonaj samplaĵoj kaj klavaroj kiuj kontribuas al la tute moderna sono.
La albumo finiĝas per “Telecom Communication Cripples (Acoustic Version)”, malrapida, trankvila, iom melankolia peco. La belan pianon en la malantaŭo mi ŝatas; sed temas pri mallaŭta surbendigo kun iom malbona sono, bruetoj kaj subita fino. La kanto povus esti multe pli brila en pli bona kvalito.

4 thoughts on “Ni vivu eterne a? mortu provante

  1. goulo

    Interesas ja kiom ofte bona (kaj fojfoje finfine sukcesa) verka?o malfacile aperas pro duboj de la eldonistoj… ne nur muziko, sed filmo, literaturo, arto, ktp. Nuntempe ?ajnas ridinde ke la Beatles suferi tiun problemon, sed kompreneble oni pli facile vidas reen ol anta?en. 🙂

    Parenteze, mi rimarkas lastatempe ke vi uzas la vorton “legala” en kelkaj enskriboj, kiun mi ne vidis anta?e (en Esperanto) – mi preska? ?iam vidas “la?le?a”. Hmm, “legala” ne aperas en PIV2, kaj vortaro.org diras ke ?i estas evitinda. ?u “legala” gajnas subtenon lastatempe?

  2. D? Kunar

    Neniu estas perfekta.

    Dankon pro la atentigo! Mi ĝojas pri decaj indikoj, kie mia vortuzo estas plibonigebla. Fakte mi tute ne konsciis pri tio, ke “legala” estas neologismo. “Laŭleĝa” tiam estas la pli taŭga vorto, kvankam por mi ĝi iom tro pensigas al leĝoj, kiuj rekte priskribas, kiel io okazu, kaj ne (kiel mi intencas diri), ke estas en ordo laŭ la leĝo, ke io okazas. PIV2 tamen diras, ke por tiu celo oni uzu “laŭleĝa”. Eble estas la germana, kiu iom misgvidas min; tie ekzistas grava diferenco inter “permesita” kaj “laŭ la leĝo”.

  3. festo2005

    Re: Neniu estas perfekta.

    PIV2 jam ne ankauxro aperis atendu iomete !!!
    Kio, vi ne parolis pri la plena ilustrita volapüg?
    http://www.volapug.net/piv/piv001.htm

    Interalie mi ne komprenis diferencon inter “permesita” kaj “laux la legxo”. En tiu afero kiu “permesas” al vi, krom la legxo ?

    Cxu en la germana ekzistas la eksprimo “tion oni ne faras” kiu estas ofte uzata franclingve kiel “malpermesata”… Ne rilatas al legxo sed pli al moralo.

  4. D? Kunar

    Eta sed esenca diferenco

    Nu, ekzistas diferenco inter leĝo, kiu diras:
    1) Vi devas fari ion ĉiam laŭ maniero A – ne ekzistas alternativo.
    2) Vi povas (rajtas) fari ion laŭ maniero A – sed se vi volas, ankaŭ laŭ manieroj B, C, Ĉ ktp.

    La unua en mia lingvouzo en la germana estas “laŭ la leĝo”, la dua “permesita”. “Tion oni ne faras” oni fakte uzas en la germana, se temas pri morale malbonaj agoj (sed ofte ekonomie tre profitaj – alikaze ja neniu farus tion).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *