Trovu la flugilojn de vento

La pasintan semajnfinon mi pasigis kun miaj gefratoj kaj mia bofrato ĉe renkontiĝo de Tir Thuatha. Temas pri grupo de rolludantoj, kies membroj kreas antikvan Keltan socion. La etoso tre memorigis Harald kaj min pri Esperanto-renkontiĝo. Homoj veturas longajn distancojn por kunveni kaj fari aferojn, kiuj al eksterulo ŝajnas strangaj. La ejo “Winterburg“, parto de iama kastelo, estas kvazaŭ pli luksa versio de la KISO-ejo.

Vendrede ni post la alveno vespermanĝis kaj kune ludis tablo- kaj kartludojn (Junta, Tichu).
Sabate post malfrua matenmanĝo ĉiu surmetis kostumon kaj je la 15a horo ekis la granda manĝado, kiu daŭris ĝis la 1a aŭ 2a matene. Estis planitaj ok (!) pladoj, sed ni sukcesis nur manĝi sep; la lastan fakte la sekvan tagmezon. Mi ne scias, kiam mi la pasintan fojon manĝis tiom bone kaj multe. La kuiristo majstre faris sian laboron. Eĉ mi, kiu ne ŝatas elprovi nekonatajn manĝojn, gustumis ĉion krom la fiŝosupon. Tian vivoĝojon mi certe ne plu havis dum jaroj.
Dimanĉe ni denove malfrue matenmanĝis kaj post bonega tagmanĝo forveturis.

Dum la semajnfino mi legis amuzan anglalingvan libron pri la Keltoj, babilis kaj ŝercis kun la aliaj, promenis, ĝuis la eksteran sunon… kaj verkis kantotekston kun mia fratino! La teksto sekvas la melodion de “Moskau” de Dschinghis Khan kaj rakontas pri la festado de la nova reĝo de unu el la fantaziaj Keltaj provincoj. Li fakte estis la kuiristo. La partoprenantoj tre ŝatis la rezulton kaj nian prezentadon.

Mi nun intencas pli profunde studi la landon de tiu rolluda grupo kaj denove partopreni tian renkontiĝon. Nur estis unu semajnfino, sed laŭ la bona tempo ŝajnis al mi kvazaŭ semajno!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *