Monataj arkivoj: Decembro 2010

Estas malvarma kaj rompita haleluja

Jen la lasta enskribo por tiu ĉi jaro. Kio restas por diri pri 2010? Krom kelkaj esceptoj, estas ĉefe dek du perditaj monatoj por mi. La bazaj sentoj kaj agoj estis senfina atendado, malgajeco, tempomanko kaj longa batalo por io nova. Mi eĉ ne skribis ion dum mia naskiĝtago, la 12a de oktobro.

Unu kanto tamen akompanis min tra la tuta jaro kaj mi tre miras pri tio. Fine de 2009 mi aŭskultis ĝin en la radio kaj estis tuj ravita de ĝi. Ekkoni muzikon tra la radio, precipe kiam temas pri melankolia kanto, ne estas io nova – kaj jam ekzistas antaŭaj ekzemploj por popmuziko kun kristana malantaŭo, kiun mi tiel ekŝatis.

Jeff Buckley jam mortis en 1997 – kaj tamen tiu balado konas sonas freŝe kvazaŭ ĝi estus tute aktuala. Ĝi estis (kaj ofte denove estas) granda sukceso, kvankam ĝi atingis “nur” la duan rangon en Britujo. Doloras ĉiam, kiam artistoj forpasas, kaj oni iĝas pripensema, kiam muzikistoj mortas.

La kanto “Hallelujah” origine estas de Leonard Cohen. La teksto uzas bibliajn bildojn, tamen rakontas pri malfeliĉa amo (laŭ mia interpreto). Se io ne perdis sian valoron dum la pasintaj dek du monatoj, tiam la fakto ke tiu muzikaĵo tuŝas mian koron. Foje ĝi kreas tre grandan malĝojon en mi, foje trankvilan melankolion.

En la dezerto, kiun mi nomas mian vivon…

Samplobazitan muzikon mi faras ekde 1997-03-01. Bedaŭrinde post la unuaj jaroj mi havas pli kaj pli problemon, trovi la tempon, koncentriĝon kaj inspiron por fini ion. Tamen mi almenaŭ volas finverki unu muzikaĵon jare. Ŝajnas tre modesta celo, sed dum hektika vivo eĉ foje kreas defiojn. La programo (kaj la laboro-dosieroj) estas sur mia malnova komputilo. Sed tiu estis malmuntita ekde somero ĝis mia translokiĝo al mia nova loĝejo! Kaj antaŭe en la jaro mi stumblis tra la vivo pro aliaj aferoj…

Ekde pasinta sabato, la malnova komputilo estas kunmetita denove, sed mi ankoraŭ ne loĝas tie. Tial ĉiun tagon post la laboro mi iris tien por almenaŭ prilabori unu muzikan projekton. Kutime mi ne verkas bone sub tempopremo, des pli kiam temas pri arto. Tamen mirakle kunŝoviĝis ĉiuj partoj kaj malaperis ĉiuj duboj, kiel aranĝi la tuton.

Hejmen mi kunprenis la labororezulton de la tago. Poste mi atente aŭskultis ĝin kaj faris noticojn, kion ŝanĝi. Denove mi rimarkis, kiom tio subtenas mian manieron. Ordo helpas.

Tial nun pretas mia kvina acidĵaza kanto – la unua ekde “Nokta vivo”! Kaj tiun mi finis en januaro 2004 respektive 2007, se oni konsideras la pli novan version, kiun mi uzas ekde tiam.

La novan verkon mi komencis jam minimume la 17an de oktobro 2004. Jen mia rapideco… sed mi ĉiam havas multajn projektojn samtempe kaj ĉiam vastan elekton, kion finverki. Ĉiel ajn mi nun intencas baldaŭ pluverki aliajn samstilajn muzikaĵojn, ĉar tio vere plaĉas al mi. Ne estas memkompreneble, ke oni ne perdas intereson pri ŝatataj aferoj post multaj jaroj.

La kanto havas iomete tristan, trankvilan etoson. Kiam ĝi iris al la fina direkto de sia verkiĝo, ĝi ĉiam memorigis min pri paŭzo- kaj atendomuziko. Ĉi tiu jaro por mi persone estis plena je atendado – ofte tute vana, cetere. Tial la titolo “Senfina atendado” estas vere deca, se eĉ ne iom memironia.

Senfina atendado ĉe Ipernity.
(Ĵus mi rimarkis, ke per tia titolo eblas belaj vortludoj!)

Mi sopiras pri paco antaŭ ol mi mortas

Dum la vizito de mia bona amiko Till antaŭ pasko, mi havis muzikan sonĝon en kiu li aperis. Pri muzikaj sonĝoj mi jam kelkfoje skribis. En tiu ĉi, Queen denove ludis gravan rolon.

Till kaj mi estis vojaĝantaj, verŝajne ĉe la Internacia Junulara Festivalo en Italujo. (Al la realeco de tiu sonĝo kontribuis, ke ni kelkfoje kune veturis al la IJF, kiu okazas dum pasko.) Ni kune sidis kaj ion atendis. Malantaŭ nia tablo staris granda aparataro por aŭskulti muzikon. Ĝi okupis grandan parton de la murospaco. La sceno ŝajnis al mi kvazaŭ kiel en trinkejo aŭ kafejo. Tio alportis memorojn pri la IJF en 2001. Ni volis ion fari, eble kartludi, kiam mi aŭskultis la unuajn taktojn de kanto. Nur eksonis la drumo – sed mi tuj demandis: “Hej, ĉu tio ne estas Mother Love de Queen?” Kaj tiam startis la melankoliaj gitaroj kaj estis klare, ke estis ĝuste tiu kanto. Kiam la kantado de Freddy Mercury komenciĝis, mi iom ekfrostis.

Same kiel Let Me Live, tiu kanto origine ne tre ravis min. Sed ekde tiu intensa sonĝo mi ofte aŭskultis ĝin reale. Mi legis ke tiu kantado estis la lasta kiun Freddy Mercury surbendigis antaŭ ol li mortis. Li eĉ ne plu sukcesis fini la laboron, tiel ke Brian May transprenis la lastan strofon. La tuta kanto estas terure melankolia kaj la teksto reflektas la baldaŭan morton de la kantisto, kiu jam estis mortmalsana.

Kia koincido, ĝuste sonĝi antaŭ pasko pri tio. Ĉu antaŭ tiu festo ne estas ĝuste tiu etoso de morto? Ĉio tio tre pripensigis min.

Ĝis ni kune ekrigardos la vizaĝon de la sun’

Morgaŭ estos la plej mallonga tago de la jaro en mia hejmo. (Kutime jam estas dum la 21a de decembro, tamen ĉifoje ne.) Sed la suno certe iam revenos! Sunon kun simpatia vizaĝo mi trovis en komputila ludo ĉijare.

Mia bona amiko Till vizitis min kelkajn tagojn antaŭ pasko. Li donacis al mi la komputilan ludon “Plants vs. Zombies”. Kvankam mi ne tro ŝatas modernajn ludojn, foje ekzistas esceptoj.

“Plants vs. Zombies” mi ludis dum unu semajnfino intense, poste dum vesperoj kaj eĉ pli poste foje. Entute daŭris kelkajn monatojn, ĝis mi vere finis ĉiun parton, sed la bazon mi sukcesis fari ene de kelkaj tagoj. Kelkajn bildojn mi aldonis al la vikio pri la ludo. Tie mi ankaŭ trovis la sekvan muzikvideon:

Ĝenerale la muziko de la ludo, kiu estas sufiĉe diversa de la supra kanto, tre plaĉas al mi. La instrumentaj muzikaĵoj neniam ĝenas kaj ĉiam agrable kontribuas al la etoso.

Mi ne volas rompi tiujn ĉenojn

Jam ekde jaroj mi turmentas mian amikaron per stulta kanto-parodio, kiun mi vidis eĉ jarojn pli frue en la televido. Sed daŭris longe, ĝis mi trovis la videon en la interreto. La elsendo “Switch” neniam montris pli bonan reludversion!

Sed unue venu la originalo. En mia ĉirkaŭo ĉiu konas ĝin, tamen pro kompleteco mi menciu ĝin:

Fakte mi jam lamentis pri aĉega reludversio de “Poison” en terura teknostilo. Multe preferinda estas kunlaboro kun grupo kiel Boyzone!

“Ĉar mi ŝatas Boyzone!” iĝis kutima kantado, kiam dum festoj en mia amikaro eksonas la originalo de Alice Cooper. Verŝajne multaj eĉ ne konas la parodion el la malfruaj 1990aj jaroj.

Lena, Lena, Lena, Lena

Kio restos en memoro de la jaro 2010 rilate al muziko? En Germanujo tio certe estos la venko ĉe la Eŭrovido-kantokonkurso. Nur unufoje antaŭe la Germana kontribuo estis tiom sukcesa: En 1982, kiam Nicole kantis „Ein bisschen Frieden“ („Iom da paco“, en Esperanto surbendigita de Ralph Glomp).

Dum preskaŭ tri jardekoj, Germanoj melankolie memoris tiun unuopan triumfon. Ĉiujare regis granda ĉagreno, ĉar oni ne plu estis sukcesa en tiu – grandparte malserioza, malgrava – evento. Ofte rimarkebla fenomeno estis, ke oni interpretis la donitajn poentojn kiel simpatio-mezurilon de aliaj nacioj. Germanoj, kiuj ĝenerale jam havas problemojn kun sia identeco, kompreneble ne povis suverene reagi al tio. La „maldankema“ eksterlando kulpis – kaj ne la Germanoj mem, kiuj ne montras bonan muzikguston, kvankam sendube ekzistas bona germanlingva muziko.

Des pli granda estis la jubilado, kiam Lena Meyer-Landrut venkis kun granda distanco antaŭ la dua loko. (Harfendemuloj rajtas argumenti, ke principe Dano kaj Usonanino venkis, ĉar ili verkis la kanton kaj laŭ la regularo oni premias la komponiston, ne la interpreton. Tiam tamen oni devas konsideri, ke Germano verkis la venkan kontribuon por Luksemburgo en la jaro 1972.)

La venko estas des pli ĝojinda, ĉar la sukceso ne venis per pompa spektaklo dum la prezentado, sed per mimimuma. Principe juna plenkreskulino en nigra kostumo kantis. Kaj kiel analizo poste argumentas, ŝi ne estas artefarita stelulino, sed natura persono, kiu ĝuste ne sekvis la regulojn de la muzikindustrio. Se validas la malnova regulo, ke oni malbone kopias sukcesojn, tiam la proksima estonteco estas sufiĉe eltenebla.

Malgraŭ ĉiu simpatio, parodio ne rajtas manki. Kelkaj homoj kritikis, ke la kvalito de la kantado ne estas bona. Fakte min surprizis, kiam Katrin Bauerfeind prezentis ĝin en la elsendo de Harald Schmidt, ke ŝi havas pli bonan voĉon!

Interese estas, ke la kanto origine nek estis verkita por la konkurso nek estis tiom rapida. La balada versio de Jennifer Braun, kiu atingis la duan lokon en la nacia konkurso por la Germana kontribuo, verŝajne pli similas al la originalo:

Cetere nek la Eŭropan konkurson nek la Germanan antaŭludon mi spektis en la televido. Ĉefe mi sekvis la raportadon de oslog.tv. Pri ĝi mi ekcsiis tra anonco de Lukas Heinser, kiu kune kun Stefan Niggemeier tre interese kaj amuze komentis el Norvegujo. Kiel mi jam skribis aliloke, ĝenerale tiu analizo tre plaĉis al mi – certe helpis la partopreno de simpatia, freŝa kantistino. Plej grava kritikpunkto de mi estis, ke ili enmetis erojn de pli fruaj kantoj en siajn videojn. Tial ekde la unua elsendo estis forfikulo en miaj oreloj, nome „Viel zu weit“ de Münchener Freiheit (Germana kontribuo el la jaro 1993, sufiĉe malsukcesa):

Ekde ĉi tiu jaro oni ĉiam ligos la nomon „Lena“ al tiu venko. Antaŭe mi ĉiam pensis pri du aliaj kantoj kun tiu nomo: Unu estas de la grupo Pur kaj mi ĉi tie ne enmetas videon, ĉar necesas konservi minimuman muzikan nivelon. La alia estas de BAP el Kolonjo:

Fakte eĉ ne du monatoj post la venko en Oslo aperis reludversio de Uwu Lena (evidente parodio de „Vuvuzela“). La videon oni produktis en Münster!

Cetere ankaŭ himno por Ganao venas de artisto el Münster: „Wanga Yure“ (festi venkojn) de Bawa Abudu.

Se temas pri kantoj okaze de la piedpilka mondĉampionado en Sudafriko, tamen plej konvinkis min Basta per sia kanto „Gimme Hope Joachim” (Joachim Löw: trejnisto de la Germana teamo) kaj video en la stilo de South Park. Ankaŭ tio estas reludversio respektive parodio. La originalo nomiĝas Gimme Hope Joanna ( = Donu al mi esperon, Johannesburgo) kaj estas de Eddy Grant.

Tiu sporta konkurso estis la alia granda evento, kiu restos en la memoro en Germanujo. Ankaŭ tiun mi cetere sekvis sen televidilo. Sufiĉis por tio mia nova komputilo kaj elsendado tra interreto.

Sep sekundojn for

Jen anekdoto, kiu okazis al mi fine de oktobro: Mi aŭdis, ke oni serĉis homojn, kiuj kapablas kanti. Ĉio okazis nur kelkdek metrojn for, do mi rapide iris tien. Kiel mi eksciis, estis nova varbkampanjo. Thomas D., unu membro de “Die Fantastischen Vier” (verŝajne la plej grava germanlingva hiphopgrupo), faris reludversion de “Seven Seconds” (origine de Youssou N’Dour kaj Neneh Cherry). La ideo estis, krei duan version, en kiu oni miksas kanto- kaj videosurbendigojn de dekoj da homoj.

Eĉ ekzistis teamoj, kiuj aktive alparolis homojn. Kaj mi renkontis unu el ili. Unufoje oni ludis la refrenon por mi, akompanate de gitaro, unufoje mi ekzercis kaj jam oni surbendigis. Jen la rezulto, la unua video. Bedaŭrinde la sonkvalito ne estas tro alta. Tial tiu kontribuo ne estis tro taŭga por eniri la finan videon.

Hejme mi surbendigis duan videon. Tiel la sono estas pli bona (por surbendigo kun mikrofono, kiu antaŭ 20 jaroj kostis 30 germanajn markojn), sed la videokvalito estas maksimume mezkvalita. Bedaŭrinde mi ne plu havis tempon por prepari ion pli bonan.

Sed por la unua surbendigo oni donacis al mi la albumon “Kennzeichen D” de Thomas D. – por triminuta muzika aktiveco sen streĉo! Se la enspezado nur estus ĉiam tiom facila…

Cetere jam estas la tria projekto kun membro de “Die Fantastischen Vier”, en kiu mi partoprenas. Mi antaŭe kreis du remiksojn (Einfach sein kaj MfG).

Mi plej ŝatus morti

“In einem kühlen Grunde” estas kanto el la tempo de la Germana romantikeco. Facile penseblas, ke “nur estas folkloraĵo”. Sed estas imprese, kiom aŭtentike la teksto esprimas la sentojn post perdita amo. Forlasi la hejmon por iĝi bardo, esti indiferenta al milito kaj batalo, voli morti – ĉio ŝajnas pli bone eltenebla ol daŭrigi la antaŭan vivon.

Ĉe la supra versio mi aparte ŝatas, ke ne kantas ĥoro, sed unuopa persono. Tio faras multe pli personan, intiman impreson. Krom “Die Gedanken sind frei” (Liberas la pens’), tiu ĉi kanto estas unu el miaj plej ŝatataj germanlingvaj popolkantoj. Kaj kiel ĉiam ĉe bona muzikaĵoj, la teksto daŭre havas ion por diri en la nuntempo.

Mi estas roko, mi estas insulo

Ekde hodiaŭ, la unuan fojon en mia vivo mi estas civitano de mia naskiĝurbo Münster. Jam pro la nova loĝejo indis fari tiun paŝon. La fina konvinka argumento tamen estis nova impoŝto kiu ekde 2011 punos ĉiun, kiu nur indikas Münster kiel sian “duan loĝlokon”, per aparta impoŝto. Kaj krome oni donacis DVD-n al ĉiu, kiu registras sin antaŭ la fino de la jaro.

Krom la jam hieraŭ menciita komputila ludo “Drakensang”, la gazeto pri komputilaj ludoj ankaŭ enhavis aventuran ludon “La malbono sub la suno”. En ĝi oni agas kiel Hercule Poirot, la detektivo. Mi jam finis la ludon, tamen uzis tre bone faritan solvon, ĉar mi ne volis malŝpari tempon per tro da cerbumado. (Ofte tute ne klaras kie oni povas daŭrigi la solvadon de puzloj.)

Ne enestas multe da muziko, sed mi sufiĉe ŝatas du pecojn. La unua estas la ĉefa temo:

La alia kreas tre minacan, misteran etoson. Ĝi eksonas en kaverno. Parto de ĝi aŭskulteblas en traluda video de la anglalingva versio (ekde 3:00 ĝis 4:13). Tiu speco de muziko tute ne estas io elstara; mi tamen ŝatas, kiel oni uzas konatajn muzikajn ingrediencojn el filmoj por rekrei la impresojn en alia medio. Interese, kiel funkcias populara kulturo post kiam la konsumantoj alkutimiĝis al certaj elementoj.

Farbo falas de plafono

Mi havas novan loĝejon. Ekde hodiaŭ mi oficiale tie loĝas, ĉar la kontrakto ekde tiam validas. Hodiaŭ okazis la transdonado de la ŝlosiloj.

Kial mi entute translokiĝis? Ĉu mi ne estis sufiĉe entuziasma pri la antaŭa loĝejo? Jes, sed tio estis en 2004 (la antaŭĝojo jam fine de 2003), kaj ekde tiam, multaj aferoj ŝanĝiĝis en mia vivo… foje eĉ tien kaj reen.

Certe necesas ankoraŭ renovigi tiun novan loĝejon. Sed la unua paŝo al nova (kaj pli bona) vivo estas farita!

Alia afero, kiu lastatempe ŝanĝiĝis: Post dekjara paŭzo mi denove aĉetis gazeton pri komputilaj ludoj. La kialo estis la aldonita ludo “Drakensang” – fantazia rolludo kiu baziĝas sur la sistemo “la nigra okulo”. Ĝi estas tre konata en Germanujo. Ankoraŭ mi ne multe ludis sed kelkaj muzikaĵoj jam tre plaĉas al mi. Interalie min ĉiufoje ravas tiu melankolia, preskaŭ iom reva virina kantado. Eble mi eĉ konas la kantistinon (ne persone, sed muzike)!