Afiŝoj kun etikedo ‘la kuracistoj’

Mi estas nek doktoro nek profesoro

sabato 19 Februaro 2011

Hieraŭ post la laboro mi veturis per la trajno al mia iama studurbo Paderborn. Denove la kialo estis festo de Sebastian, kadre de kiu La Kuracistoj muzikis. Pasintan fojon la kialo por tia festo estis lia doktoriĝa festo, nun li iĝis profesoro! Samtempe li ankaŭ festis sian naskiĝtagon.

La pasinta ekzercado okazis sen Sebastian, sed tio ne estis problemo. Ni prezentis entute sep kantojn:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  4. En kaĉ’ (origine de Team’)
  5. Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)
  6. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  7. Vi volas kisi

Poste interalie muzikis Volker Kukulenz, kiun mi renkontis jam dum la naskiĝtaga festo de Sebastian antaŭ kvin jaroj. Li estas la frato de Gerold Kukulenz. Iomete poste mi veturis reen al Münster, ĉar mi volis tranokti en mia propra loĝejo. Estis tre agrable, denove muziki. Bedaŭrinde la okazoj por tio estas limigitaj. Kiam oni ne loĝas en la sama urbo, ĉio estas pli komplika.

La vivon plenĝuis per via tuta kor’

merkredo 16 Februaro 2011

Hodiaŭ mi provludis la unuan fojon kun alia persono post la koncerto de La Kuracistoj dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. La kantistino, kiu pasintfoje akompanis min antaŭ du jaroj kaj duona, vizitis min en mia nova loĝejo. Poste ankoraŭ venis alia amikino, sed unue ni kune muzikis. Jen la kantolisto:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  4. Por ĉiam
  5. Duona amkanto
  6. Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)
  7. En kaĉ’ (origine de Team’)
  8. Longe for (origine de Persone)
  9. Hej la nizoj (origine de JoMo)
  10. Sen vi

Estas tre agrable, denove ludi mian bonan gitaron. La fingropintoj de mia maldekstra mano estas bone ŝvelitaj nun. Krome muzikado estas nr-o 4 el la receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo.

La homoj devas unuiĝi

vendredo 21 Januaro 2011

La nova jaro eĉ ne aĝas tri semajnojn kaj jam mi havas interesan novaĵon por rakonti. Sed ĉio komenciĝis somere dum la pasinta jaro. El gazeto-artikolo trovita tra Google News mi eksciis, ke ekzistas nova Esperanto-artisto en Germanujo. Jonas Marx estas tre juna (20-jara!) kaj loĝas en Bergisch Gladbach, proksime de Kolonjo. Kutime mi transdonas tiajn novaĵojn al Vinilkosmo, sed la pasinta jaro estis malfacila kaj mi ne havis la tempon aŭ energion por envolviĝi (kio estintus la natura sekvo el unua kontakto).

En oktobro Flo kontaktis min tra Ipernity kaj demandis min, ĉu mi konas “Jonny M”. Certe mi jam legis pri li! Mi do zorgis pri la unua kontakto inter muzikisto kaj Esperanto-diskoeldonejo. Interalie mi ricevis la unuan esperantlingvan kanton “En somero” kiel MP3-dosiero.

Jonny M: En somero

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, la kanto eksonis interalie dum la silvestra balo. Post la JES, mi ensalutis al MySpace por skribi komentojn al la muro de 42 el Lepsiko. Mian propran MySpace-konton mi ne estis uzinta dum longa tempo (minimume unu jaro) kaj mi estis malŝaltinta preskaŭ ĉiujn avertojn pri novaj mesaĝoj ĉar simple alvenis tro multaj malinteresaj. Sed kiom mi miris, kiam mi tie trovis mesaĝon de Jonny M el februaro 2010!

Li demandis pri mia grupo La Kuracistoj kaj interesiĝis pri tio, ke mi estas denaskulo. Finfine mi respondis al li kaj demandis, ĉu li konas aliajn Esperanto-artistojn, kiuj ludas regeon: Afrika Espero, Dennis Rocktamba, la Afrika Kompilo, Strika Tango (ekzemple “La Druido”)
Samadhi (unu kanto, mi ne plu memoras la nomon). Kompreneble mi ankaŭ menciis mian propran kanton Al la liberec’.

Jonny M rapidege respondis kaj menciis, ke li aŭskultis “Al la liberec’” multfoje kaj ke ĝi tre plaĉas al li! Kaj por eĉ supertrafi tion, li sendis al mi duan kanton en Esperanto de si! Esperanto-regeo ŝajnas havas interesan estontecon.

Jonny M: En somero (vive)

Ne ekzistas libereco

merkredo 23 Decembro 2009

Mia Libereco-serio atingas sian finon. Por la lasta enskribo por ĉi tiu jaro mi havas ankoraŭ pintan kontribuon. La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec havis la temon „Libereco“. Mi aŭskultis prelegon de Joop Kiefte pri „libera muziko“. Tio instigis min, pripensi enŝutadon de mia muziko al TTT-ejo, kie homoj povas libere elŝuti ĝin kaj pluuzi kaj eĉ eldoni ĝin kontraŭ pago.

Jam dum silvestro mi eksciis, kio estos la tema programo de la IJK. Tial mi havis tempon prepariĝi. Tiu tuta parolado pri libereco memorigis min pri projekto, kiu estis dormanta dum kvar jaroj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko mi estis notinta kelkajn kantoideojn. Mi estis farinta ankaŭ farinta noticojn rilate al la melodio, tute nekutima por mi. Unu kantoideo estis pri libereco. Kio povus esti pli trafa ol IJK en Liberec kun la temo „Libereco“? Mi finverkis la kanton kaj prezentis ĝin kun Sebastian dum la internacia vespero. Kelkaj teknikaj problemoj iomete malhelpis, tamen la reago de la publiko estis tre pozitiva. Estas la unua propra kanto de la Kuracistoj!

Mi metis la plej gravajn informojn al la TTT-ejo www.kuracistoj.de. Tie tamen nuntempe estas ĉefe kruda versio de la enhavo sciinda.

La Kuracistoj: Al la liberec’
foto de la unua prezentado
paĝo kun MP3-dosiero
paĝo kun FLAC-dosiero – libera (!) formato
paĝo kun PDF-dosiero – teksto kaj akordoj
La surbendigo estas de la unua prezentado. En la mezo estas paŭzo, ĉar mi kombinis du videojn.

Intertempe ne nur la Kuracistoj prezentas kantojn de „Die Ärzte“ en Esperanto. Ankaŭ Stephan Schneider adaptis resp. tradukis du kantojn:

Stephan Schneider: “Esperanto ’stas” (originalo: “Punk ist…”)

Stephan Schneider: “Filo” (originalo: „Junge“)

Kiel je l’ unua tag’

lundo 1 Septembro 2008

En septembro 2003, dum ekskurso al Bochum, mi aĉetis albumon de Die Ärzte kiu ĝis hodiaŭ ne rajtas esti vendita al personoj sub 18 jaroj en Germanujo. Krome oni malpermesis varbi publike por ĝi. Kiel mi jam skribis hieraŭ, tamen multaj kantoj de tiu albumo aperis en unu aŭ alia formo poste sur du kompiloj kun “plej bonaj kantoj” de Die Ärzte. Ĝuste la republikigo de pluraj kantoj en variaj versioj sur diversaj albumoj instigis min al alternativa versio de la albumo:

nr-o min titolo disko
01 03:42 Wie am ersten Tag (Remix ‘94) c
02 03:59 Mysteryland (Remix) b
03 02:48 Sweet sweet Gwendoline a, c
04 04:35 Ist das alles (Remix ‘94) c
05 03:18 Ewige Blumenkraft c
06 02:45 Alleine in der Nacht a, b, c
07 03:59 Jenseits von Eden a
08 04:00 Wir werden schön a
09 03:44 Für immer a
10 04:20 Ich bin reich a, c
11 04:25 Zum letzten Mal (Remix ‘94) c
  41:35  

disko a: La origina albumo
disko b: Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)
disko c: Das Beste von kurz nach früher bis jetze

Unu kanton mi anstataŭigis per tute alia. La originalo estis la kanto, kiu kaŭzis la jurajn paŝojn. Ĝi neniel plaĉas al mi. La anstataŭa kanto (Ewige Blumenkraft) estas B-flanko de disketo, kiu aperis de tiu albumo. Poste tiu kanto estis metita al la dua kompilo.

Nur tri kantoj sole aperis sur la origina albumo (Jenseits von Eden, Wir werden schön, Für immer). Aliaj kantoj aperis neŝanĝite sur la du kompiloj (Alleine in der Nacht, Ich bin reich, Sweet Sweet Gwendoline). Interese, ke unu el ili (Alleine in der Nacht) eĉ troviĝas sur ambaŭ! Du pliaj kantoj aperis en du diversaj versioj sur la du kompiloj (Wie am ersten Tag, Ist das alles?). Dum ĉe unu oni uzis unufoje disketan version (Ist Das alles? (Maxi Remix)), ĉe la alia oni kreis novan version (Wie am ersten Tag (Remix)).

Kvar kantojn mi tradukis por La Kuracistoj ĝis nun. La Esperanto-versioj nomiĝas “Por ĉiam“, “Ĉu jam ĉio?“, “Solege en la nokt’” kaj “Misteroland’“.

La kunmetita alternativa albumo enhavas multajn kantojn, kiujn mi tre ŝatas. Estas rimarkinde, kiom malhele ĝi sonas. Sendube tio estas rezulto de la influo de la drumisto, kiu interesiĝas pri nokto, vampiroj ktp. kaj kiu verkis pli multajn kantojn ol averaĝe por tiu albumo. Dum tiu tempo “Die Ärzte” ne havis basiston, do konsistis nur el du konstantaj membroj.

Meze de amikoj, mirinda vivmedi’

dimanĉo 31 Aŭgusto 2008

Sur la du “plej bonaj kantoj“-albumoj de Die Ärzte troviĝas kelkaj interesaj remiksoj, kiuj ne aperis sur iu disketo aŭ alia albumo. “Remikso” tamen plej ofte signifas, ke oni surbendigis la kanton denove parte aŭ eĉ komplete.

Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten):

  • Mysteryland (Remix)
  • El Cattivo (1987 Bad Boy-Mix)
  • Dein Vampyr (Remix)
  • Wie am ersten Tag (Remix)

Das Beste von kurz nach früher bis jetze:

  • Ist das alles (Remix ‘94)
  • Zum letzten Mal (Remix ‘94)
  • Wie am ersten Tag (Remix ‘94)
  • Gute Zeit (Remix ‘94)

Kvin el la ok kantoj origine aperis sur certa albumo, kies vendado estas malpermesita al junuloj kaj por kiu oni ne rajtas varbi. La originaloj do estas multe malpli facile akireblaj.

Interese, ke mi preskaŭ ĉiam preferas la plej novajn versiojn. Ekzemple la tria kaj lasta surbendigo de “Ist das alles?” instigis min al la traduko “Ĉu jam ĉio?” por La Kuracistoj. Simile la duan version de “Mysteryland”, kiu havas iomete alian tekston, mi uzis kiel bazon por “Misteroland’“. Nur ĉe “Gute Zeit” mi pli ofte aŭskultis la originalon, kiu motivigis min verki la Esperanto-version “Bona tempo“. “Wie am ersten Tag” eĉ aperis dufoje denove, sed la tria kaj lasta versio estas tiu, kiu vere konvinkas min.

Kial vi nenion lernis?

mardo 19 Aŭgusto 2008

Kiel mi menciis hieraŭ, mi ne plutradukis kantotekstojn dum la IJK. Sed Stephan Schneider kontaktis min nun kaj anoncis, ke li tradukis “Junge“.

Estas lia dua traduko de “Die Ärzte“-kanto. La unuan li verkis antaŭ preskaŭ unu jaro.

La teksto “Filo” ne kontentigas min rilate al ĉiuj detaloj, sed por vere grumbli, mi devus unue verki pli bonan version. Fakte La Kuracistoj kaj Stephan jam intencis traduki “Junge” por la koncerto dum la Germana Esperanto-Kongreso, sed kiel ĉiam mankis tempo kaj inspiro. Mi fakte ĝojas, ke mi nun povas koncentriĝi pri aliaj tradukoj, ĉar tiu kanto ne estas mia plej ŝatata kandidato.

Stephan Schneider cetere ankaŭ koncertis dum unu vespero dum la IJK (kaj poste Paŭlo Moĵajev). Bedaŭrinde mi estis ege laca kaj nur kaptis parton de la koncerto. Sed kion mi aŭdis, tion mi ŝatis!

En la IJK povas okazi io ajn

lundo 18 Aŭgusto 2008

Dimanĉe antaŭ du semajnoj mi revenis de mia feriumado. La tempo denove nur sufiĉis por unu Esperanto-renkontiĝo. La 9a Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Danlando ne okazis. Mia sekva elekto estis la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Szombathely, Hungarujo. La pasintan fojon mi estis ĉe la IJK antaŭ naŭ jaroj! Ankaŭ ĝi okazis en Hungarujo, nome en Veszprém.

La tempo antaŭ la renkontiĝo bedaŭrinde estis plena je obstakloj venkendaj: Kvankam mi jam preparis tion komence de la jaro, ĝis kelkaj semajnoj antaŭ la IJK necesis barakti por invitletero, kiun mi petis por alia partoprenanto. Krome du ĝiroj, kiuj mi faris (unu tra UEA kaj unu tra la Germana Esperanto-Junularo), unue ne estis rimarkitaj, tiel ke necesis skribi kelkajn retmesaĝojn kaj kunporti la kontoeltirojn. Strikis la pilotoj de Eurowings kaj Cityline kaj teknikistoj kaj kabinaj dungitoj de Lufthansa komencis striki. Nur pro bonŝanco miaj flugoj falis ĝuste en tiun tempan koridoron, kiam ĝuste ĉiuj paŭzigis la strikojn. Fine necesis organizi tranokteblon en Budapeŝto, sed tio montriĝis unue pli malfacile ol pensite. Je la fino tamen ĉio bone finiĝis, sed mi povintus facile rezigni pri la streĉo, kiun alportis ĉiuj tiuj aferoj anticipe!

Laŭ anoncoj dum la internacia vespero, partoprenis 365 personoj el 36 landoj. Dum la pasinta IJK en Hungarujo, estis pli ol 500 personoj; la IJK 1996 en Germanujo estis taksita malsukcesa rilate al la kvanto de partoprenantoj – venis 360. La averaĝa aĝo estis iom pli ol 31 jaroj. Mi estis super tio nur je kelkaj monatoj. Krom el Hungarujo, la plej multaj homoj venis el Rusujo kaj Germanujo. Ke ĉeestis tiom da Germanoj, mi ne rimarkis – tre agrable. Mi neniam dum la tuta semajno sentis la volon, paroli la germanan. Mia alia gepatra lingvo tute ne mankis al mi. Sufiĉe ĝenis min la multa krokodilado de Rusoj.

La programon mi ne povas komplete prijuĝi ĉar mi ne partoprenis multon. Interese, ke kelkaj veteranoj grumblis pri tro mallonga kaj malofta diskoteko kaj ioma manko de etoso.

Negative restis en mia memoro precipe tri aferoj: La tema programo estis malriĉa kaj tipa (”io kun lingvoj, kulturoj, malplimultoj, diskrimancio, Eŭropa Unio”). Oni ne havis la kuraĝon, elprovi ion novan. La Hungara IJK estis kvazaŭ granda IJS. Mia pasinta IJS estis bonega – mi nur atendis, ke oni prezentus ankoraŭ iun specialan aldonaĵon dum la IJK. Tute male, estis la kutimaj programeroj. Tamen mankis unu tradicia afero: Ne okazis balo dum la IJK. Do mi estis kunportinta festajn vestaĵojn vane.

Pozitive menciindas multaj aferoj: Unue mi revidis multajn homojn. Fakte okazis io, kion mi nomas la Shrek-3-fenomenon: Estis tiom multaj konatuloj, ke apenaŭ restis tempo por pritrakti ĉiun adekvate kaj paroli kun ĉiu eĉ nur kvin minutojn. Pluraj homoj, kiuj ne estis vidintaj min dum kelkaj jaroj, tute ne rekonis min unue, ĉu pro la alia hararo, la nun normala pezo aŭ la tute novaj okulvitroj. Sed ĉiuj konsentis, ke mi aspektas bone. Neniu miraklo, ĉar mi estas feliĉa. Ĝenerale partopreni la Internacian Junularon Kongreson similas al veni hejmen. Tiu sento okazas dum bonegaj Esperanto-renkontiĝoj.

Partoprenis multaj homoj el aliaj kontinentoj, kvankam ĉirkaŭ 100 ne povis veni pro vizoproblemoj. La Kultura kaj Lingva Festivalo estis agrabla festo, kiu samtempe alcelis iomete la neesperantlingvan publikon. La kvizo “La plej malforta ĉenero” estis bonega varbado por la Internacia Seminario. Mi fakte antaŭe tute ne atendintus, ke povus okazi io tia, kaj estis tute agrable surprizita. Bone, ke mia pesismismo foje rekte malpruviĝas. La trinkejon kaj la gufujon mi vizitis malofte. La gufujo troviĝis en la plej supra etaĝo, tiel ke mankis la forto, iri tien, kiam mi bezonis refreĝiĝon. Sed la teo bongustis kiel ĉiam. Bedaŭrinde mi maltrafis prelegon de Thierry Salomon pri “ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri Esperanto“. Ĝuste kelkajn semajnojn antaŭ la IJK mi estis leginta kelkajn de liaj tekstoj. Mi ne konsentas pri ĉiu unuopa detalo, sed lia vidpunkto prezentas bonegan diskutobazon kaj alparolas kelkajn gravajn verojn.

Denove montriĝis, kial Hungarujo estas ŝatata feriolando de mi. Vetero, manĝaĵo, homoj estis ĝenerale tre agrablaj. Eksterordinara kulmino estis la maloficiala postkongreso en Budafok. Mi nur restis dum unu nokto, sed plene spertis nekredeblan gastigemon. Unu organizantino kaj ŝia edzo ofertis bonegan manŝaĵon, bongustegan vinon kaj ĝenerale prizorgis ĉiujn gastojn elstare.

Ĉifoje mi ne mem publikigas liston da ligoj al fotoj, raportoj kaj videoj. Lejla Kollár kolektas ilin. Alternativa fonto estas la TEJO-Vikio.

Sed nun finfine necesas mencii la muzikan programon!

  • JoMo koncertis dum la IJK. Kiel jam kelkfoje, laste antaŭ unu jaro, mi kantis “La Bamba” kun li.
  • La Kuracistoj ludis tri kantojn dum la internacia vespero: Westerland, Junula amo kaj Sen vi. Ni ne ekzercis antaŭe kaj tamen funkciis bone! Kaj krome mi sukcesis spontanee instigi la homojn kunkanti la refrenojn.
  • Kiel interkonsentite antaŭe, dum unu nokto mi DĴumis. La diskoteko okazis en koridoro kaj la baso de unu KD-aŭskultigilo ne funkciis. Tamen mi kreis bonan etoson kaj dancigis la homojn.
  • Krome mi donis kelkajn diskojn al la trinkejo. Bedaŭrinde mi forgesis repreni ilin ĉiujn, tiel ke mi ne plu havas la unuan volumon de mia trinkeja kompilo. Sed ĉiel ajn jam estas tempo, por prepari novan eldonon kun aliaj kantolistoj.
  • Male al antaŭaj jaroj, mi ne uzis la publikan kantaron kaj mi ankaŭ ne plutradukis iun kantotekston. Simple mankis tempo.
  • Mi ricevis diskon kun muziko de du Italaj metalrokgrupoj, kiuj ludas po du kantojn en Esperanto! La novaĵo atingis min kelkajn tagojn antaŭ la IJK kaj mi jam havis la ŝancon aŭskulti la kantojn en la reto.
  • La unua impreso estas bona, kvankam kompreneble necesas ankoraŭ detale kontroli la tekstojn. Sed almenaŭ oni ne intencis vendi iun definitivan diskon, sed disdonis senpage demo-albumon. Tio tre laŭdindas kaj imitindas!

Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

mardo 1 Julio 2008

Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo “Lötlampe”, kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  8. Esperanto Desperado: Ska-virino

Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!

Kun okulvitroj

vendredo 30 Majo 2008

De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:

  1. JoMo: Jen via mondo
  2. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  3. Persone: Longe for
  4. Team’: En kaĉ’
  5. JoMo: Hej la nizoj
  6. Esperanto Desperado: Feliĉe
  7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  8. La Kuracistoj: Solege en la nokt’
  9. La Kuracistoj: Por ĉiam
  10. La Kuracistoj: Westerland
  11. La Kuracistoj: Junula amo
  12. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  13. La Kuracistoj: Sen vi
  14. La Kuracistoj: Ne plu
  15. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  16. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  17. La Kuracistoj: Misteroland’
  18. La Kuracistoj: Duona amkanto
  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  20. Esperanto Desperado: Ska-virino
  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?
  22. Amplifiki: Sola

Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu “La grasa Elke“, sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de “Die Ärzte“-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.