Tro longa tempo pasis

Post motivigo kaj unua parto pri la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo), mi rakontu plu pri la muzika programo. ?i vere donis bonan impreson pri Esperanto-muziko al la partoprenantoj.

Mi jam menciis la unuan muzikan kulminon, nome la koncerton de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wennergren. La sekva pinta koncerto sendube estis tiu de Martin Wiese. Dum lia muzikado oni projekciis la tekstojn de liaj kantoj al la muro. Martin poste diris, ke li estis konfuzita, ?ar la homoj ne rigardis al li kiel kutime, sed ?iam flanken al la tekstoj.

Martin Wiese: Tro longe

Sed kvaza? koncerto de unu el miaj muzikaj idoloj ne sufi?us, ankora? okazis io, kio e? supertrafis tion. Kiam mi sidis en mia ?ambro iam anta? la koncerto, mi a?dis kelkajn homojn muziki. Scivoleme mi iris al la koridoro por eltrovi, de kie la muziko venas kaj kiu faras ?in. Je mia granda surprizo montri?is, ke estis Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren, kiuj kune provludis! Kaj tiel poste okazis ilia unua komuna muzikado ekde 2000, dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2000 en Helsinko. Mi ?eestis tiun lastan koncerton anta? 12 jaroj, sed tiam ne sciis, ke estus la lasta fojo por longa tempo, ke mi a?dus ilin kune.

Martin Wiese kaj Bertilo Wennergren: Lasu min son?i

Anta? unu jaro, kiam Martin Wiese koncertis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), tio jam estis emociplena okaza?o. La SES liveris same gravan eventon.

1 thought on “Tro longa tempo pasis

  1. Resonado: Ne estas sufi?e malfrue por iri hejmen | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: