Vivu, vivu, anta? ol via sopiro mortas

La 1a de majo estas festotago en Germanio. Ĉar ĝi ĉijare okazis dum sabato, tio ĉiukaze ne havis verajn sekvojn por mi. Sed tradicie homoj ekskursas kaj promenas, multaj trinkas alkoholon jam ekde tagmezo kaj tiel jam posttagmeze kelkaj estas tro ebriaj por plufesti. Malgraŭ tio temas pri la “tago de la laboro”.

Mia grupo (la samaj personoj kiel de la hieraŭa festo) promenis dum ĉirkaŭ tri horoj kaj duona, ekipita per ĉaro kun KD-ludilo kaj trinkaĵoj (biero, limonado kaj iu bongusta miksalkoholaĵo). Kiel mi kun kontentigo konstatis, ni ne nur iris sufiĉe longe por atingi decan kilometronombron, sed samtempe neniu vere ebriiĝis. Kelkaj junuloj evidente scias kiel konduti, malgraŭ ĉiuj stereotipoj.

Vespere unu de la knabinoj festis sian 18an naskiĝtagon. Ekstere rostitaj kolbasoj kaj diversaj salatoj kune kun membakita pano servis kiel deca vespermanĝo. Mi dufoje sukcesis rideksplodigi la homojn proksime de mi per spontaneaj, situaciaj ŝercoj. La prizorgadon de la muziko iam transprenis DĴ Arafat, kiu dancigis la homojn kaj aŭskultigis novan kanton al mi, kies refreno tre impresis min:

“Vivu, vivu, antaŭ ol via sopiro mortas (…)
Donu, donu, vian tutan vivenergion al la revoj de via kor'”

Mi jam kunkantis ekde la dua refreno. La kanto nomiĝas “Leb” kaj estas de la grupo Schandmaul, kiu miksas metalrokon kun mezepoka sono. Temas pri nuntempe tre populara muzikstilo en Germanio. Kelkaj homoj opinias, ke tia muziko deprimigas kaj gvidas al memmortigo. Sed tiu ĉi kanto tute male magie revivigas min, memorigante min ke mi devas batali por mia feliĉo kaj vivi anstataŭ cerbumi la tutan tempon. Ĝi por mi servas kiel kontraŭtezo al la kanto “Müd” de Subway to Sally, kiun mi aŭskultis fine de 2001, kiam mi estis tre malsana kaj malbonhumura, kaj kies refreno estas “Ho, mi tiom lacas de ĉi mondo”. Interese, ke tiuj du kantoj jam je la unua aŭskultado tiom restas en mia menso, priskribas miajn sentojn, kaj samtempe donas tute malan mesaĝon. Mi klare preferas la novan, tiun de Schandmaul.

Tria en la rondo kaj pli konata ol Schandmaul kaj Subway to Sally estas In Extremo. Ĉiuj tri venas el Germanio kaj ludas la jam menciitan “mezepokan metalrokon”. Kelkaj kantoj de In Extremo estas en la malnova germana, aliaj en la sveda, interalie “Herr Mannelig”. Bertilo Wennergren kreis Esperanto-tradukon de ĝi, fakte de alia tekstversio.

Nun aperis la IJF-fotoj de Nicola Ruggiero. Li jam anoncis aldoni tiujn de Sjoerd Bosga kaj Katja Ignatieva. Mi estas tre scivolema pri ili (la fotoj).

2 thoughts on “Vivu, vivu, anta? ol via sopiro mortas

  1. Resonado: Kaj ?irka?e en la akvo floras rozoj « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *