Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Da?re ne el?erpi?is la energio por pritrakti la Esperanto-renkonti?ojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ?us anta?e, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon anta? Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. ?ar ?i okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ?i nomi?is Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas anka? la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege ta?ga domo por tia aran?o. La koncertoj okazis en la Max-Taut-a?lo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis a?eti mian man?on ?iam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” traduki?as kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ?irka? mia hejmurbo Münster. La a?lo trovi?is en la Fischer-strato (kial mi ?atis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ?i cita?on de mi: “Dum Esperanto-renkonti?o por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkonti?o por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia sa?eco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ?eestis parton de ?i. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en E?ropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ?oro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ?i organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ?i estis kunportinta jam al aliaj renkonti?oj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ?i ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, anka? “ekzotikajn” a? “malgrandajn”, ?io tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ?an?ita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatra?on pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron anta?e: Ne faru ion, kio da?ras pli ol du horojn a? fini?as post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi a?dis lin e? tute de la malanta?a parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Beda?rinde la sekva video, filmita dum alia renkonti?o, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot

3 thoughts on “Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

  1. Resonado: Mi atendas la alvenon de mia momento | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: