Arkivoj de etikedoj: berlino

?i movi?as en misteraj manieroj

?i okazis denove! Dum monatoj mi nenion skribis, ?ar simple tro multe okazis en mia vivo. Sed jen pli malnova teksto, kiun mi finis jam delonge kaj kiun mi ial ne enretigis pli frue.

En la raportado pri la Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, mi finfine alvenis plene al la aktuala jaro. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio, la KKPS en novembro 2012 kaj la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) 2012/13, mi voja?is denove al Berlino, interalie por privata renkonti?o kun aliaj esperantistoj. (Ke Berlino mirinde ofte allogas min ekde la 2a JES, mi jam menciis.)

Estis la semajnfino de la 8a ?is 10a de marto. Homoj, kiuj kreski?is en la socialismaj landoj, tuj konscias pri la dato: La 8a de marto estas la internacia tago de la virinoj! Mi tranoktis en la sama hotelo kiel post la 2a JES, pasintan majon kaj post 4a JES. Tuj apude situas la klubo “CCCR” (Sovetunio). Jam kiam mi estis preterpasanta ?in la unuan fojon pli ol du jarojn anta?e, ?i altiris mian atenton, sed mi neniam kura?is eniri ?in, ?ar mi supozis fortan vodkdodrinkadon kaj publikon, kiu konsistas ?efe el ebrii?emaj turistoj. Sed sur la strato juna virino disdonis varbfoliojn, kiuj informis pri la vespera programo: Koncertis grupo kaj poste tie okazos “Rusa diskoteko”. Pri la koncerto mi ne tiom scivolemis, sed la diskoteko altiris mian atenton. Vladimir Kaminer en Berlino organizis la tiel nomatan Rusodiskotekon, kiu i?is tre fama en Germanujo. Intertempe mi ne nur estis leginta la samnoman libron de li, sed konis diversajn muzikgrupojn, kiuj aperis sur la samtemaj kompiloj. Do la intereso estis vekita, sed mi unue provis kontakti kelkajn aliajn Berlinanojn por demandi ilin, kion ili farus dum tiu vespero. A? ili ne havis tempon a? mi ne atingis ilin. Sufi?e malfrue (?irka? noktomezo, eble e? jam je la 1a) mi finfine decidis elprovi la klubon sole. La bando estis foriranta, sed la diskejo jam funkciis. Je mia granda surprizo dancis sufice multaj homoj. La publiko ?ajnis al mi konsisti el diverslandaj viroj kaj Rusinoj. Pri la deveno de la laste menciitaj mi ju?as la? mia percepto de la ekstera aspekto kaj la vesta?oj. (Mi ne estas spertulo pri modo, sed pensas, ke mi rekonas inklinon al diversaj stiloj intertempe.) Certe anka? kelkaj ebriaj turistoj estis tie, sed ?enerale mia impreso estis tre bona.

Mi a?skultis kelkajn kantojn, kiuj ege ta?gas por multlingva diskoteko, sed ne prenis la tempon por demandi la D?on pri la nomoj de la kantoj kaj grupoj. Poste mi malkovris, ke mi jam havas tiun muzikon en mia kolekto! ?i venis de Markscheider Kunst / ?????????? ????? kaj Zdob ?i Zdub. Mi kaptis la okazon por rapide traa?skulti la diskojn, kiujn mi havis de ili, kaj kompilis etan liston por estontaj noktoj kiel D?:

Markscheider Kunst / ?????????? ?????:
Babushka / ???????
Zambie / ??????
Mokili / ??????

Zdob ?i Zdub:
Sârba de la Chi?in?u / ????? ?? ?? ??????? (??????????? ?????)
Hora cosmic? / ???? ??????? (??????????? ????)
Prim?vara / ????????? (?????)
DJ Vasile / DJ ????????

Ne ?io el tio eksonis dum la vespero, sed ekzemple “Zambie” forte memorigas min pri “I Know What I Know” de Paul Simon. “Hora cosmic?” memorigas min pri “Misirlou”, kanto fami?inta pro la filmo Pulp Fiction.

?irka? je la 5a matene mi enliti?is. Tiam ankora? dancis homoj! Iomete malkutime de mi, foriri anta? la fino de la festo, sed mi vere estis laca. Rimarkeblis, ke mi estis laborinta dum la tago.

Sabate vespere mi renkonti?is kun Alisa, kiu intertempe lo?as en Dublino, sed revenis al Berlino por semajnfino. Mi donacis al ?i specialan eldonon de “Achtung Baby” de U2. La grupo surbendigis ?in en unue en Berlino kaj poste en Dublino, do ?ajnis al mi tre ta?ga elekto. La renkonto estis bonega okazi por revidi diversajn homojn kaj iomete kla?i kun ili. Sed mi anka? ekkonis junan Rusinon, kiu estis iomete dubema pri Esperanto. ?i demandis, al kio ?i servas. Tio montri?is mallonge poste: ?i rakontis, ke neniu en Germanujo konas la urbon, el kiu ?i venas, kaj tial ne taksis ?in menciinda. Kiam mi tamen insistis pri la nomo, ?i respondis “Surgut”. Kompreneble mi jam a?dis pri tiu urbo! Kaj tion ka?zis miaj Esperanto-kontaktoj. Jen kio faras la diferencon…

Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’

Mia enskriboserio pri la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo).mem fini?is, sed mi da?re havas ion por rakonti. Post la enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo kaj gufujo kaj trinkejo kaj maltrafitaj koncertoj kaj D?umado kaj partopreno en la internacia vespero, la JES fini?is la 4an de januaro. Same kiel post la 2a JES kaj post la 3a JES, mi ne tuj voja?is hejmen, sed ankora? vizitis Berlinon.

La 4an vespere okazis koncerto de Danghera kaj Kim en la trinkejo “Fünf Ziegen”, kies estro parolas Esperanton kaj same kiel mi ?atas malnovajn Amplifiki-kantojn. Al la trinkejo venis sufi?e multaj esperantistoj, anka? kelkaj, kiuj anta?e ne estis ?e la JES. Tiel mi interalie revidis Alessandra, Italinon el Vercelli, kiun mi ne vidis dum kelkaj jaroj. ?i estas kvaza? el mia pasinteco kiel junulo… kaj tuj apud mi sidis Ro?jo, kun kiu mi stultumis pri nova kanto por la VIPoj. Nepriskribebla sento, kiel malnovaj tempoj miksi?is kun la nuno kaj proksima estonteco. Cetere mi anka? revidis Mao, kiu rakontis pri sia tempo kiel juna plenkreskulo. Kelkaj aferoj ?ajne ne ?an?i?as…

La sekvan vesperon okazis post-renkonti?o ?e la adreso Danziger Straße 50 (kiel anta? du jaroj). ?ifoje e? estis kun karaokeo, kaj mi partoprenis ?in!

Mi finu per bela anekdoto de la JES, nome la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC. La unuan fojon mi a?skultis ?in la unuan fojon en septembro 2009. Por kapti la post-JES-etoson, mi jam pli frue ligis al video. ?ifoje La Perdita Generacio (LPG) unue reludis la kanton kun iomete alia titolo, nome “Na?mburgo sen vi”. Inicialoj DC ?an?is tion al “Na?mburgo kun vi”. Kaj LPG kadre de alia koncerto ankora? dum la sama JES kreis la version “Na?mburgo sen ni”!

La perdita generacio (LPG): Na?mburgo sen vi

Inicialoj DC (i.d.c.) – Na?mburgo kun vi

Amba? supraj videoj estas de Sjoerd Bosga. Aldone Irek publikigis videon de LPG – Na?mburgo sen ni ?e Ipernity. Beda?rinde ne eblas rekte montri ?in ?i tie.

Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankora? ne fini?is. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012 kaj la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste nun venis la vico al la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo). ?i okazis inter la 21a kaj 29a de julio 2012.

Hiera? mi rakontis, kio ka?zis mian unuan partoprenon de SES. La invito, fari la diskotekon, simple estis tro alloga. Tiel Slovakujo i?is la sekva lando sur mia D?-listo post Ukrainujo 2011. Cetere estis mia unua fojo en Slovakujo ekde 1992. Fakte tiam ankora? estis ?e?oslovakujo. Siatempe okazis ILEI-gimnazio en Bratislavo.

Por veni al Nitra, ne ekzistis vere bona eblo flugi sen poste tamen ankora? veturi per trajno certan distancon. Pro tio (kaj ?ar mi iomete lacis de aviadiloj) mi decidis voja?i trajne la tutan distancon. Tio signifis forvoja?i ege frue matene (proksimume duonan post la kvina) el Münster. Do mi enliti?is rekorde frue por preni taksion proksimume unu horon anta? ol la trajno forirus. ?ar estis semajnfino, je tiu horo ankora? svarmis homoj. Kun mikso de miro kaj beda?ro mi konstatis, ke anta? kelkaj monatoj mi ankora? mem apartenis al tiu speco de homoj. Sed almena? en la stacidomo mi havis la ?ancon, fari belegan foton de la frumatena ?ielo!

Mi veturis rekte al Berlino. Tie mi havis tempon por matenman?o kun Stephan Schneider. Unu momenton? ?u mi ne diris anta?hiera?, ke mi jam rakontis pri ?iuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012? Fakte jes, sed tiun halton dum e? ne du horoj, kiam mi e? ne forlasis la konstrua?on de la ?efa stacidomo, ne validas kiel vera vizito. Tamen estis ege brile, komenci la esperantumadon jam en Berlino, e? ne meze de la vojo.

La trajnvoja?o precipe dum la dua parto i?is tre interesa. La trajno iris de Berlino al Budape?to kaj survoje trairis Pragon kaj Bratislavon, do entute kvar ?efurbojn. Tiun konekton mi estis jam uzinta survoje al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Veszprém (Hungarujo). Mi renkontis afablajn eksterlandanojn, kiuj turistumis en E?ropo. Kaj kiam mi devis ?an?i la trajnon en Nové Zámky, mi finfine renkontis la unuan esperantiston, kiu anka? voja?is al SES.

Min ne nur impresis la ege malaltaj taksioprezoj (3 EUR), sed anka? la rekorde rapida akcepti?o. Malpli ol kvin minutojn post mia alveno al la ejo mi havis mian ?ambron! Cetere mi estis mendinta unulitan ?ambron ?ar mi volis havi trankvilecon kaj ?i ne kostis multe pli. La studenta lo?ejo estis tute la? miaj bezonoj kaj la luksonivelo, kiun mi bezonas por senti min bone (ne tro malalta, ne tro alta).

La partoprenantaro estis tre miksita la? a?o, ?eestis ?io inter infanoj kaj maljunuloj. Kun 35 jaroj mi estis tute bone en la mezo. Krome SES kun 250 partoprenantoj estis tre granda aran?o – des pli konsiderante, ke ?i ekzistas ekde 5 jaroj, do venis kvaza? “el la nenio”. Granda parto de ili venis el Meze?ropo, sed anka? ?eestis homoj el pli malproksimaj landoj.

La ejo estis tre konvena: La salono por vespera programo trovi?is tuj apude, same kiel la klubo kun la diskoteko. Krome en la domo mem funkciis eta vendejo e? kun kafo kaj glacia?o. Memzorgantoj tendumis en la korto, do tute sekuritaj kontra? eksteruloj.

La grava demando tamen estas: Kion denaskulo faras dum Esperanto-lernado-renkonti?o? ?enerale mi ne partoprenis iun ajn kurson, kvankam tiu de Bertilo Wennergren sonis tre alloge, sed ?i okazis tro frue en la mateno (la? mia dormritmo).

Mi ?eestis la duontagan ekskurson al la urbo, kadre de kiu okazis teogustumado. Dum la lasta plena tago mi iris al la na?posttagmezo.

La plej grava parto de la programo por mi tamen okazis vespere kaj nokte. Estis tute kiel dum mia junula?o!

Unu kulmino sendube estis la koncerteto de Bertilo kaj Birke, kiu da?ris proksimume 20 minutojn. Ili prezentis interalie Mannelig. La tradukon de Bertilo mi menciis jam dufoje en mia muzika taglibro. Fakte estis la unua fojo, ke mi a?dis ?in komplete. Anta?e mi nur konis ?in de parta surbendigo farita dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en 2003. De la sama koncerto mi havis kompletan surbendigon de “Feli?e”, sed tiam ankora? ne ekzistis mia strofo. Nun estis la unua fojo, ke mi a?dis ?in kantita de Bertilo! Mi preska? devis plori pro ?ojo. Krome Birke kaj Bertilo prezentis du kantojn de Silly. De la sama grupo Stephan Schneider estis tradukinta alian kanton. Kia koincido, ke mi spertis ?iujn tri tradukojn ene de du monatoj!

Cetere Bertilo kaj mi alparolis unu la alian dum la tuta semajno nur per “majstro”. Kompreneble tion ni ne alcelis serioze, sed estis tre amuze!

Pri SES ekzistas bonega videoraporto de alia partopreninto. Mi aparte atentigas pri la apero de Birke kaj Bertilo inter 3:20 kaj 3:33. Spekteblas ?uste la parto de la koncerto, kiam ili prezentas Mannelig!

partoprenanto rakonas pri SES (kaj posta IJS)

Aldone artikolo pri SES kaj du fotaroj. Beda?rinde mi ne trovis pli en la libere alirebla reto!

Mi atendas la alvenon de mia momento

Kio ankora? restas menciinda pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu en 2012 estis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK)? Dum la sama plilongigita semajnfino en Berlino okazis la “karnevalo de la kulturoj”. Kadre de la kongreso, oni iris tien. Sed mi preferis viziti ?in memstare kaj sole, tiel esplorante ?ion la? mia propra rapideco.

La unuan fojon mi iris tien sabate anta? la tagmezo. Tiam ankora? estis malmultegaj vizitantoj kaj mi povis tute trankvile trarigardi ?ion. Estis multegaj standoj kun man?a?oj a? trinka?oj el la plej diversaj budoj. Tamen estis granda seniluzii?o por mi eltrovi, ke ?e la Hungara stando oni ne komprenis mian mendon en la hungara! Dum mia alia vizito de la karnevalo unu tagon poste, mi estis ?e Rusa budo, kaj tie estis veraj Rusoj, kiel mi eltrovis dum babilado. La homoj kaj la man?a?o kreis tiom intensan etoson, ke mi kvaza? sentis min kiel denove en Rusujo!

La programlibreto menciis procesion, sed tiu ne interesis min, ?ar ?i postulus stari ?e la sama loko dum longa tempo. Mi preferis spekti kelkajn el la multegaj koncertoj. Plej longe mi restis sabate ?e la grupo Lepota, kiu prezentis “preska? forgesitan rusan kantoarton”. Ili anka? kantis en la ukraina kaj kompreneble tio memorigis min pri mia belega Esperanto-somero en Ukrainujo.

Diversaj vendistoj ofertis kompaktdiskojn, librojn kaj muzikilojn. Mi a?etis malgrandan djembon. ?i eniras mian dorsosakon kaj tiel estas same praktika kiel mia gitalelo! Cetere mi jam uzis la djembon dum muzikado en Münster.

Iun vesperon post la fini?o de la tro longa vespera programo, mi ekmuzikis kun Torsten Bendias. Li montris al mi kelkajn ludoteknikojn por la djembo kaj bonege sonigis la gitalelon. Cetere li anka? estis verkinta libron pri “La Esperanto-junularo en GDR”, kiun mi a?etis surloke. Por mi estis tre agrable, finfine mem muziki post tiom da pasiva konsumado!

Kiel mi estis promesinta, mi nun finfine rakontis pri ?iuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi jam skribis pli frue. Sed ankora? ne el?erpi?is la listo de Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis en 2012.

Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Da?re ne el?erpi?is la energio por pritrakti la Esperanto-renkonti?ojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ?us anta?e, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon anta? Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. ?ar ?i okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ?i nomi?is Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas anka? la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege ta?ga domo por tia aran?o. La koncertoj okazis en la Max-Taut-a?lo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis a?eti mian man?on ?iam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” traduki?as kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ?irka? mia hejmurbo Münster. La a?lo trovi?is en la Fischer-strato (kial mi ?atis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ?i cita?on de mi: “Dum Esperanto-renkonti?o por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkonti?o por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia sa?eco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ?eestis parton de ?i. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en E?ropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ?oro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ?i organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ?i estis kunportinta jam al aliaj renkonti?oj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ?i ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, anka? “ekzotikajn” a? “malgrandajn”, ?io tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ?an?ita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatra?on pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron anta?e: Ne faru ion, kio da?ras pli ol du horojn a? fini?as post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi a?dis lin e? tute de la malanta?a parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Beda?rinde la sekva video, filmita dum alia renkonti?o, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot

Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’

En mia serio, en kiu mi volas rakonti malfrue sed finfine pri la Esperanto-renkontigoj, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012, mi finfine atingis la jaron 2012. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la somero en Ukrainujo kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) nun venas la vico al eventoj, kiuj ne estis oficialaj renkonti?oj, sed kiuj tamen havis fortan ligon al Esperantujo.

Hanne Geyer, fine de 2011 18-jara lernantino, devis verki skriban laboron por la finaj ekzamenoj ?e sia gimnazio (“Besondere Lernleistung”, BELL). Kiel temon ?i elektis “idealoj en la kantostekstoj de Esperanto-muziko”! Kompreneble mi kiel komisiito de la Germana Esperanto-Asocio por moderna Esperanto-muziko estis la ?usta persono por servi kiel faka peranto kaj priju?anto. Post mia prelego kaj mia artikolo por la socio por interlingviko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL), mi nun konsilis al alia persono, skribi verkon en la germana pri Esperanto-muziko.

Hanne kaj ?ian fratinon Helen mi jam konis de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Poste mi revidis ilin dum la 2a JES en Burg/Spreewald, kie ili koncertis sub la nomo 42 kaj mi kun Hanne partoprenis la karaokeon.

La skriba laboro i?is tute bona la? mi. ?i e? decus por scienca laboro de studento kaj fakte klare supertrafas kelkajn verkojn pri Esperanto, kiujn mi legis de studentoj dum la pasintaj jaroj.

Post la priju?ado de la skriba laboro, la gimnazio invitis min ?eesti la bu?an ekzamenon de Hanne en majo 2012. Tre volonte mi akceptis kaj uzis feriotagojn por tio. Tiel Esperanto i?as videbla kaj “oficialuloj” de la Germana Esperanto-Asocio faras seriozan impreson. Kompreneble mi aperis dece vestite.

La ekzameno estis ege interesa por mi. Hanne rakontis interalie pri sia propra evoluo kiel artistino. Rimarkinde, ke ?i venis al samaj konkludoj, kiujn aliaj Esperanto-artistoj jam havis anta? proksimume 20 jaroj! Do la pa?oj de Esperanto-muzikistoj ne ?an?i?is la? tempo a? stilo. Tre grava fakto por posta faka diskuto!

La instruistoj demandis min, kion mi opinias pri la prelego. Bone, ke mi ne bezonis korekti ion. Mi jam tre ?ojis, ke Hanne por la skriba laboro koncentri?is pri kelkaj unuopaj kantoj, kiujn ?i komplete citis (kun traduko al la germana); krom la lastajn strofojn de la “Internacio”. La?dindas, ke ?i ne elektis kantojn, kiuj faras la?eble plej simpatian impreson al ekstera publiko, sed iujn kun certa rolo en Esperantujo. Ekzemple ?i prenis “Fek’ al Esperanto” de La Pafklik’. Unuflanke estis amuze, legi ?iujn blasfema?ojn en la germana en skriba laboro por la lernejo. Aliflanke mi tre ?atis, ke la traduko estis farita tute serioze kaj fidele, tiel ke vere eblas analizi la tekston.

Post tiu bonega ekzameno, mi ankora? havis ion por fari en Lepsiko: Dum mardo ?iam okazas tie lingvovespero! ?in organizas interalie Dave Blair. ?ar n_true ?iam denove menciis ?in, mi nun tre anta??ojis partopreni ?in. ?i funkcias jene: En alternativa kafejo estas diversaj tabloj. Sur ?iu tablo trovi?as nomo de lingvo. Oni parolas nur la indikatan lingvon ?e ?iu tablo. ?ifoje ni estis 11 partoprenantoj ?e la Esperanto-tablo! Tio estis nova rekordo. Mi ege ?atis revidi kelkajn esperantistojn kaj ekkoni novajn.

Cetere kun Helen kaj Hanne Geyer mi parolis pri nova Esperanto-muzikprojekto. En majo tio ankora? estis sekreto, sed nun mi jam rajtas mencii tion. Detalojn mi rakontos alian fojon!

La voja?o de Münster al Lepsiko da?ras sufi?e longe. Pro tio mi pensis anta?e: Se mi jam estos tie, kial ne vizit anka? Berlinon denove? Do post la unua fojo en Berlino en 2012, nun venis la dua, pri kies cirkonstancoj mi promesis skribi pli frue. Fakte mi jam rakontis pri la stultumado kun Chuck kaj retrovado de kanto dum Wii-ludado de “Just Dance 3”.

Alia menciinda?o estas vizito de la ?ardenoj de la mondo kun Irina Gerasimova. Dum tiuj tagoj la Berlinanoj konvinkis min, ali?i al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino, kiu okazis unu semajnon poste dum Pentekosto. Kaj tio estu la temo de la sekva enskribo.

Ne?o dancas en la stratoj

Pri la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) mi rakontis en tri partoj (parto unu, parto du kaj parto tri). Sed ?uste ?ar la renkonti?o fini?is jam post kvin tagoj, mi plilongigis mian feriumadon alimaniere.

Mi pagis du pliajn noktojn por resti en la junulargastejo. Tio jam je la 1a de januaro estis tre praktika pa?o, ?ar tiel mi povis sufi?e dormi post la silvestra festado.

Iam dum tiuj du tagoj mi sidis anta? la akceptejo de la junulargastejo kun Ro?jo. Li laboris per sia portebla komputilo kaj samtempe a?skultigis muzikon. Iam mi demandis, kion li estis a?skultanta. Montri?is, ke tio estas Muzaiko! Post Radio Esperanto, Radio Verda, esPodkasto kaj Varsovia Vento ekestis plia Esperanto-radio, kiu dissendas Esperanto-muzikon kaj raportojn. Beda?rinde da?ris tedaj, longegaj diskutoj pri la uzorajtoj de Esperanto-kantoj eldonitaj de Vinilkosmo, kiujn mi ne volas pritrakti ?i tie. Mi konscias pri la valoro de tia reta radio, des pli ?ar ?in faras junaj aktivuloj, kiuj mem regule partoprenas Esperanto-renkonti?ojn. Tio signifas, ke ili estas sociemaj homoj – kaj de tiaj mi supozas, ke ili kapablas kunlabori. Krome ili havas rilaton al ?enerala Esperantujo kaj ne sidas solaj en siaj ?ambroj. Dum JES funkciis informstando pri Muzaiko kaj mi konis plurajn kunlaborantojn jam anta?e. Do la tuta projekto ?ajnas al mi bona kaj havanta estontecon. Tamen ?is tiu hazarda situacio mi mem ne estis a?skultinta Muzaikon!

En la junulargastejo ankora? restis kelkdek homoj. Kun kelkaj el ili mi iris al na?vespero, tiel farante programeron de kutima renkonti?o. Tio estis bonega okazo por ripozi! Ni anka? sa?numis. Mi memoras, ke dum unu el la pa?zoj mia menso liberi?is de ?iu pezo kaj mi komencis pripensi samplobazitan muzikprojekton, kiun mi estis komencinta jam jarojn anta?e, sed kiu restis nefinita ?is tiam. Fakte dum la posta somero mi finis ?in – estas Nokto ?e la pla?o, trankvila acid?aza muzika?o, kiu tute kongruis al la etoso de la na?vespero. Cetere ?eestis minimume tri membroj de La Perdita Generacio, do la artista influo, kiu kutime tre helpas inspiri min, ne mankis.

La 2an de januaro, kun kelkaj aliaj mi faris longan promenon tra Gdansko. Fakte ?is tiam mi ne estis vidinta multon de la urbo mem. Montri?is, ke ?i estas pitoreska kaj interesa urbo. Dum minimume unu el la du vesperoj mi elpakis mian gitalelon kaj ludis kaj kantis iomete. Dum tiuj tagoj mi refoje vizits Polan restoracion, kiu situis ne tro for de la junulargastejo.

Fruposttagmeze la 3an de januaro mi veturis kun Andi Münchow al Varsovio. La? rekomendo de Aga, ni uzis sufi?e malmultekostajn busojn de la Sveda firmao Polski Bus. Montri?is, ke la sidlokoj estis ege komfortaj kaj ke la buso ofertis senpagan interreton dum la voja?o! Tiel mi povis retumi la tutan tempon.

Mi tranoktis en Tamka Hostel, kiun estis rekomendinta al mi Enrico el Italujo. Ke mi sufi?e spontanee organizis mian pluvoja?on kaj restadon, estis paralelo al la pasinta jaro. Tiu tranokteblo montri?is tre ta?ga al miaj bezonoj. Interalie tie haveblis senpaga reto. La stranga afero estis, ke mi estis la sola turisto, kiu parolis en la pola al la junaj, belaj de?orantinoj. ?ajne esperantistoj tamen faras diferencon.

Mia patrino estis donacinta al mi nove aperintan libron pri Varsovio. Tage mi do uzis ?in por esplori la urbon memstare, kaj tio montri?is bonega decido. La libro gvidis min al lokoj, kiujn mi neniam estus eltrovinta mem. Sed anka? mia libro pri la pola bonege servis min. Unu tagon mi sukcesis kompreni menuon, kiu nur estis skribita en la pola. Tiel mi povis viziti lokojn, kiujn turistoj ne frekventas kutime, kaj esti la sola eksterlandano.

Vespere mi renkontis aliajn esperantistojn. Dum unu tago ni renkonti?is en la lo?ejo de Irek, dum alia vespero ni iris al la klubo Lucifero, kies estroj iam estis lernintaj Esperanton. Survoje mi hazarde vidis la stadionon, kiun oni estis rekonstruanta por la E?ropa piedpilka ?ampionado.

La 6an de januaro, mi voja?is per la Varsovio-Berlino-ekspreso al Berlino. Kiel mi jam menciis pli frue, mi vizitis Berlinon trifoje en 2012, kaj tio estis la unua fojo.

Pro mia restado en Varsovio, mi estis maltrafinta la post-JES-feston. Unu jaron anta?e mi ege ?uis ?in. Sed anstata?e mi festis ortodoksan kristnaskon kun diversaj Berlinaj belulinoj.

Unu tagon poste mi renkonti?is kun Chuck Smith kaj kelkaj aliaj. Ni ludis la Wii-ludon “Rock Band”. Fakte interalie estis eldono kun kantoj de “The Beatles”. Pro la anta?a renkonto de Ukrainaninoj kaj Moskvanino (dum JES kaj poste), kompreneble mi devis kanti Back In The U.S.S.R.!

Post tiuj tri diversaj da?rigoj de mia feriumado, mi tamen finfine devis voja?i hejmen. Sed tiun tempon mi ege ?atis, kaj ?i influis mian Esperanto-vivon dum la resto de la jaro 2012. Pri tio mi skribos alian fojon pli detale.

Aldone la raportoj de aliaj JES-partoprenintoj:

Hejmen iru mi – mi ja sufi?e vidis, diris, kaj vagadis

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) fini?is unu tagon pli frue kaj mi tute ne volis veturi hejmen. Jam anticipe mi planis, eble ankora? resti dum unu tago en Burg (Spreewald) kaj poste ankora? havi unu liberan tagon. Sed estas ?iam triste, postresti ?e la loko de renkonti?o, dum la aliaj forvoja?as. Krome kvankam la urbeto estis ?arma, mi ne havis grandan emon pasigi tie ankora? tempon. Mi volis vidi ion alian!

Tial allogis min la relative proksima Berlino kaj la anonco pri post-renkonti?o en la Esperanto-domo la 3an vespere. Nura problemo estis, ke mi estis planinta ankora? nenion. Sed mi vivis dum unu jaro en Italujo, kial do ne fari ?ion spontanee?

Dum la lasta tagman?o anta? la forveturo, mi parolis kun Chuck Smith. Li tuj rekomendis al mi hotelon proksime de Rosenthaler Platz kaj du interesajn kafejojn tuj apude. Jen kiel funkcias Esperanto!

Sen iuj problemoj vi voja?is al kaj poste tra Berlino. En la hotel?ambro mi iomete ripozis kaj refre?i?is, sed poste mi iris al rekomendita man?ovendejo kaj poste al unu el la du kafejoj. Vespere mi renkonti?is kun Chuck kaj diversaj amikoj, inter ili pluraj JES-partoprenintoj. Unue ni man?is en Vjetnama restoracio. Poste ni iris al la kafejo Sankt Oberholz, en kiu mi jam estis dum la posttagmezo.

Chuck rakontis al siaj du amikoj, kiuj estas komencantoj, ion pri Esperanto-muziko, kaj demandis, ?u iu havas la kanton “Lasu min son?i” de Persone sur sia po?telefono. Mi anstata?e ofertis, simple kanti ?in, se iu montras la tekston. Tion Chuck faris kaj Gavan kunkantis. Tio estis bonega afero, mi tre ?atis tion! (En la reto cetere trovi?as video, en kiu Martin Wiese prezentas la kanton dum solokoncerto.)

Pro la multaj ali?intoj, la post-JES-festo tamen ne okazis en la Esperanto-domo en Einbecker Straße, sed en la kultura centro Danziger Straße 50. Tie estis neatendita revido kun multaj homoj. Ni certe estis pli ol 30 personoj kaj tre internacia grupo. Ni agrable trinkis kaj babilis. La Pafklik’ e? faris koncerteton kun Em?jo Emmanuel – kaj mi denove pretigis la muzikon por ili! Poste mi surmetis la tutan tempon Esperanto-muzikon, ?ar homoj kritikis, ke en la diskoteko dum la JES ?i ne a?skulteblis sufi?e. Tiel por mi i?is plenetosa vespero, dum kiu mi ankora?foje povis plon?i en la Esperanto-?irka?o, al kiu mi tiom alkutimi?is kaj kiun mi regule bezonas por esti feli?a. Agrabla kroma efiko estis, ke mi tiel povis adia?i de homoj, kiujn mi maltrafis en Burg, ?ar ili estis foririntaj pli frue ol mi.

La du matenojn en Berlino mi pasigis en la Bagel-kafejo, kiun Chuck estis rekomendinta al mi. Ili ne nur havis bongustan man?a?on kaj bonajn trinka?ojn, sed anka? bonegan trankvilan muzikon. Unu ambjenta kanto aparte restis en mia menso. Mi nur memoris kelkajn vortojn de la refreno, sed poste trovis ?in en la reto:

Teri Richardson: Eyes Wide Open

La du kafejoj ofertis bonan eblon, trarigardi miajn kantonoticojn. Tion mi jam delonge volis fari, sed neniam havis la tempon a? trankvilecon. Nun mi finfine sukcesis fari tion!

La 4an de januaro, mi ankora? tagman?is kun kelkaj esperantistoj en Amrit, Hinda restoracio en Oranienburger Straße. Poste mi adia?is de la aliaj kaj sole iris al la stacidomo. Nun finfine mi tamen devis voja?i hejmen.

Sed la memoroj restas kaj la sentoj estas fortaj. Tial mi volas fini mian raportadon pri mia jar?an?i?o per du videoj, amba? de Inicialoj DC. Unu titolo mencias Berlinon, la alia rakontas trankvile pri hejmenvojo. Nenio povus esti pli trafa nun ol tio.

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: Hejmen