Arkivoj de etikedoj: komuna esperanto-kongreso

Mi atendas la alvenon de mia momento

Kio ankora? restas menciinda pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu en 2012 estis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK)? Dum la sama plilongigita semajnfino en Berlino okazis la “karnevalo de la kulturoj”. Kadre de la kongreso, oni iris tien. Sed mi preferis viziti ?in memstare kaj sole, tiel esplorante ?ion la? mia propra rapideco.

La unuan fojon mi iris tien sabate anta? la tagmezo. Tiam ankora? estis malmultegaj vizitantoj kaj mi povis tute trankvile trarigardi ?ion. Estis multegaj standoj kun man?a?oj a? trinka?oj el la plej diversaj budoj. Tamen estis granda seniluzii?o por mi eltrovi, ke ?e la Hungara stando oni ne komprenis mian mendon en la hungara! Dum mia alia vizito de la karnevalo unu tagon poste, mi estis ?e Rusa budo, kaj tie estis veraj Rusoj, kiel mi eltrovis dum babilado. La homoj kaj la man?a?o kreis tiom intensan etoson, ke mi kvaza? sentis min kiel denove en Rusujo!

La programlibreto menciis procesion, sed tiu ne interesis min, ?ar ?i postulus stari ?e la sama loko dum longa tempo. Mi preferis spekti kelkajn el la multegaj koncertoj. Plej longe mi restis sabate ?e la grupo Lepota, kiu prezentis “preska? forgesitan rusan kantoarton”. Ili anka? kantis en la ukraina kaj kompreneble tio memorigis min pri mia belega Esperanto-somero en Ukrainujo.

Diversaj vendistoj ofertis kompaktdiskojn, librojn kaj muzikilojn. Mi a?etis malgrandan djembon. ?i eniras mian dorsosakon kaj tiel estas same praktika kiel mia gitalelo! Cetere mi jam uzis la djembon dum muzikado en Münster.

Iun vesperon post la fini?o de la tro longa vespera programo, mi ekmuzikis kun Torsten Bendias. Li montris al mi kelkajn ludoteknikojn por la djembo kaj bonege sonigis la gitalelon. Cetere li anka? estis verkinta libron pri “La Esperanto-junularo en GDR”, kiun mi a?etis surloke. Por mi estis tre agrable, finfine mem muziki post tiom da pasiva konsumado!

Kiel mi estis promesinta, mi nun finfine rakontis pri ?iuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi jam skribis pli frue. Sed ankora? ne el?erpi?is la listo de Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis en 2012.

Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Da?re ne el?erpi?is la energio por pritrakti la Esperanto-renkonti?ojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ?us anta?e, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon anta? Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. ?ar ?i okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ?i nomi?is Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas anka? la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege ta?ga domo por tia aran?o. La koncertoj okazis en la Max-Taut-a?lo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis a?eti mian man?on ?iam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” traduki?as kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ?irka? mia hejmurbo Münster. La a?lo trovi?is en la Fischer-strato (kial mi ?atis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ?i cita?on de mi: “Dum Esperanto-renkonti?o por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkonti?o por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia sa?eco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ?eestis parton de ?i. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en E?ropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ?oro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ?i organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ?i estis kunportinta jam al aliaj renkonti?oj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ?i ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, anka? “ekzotikajn” a? “malgrandajn”, ?io tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ?an?ita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatra?on pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron anta?e: Ne faru ion, kio da?ras pli ol du horojn a? fini?as post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi a?dis lin e? tute de la malanta?a parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Beda?rinde la sekva video, filmita dum alia renkonti?o, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot