Televid’ reklamas la silenton nun

Pasintan mardon mi estis en la televido, pli precize en la plej grava Germana televidstacio ARD. Dum kvin minutoj mi aperis kiel persono kun sekreto en la elsendo “Pssst“. Mia sekreto estis, ke mi estas denaskulo.

Kiel mi entute sukcesis esti en tiu elsendo? Mi estas granda ŝatanto de “la Harald-Schmidt-spektaklo“. La TTT-paĝoj de tiu elsendo ankaŭ havas virtualan “universitaton” (plia parodio), en kiu mi enskribiĝis. De tempo al tempo mi ricevis retleterojn, kaj fine de novembro oni petis la studentojn kontakti la produktantan firmaon Bonito TV, se oni estas io speciala, kapablas fari ion specialan aŭ spertis ion specialan. Oni serĉis kandidatojn por 12 novaj elsendoj de “Pssst”, kiun oni reaktivigis post pli ol dekjara paŭzo.

Tuj mi respondis kaj skribis pri mia denaskeco. Unu tagon poste sinjorino de Bonito altelefonis min, demandis kelkajn detalojn kaj jam diris, ke mi estas inter la plej certaj kandidatoj. Fine de januaro oni denove kontaktis min kaj anoncis la daton kaj lokon de la surbendigo.

La 3an de februaro, mi vojaĝis al Kolonjo. En la studio 449 okazis la produktado de tri elsendoj dum unu tago. Mi aperis en la tria kaj havis tempon por spekti la aliajn du. Estis bone, ke oni invitis min je tiom frua tempo, ĉar tiel mi alkutimiĝis al la studia ĉirkaŭo kaj tute ne estis nervoza.

Kelkaj el la aliaj gastoj estis aparte interesaj: Interalie mi renkontis Babrak Wassa, la komponiston de la himno de Afganio. Necesas memori ke en Afganio muziko estis malpermesita ĝis la falo de la Taliban-reĝimo. La himnon oni aŭskultigis dum la dua elsendo kaj ĝi tre plaĉis al mi.

Kune kun mi en la tria elsendo aperis Gisela Lauenroth, 84-jara virino kiu laboras ekde pli ol 30 jaroj kiel DĴ! Mi iomete babilis kun ŝi kaj post du minutoj mi jam sciis, ke ŝi posedas la veran DĴ-laborfilozofion: La teknikaĵoj estas duarangaj; ĉefe gravas, ke la homoj amuziĝas. Necesas koni la guston de la publiko. Ofte oni pripensas, ĉu fini sian DĴ-karieron, sed post kiam oni komencis, oni neniam povas rezigni pri tio!

La ludo “Pssst” cetere funkcias jene: La moderatoro Harald Schmidt priskribas la sekreton per unu frazo (kutime dusenca, precipe maldeca). La teamo, kiu ĉe mi konsistis el Manuel Andrack, Nathalie Licard, Charlotte Roche kaj Herbert Feuerstein, rajtas nur fari “Ĉu…?”-demandojn. Unue ĉiu el la kvar havas tri dek sekundojn, post kiuj anasa fajfilo signalas la finon. Post la vico de ĉiu sekvas malferma rondo, en kiu ĉiuj samtempe rajtas demandi. Se ili post tio ne divenis la sekreton, la moderatoro diras ĝin.

Fakte en la unuaj du elsendoj la teamo divenis nenion kaj estis iom ĉagrenita. (La sekretojn de la famaj gastoj mi ne kunnombru, ĉar ili estis ĉiuj tri triviale facilaj.) Tial Harald Schmidt iom pli helpis en la tria elsendis, tiel ke ili malkovris ĉiun sekreton.

Poste mi ankoraŭ trinkis – kiel nura el la gastoj – kelkajn bierojn kun la produktanta teamo. Tiam mi babilis iomete kun Manuel Andrack kaj Nathalie Licard. Pluraj kunlaborantoj demandis detalojn pri Esperanto kaj la reago estis tre pozitiva. Nathalie Licard estis tre impresita, kiam mi menciis plurajn Francajn artistojn, kiujn ŝi konas kaj kiuj faris Esperanto-albumojn.

La eĥo al mia prezentiĝo en la elsendo estis tute pozitiva. Homoj laŭdis mian suverenan, naturan, tipan kaj humuran manieron. Cetere ekzistas pluraj video- kaj DVD-surbendigoj de la elsendo en mia amikaro.

10 thoughts on “Televid’ reklamas la silenton nun

  1. elgrande

    Mi do ja devas korekti mian opinion esprimitan retpo?te. Tiun parton de “Pssst” mi tute maltrafis. Mi en?altis kun malmultaj minutoj da malfruo. Vi do estis la unua, ?u ne? Damne, mi ja ?atintus spekti tion!

  2. D? Kunar

    youtube-uzado

    Mi subskribis kontrakton, kiu menciis ion pri “media uzado”. Tial mi dubas, ke mi simple rajtas enretigi videon de la elsendo.

  3. D? Kunar

    neniu problemo por vi

    Ekde hodiaŭ mi ankaŭ posedas komputilan kompaktdiskon kun video de la elsendo en diversaj formatoj. Do ne estos problemo spekti la videon ĉe mi (aŭ aliloke, se mi kunportos la KDn).

  4. elgrande

    Re: neniu problemo por vi

    Se tio estis invito, mi volonte akceptas ?in por iam ?irka?rigardi ?e vi. Mi anka? ankora? malhele memoras, ke ni iam planis spekti la version de Donnie Darko, kiun vi havas, sed neniam realigis tion. Informu min, se a? kiam vi havos tempon kaj emon por unu el tiuj aferoj. Via kalendaro ver?ajne estas pli plena ol la mia.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *