Vi estas la nura por mi

Antaŭ kvar monatoj, mi skribis pri Esperanto-renkontiĝoj por la somera feriado. Laŭ la tempa vicordo (kiu hazarde kongruis kun miaj preferoj), tio estis KEF, IJK kaj IJS. Poste aldoniĝis FESTO kiel kvara eblo.

Hodiaŭ mi forigis la lastajn obstaklojn, kiuj baris la vojon al la KEF en Helsinko (Finnlando), mia elekto numero unu. Mi ne povos partopreni unu el la aliajn tri renkontiĝojn – mi eraris pri la ebloj de senlaborulo. Mirinde kaj memorinde, ke jam mendita vojaĝo gvidas al aŭtomata konfirmo de la feriado far la instancoj. Do kiu atentas resti libera por la labormerkato kaj tial ne planas sian feriadon longe antaŭe, punigas sin mem! La predikado pri maksimuma flekseblo ĉikaze tute ne ĝustas.

Malfacilas ne havi tro altajn atendojn de la KEF, kvankam ĝi certe denove estos bona renkontiĝo. Mi moderigu miajn esperojn. Kompreneble mi ne partoprenos nur por viziti koncertojn, sed ankaŭ por prezenti mian propran muzikan aktivecon. Kiam mi pripensis, kio tio estas, mi konstatis, en kiom multaj kampoj mi aktivas:

– DĴumado
– verkado de samplobazita muziko
– ludado en rokgrupo
– tradukado de kantotekstoj
– verkado de kantaro
– verkado de recenzoj
– prelegado pri Esperanto-muziko

– prijuĝado de demomaterialo
– verkado de kantotekstoj
– remiksado de kantoj

Ne mirinde, ke mi ŝajne tiom malrapide progresas kaj ke multaj projektoj paŭzas. Simple ne eblas labori ĉie samtempe. Krome ne estas miraklo, kial mi ĉie renkontas iun, kiu ŝajne rikoltas pli multan famecon aŭ pli facile laboras. Simple ne eblas esti la plej granda, diligenta verkanto kun tiom da aktivaĵoj.

Mi scivolemas, kiom multaj homoj ĉe la KEF konos mian aktivecon. La KEF en 2000 inspiris aŭ kuraĝigis min al tiom multaj aferoj – kelkajn mi ĝis hodiaŭ ne finis (tradukadon de “Elle ne me voit pas”, aldonojn al la rokpopa terminaro…).

3 thoughts on “Vi estas la nura por mi

  1. frenezulin

    🙁

    Ho kara, mi tre bedauras legi tion, vi certe tre mankos de la IJS kaj ne nur al mi. Alé Helsinko estis mia revo povi reiri (post IIK 1995), sed aferoj ne tiel funkciis, do, nepre ghuu la tempon, sendube vi faros kaj mi multe salutas chiujn, kiujn mi konas. Piechjon nepre, mi petas saluti de mi. E. 🙂

  2. Sennoma

    keyboard

    I currently blog in English, using a German keyboard, buta am interested in learning Espaeranto (I just downloaded Daniel Albro’s primer from the net). How can write Esperanto accentos using a German keyboard please?

    Answer in English or German or French or Scots please, as I can’t read Esperanto (yet).

    Stu Savory
    http://www.savory.de/blog.htm

  3. D? Kunar

    typing Esperanto letters

    Sorry for the late answer. I was so busy living my life and writing new entries that I never took the time to deal with all comments.

    There are several ways to type Esperanto letters, but I always use the most primitive one: I really type the Unicode (like “ĉ” for “ĉ”). This isn’t the most sophisticated method, but it works on different computers without installing makros or extra software (like “Ek!”).

    See “Unikodo – numeraj skriboj” for the list of all letters. You only have to remember six, as the capital letters always precede the others ones (“&264;” being “Ĉ” etc.).

    Bertilo Wennergren offers some very interesting pages for further reading:
    Esperantaj literoj en TTT
    Signokodoj
    Esperanto en la komputilo

    I hope this helps!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *