Arkivoj de etikedoj: stephan schneider

Kial ĉiuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Antaŭhieraŭ mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Bedaŭrinde la 16an de januaro ĉijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankoraŭ donis al mi la ŝancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “Ĉu vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “Laŭ la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, ambaŭ origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre bedaŭrinde, ke verŝajne estis la lasta fojo por mi, ĉar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava paŝo al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naskiĝtagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Bedaŭrinde mi devis nei ambaŭ, ĉar dum kristnasko mi estis ĉe mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Daŭre ne elĉerpiĝis la energio por pritrakti la Esperanto-renkontiĝojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ĵus antaŭe, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon antaŭ Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. Ĉar ĝi okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ĝi nomiĝis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas ankaŭ la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege taŭga domo por tia aranĝo. La koncertoj okazis en la Max-Taut-aŭlo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis aĉeti mian manĝon ĉiam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” tradukiĝas kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ĉirkaŭ mia hejmurbo Münster. La aŭlo troviĝis en la Fischer-strato (kial mi ŝatis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ĉi citaĵon de mi: “Dum Esperanto-renkontiĝo por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkontiĝo por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia saĝeco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ĉeestis parton de ĝi. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en Eŭropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ĥoro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ŝi organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ŝi estis kunportinta jam al aliaj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ŝi ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, ankaŭ “ekzotikajn” aŭ “malgrandajn”, ĉio tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ŝanĝita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatraĵon pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron antaŭe: Ne faru ion, kio daŭras pli ol du horojn aŭ finiĝas post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi aŭdis lin eĉ tute de la malantaŭa parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Bedaŭrinde la sekva video, filmita dum alia renkontiĝo, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot

Mi vivas ĉe la rivero

En mia raportado pri la 67a Internacia Junularo Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo), post parto unu kaj parto du, en kiuj mi menciis fuŝetojn, sed ankaŭ agrablajn aferojn, ĉifoje mi pritraktos la pintajn okazaĵojn, kiuj farigis el la semajno neforgeseblan renkontiĝon por mi persone. Kompreneble multaj el ili rilatas al muziko.

Okazis bunta vespero, dum kiuj multaj diversaj artistoj prezenti po kelkajn kantojn. Irina Gerasimova, kun kiu mi jam konatiĝis pro mia muzikado, petis min kontribui. Sed la lasta komuna ludado de la Kuracistoj okazis en februaro 2011, kaj surloke nur ĉeestis mi, do kion fari? Spontanee Stephan Schneider kaj mi decidis muziki kune – cetere la unuan fojon entute!

Ni prezentis du kantojn el la repertuaro de la Kuracistoj, interalie mian unuan memverkitan kanton “Al la liberec’“. Cetere estis nur la dua fojo entute, ke mi kantis ĝin sur granda scenejo. De ambaŭ kantoj feliĉe ekzistas video.

Gunnar Fischer kaj Stephan Schneider: Al la liberec’

Gunnar Fischer kaj Stephan Schneider: Junula amo

Eble mia vestaĵoelekto ŝajnas stranga je unua rigardo. Fakte mi aĉetis la flavan pantalonon nur por mia unua vojaĝo al Ukrainujo. Kombine kun helblua t-ĉemizo, ĝi memorigas pri la flago de la lando! Same mi cetere faris kun du bantukoj. Do anticipe ne nur okazis muzikaj preparoj miaflanke.

Kiel jam rimarkeblas en la videoj laŭ la reago de la publiko, la komuna apero sur la scenejo estis grandega sukceso por Stefo kaj mi. (Li cetere ankoraŭ ludis sole proprajn kantojn.) Kaj ĉar tio okazis relative frue dum la renkontiĝo, ni ĝuis rekonon dum la resto de la semajno.

Poste kelkaj el la Ukrainaj ĉarmulinoj petis min helpi al la Ivan-Kupala-festo. Kutime ĝi okazas pli frue en la jaro, sed la organizantoj volis montri al la eksterlandanoj la tradiciojn de sia lando. Mi priskribas ĝin kiel folkloran feston kun fabelaj estaĵoj kaj naturaj spiritoj. Kiam oni petis min aligi ankoraŭ unu viron por transpreni parolrolon en la teatra parto, mi tuj pensis pri Stephan Schneider! La laboron mi priskribis jene: Via tasko ĉefe signifas, stari dum la vespero apud belegaj Ukrainaj virinoj. Kaj vere estis tiel. Jen ekzemple foto de kelkaj el la belulinoj dum la festo.

La sekva kulmino venis en la formo de Martin Wiese, kies muzikon mi konas kaj ŝategas ekde mia infanaĝo. Li diris al mi „Pardonu, sed mi maltrafis vian prezentadon de via memverkita kanto. Ĉu vi povus ripeti ĝin por mi?“ Kaj tiel ni sidiĝis ekstere sur la ŝtuparo kaj mi ludis kaj kantis por mia muzika idolo. Sen troigo, tio estis unua el la momentoj, kiujn mi volas sperti almenaŭ unufoje en la vivo. Poste Martin daŭrigis la muzikadon kaj mem prezentis malnovajn kantojn el la repertuaro de Persone Mi volonte kantis la duan voĉon de Neĝo dancas. Ĝenerale kunkantis ankaŭ aliaj, ekzemple KuboF el Slovakujo. Foje ni eĉ devis memorigi Martin pri la malnovaj tekstoj!

Je la fino li aŭskultigis al KuboF kaj mi tute novan kanton, kiun li estis surbendiginta nelonge antaŭe. Intertempe „Superbazaro“ iĝis tre konata en Esperantujo (mi jam menciis ĝin okaze de mia naskiĝtago pasintjare), sed tiam ĝi estis tute freŝa, kaj por KuboF kaj mi estis grandega honoro, esti inter la plej unuaj aŭskultantoj.

Cetere iam poste mi kaptis Martin por ricevi korektojn de akordoj por mia kantaro. Ni sukcesis trairi kelkajn kantojn, sed ne ĉiujn. Tamen jam montriĝis la grandega avantaĝo de portebla komputilo, ĉar eblis tuj korekti la dosierojn mem kaj ne fari iujn paperajn notiĉojn, kiujn poste necesus denove enkomputiligi.

Mi jam menciis la distancon inter la ejo kaj la urbocentro. Tamen mi partoprenis ekskurson al Kievo (ekzistis multaj diversaj). Tio estis bonega okazo, vidi ion de la urbo. La sola afero, kiu ne plaĉis al mi, estis nia malfruiĝo. Fakte mi jam devis foriri antaŭ la lasta parto de la ekskurso (kun afabla helpo de alia Ukrainanino), ĉar mi ne volis maltrafi la koncerton de Martin Wiese (kiel jam dum la pasinta fojo, nome dum la Internacia Seminario (IS) en 2007/08).

Tiu koncerto estis absolute brila. Mi vidis multajn longjarajn ŝatantojn de Persone, kiuj nun komplete raviĝis. Multaj komprenante rigardis unu la alian. Kiam Martin prezentis la kanton „Superbazaro“, mi jam kunkantis, kvankam estis nur la dua fojo entute, ke mi aŭskultis ĝin!

Bedaŭrinde ne ekzistas longa video de la koncerto. Sed jen parteto de alia kanto kun la nomo „Rendevu’“.

Martin Wiese: Rendevu’

Ĉambro 305 cetere ankoraŭ iĝis koncertejo por akustikaj koncertoj, interalie po unu de Stephan Schneider kaj mi. Unu malfruan nokton mi prezentis al Daria Obraztcova du kantojn el la filmo Stiljagi (Стиляги). Fakte estis ŝia klubo en Tomsk, kiu estis metinta subtekstojn al tiu filmo, kaj ni jam estis babilantaj pri tio dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Nun mi povis montri, kiom mi ŝatas tiun muzikon!

La veran dimension de la impreso, kiun faris la komuna muzikado de Stefo kaj mi, mi malkovris dum banado ĉe lago. Tie la Ukrainaj belulinoj kantis la refrenon de “Junula amo”! Tio estis grandega sperto por mi.

Mikaelo Bronŝtejn kaj Irina Gerasimova ambaŭ petas nin, kontribui al la fina koncerto dum la lasta vespero de la IJK. El la Kuracistoj-repertuaro ni elektis la kanton „Kisu min, ho kara“. Krome Stefo prezentis minimume unu kanton el sia kolekto. Sed la vera kulmino estis la kanto „Ekster la spacon“ (origine „Out Of Space“, propra verko de Stephan Schneider). Jen unue video de pli frua prezentado:

Stephan Schneider: Ekster la spacon (FESTO 2009)

La nova afero estis, ke ni duope prezentis ĝin en Esperanto, la rusa… kaj la ukraina! Diligente ni ekzercis la komunan kantadon antaŭe. Kiam la Ukrainaninoj en la publiko rimarkis, ke ni kantas en la ukraina, ili rigardis nin nekredante kaj flustris unu al la alia. Oksana Mirgorodska, mem bonega kantistino kaj prezentantino de la vespero, brakumis kaj kisis nin post la fino de la kanto. Kiel viroj ni estis irintaj sur la scenejo, kiel herooj ni forlasis ĝin. Vidi, kiel la okuloj de junaj virinoj malsekiĝis pro nia muzikado, certe estis unu el la plej brilaj momentoj en mia artista vivo.

Ankoraŭ restas aliaj aferoj por rakonti pri mia feriumado en Ukrainujo. Sed tio okazu en la sekva enskribo, ĉar kiel mi povus ankoraŭ supertrafi ĉion ĉi?

Moviĝu, moviĝu

2012 neniel estis facila por mi. Malgraŭ ĉio, mi povas tamen esti kontenta pri kelkaj muzikaj sukcesoj: Mia kolekto de samplobazita muziko estas denove en la reto kaj mi pluverkas, mi kantas en ĥoro, mi kuraĝas finfine kanti dum karaokeo la kantojn, kiujn mi ĉiam volis elprovi, mi trovis diskon, kiun mi longe serĉis kaj mi daŭre de tempo al tempo pruvas mian brilan muzikan memoron. Kelkajn aliajn muzikajn kulminojn (precipe lige al Esperanto-renkontiĝoj) mi ankoraŭ ne menciis, sed unu afero aparte meritas detalan pritraktadon.

Ekde kelkaj monatoj, mi regule muzikas en Münster, mia hejmurbo! Mi memoras, kiom grava por mi estis mia unua DĴumado en Münster. La penso estas: Se mi faras ion malĝuste dum feriumado en alia loko, ne tiom gravas, ĉar mi plej verŝajne ne tiom baldaŭ revenos. Sed en mia propra urbo mi ne havas la eblan bonuson de “ekzotika” aŭ “interesa” eksterlandano – kaj se mi ĉi tie fuŝas, verŝajne mi revidos kelkajn homojn, kiuj ĉeestis mian malsukceson. Do hejma aktiveco ĉiam kunportas pli altan riskon; kaj mi tre ĝojas, ke mi ĉijare finfine denove riskis ion.

En junio mi legis en la urba magazino Na dann, ke baldaŭ okazas io simila al vespero de malferma scenejo. Dum la evento GrooveGipfel (“gruvokulmino”) muzikgrupo kun bazaj instrumentoj (drumo, baso, gitaro kaj klavaro) ludas kaj aliaj personoj povas kunludi aŭ kanti. La aranĝo okazas ĉiun trian merkredon monate en la trinkejo “Heile Welt”.

La 20an de junio, mi iris tien la unuan fojon. Mi konis neniun. La publiko konsistis el personoj, kiuj aspektis kiel kulturemuloj. Multaj havis jam grizajn harojn kaj pli ol 40, eble eĉ pli ol 50 jarojn. La bando ludis bonegan varion el rokmuziko, bluso kaj ĵazo. Mi neniel vidis, kiel mi povus aldoniĝi, precipe ne je tiu nivelo.

Sed tiam dum unu muzika paŭzo mi ekbabilis kun kelkaj gastoj kaj ni venis al la temo “Itala muziko”. Kiam la klavaristino rimarkis, ke mi kapablas kanti “Carbonara” de Spliff, ŝi tuj insistis, ke mi prezentu tion dum la lasta parto de la vespero. Mi neniam kantis ĝin antaŭe sursceneje, sed iĝis grandega sukceso. Sekve mi kantis “Ska-virino” de Esperanto Desperado kaj “La Bamba” (ambaŭ kantoj bezonas nur tri akordojn, do ne estas tro malfacilaj por spontanea reludado).

Antaŭe estis aperinta malantaŭ la mikrofono ĉarma kantistino kun belega voĉo, kaj ankaŭ pro tio mi pensis, ke mi ne povus esti utila al la sukceso de la vespero. Sed kiam mi forlasis la scenejon post miaj tri kantoj, ŝi diris al mi, ke mi kreis bonegan etoson. Ankaŭ la aliaj muzikistoj ĝojis pri mia partopreno.

Tiu unu vespero vere ŝanĝis ion en mi. Al mi ŝajnis kvazaŭ sperto el filmo, kie la protagonisto je la komenco revas pri tio, ludi en muzikgrupo, venas al loko, kie neniu konas lin – kaj poste subite vere staras sur la scenejo kaj distras la homojn!

La 18an de julio, mi denove prezentis “Ska-virino”, sed ankaŭ mian propran hiphopan kanton “La premiero”. Ĝenerale la ideo de tiu evento estas, sen longa provludado prezenti ion. Tial kompreneble konvenas repado, ĉar ĝi ne dependas de la melodio de la muziko, sed nur de ties rapideco. Krome la bando mem ne bezonas koni iun certan kanton, sed povas unue konsenti pri iu muzika temo aŭ ripetfrazo kaj la kantisto simple ekas poste.

La 15an de aŭgusto mi denove elprovis ion novan. La bando ludis la muzikon de Chic: Good Times, kiu poste reuziĝis por dekoj da muzikaĵoj. En la refreno mi kantis partojn de tri el tiuj kantoj: “Good Times”, “Last Night A DJ Saved My Life” kaj “Another One Bites The Dust” de Queen. En la strofoj mi repis la tekston de “Alpenrap” de Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV). Tiu kanto havas iomete alian basmelodion, sed mi jam ekde iom da tempo opiniis, ke la teksto bonege kongruus al la konata bastemo, kaj nun estis okazo por elprovi (kaj konfirmi) tion. Poste mi repis “L’ombelico del mondo” de Jovanotti, eĉ se ne komplete, al alia melodio. Fine mi denove prezentis mian kanton “La premiero”.

La 19an de septembro, la estrino de la trinkejo petis min, denove kanti. Ankoraŭ tri monatojn antaŭe, mi estis konanta neniun, kaj nun la homoj jam alkutimiĝis al mi. Ŝajnis kiel miraklo al mi. Ĉifoje ĉeestis eĉ tri kantistinoj. Unu estis tiu, kiun mi estis renkontinta dum la unua fojo (kaj, se mi ĝuste memoras, revidinta almenaŭ unufoje). La duan laŭ mia memoro mi jam renkontis pli frue dum unu fojo; kun ŝi mi jam estis babilanta. (Rilate al la sekvaj fojoj mi ne komplete memoras, kiu el la tri kantistinoj ĉeestis, kaj ne notos ĉies partoprenon aparte.) Krom mia kanto “La premiero” mi kantis la frazon “Looking at it, not seeing it” el la kanto House de Marillion. Sed la vera kulmino estis la kanto “September” de Earth, Wind & Fire. Mi tute ne konis la tekston antaŭe, sed spontanee prezentis ĝin kun la tri kantistinoj.

La 17an de oktobro, mi prezentis mian propran kanton “Al la liberec’“, dum la bando ludis regeo-muzikon. Poste homoj demandis min, en kiu lingvo tiu kanto estis. Ĝenerale mi ĝis tiam mi ĉiam tre retenis min rilate al mencio de Esperanto, ĉar mi unue volis, ke la homoj ekkonu min. Sed tiam estis bona okazo por rakonti iomete. Dum eksonis rapida ska-muziko, mi kantis “Ein neues Jahr (Es geht voran)” de Fehlfarben. Kelkaj homoj en la publiko aparte ĝojis, kiam ili rekonis tiun kanton. Krome mi prezentis unu strofon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Por pli ne sufiĉis la tempo, ĉar la grupo jam finis la kanton. Mi simple tro malfrue komencis la kantadon.

Stephan Schneider (Stefo): Ne multe pli (kaj tiel plu)

Sed la muzikistoj ankoraŭ ludis la melodion de “Word Up” de Cameo. Kaj ankaŭ al tiu muziko mi repis la tekston de Alpenrap. Kelkaj gastoj unue demandis sin, ĉu estis kanto de Falco (la alia grava muzikisto el Aŭstrujo, krom la grupo EAV).

La 21an de novembro, la tria kantistino prezentis tri preparitajn kantojn. Mi iomete kunkantis, kio tre plaĉis al mi, ĉar komuna kantado estas malfacila kaj pli interesa. Mia persona momento de brileco alvenis, kiam mi kantis “Smijem se” de Jinx al melodio, kiu estis sufiĉe simila al la origina kanto. Cetere tiam la kantistino transprenis sentekstan akompanan kantadon en la refreno. Estis la unua fojo, ke mi kantis en la kroata sursceneje! Post la vespero, kelkaj el la muzikistoj demandis min pri mia muzika malantaŭo kaj denove diris, ke ili ege ĝojas pri mia partopreno.

La 19an de decembro, mi estis kunportinta kelkajn tekstojn de Jovanotti. Tuj antaŭe, mi estis hejme provrepinta diversajn tekstojn de la albumo Capo Horn, sed nenio vere bone funkciis. Tial mi kunprenis du tekstojn de la kolekto “Lorenzo Raccolta 1990-95”. Mi prezentis la kanton “Muoviti muoviti”, kiun mi ĉiam tre ŝatis pro ĝia vigleco. Mi devas konfesi, ke la repadon de la unua strofo mi sufiĉe fuŝis, sed neniu rimarkis tion. Poste mi simple limigis min al rekantado de la refreno kaj la komenco de la unua strofo (kiu ripetiĝas en la originalo ĉiel ajn). Tamen la muziko gajnis etoson kaj poste la publiko estis ege entuziasma. La reagoj estis tiom pozitivaj, ke mi evidente estas sur la ĝusta pado kaj daŭrigu tion en la sekva jaro. La tria kantistino (laŭ la sinsekvo, en kiu mi ekkonis ilin) denove kantis tre bele kaj bonege harmoniis kun la muzikgrupo. En unu el ŝiaj kantoj mi transprenis akompanan kantadon. Aldone mi finfine elprovis la djembon, kiun mi estis aĉetinta dum vizito al Berlino, pri kiu mi ankoraŭ ne skribis. Mi estis kunportinta la tamburon jam por la unua fojo de la gruvokulmino, sed tiam tute ne elpakis ĝin. Nun mi simple iomete subtenis la ritmon de kelkaj kantoj, precipe kiam la publiko frapis la manojn. Cetere kvara, tute nova, kantistino aperis.

Intertempe mi estas regula partoprenanto de tiu monata evento kaj jam elprovis plurajn novajn kantojn. Mi konas la muzikistojn kaj la estrinon de la trinkejo kaj homoj ĉiam ĝoje salutas min, kaj mi envenas. Mi ekkonis plurajn belajn virinojn pro mia kantado kaj ili ŝatas ĝin – kaj tio des pli valoras, ĉar ili mem kapablas kanti. Mi trovis vojon, realigi mian revon pri muzikado en mia propra urbo kadre de mia ĉiutaga vivo. Tio estas fortega paŝo al pli bona vivo.

Kiu cetere pensintus, ke mi iam denove rikoltus muzikan sukceson per repado kaj mia kono de la itala? Mi opiniis, ke tiu ĉapitro jam estis fermita en mia vivo. Ŝajne nenion mi faris por nenio, kaj nenio estas forgesita.

Mi kantis en ses diversaj lingvoj, nome la germana, Esperanto, angla, itala, hispana, kroata. Por la averaĝa esperantisto, tio ankoraŭ estas modesta listo, sed mia repertuaro ankoraŭ ne elĉerpiĝis kaj restas aferoj por fari en la estonteco.