Nur venu kaj prenu min hejmen

Beda?rinde la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) fini?is unu tagon pli frue ol dumsilvestraj junularaj Esperanto-renkonti?oj kutime. Tion la organizantoj nepre evitu estonte!

Internacia vespero ne okazis. Kaj la homoj, kiuj ankora? estis lacaj de la pasinta vespero, devis tamen festi lastan fojon kune dum tiu aran?o.

Sed anka? restis unu nokto por montri miajn kvalitojn! Unua okazo estis la koncerto de La Pafklik’. Jam dum la pasinta fojo mi estis envolvita; nun mi transprenis e? pli gravan rolon: Mi surmetis la muzikon! Platano (Cyrille Poullet) jam estis petinta min kelkajn tagojn anta?e pri tio. Dum la lasta posttagmezo ni faris sonprovon. ?i tie montri?is grava kvalito de Cyrille, kiun mi beda?rinde ne tro ofte renkontas ?e artistoj: La preteco, bone prepari?i. Li faris diskon, sur kiu ?iuj muzika?oj jam estis en la ?usta ordo. Krome li pene verkis grandan afi?on, sur kiu li indikis, ?u inter du kantoj estas pa?zo a? ne, kaj aldonis, kiu gastmuzikisto venos. Kaj da ili estis kelkaj: Gijom Armide unufoje transprenis la muzikadon kaj Eric Languillat (Inicialoj DC) kunkantis. Poste venis Martin Mini? kun propra kanto. La Perdita Generacio (LPG) helpis ?e alia muzika?o. Kaj je la fino anka? mi venis al la scenejo. Anta?e mi estis uzinta iomete la elektronikajn gratilojn. Entute estis granda honoro, labori kun La Pafklik’.

?ar dum la silvestra balo ne eblis D?umi por mi pro teknikaj problemoj, nun mi des pli volis transpreni la diskejojn. Estis la nokto de mia D?-naski?tago. Anta? 17 jaroj mi la unuan fojon surmetis la muzikon. La? la jaroj, nun mi estas D? dum mia duona vivo.

Mi komencis je la 23a horo kaj 30. La tutan tempon dancis inter 20 kaj 30 homoj, sed neniam sufi?e multaj por surmeti “La Bamba”. Tial mi rezignis pri tio, prezenti miajn multajn versiojn de la kanto por bambumado. Tamen la homoj bone amuzi?is kaj mi perceptis unu aparte belan aferon: Kelkaj eble restis la tutan tempon, sed aliaj venis por kelkaj kantoj. Tiel mi ofertis ion al multaj partoprenantoj kun tre diversaj gustoj. Cetere jam dum la posttagmezo mi elspezis tempon por kompili liston da kantoj, kiujn mi tute ne estis ludinta dum la semajno, kaj kiuj plej utilos por la lasta vespero. Tiel mi akiris maksimuman muzikan varion. Mia ekstera sonkarto helpis eviti la problemon de tro malla?ta komputilo.

Je la tria la diskoteko fini?is, ?ar ankora? okazis karaokeo. Kiam oni unue anoncis tion al mi, mi ne tro ?atis la ideon. Sed poste mi opiniis, ke estas tute en ordo, tiam fini. Tiel mi povis foriri “nevenkite sur malferma (diskoteka) grundo“. D? Leo ankora? donis al mi rabaton kaj invitis min al rondo da trinka?oj.

Kion ankora? indas skribi pri la 2a JES? Mi beda?ras, ke ?i ne havis veran teman programon. Ja ekzistis iu temo, sed la kontribuoj ?ajnis por mi aparteni al la kutima distra programo. Doma?e, ke ?ajne ne plu eblas trovi (?an?antan, novan) temon, pri kiu oni volas kaj povas prelegi kaj diskuti altnivele kaj sen deviga harmonio.

Tamen almena? la? la plena programtabulo ?iam okazis pluraj aferoj samtempe. La?dojn mi legis aparte pri la novula programo (kaj la gravecon de tiu programero oni ne subtaksu!) kaj la kontribuoj de E@I. E? se venis 50 homoj malpli ol ali?is, la 2a JES i?is la plej granda silvestra renkonti?o en Germanujo ekde la Internacia Seminario 2003/04. Kaj la? mia persona impreso, estis la plej bona etoso ekde la Internacia Seminario 2001/02. La? tiuj du mezuroj, estis tre sukcesa aran?o.

Imprese, kiom grava por estis la babilado kun la aliaj veteranoj (Andi, Ivo, Dmitri). Same valora por mi estis la e?o, kiun mi ricevis de amikoj kaj homoj, kies opnion mi alte taksas.

?enerale mi retrovis, kio estas por mi esenca parto de mia Esperanto-identeco: Esti parto de io, kio estas pli granda ol mi. Mi sentis min kiel sukero en la kafo: Mi tute miksi?is kun la amaso, sed ne perdi?is. Mi estis hejme denove.

Kaj mi anka? sukcesis realigi tion, kio estas la plej grava afero en la vivo por mi. Kutime oni diras, ke “amo estas la plej grava afero de la mondo“. Sed kio, se feli?a amo ne haveblas? Tiam la jenaj aferoj plej gravas por mi:

  • fari diferencon
  • movi ion en la koroj de la homoj
  • sor?i brileton al la okuloj de belaj virinoj, rideton al aliaj viza?oj, feli?igi homojn

Por fini mian raportadon pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando), mi ankora? skribas pri kelkaj programeroj. Ili estis tre diversaj!

Ekzistis diversaj celoj por la tuttaga ekskurso. Mi elektis la iaman koncentrejon Auschwitz. Estis la tria iama koncentrejo, kiun mi vizitis, kaj ?iuj tri vekis fortajn sentojn en mi. Entute mi taksas bone, ke dum Esperanto-renkonti?o oni ne nur provas amuzi?i, sed anka? povas fari ion seriozan, pensigan. Mi faris kelkajn fotojn, kiujn mi metis al albumo ?e Ipernity.

Dum unu vespero okazis ekskurso al na?ejo. Kvankam la varma akvo estis agrabla, entute la basenoj ?ajnis al mi tro ?topitaj per homoj. Pro la na?ado mi maltrafis parton de la vespera programo.

La lasta menciinda koncerto estas tiu de Inicialoj DC. Mi ne sekvis ?ion, sed denove ?atis, kion mi a?dis. Krome mi memoras vage videon kun aviadilo a? helikoptero, kies akompana muziko aparte interesis min.

Anka? ekster la silvestra balo mi D?umis. La diskoteko estis principe endan?erigita programpunkto: Unue, ?ar la vespera programo fini?is meze de la nokto; due, ?ar la etoso (kaj spontaneaj koncertoj) okazis en la trinkejo, kie estis tro da bruo por a?di la muzikon de la diskejo; kaj trie, ?ar la karaokeo okazis en la sama ?ambro, tiel ke ne eblis danci kaj kanti samtempe. Tamen mi dstris la homojn dum iom da tempo.

Multaj aliaj personoj enretigis fotojn a? verkis raportojn. ?io kolektite troveblas en listo ?e jes.pej.pl/2009/novajxoj.php .

7 thoughts on “Nur venu kaj prenu min hejmen

  1. Resonado: Hejmen iru mi – mi ja sufi?e vidis, diris, kaj vagadis « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Tio estas la ritmo de la nokto « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi iam iris al kongres’ | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi ne volas multe pli ol danci kun vi | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Mi havas neniun emon, neniun emon | La vivo de Kunar

  6. Resonado: ?i atendis la mondon | La vivo de Kunar

  7. Resonado: Ni ?irmi?as inter muroj de solec’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *