Do jen reven’ el fora spac’

Denove la taglibra paradokso montris sian pravecon: Kiam io okazas en mia vivo, mi ne havas la tempon aŭ emon skribi ion.

La pasintan semajnfinon mi pasigis tre agrable: Vendrede kelkaj amikoj (tri el miaj IJS-kunvojaĝantoj) vizitis min kaj ni fumis akvopipon sur mia balkono. Dimanĉe mi vizitis amikinon. Ni kune manĝis glaciaĵon kaj aŭskultis du KDjn de “Sentenced”, metalrokgrupo el Finnlando. Ĉe ambaŭ renkontoj la junulinoj diris, ke ili tre antaŭĝojas revidi min kaj amuziĝi kune dum la kermeso en nia vilaĝo komence de oktobro. Tiaj amikecaj frazoj estas la plej bona kuracilo, kiun mi povas imagi. Mi tiom ŝatas (kaj bezonas) aŭdi tion.

Ĵaŭde mia fratino kaj mia bofrato vizitis min kaj ni kune ludis “Die Siedler” (la tabloludon). Dum tio ni aŭskultis unue la albumon “Wie Pech und Schwefel” de Schandmaul (kiun mia fratino ŝatas) kaj poste la slovakan kompilon “SK Superhity 1980-90” (kiun mia bofrato tre ŝatas). Jen mi denove montris ke mi kapablas ŝojigi la homojn per mia muzikelekto.

Sed la vera muzika novaĵo por hodiaŭ estas alia: Mi finfine finis la recenzon, kiun mi promesis fari antaŭ monatoj! Kaj la redaktanto jam ricevis ĝin (kune kun alia, kiu estis preta antaŭe, nur ne korektlegita). Do unu devo foriĝis de miaj ŝultroj (kaj el mia kapo).

Plie kaj apenaŭ malpli bone: Mi ricevis la (preskaŭ) finan version de la kulturbroŝuro! Atenta korektlegado montris nur kelkajn etajn aferojn por ŝanĝi. Nun mi vere kredas ke tiu broŝuro aperos ankoraŭ ĉijare. Foje tamen oficiala projekto realiĝas!

En tiom oportuna momento, bonvenas rigardi al mia listo de aktivaĵoj. Kvankam mi rezignis plenumi dubindajn “devojn”, do malatentis pri mia papera listo de farindaĵoj (iam: farendaĵoj) dum tagoj kaj eĉ rezignis skribi ion pri interesaj datrevenoj meze de septembro, tion nun mi volas fari.

pli gravaj farindaĵoj:
– verkado de samplobazita muziko (finado de kvazaŭ pretaj verkoj)
– aldonoj al la publika versio de mia kantokolekto)
– recenzado de Esperanto-KDj (nuntempe 3-5, sed neniu urĝa)

malpli gravaj farindaĵoj:
– reeko de la laboro por datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj
– difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro
– republikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar

Iel mi ŝatas la vivon nun. Mi ne plu vidas aferojn kiel taskojn, sed eblojn.

Rigardo reen – la 10a, 11a, 14a kaj 15a de septembro 2003

La trideksesa enskribo antaŭ unu jaro – ordigo de la MP3-kolekto, aliaj rettaglibroj en Eo, muzikmemoroj.
La trideksepa enskribo antaŭ unu jaro – Marillion kaj la albumo marillion.com, plibonigo de sia vivo.
La tridekoka enskribo antaŭ unu jaro – memoro de la tempo en Catania, muziko el tiu urbo.
La trideknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – la rusa lingvo, ŝerca vivrakontado, rusaj kantoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: