Arkivoj de etikedoj: gek

Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado

Daŭre ne elĉerpiĝis la energio por pritrakti la Esperanto-renkontiĝojn, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam skribis pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12 kaj esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012. Kiel promesite, mi nun rakontos pri la tria fojo, dum kiu mi estis en Berlino en 2012 (la duan mi menciis ĵus antaŭe, kaj la unua fojo estis en januaro).

Unu semajnon antaŭ Pentekosto diversaj Berlinaj esperantistoj konvinkis min veni al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino. Ĉar ĝi okazis kune kun la Danoj kaj Poloj, ĝi nomiĝis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK).

La kongreso okazis en Lichtenberg, la kvartalo, kie situas ankaŭ la Esperanto-domo. La taga programo kaj la unua vespero okazis en Orangerie, ege taŭga domo por tia aranĝo. La koncertoj okazis en la Max-Taut-aŭlo. Estis ege agrabla vetero kaj mi povis aĉeti mian manĝon ĉiam survoje de la hotelo al la kongresejoj. La stratonomoj estis tre simpatiaj: Kelkfoje tage mi iris tra la Münsterland-strato kaj la Münsterland-placo. “Münsterland” tradukiĝas kiel Monasterujo, la parto de mia hejmregiono Vestfalujo ĉirkaŭ mia hejmurbo Münster. La aŭlo troviĝis en la Fischer-strato (kial mi ŝatis tion, mi espereble ne bezonas klarigi).

Partoprenis multegaj “junaj plenkreskuloj” inter 27 kaj 35 jaroj. Entute estis tre granda, internacia kongreso.

Tamen Alisa Nikitina petis min publikigi tiun ĉi citaĵon de mi: “Dum Esperanto-renkontiĝo por maljunuloj, la partoprenantoj kisas la flagon. Dum Esperanto-renkontiĝo por junuloj, la partoprenantoj kisas unu la alian.”

Alia saĝeco de mi el tiu tempo estas: Ne “seksumado, drogoj kaj rokenrolo”, sed “amo, kafo kaj muziko”. Jen mia vivodevizo!

Rilate al la programo mi devas konfesi, ke mi nur ĉeestis parton de ĝi. Dum la unua vespero, vendrede, Martin Haase prelegis pri “partneroj en Eŭropo”. Poste muzikis Kim J. Henriksen kun ĥoro.

Sabate Julia Noe faris prezantadon pri Bookcrossing. Cetere ŝi organizas librokeston, kiu enhavas librojn en multaj diversaj lingvoj kaj kiun ŝi estis kunportinta jam al aliaj renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis: Al la Germana Esperanto-Kongreso 2011 kaj al la 3a Junulara E-Semajno en Gdansko. Tiel ŝi ege bone kombinas Esperanton kaj legadon de libroj. Konsiderante, ke esperantistoj estas legemaj (ne pro nenio Esperanto-kulturo unue estis skriba, male al tiu de aliaj lingvoj) kaj ke multaj esperantistoj regas plurajn lingvojn, ankaŭ “ekzotikajn” aŭ “malgrandajn”, ĉio tio estas bonega verko!

Dum la vespero koncertis Kim denove. Interalie li muzikis kun sia malnova amiko Mao, kiu ludis klavaron. Mi memoras Esperanto-version de la kanto Stand By Me de Ben E. King, sed ne estis traduko, do kun ŝanĝita enhavo.

Georgo Handzlik kun alia aktoro prezentis teatraĵon pri la Universalaj Kongresoj, sed mi preferis babili kun la homoj ekster la salono. La saman sorton trafis la prezentado de la Pola grupo unu vesperon poste. Mi simple ne eltenas tiom multan programon dum vespero. Evidente oni rompis la regulon, pri kiu mia patro kaj mi konsentas ekde longa tempo kaj kiun ni mem praktikis dum la GEK en Münster nur unu jaron antaŭe: Ne faru ion, kio daŭras pli ol du horojn aŭ finiĝas post la 22a kaj 30!

La muzika kulmino de la kongreso por mi estis bonega akustika koncerto de Stephan Schneider sabatvespere. La sono en la salono estis perfekta. Mi aŭdis lin eĉ tute de la malantaŭa parto.

Interalie li prezentis kelkajn tradukojn, ekzemple “Still Got The Blues” de Gary Moore kaj “Dust In The Wind” de Kansas. Pri la dua kanto ekzistas video de alia koncerto.

Stephan Schneider: Polvo en la vent’

Alia traduko de li, kiu kaptis mian atenton, estis “Mont Klamott” de Silly, muzikgrupo el GDR. La melodio de la refreno tuj pensigis min pri popmuziko el la 1980aj jaroj. Bedaŭrinde la sekva video, filmita dum alia renkontiĝo, nur enhavas parton de la kanto.

Stephan Schneider: Mont’ Klamot

Mi iam iris al kongres’

Nova jaro komenciĝis – kaj eble vere estas ŝanco por ŝanĝo. Sed por tio necesas unue pritrakti kelkajn aferojn de la pasinteco, eĉ se tio unue ŝajnas kontraŭdire. Mia intenco estas, finfine skribi pri la Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012. Mi jam lamentis sufiĉe, ke mi ne sukcesis fari tion ĝis nun!

Raporti pri renkontiĝoj ĝenerale estas malforta flanko de mi. Unuflanke mi alcelas detalan kaj justan pritraktadon, la rezulto ne ĉiam estas kontentiga. Aliflanke mia metodo postulas multan tempon kaj koncentriĝon – ĝuste tion, kion mi tuj post renkontiĝo kutime ne havas! Sekve povas pasi monatoj, ĝis mi finfine dediĉas min mem al pena verkado, uzante skribajn noticojn. Krome mi neniam antaŭĝojas tiom longan verkadon.

Pasintfoje mi eĉ skribis pri du aranĝoj samtempe, nome la 1a JES en Zakopane 2009/10 kaj la 2a JES en Burg/Spreewald 2010/11 (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkontiĝo kaj kvin receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo). Sed mi ne volas ripeti tion nun, ĉar tiam mi aŭ devus raporti pri pli ol du en unu enskribo (kaj per tio perdiĝus ajna superrigardo) aŭ, se ekzemple kunigi po du similajn aranĝojn, ne laŭ tempa vicordo (kio parte malebligas ligon al pli frua renkontiĝo, nome se mi nur poste skribos pri ĝi). Tial mi nun alcelas iom pli koncize kaj per tio pli rapide rakonti. Feliĉe mi ankoraŭ retrovis la broŝurojn de la renkontiĝoj kaj miajn noticojn.

Mi komencas la serion per la 88a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu samtempe estis la Nederlanda Esperanto-Kongreso. Ĝi okazis inter la 10a kaj 13a de junio 2011 en mia hejmurbo Münster! Jam okazis jubileo, kiun ni festis kune kun la Nederlandanoj, nome 100 jaroj da Esperanto en Münster en oktobro 2007. Nun estis veninta la 100-jara datreveno de la fondo de la Esperanto-societo de Münster (pli precize en februaro 2011).

Estis iomete stranga sento, partopreni Esperanto-renkontiĝon kaj tamen dormi en la propra loĝejo. La aliaj kongresanoj tranoktis en Haus Mariengrund en Münster-Gievenbeck (randa urboparto de Münster). La domo montriĝis tre taŭga por tia evento.

Ĝenerale la kongreso ŝajnis al ege bone organizita. Mia patro, kun kiu mi ofte estis parolinta pri fuŝaĵoj dum renkontiĝoj kaj kiel pli bone fari, nun montris kiel ĉeforganizanto, ke li ne nur kritikas, sed pretas mem realigi laŭ la propraj kvalitopostuloj.

Min mem li petis transpreni nur tri taskojn. Kaj la impresa afero estis: Je la fino vere nur estis tiuj tri taskoj, kaj ĉio estis bone preparita, tiel ke mi nur bezonis plenumi tion, kion mi estis promesinta fari antaŭe!

La unua tasko konsistis el tio, montri fotojn el la fruaj jardekoj de Esperanto en Münster (de 1909 ĝis 1922). Tio ankaŭ por mi estis interesa, ĉar mi ne konis ilin antaŭe. Des pli mi ĝuis legi la akompanajn tekstojn.

La dua tasko estis gvidado de ekskurso al la naturrezervejo “Rieselfelder” (ĉe iama akvopurigejo ekster Münster). Mi havis helpanton, kiu zorgis pri tio, ke ĉiuj homoj ĝustatempe en- kaj elbusiĝis kaj ke neniu perdiĝis survoje. Jam antaŭ la kongreso miaj gepatroj kaj mi estis vizitintaj la lokon, tiel ke mi jam konis ĝin kaj mem ne misorientiĝis. Kaj plie la kongresa broŝuro enhavis detalan tempoplanon kun la nomoj de la busoj kaj haltejoj, kiujn ni devis uzi por la vojaĝo. Krome ĉiu partoprenanto povis senpagi uzi la urbajn busojn, tiel ke ni ne bezonis barakti per mono. Mia prepara laboro limiĝis al tio, traduki anticipe la nomojn de pli ol 150 birdoj. Por tio ege utilis la liste de Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj de Wouter Pilger. Je la fino mi apenaŭ devis novtraduki ion kaj la elekto de la nomoj okazis tiom sisteme, ke ne malfacilis veni mem al bona ideo. Ke tia laboro tiom glate funkcias, montras la esprimkapablon de Esperanto kaj substrekas, ke dum tia renkontiĝo povas okazi programeroj en alta lingva nivelo. Dum la ekskurso mi tradukis la klarigojn de la homo, kiu gvidis nin tra la rezervejo.

La tria tasko (kaj la plej grava) estis elektado de taŭgaj artistoj por la vespera programo. Dum la GEK 2008 en Essen mia propra grupo “La Kuracistoj” koncertis. Ĉifoje – kiel mi jam skribis antaŭe – mi fieris, ke estis JoMo en la programo! Vere imprese, ĉeesti koncerton de unu el la plej gravaj Esperanto-muzikistoj en la propra urbo! Unue la publiko sidis trankvile, sed kiam mi komencis danci kun juna virino, ankaŭ aliaj ekmoviĝis.

Dum la unua vespero, du amikoj de mi muzikis. La kantistino prezentis diversajn kantojn en Esperanto, ekzemple kelkajn el la kantaro de Joachim Giessner. Krome la duopo prezentis la amkanton de Bodo Wartke, inkluzive de mia Esperanto-strofo! Sed refoje impresis min mia patro, ĉar li mem tradukis la kantojn “Ja, Schatz” (ankaŭ de Bodo Wartke) kaj “Mein kleiner grüner Kaktus”. Precipe la unuan el tiuj du mi konsideris netradukeblan kanton, sed la rezulto tute konvinkis min! Aparte laŭdinda restas la kantado, ĉar ĝi estis tute klara kaj bonege komprenebla, kvankam la kantistino ne parolas Esperanton, sed nur partoprenis kurson en 2004. Dum provkantado, mi apenaŭ bezonis ion klarigi al ŝi. Post tiu vespero multaj partoprenantoj volis paroli kun la artistoj.

Entute tiu kongreso montris, kion eblas fari el GEK. Kiel komuna aranĝo kun Esperanto-asocio el proksima najbara lando, ĝi havas la necesan internaciecon. Bona elekto de muzikistoj por la vespero helpas akiri la bezonatan kvaliton kaj distriĝon.

Mi kaj eĉ mia gitaro nostalgias pri…

Do, kiu diris, ke mi ne plu povas pozitive influi aferojn en Esperantujo? Foje nur temas pri “koni homojn” aŭ “scii, kiel kontakti ilin”. Ankoraŭ mankis artisto por la Germana Esperanto-Kongreso en Münster (2011-06-10 ĝis 2011-06-13). (La Kuracistoj, mia propra grupo, ludis tie jam en 2008 en Essen.) Mia patro demandis min pri diversaj artistoj, alskribis kelkajn, sed ĝis antaŭ nelonge sen kontentiga rezulto.

Hodiaŭ venis rapidega respondo de JoMo! Kaj estis mi, kiu servis kiel konekta persono inter organizanto kaj artisto. Eble mi nur estas eta rado en la granda maŝino, sed mi scias, ke mi povas fari diferencon. Kaj tiu sento estas tre kontentiga.

Vi estis ĉiam en mia menso

Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon “Playstation II”, kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis “Always On My Mind” de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.

Kun okulvitroj

De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:

  1. JoMo: Jen via mondo
  2. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  3. Persone: Longe for
  4. Team’: En kaĉ’
  5. JoMo: Hej la nizoj
  6. Esperanto Desperado: Feliĉe
  7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  8. La Kuracistoj: Solege en la nokt’
  9. La Kuracistoj: Por ĉiam
  10. La Kuracistoj: Westerland
  11. La Kuracistoj: Junula amo
  12. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  13. La Kuracistoj: Sen vi
  14. La Kuracistoj: Ne plu
  15. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  16. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  17. La Kuracistoj: Misteroland’
  18. La Kuracistoj: Duona amkanto
  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  20. Esperanto Desperado: Ska-virino
  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?
  22. Amplifiki: Sola

Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu “La grasa Elke“, sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de “Die Ärzte“-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.