Ne estas saĝe, skribi publike pri perdita amrilato. Mi nun tamen faras tion, ĉar mi ne plu povas silenti.
Hodiaŭ komenciĝas la IJF, sed mi daŭre estas en Germanio. Tio estas io eksterordinara, ĉar mi dum la pasintaj ok jaroj ĉiam partoprenis la Internacian Junularan Festivalon. Verŝajne mi estas eĉa la nura persono, kiu dum tiuj ok fojoj partoprenis la tutan tempon. Do, kio kaŭzis ke mi iĝis malfidela al la IJF?
Ĉu mi denove volas resti hejme? Certe ne – ekde 1985 mi ĝiam estis dum pasko ie en Esperantujo – krom en 1996, kiam mi devis lerni por miaj finaj lernejaj ekzamenoj. La sento, ke mi normalkaze devus esti aliloke nun, daŭre kreskas, ja iĝas apenaŭ eltenebla.
Ĉu mi ne plu ŝatas Italion? Ĉu la papo estas protestanto??? Hej, Italio estas kvazaŭ mia dua hejmlando! Tie mi vivis unu jaron, ties lingvo mi lernis, kun ĝi mi ligas tiom multajn memorojn. Malgraŭ ĉiuj idiotaĵoj kaj problemoj, la kaoseco kaj la kulturaj diferencoj, mi daŭre havas tiun fortan pasion por tiu lando, kaj la sopiro reiri tien neniam malfortiĝis.
Ĉu mi ne havis la monon aŭ tempon? Hej, dum la ok pasintaj jaroj mi sukcesis solvi tiajn problemojn sub la plej diversaj vivkondiĉoj! Kaj se nun subite tio ŝanĝiĝintus, mi ja skribintus publikan lamenton pri tio. Mi ja cetere havis ankoraŭ premion: Sendepende de la dato de mia aliĝo, ĝi aŭtomate validus por la unua aliĝperiodo. Tian bonuson mi volus havi pli ofte!
Do, kial mi ne veturis al la IJF 2005 ĉe Lido di Jesolo (Veneto) en Italio? Kial mi faras tiom grandan dramon el tio? Nu, Italoj ŝatas ĉiutagan dramon, tial mia maniero pritrakti la aferon estas adekvata. La respondo al la unua demando estas: Temas pri perdita amrilato.
Sufiĉas tralegi mian raporton pri la pasintjara IJF (parto 1, parto 2 kaj muzika aldono) por kompreni tion. La emo simple estas for. La IJF ne plu kapablas prizorgi min per tio, kion mi bezonas (bona festado kun amikoj, eksterlanda feriado en printempa suno, Itala etoso). Tio jam montriĝis ekde kelkaj jaroj, sed mi kompreneble ne volis forlasi ĝin tiom facile kiel aliaj amikoj faris. Mi donis tiom multajn ŝancojn al la IJF, sed nenio ŝanĝiĝis, ja aferoj eĉ malboniĝis. Tial mi nun kaj finfine faris la disigan paŝon: Ekde nun ni iras apartajn vojojn.
Aldone al la oficala IJF-historio, kiu montras la malkreskantan nombron de partoprenantoj dum la pasintaj jaroj:
Do, kiaj estis la ok jaroj?
1997: Col di Nava (Imperia)
– “iom eta” IJF pro la samjara IJK en Italio
– 1/3 eksterlandanoj (multaj Germanaj amikoj!), 1/3 Torinanoj, 1/3 ceteraj Italoj (IJK-jaro)
– vojaĝado de MIRo al IJF: sperto, kiun mi neniam volas forgesi
– la fama foto kun la du belulinoj
– kanto: IS en Germanio
1998: Lignano Sabbiadoro (Udine)
– mia unua tekilumado (iom malsovaĝa, sed bona)
– savo de la diskoteko
1999: Bellaria (Rimini)
– ĉefa DĴ (la unuan fojon entute)
– leciono: esti oficiala DĴ = devige labori; problemo, se ĉiuj festas en privataj ĉambroj
– kanto: Sola dum IJF
– lernado ĉe la plaĝo por grava granda universitata ekzameno (rerigardante: bona disciplono!)
– aktuala muziko: Freundeskreis-disketo “Esperanto” (aperinta dum la tago de la forveturo, aĉetita dum la alvojaĝo!)
2000: Cavallino (Venecio)
– eksterordinara IJF: 325 partoprenantoj (TEJO-seminario), vojaĝado norden (el Sicilio)
– savo de la diskoteko
– mi kune kun bela, inteligenta, ĉarma virino => mi: feliĉa (parto de la plej bona tempo de mia vivo – nu, ĝisnuna vivo)
2001: Bolsena (Viterbo)
– la komenco de la fino: malvarma vetero, ejo = ruino
– la lasta fojo, ke la du bonaj amikoj ambaŭ partoprenis
– teksto: muzika skeĉo
2002: Fenestrelle (Turino)
– instigo por lernado de gitarludado
– tradukita dum la lasta nokto kaj la revojaĝo: “Kisu min, ho kara”
– mia unua traduko entute por La Kuracistoj!
2003: Savona
– LiveJournal-uzantobildo (la unuan fojon ekde longe tiom feliĉa vizaĝesprimo)
– kantoj: Duŝ’ 2 kaj Odoras kiel vespermanĝo
– decido: venontjare lasta ŝanco por la IJF
2004: Abetone (Pistoia)
IJF-raporto: parto 1, parto 2 kaj muzika aldono
IJF, IJF…
Mia unua fojo che IJF estis en 2001 kaj mi iomete malbone fartis tie. Bolsena estis bela, do pri la ejo kaj programoj ni ne parolu prefere… Unua fojo estis por mi en Italio, mi provis ghui kaj poste chiuj diris, ahhh ne tia estas la vera IJF, do mi sukcesis iel iri sekvontjare ankau, Fenestrelle, hmm ne estis pli bona kaj ekde tiam mi ne povas min mem konvinki iri, char oni ja audas rakontoj pri la sekvaj ankau.
Mi timas, ke iam tio okazos ankau al IJS. 🙁
Bedaurinde..
Manko de aktivuloj kaj de forton pli malpli malfortigis IJF. Sed mi kontrauxas … IJF restas ege cxarma renkontigxo. La IS estas senpersona etoso kaj mi memoras Bolsena kiel la plej bona renkontigxo (ecx se estis ege kaosa, ecx ne komparebla kun Franca Esperantista Semajno Terure Organizita)..
Mi ne partoprenos pro manko da ferioj. Kaj de Bulonjo cxe maro centjarigxo… Sed mi auxdis ke estis apud Venicia (Venicxe?!) certe tre aloga loko por renovigo de la plej latina renkontigxo.
Cyrille
PS: Kaj mangxajxo estas bonega preskaux samnivele kiel en francio 😉
IJF
Humphrey Tonkin, kiu komencis sian E-karieron en TEJO, rimarkis al mi antaux multegaj jaroj: la problemo pri junularaj organizoj estas, ke oni unu tagon trovas, ke oni jam ne estas juna. Eble vi simple pliagxigxas 🙂 Experto crede…
Ken Miner
plia?i?o
Kompreneble necesas demandi sin tion, kiam oni forlasas la junulan aĝon kaj la junulan asocion. Kontraŭ la valideco de tiu teorio ĉi tie tamen ekzistas kelkaj argumentoj:
1e – Aliaj junularaj renkontiĝoj daŭre konvinkas min.
2e – Se la IJF de 2003 al 2004 perdas preskaŭ 50%n de siaj partoprenantoj (vidu la oficialajn statistikojn), tiam tio estas sendependa de mia persona aĝo.
Ja ne estas tiel, ke la daŭre sama programo ne plu plaĉis al mi, tute male: Mi ne plu estas kontenta, ĉar ĝi ne plu okazas!
Re: plia?i?o
Saluton Gunnar,
Kiel vi ? Mi bedauxras, ke vi pensas tion pri IJF. Mi partoprenis en la lasta IJF en Jesolo, kaj mi multe amuzighis. Ech la nombro de partoprenantoj kreskighis. Mi scias ke en la lastaj du-tri jaroj IJF perdis sufiche da partoprenantoj, sed nun mi vidas inversigon de la tendenco. Malbonshance dum la lastaj 5 jaroj, estraranojn en IEJ shanghighis chiujn jarojn senchese kaj la novaj estis pli kaj pli amatoraj kaj ne spertaj. Tiu estas certe unu el la kauxzoj de la malbona tendenco.
Chiukaze, mi esperas revidi vin baldaux eble en IJK aux en IS (aux kial ne en IJF :-). Se vi pretervojaghos Ghenevon sciigu min, char nun mi loghas kaj laboras tie.
Ghis la!
Michele Gazzola
Re: plia?i?o
Saluton Gunnar,
Kiel vi ? Mi bedauxras, ke vi pensas tion pri IJF. Mi partoprenis en la lasta IJF en Jesolo, kaj mi multe amuzighis. Ech la nombro de partoprenantoj kreskighis. Mi scias ke en la lastaj du-tri jaroj IJF perdis sufiche da partoprenantoj, sed nun mi vidas inversigon de la tendenco. Malbonshance dum la lastaj 5 jaroj, estraranojn en IEJ shanghighis chiujn jarojn senchese kaj la novaj estis pli kaj pli amatoraj kaj ne spertaj. Tiu estas certe unu el la kauxzoj de la malbona tendenco. Chiukaze, mi esperas revidi vin baldaux eble en IJK aux en IS, aux kial ne en venonta IJF :-). Se vi pretervojaghos Ghenevon sciigu min, char nun mi loghas kaj laboras tie.
Ghis la!
Michele Gazzola
viaj ideoj pri la ijf
saluton gunnar, mi estas nicola,
honte mi legis viajn komentojn pri la ijf, kiu laux mi estas unu el la plej bonaj esperanto-arangxoj nuntempe, ne nur pro mia bonega laboro kiel organizanto, sed ankaux pro la etoso. Vi devintus cxe-esti cxijaran internacian vesperon, kiun mi lerte prezentis, homoj amuzigxis kaj gxuegis, ekzemple la tradiciajn hungarajn kantojn, tutcerte ni ne bezonas ulojn kiel vi gxenante cxirkauxe, se vi ne bezonas la ijf-n certu ke la ijf tute ne bezonas vin!!!
Sciu ke dauxre mi ricevas gratulojn de homoj pri la lasta ijf, kiu estis sendube unu el la plej bonaj cxiam ajn, kun amikeca etoso, interesegaj partoprenantoj, senfina nokta dibocxado, dum kiam ofte mi sentis inspiron verki miajn poemojn, kiun vi povos legi en mia retpagxo, kiun vi certe jam devas koni, mi invitas vin gxin viziti kaj kapti la belecon de la ijf pasinta tra miaj vortoj.
amike salutas
Nicola Ruggiero