Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

Post la karavano kaj la unuaj du tagoj, kio krome okazis dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)?

La 29an de decembro, vespere unue koncertis Inicialoj DC. Mi ne aparte memoras ion de la koncerto, sed mi ?iam ?atis lian muzikon. Poste estis la vico de Kim J. Henriksen, kiun mi pasintfoje vidis, kiam li estis gastbasisto de 42. Grupo nova por mi estis “Danghera”, grupo de kvar Danaj junuloj (17-jaraj, se mi ?uste memoras), inter ili la filo de Kimo. Ili ludis instrumentan surfrokmuzikon, memoriganta ekzemple al la son?puro de Pulp Fiction a? la kanto “Kosmo?ip'” de “Alaksio kaj la Galaksio”, kiu aperis sur la “Esperanto Subgrunde Kompil’“. Je la fino de la koncerto, ili ludis kune kun Kim. La muziko tre pla?is al mi. Dum tiu nokto la diskoteko da?ris ?is la 5a proksimume.

La 30an de decembro, unue okazis la koncerto de Johannes Mueller. Mi tamen preska? preska? nenion sekvis de tio, ?ar mi preferis ekstere babili kun homoj. Mi simple ne havis la ?ustan humuron por tio kaj krome mi forte preferas muzikon, al kiu eblas danci.

Tio montri?is tuj poste dum la koncerto de La Perdita Generacio. Beda?rinde amba? kantistinoj ne ?eestis (unu alvenis nur poste), tiel ke LPG konsistis ?ifoje nur el tri viroj. Tamen ili sukcesis dancigi la homojn.

La muzika programo estis tiom densa, ke e? ne estis okazo por aliaj ?eestantaj muzikistoj kiel ekzemple Jonny M kaj mi, aperi sur la scenejo. Tamen Jonny M dum unu nokto montris siajn D?-kapablojn. Li ne surmetis regeon, kiel oni povintus pensi, sed ofte tre pezan, dancigan muzikon, ekzemple Killing In The Name Of de Rage Against The Machine. En Esperantujo Jonny M ankora? havas longan karieron anta? si!

Dum alia vespero D?umis Leo Sakaguchi kaj li havis problemojn, fini la diskotekon. La homoj simple pludancis, tutegale, kiun kanton li surmetis! Li mem estis tre impresita de tio. Nun videblis la avanta?o de malgranda diskoteko: ?i facile pleni?is kaj la etoso estis ege bona.

Cetere mi da?rigis la tradicion de ?okolado-frandado, kiun mi ekis dum post-JES-festo en Berlino unu jaron anta?e kaj ripetis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en somero. ?ifoje estis dekoj da diversaj ?okoladoj kaj mi feli?igis multajn homojn per ili.

Kio dirindas pri la silvestra balo? ?i okazis en la koridoro, sed por la kvanto da partoprenantoj tio estis en ordo, ?ar trinkejo kaj gufujo estis tuj apudaj kaj anka? en aliaj ?ambroj homoj povis sidi. En la man?ejo en la tereta?o estis plia eblo sidi kaj babili.

Origine ni ne volis komenci la silvestran balon tre frue, sed tiam oni atentigis min pri tio, ke la nova jaro la? Moskva tempo komenci?os jam je la 21a, do unu horon pli frue dum anta?aj jaroj. La kialo estas, ke Rusujo ne retransiris al vintra tempo, tiel ekde nun ?iam estos tiel. Pro tio mi haste surmetis muzikon el la filmo “Stiljagi“, kio ege pla?is al la Rusaj partoprenantoj. Jam dum la 67a Internacia Junulara Kongreso en Kievo (Ukrainujo) mi rimarkis, kiom populara tiu muziko estas. Nun mi sukcesis dancigi la homojn. Tiuj kantoj inivitis al para dancado, kaj mi ege ?ojis, ke mi povis malfermi la vesperon per solenaj muzika?oj.

Mi da?rigis ?is la nova jaro en Ukrainujo je la 23a horo. Tiuokaze mi surmetis du kantojn, kiujn mi fakte ne havis sur mia portebla komputilo. Mi uzis la interretkonekton kaj Alisa Nikitina proponis du kantojn, nome “Wild Dances” de Ruslana, venka kanto en la E?ropa kantokonkurso “E?rovido” en 2004. La alia kanto estas en la ukraina kaj ege pla?as al mi!

??????: ???? ???? (Tartak: Nashe Lito)

Noktomezon mi ne aparte memoras, sed estis deca festo, kaj je la fino nur tio gravas. Mi transprenis la diskotekon ankora?foje inter la 1a (nova jaro en Britujo kaj Irlando) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). (Beda?rinde mi ne memoras kun certeco, ?u mi surmetis la kanton “New Year’s Day” de U2, kiel mi faris kutime a? dum tiu tempo a? jam tuj post noktomezo. Sed ?ar tio estas mia propra tradicio, mi vetus je tio, ke mi faris.) ?ar JES fini?is jam la 1an de januaro, oni devigis nin fini la festadon en la koridoro jam je la 6a matene. Tio klare montras, kial JES denove da?ru tutan semajnon. Tamen la ?eestantaj festemuloj solvis la aferon, translokigante la tutan aparataron al la kelo, tiel ke la diskoteko povis pluda?ri. Mi enliti?is ?irka? je la 7a matene.

Per tio jam fini?is la oficiala JES. Sed ankora? restas longa postfestado en pluraj etapoj, pri kiu mi rakontos en alia enskribo.

6 thoughts on “Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

  1. Resonado: Ne?o dancas en la stratoj | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi neniam estis tre bona rilate al manprenado | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Kurso de Esperanto kun ekzemploj konkretaj | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin | La vivo de Kunar

  6. Resonado: Mi volas diri dankon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: