Neĝo dancas en la stratoj

Pri la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) mi rakontis en tri partoj (parto unu, parto du kaj parto tri). Sed ĝuste ĉar la renkontiĝo finiĝis jam post kvin tagoj, mi plilongigis mian feriumadon alimaniere.

Mi pagis du pliajn noktojn por resti en la junulargastejo. Tio jam je la 1a de januaro estis tre praktika paŝo, ĉar tiel mi povis sufiĉe dormi post la silvestra festado.

Iam dum tiuj du tagoj mi sidis antaŭ la akceptejo de la junulargastejo kun Roĉjo. Li laboris per sia portebla komputilo kaj samtempe aŭskultigis muzikon. Iam mi demandis, kion li estis aŭskultanta. Montriĝis, ke tio estas Muzaiko! Post Radio Esperanto, Radio Verda, esPodkasto kaj Varsovia Vento ekestis plia Esperanto-radio, kiu dissendas Esperanto-muzikon kaj raportojn. Bedaŭrinde daŭris tedaj, longegaj diskutoj pri la uzorajtoj de Esperanto-kantoj eldonitaj de Vinilkosmo, kiujn mi ne volas pritrakti ĉi tie. Mi konscias pri la valoro de tia reta radio, des pli ĉar ĝin faras junaj aktivuloj, kiuj mem regule partoprenas Esperanto-renkontiĝojn. Tio signifas, ke ili estas sociemaj homoj – kaj de tiaj mi supozas, ke ili kapablas kunlabori. Krome ili havas rilaton al ĝenerala Esperantujo kaj ne sidas solaj en siaj ĉambroj. Dum JES funkciis informstando pri Muzaiko kaj mi konis plurajn kunlaborantojn jam antaŭe. Do la tuta projekto ŝajnas al mi bona kaj havanta estontecon. Tamen ĝis tiu hazarda situacio mi mem ne estis aŭskultinta Muzaikon!

En la junulargastejo ankoraŭ restis kelkdek homoj. Kun kelkaj el ili mi iris al naĝvespero, tiel farante programeron de kutima renkontiĝo. Tio estis bonega okazo por ripozi! Ni ankaŭ saŭnumis. Mi memoras, ke dum unu el la paŭzoj mia menso liberiĝis de ĉiu pezo kaj mi komencis pripensi samplobazitan muzikprojekton, kiun mi estis komencinta jam jarojn antaŭe, sed kiu restis nefinita ĝis tiam. Fakte dum la posta somero mi finis ĝin – estas Nokto ĉe la plaĝo, trankvila acidĵaza muzikaĵo, kiu tute kongruis al la etoso de la naĝvespero. Cetere ĉeestis minimume tri membroj de La Perdita Generacio, do la artista influo, kiu kutime tre helpas inspiri min, ne mankis.

La 2an de januaro, kun kelkaj aliaj mi faris longan promenon tra Gdansko. Fakte ĝis tiam mi ne estis vidinta multon de la urbo mem. Montriĝis, ke ĝi estas pitoreska kaj interesa urbo. Dum minimume unu el la du vesperoj mi elpakis mian gitalelon kaj ludis kaj kantis iomete. Dum tiuj tagoj mi refoje vizits Polan restoracion, kiu situis ne tro for de la junulargastejo.

Fruposttagmeze la 3an de januaro mi veturis kun Andi Münchow al Varsovio. Laŭ rekomendo de Aga, ni uzis sufiĉe malmultekostajn busojn de la Sveda firmao Polski Bus. Montriĝis, ke la sidlokoj estis ege komfortaj kaj ke la buso ofertis senpagan interreton dum la vojaĝo! Tiel mi povis retumi la tutan tempon.

Mi tranoktis en Tamka Hostel, kiun estis rekomendinta al mi Enrico el Italujo. Ke mi sufiĉe spontanee organizis mian pluvojaĝon kaj restadon, estis paralelo al la pasinta jaro. Tiu tranokteblo montriĝis tre taŭga al miaj bezonoj. Interalie tie haveblis senpaga reto. La stranga afero estis, ke mi estis la sola turisto, kiu parolis en la pola al la junaj, belaj deĵorantinoj. Ŝajne esperantistoj tamen faras diferencon.

Mia patrino estis donacinta al mi nove aperintan libron pri Varsovio. Tage mi do uzis ĝin por esplori la urbon memstare, kaj tio montriĝis bonega decido. La libro gvidis min al lokoj, kiujn mi neniam estus eltrovinta mem. Sed ankaŭ mia libro pri la pola bonege servis min. Unu tagon mi sukcesis kompreni menuon, kiu nur estis skribita en la pola. Tiel mi povis viziti lokojn, kiujn turistoj ne frekventas kutime, kaj esti la sola eksterlandano.

Vespere mi renkontis aliajn esperantistojn. Dum unu tago ni renkontiĝis en la loĝejo de Irek, dum alia vespero ni iris al la klubo Lucifero, kies estroj iam estis lernintaj Esperanton. Survoje mi hazarde vidis la stadionon, kiun oni estis rekonstruanta por la Eŭropa piedpilka ĉampionado.

La 6an de januaro, mi vojaĝis per la Varsovio-Berlino-ekspreso al Berlino. Kiel mi jam menciis pli frue, mi vizitis Berlinon trifoje en 2012, kaj tio estis la unua fojo.

Pro mia restado en Varsovio, mi estis maltrafinta la post-JES-feston. Unu jaron antaŭe mi ege ĝuis ĝin. Sed anstataŭe mi festis ortodoksan kristnaskon kun diversaj Berlinaj belulinoj.

Unu tagon poste mi renkontiĝis kun Chuck Smith kaj kelkaj aliaj. Ni ludis la Wii-ludon “Rock Band”. Fakte interalie estis eldono kun kantoj de “The Beatles”. Pro la antaŭa renkonto de Ukrainaninoj kaj Moskvanino (dum JES kaj poste), kompreneble mi devis kanti Back In The U.S.S.R.!

Post tiuj tri diversaj daŭrigoj de mia feriumado, mi tamen finfine devis vojaĝi hejmen. Sed tiun tempon mi ege ŝatis, kaj ĝi influis mian Esperanto-vivon dum la resto de la jaro 2012. Pri tio mi skribos alian fojon pli detale.

Aldone la raportoj de aliaj JES-partoprenintoj:

Penso pri “Neĝo dancas en la stratoj

  1. Resonado: Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: