Arkivoj de etikedoj: gitalelo

Mi ne povas elsaviĝi el Tohuvabohuo

La vivo restis tia, kia ĝi estis antaŭ unu jaro: Mia taglibro ekde monatoj paŭzas, ĉar mi faras aliajn aferojn. Mi sukcesis skribi pri multaj Eo-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, kaj jam iĝis longa serio (lasta kontribuo hieraŭ), sed intertempe mi partoprenis tiom multajn pliajn, ke la listo kreskis denove. Sed tio ja estas bona novaĵo, kaj cetere persona rekordo: Neniam ofte en mia vivo mi estis ĉe tiom multaj renkontiĝoj en unu jaro. Kaj mi ankaŭ ne memoras jaron, en kiu mi vizitis tiom multajn landojn. Do la ĉefa kialo por la taglibra paŭzo estas tre pozitiva.

Krom tio, mi muzikas tiom regule kiom neniam antaŭe (aŭ ekde jaroj ne plu, sed certe kiom neniam antaŭe kun tia sukceso kaj efikeco). Aldoniĝas amase aĉetitaj diskoj, kiujn indus recenzi aŭ almenaŭ iel pritrakti en la muzika taglibro. Koncertojn mi vizitis malofte, ĉar mi daŭre ne sukcesis skribi pri ĉiu fojo, dum kiu mi eliris en 2011, kaj mi kvazaŭ dronas en neaŭskultitaj diskoj.

Sed la bona novaĵo por hodiaŭ estas: Finfine mi surbendigis kanton! Mi aĉetis la ekipaĵon jam en januaro 2012. Fakte kiel mi eltrovis, per la programo GoldWave ege facilas kombini diversajn surbendigojn, tiel ke tute ne necesas havi unu perfektan. Fakte mi ne uzis mian bonan gitaron, sed la gitalelon. Kaj la rezulto sonas surprize bone por tiom amatora provo!


Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo (P.E.R.S.) de La Kuracistoj

(Kaj kiu scias, se mi tiel daŭrigas, eble mi iam surbendigos hiphopon kiel mi estis promesinta al Cyriile fine de 2005. Cetere ankaŭ hiphopajn instrumentaĵojn mi pluverkis oftege dum la pasintaj monatoj.)

Tute rande, La Kuracistoj nun havas propran paĝon ĉe Soundcloud:
soundcloud.com/kuracistoj

P.E.R.S. estas la dua propra kanto de La Kuracistoj ekde Al la liberec’ el la jaro 2009. Intertempe mi iomete variigas la strofomelodion de P.E.R.S., sed mi ŝatas, ke ĝi estas sufiĉe simpla, iom monotona kanto.

La ideoj por tiu kanto venis al mi jam post la 4a JES en Naumburg/Saale, kaj mi surbendigis ilin per mia poŝtelefono. Sed daŭris monatojn (tiuj vortoj iĝas rutinaj), ĝis mi reaŭskultis ilin, devenis la akordojn per mia gitalelo (kiel montriĝis, estas ĉiam bazaj akordoj, kiuj estas ege facile ludeblaj) kaj kunmetis la diversajn versiojn al unu kanto. Por la teksto mi havis nur fragmentojn, sed la reston mi verkis mirinde rapide en la urbaj trajnoj dum la vojo al kaj de la laboro. (Ekde aprilo mi laboras en Hamburgo dum la semajno.)

Jam ekde jaroj pretas miaj kvin receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo (PERS); nun estis tempo, ankaŭ verki kanton por tiu situacio. Mi sentis, ke Esperantujo ĝenerale bezonas tian kanton.

La akordoj en la refreno eble iomete memorigas pri “Tohuvabohuo” de Kajto. Tamen ne estas tute la samaj, dum la Kajto-kanto uzas ekzakte la samajn akordojn kiel Ray Charles en la famega kanto “Hit The Road Jack”. Do neniu serioza ideoŝtelado (aŭ senkonscia inspirado) miaflanke…

Kajto: Tohuvabohuo

Ray Charles: Hit The Road Jack

Mi atendas la alvenon de mia momento

Kio ankoraŭ restas menciinda pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu en 2012 estis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK)? Dum la sama plilongigita semajnfino en Berlino okazis la “karnevalo de la kulturoj”. Kadre de la kongreso, oni iris tien. Sed mi preferis viziti ĝin memstare kaj sole, tiel esplorante ĉion laŭ mia propra rapideco.

La unuan fojon mi iris tien sabate antaŭ la tagmezo. Tiam ankoraŭ estis malmultegaj vizitantoj kaj mi povis tute trankvile trarigardi ĉion. Estis multegaj standoj kun manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj el la plej diversaj budoj. Tamen estis granda seniluziiĝo por mi eltrovi, ke ĉe la Hungara stando oni ne komprenis mian mendon en la hungara! Dum mia alia vizito de la karnevalo unu tagon poste, mi estis ĉe Rusa budo, kaj tie estis veraj Rusoj, kiel mi eltrovis dum babilado. La homoj kaj la manĝaĵo kreis tiom intensan etoson, ke mi kvazaŭ sentis min kiel denove en Rusujo!

La programlibreto menciis procesion, sed tiu ne interesis min, ĉar ĝi postulus stari ĉe la sama loko dum longa tempo. Mi preferis spekti kelkajn el la multegaj koncertoj. Plej longe mi restis sabate ĉe la grupo Lepota, kiu prezentis “preskaŭ forgesitan rusan kantoarton”. Ili ankaŭ kantis en la ukraina kaj kompreneble tio memorigis min pri mia belega Esperanto-somero en Ukrainujo.

Diversaj vendistoj ofertis kompaktdiskojn, librojn kaj muzikilojn. Mi aĉetis malgrandan djembon. Ĝi eniras mian dorsosakon kaj tiel estas same praktika kiel mia gitalelo! Cetere mi jam uzis la djembon dum muzikado en Münster.

Iun vesperon post la finiĝo de la tro longa vespera programo, mi ekmuzikis kun Torsten Bendias. Li montris al mi kelkajn ludoteknikojn por la djembo kaj bonege sonigis la gitalelon. Cetere li ankaŭ estis verkinta libron pri “La Esperanto-junularo en GDR”, kiun mi aĉetis surloke. Por mi estis tre agrable, finfine mem muziki post tiom da pasiva konsumado!

Kiel mi estis promesinta, mi nun finfine rakontis pri ĉiuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi jam skribis pli frue. Sed ankoraŭ ne elĉerpiĝis la listo de Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis en 2012.

Mi estas la pasaĝero

Daŭre validas mia intenco, skribi pri la Esperanto-renkontiĝoj el la jaroj 2011 kaj 2012, kiujn mi partoprenis. Post la Germana Esperanto-Kongreso 2011 en mia hejmurbo Münster kaj la belega Esperanto-somero en Ukrainujo (parto unu, parto du, parto tri, parto kvar), nun venis la vico de la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko, Pollando. Mi estis skribinta pri la antaŭaj du kune en serio de enskriboj (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkontiĝo kaj kvin receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo). Fakte poste ankoraŭ aperis artikoloj kaj videoj pri la 2a JES en Burg/Spreewald:

JES 2010/11

La video pri la 2a JES komenciĝas per la trajnkaravano kaj tio estas bonega temo por komenci la raportadon pri la 3a JES, ĉar ĉifoje mi mem aliĝis al la trajnkaravano! Kompreneble tio estis iomete freneza decido, ĉar kun 35 jaroj mi ne plu same bone eltenas nokton kun malmulta aŭ preskaŭ neniu dormo. Aliflanke mi eĉ ne estis la plej maljuna kunvojaĝanto de la karavano kaj kiel mi konstatis, tia vojaĝo estas bonega maniero, eniri la etoson de la sekva semajno. Mi estis spektinta videon pri la karavano al la IJK 2011 en Kievo kaj iom enviis ties partoprenintojn, do nun estis tempo por fari tion mem.

Startis diversaj branĉoj el Nederlando kaj Francujo, kiuj finfine kuniĝis en Berlino. Tiam ni estis entute 29 personoj. Sole mi nur vojaĝis ĝis Dortmund kaj tie jam renkontiĝis kun la grupo el Venlo. Sed eĉ pli grave estis, ke tie aliĝis alia pasaĝero, nome Jonny M, kies muzikon mi jam menciis kelkfoje antaŭe. Post multa interreta babilado, nun estis veninta la unua renkonto en la reala vivo! Kaj kiel mi tuj konstatis, li estas ege simpatia kaj bonetosa.

Dum la vojaĝo montriĝis bona ideo, ke mi estis enpakinta mian gitalelon. Plurfoje mi uzis ĝin por muziki! Unufoje tio okazis matene ie en Pollando kun Vlad Dolezal el Slovakujo, kiu estis kunportinta gitaron. Do la karavano eĉ havis plurajn Esperanto-muzikistojn kun si.

Cetere tute hazarde en unu trajno ni renkontis Igor, kiun mi ne estis vidinta dum eble sep jaroj! Li diris, ke al li ege mankas Esperanto-renkontiĝoj kaj ke li denove partoprenu ilin. Dum aliaj okazoj homoj demandis, kiun lingvon nia grupo parolas. Jen kiel informado funkcias.

Entute mi dormis nur kelkajn horojn en Frankfurt/Odro. Kiam ni alvenis al Gdansko, mi estis kompreneble laca. Sed la sperto de komuna vojaĝo estis bonega. Mi ne nur revidis kelkajn amikojn en la trajno, sed konatiĝis kun novaj homoj.

Mi volas la gitaron por fari bluson

Laŭdire la ukulelo iĝas la sekva nova moda instrumento en popmuziko. En malfrua rekomendolisto por kristnaskaj donacoj legeblis kiel speciala ideo, deziri ukulelon. Ĝin oni povas transporti facile kaj reludi jardekojn da populara muziko.

Tiu ideo allogis min. Ankoraŭ tre bone mi memoris, kiom malfacilis transporti gitarojn en aviadilo por la koncerto de “La Kuracistoj” dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Máko (Hungarujo). Aliflanke ukulelo havas esencan malavantaĝon: La kvar kordoj estas en tute alia dutalteco kaj kun alia dutodiferenco inter si, tiel ke necesus relerni ĉiujn akordojn. Tio ankaŭ malfaciligas rapidan ŝanĝadon inter la du instrumentoj.

La solvo prezentiĝis en hibrida formo: Ekzistas tielnomata gitalelo! Tio estas gitaro en la grandeco de ukulelo. Mi trovis unu en la reta katalogo de la magazeno, en kiu mi jam estis aĉetinta mian novan gitaron. Kaj ĝi alvenis ĝustatempe por kristnasko!

Bildo de la du instrumentoj troviĝas ĉe Ipernity. Mi faris ĝin hodiaŭ.

Mi kunportis la gitalelon al la Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Ĉar Sebastian estis kunportinta sian dekdukordan gitaron, ni ne bezonis plian instrumenton por la koncerto de “La Kuracistoj”.

Sed dum la du tagoj post JES en Berlino, mi kelkfoje elpakis kaj ludis ĝin. Ĝi tre motivigis min, reordigi miajn muzikajn noticojn kaj ludi denove. Kelkaj akordoj estas multe pli facilaj ol sur kutima gitaro, aliaj iom pli malfacilaj. La sono certe ne estas komparebla al tiu de bonkvalita gitaro, sed ĝi bone taŭgas kiel instrumento por provludi ion sen altaj ambicioj. Cetere kutime ĝi venas en alia dutalteco ol gitaro. Tamen post la elpakado de la donaco mi rimarkis, ke la gitalelo estis jam tre proksima al la kutima gitara dutalteco. Tiel mi eĉ ne devas transponi ion.