Hejmen en la nokto, malfrua teregal’

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) koncertis ankoraŭ multaj diversaj grupoj kaj artistoj.

Johannes Mueller ludis la pianon kaj kantis. Mi opinias, ke li multe pliboniĝis dum la pasintaj jaroj. La kantotekstojn mi parte komprenas tre bone. Restas ankoraŭ kelkaj aferoj por poluri, sed detalan kritikon mi ŝparu ĉi tie. Ĉiel ajn li aŭskultigis al mi tri pecojn de si dum alia tago, kiuj estis en plena roka konsisto. Dum tiu okazo mi diris mian opinion.

Johannes ankaŭ prizorgis la gufujon, kiu festis sian 15-jariĝon. Efektive mi ĉifoje tute ne trinkis teon tie, sed la gufujo ŝajne ĉiam estis la plej longa programpunkto. Tutegale, kiam mi enlitiĝis, homoj poste rakontis al mi, ke tie okazis spontaneaj koncertoj, kiuj daŭris ĝis la mateno. Nur mankis zingibra teo. Multaj partoprenantoj bezonintus ĝin.

Lena & Shenja Wilke, patrino kaj filino, faris akustikan koncerton. Pro tio, ke estis la lasta vespero, ĝi estis iom tro trankvila laŭ mia gusto. Sed facile eblis percepti la altan kvaliton de la muzikado. Dum alia tempo, mi certe povintus pli facile koncentriĝi pri la muziko.

Pli vigla estis La Perdita Generacio. La mallongigo “LPG” en la programo tamen pensigis min pri tute alia afero, nome agrikultura produktado-komunumo en GDR. Kvankam mi posedas ambaŭ albumojn de la Perdita Generacio, mi ankoraŭ ne trovis la tempon por atente aŭskulti ilin. Ili havis multajn ŝatantojn dum la JES; krome ili ankaŭ elradiis bonan etoson. La ulo, kiun mi konsideris la ĉefon, ĝenerale faris tre simpatian impreson. Certe estas grupo, kies muzikon mi devas studi ankoraŭ pli atente estonte.

Bonege funkciis la trinkejo. Ĉiam oni rapide servis, kaj neniam iu el la helpantoj havis malbonan humuron. Inter la haveblaj bierospecoj troviĝis Krombacher. Tio estis mia saviĝo: Neniam mi havis kapdolorojn dum la sekva tago, eĉ se mi estis trinkinta la unuajn botelojn relative rapide. Ankaŭ ekzistis iu Ĉeĥa biero, sed ĝi ne havis la kvaliton, kiun mi atendas de tia biero. Kiam la Krombacher-stoko preskaŭ elĉerpiĝis, la trinkeja teamo rezervis la lastajn botelojn por Sebastian kaj mi! Dum la lasta vespero mi elektis miksitan bieron, ĉar Krombacher ne plu haveblis. Sed tiam estis bona okazo, pri kiu mi skribos poste, por trinki miksaĵon…

En la sekvaj alineoj mi skribos refoje pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ne mankos kritiko.

La ejo, lernejo, ne havis iun grandan salonon por la vespera programo. Anstataŭe uzis la spacon inter la klasĉambroj apud la ŝtuparo. Kvankam tiu spaco sufiĉis por mezgrandaj programeroj, ĝi neniel elternis la tutan partoprenantaron (kiu konsistis el proksimume 210 homoj). Pro tio, ke estis nur 100 lokoj, kaj jam tiam oni devis ĝene ŝoviĝi inter la homoj, mi neniam sentis min invitite aŭ bonvene al la vespera programo, kiu okazis tie. Oni ja kalkulis je tio, ke ne ĉiuj homoj venus. Ĉiam mi havis la impreson: Iam ie io okazas, sed ne por la pleno de la partoprenantoj.

Kiam oni rakontis al mi la ideon kelkajn monatojn antaŭ la JES, mi imagis ke tiu koridora spaco povus funkcii kiel centra renkontiĝejo. La trinkejo tamen estis dek metrojn for, tiel ke oni facile preferis sidi tie (pli komforte). Se iu muziko tie eksonis, oni nenion aŭdis de la koridoro. Krome en la supra etaĝo estis tabloj kaj seĝoj. Tio same disigis la publikon – jam pro la manko de sidlokoj sube.

Mi mem aŭdis pri tiu propono, okazigi la programon “inter la ĉambroj”, kaj diris “ni provu”; mi vidis 360°-gradajn fotojn, sed ne imagis la dimensiojn ĝuste por kompreni, ke la spaco ne sufiĉus. Mi ne havis la tempon kaj energion por engaĝiĝi sufiĉe en la organizado de la JES, por preventi tion, kio plej malplaĉis al mi. Kaj tion mi sincere bedaŭras. Mi ne scias, kiel mi povintus eviti tion, ĉar la kadraj kondiĉoj (ĉefe mia libera tempo) ne permesis ion alian al mi. Samtempe mi demandas min, ĉu mi ne tiasence kulpas, ke tra mia unua aprobo de la koncepto mi kreis misgvidan fidon ĉe la organizantoj. Mi ĉiam kritikas, kiam homoj ne faras aferojn 100%e aŭ ĝis la fino. Nun mi cerbumas, ĉu mi ne devintus tute rezigni pri helpo ĉe la antaŭpreparoj de JES, do fari veran “tute aŭ tute ne”-decidon, kiu ĉifoje estintus “tute ne”, ĉar “tute” ne eblis. Sed mi ne vidis alian vojon ol subteni la aferon en frua staĝo de evoluo. Kaj mi ankaŭ anoncis, ke post aŭgusto mi ne plu havos tempon.

Maloftege mi sentis post Esperanto-renkontiĝo: “Finfine mi povas veturi hejmen!” Plej bone mi memoras tion de la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Rijeka en 1998. La 1a JES iĝis alia, neforgesebla fojo por diri tion.

4 pensoj pri “Hejmen en la nokto, malfrua teregal’

  1. Resonado: Nur venu kaj prenu min hejmen « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Kiam Susannah ploras « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi estas la pasaĝero | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: