Hejmen iru mi – mi ja sufi?e vidis, diris, kaj vagadis

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) fini?is unu tagon pli frue kaj mi tute ne volis veturi hejmen. Jam anticipe mi planis, eble ankora? resti dum unu tago en Burg (Spreewald) kaj poste ankora? havi unu liberan tagon. Sed estas ?iam triste, postresti ?e la loko de renkonti?o, dum la aliaj forvoja?as. Krome kvankam la urbeto estis ?arma, mi ne havis grandan emon pasigi tie ankora? tempon. Mi volis vidi ion alian!

Tial allogis min la relative proksima Berlino kaj la anonco pri post-renkonti?o en la Esperanto-domo la 3an vespere. Nura problemo estis, ke mi estis planinta ankora? nenion. Sed mi vivis dum unu jaro en Italujo, kial do ne fari ?ion spontanee?

Dum la lasta tagman?o anta? la forveturo, mi parolis kun Chuck Smith. Li tuj rekomendis al mi hotelon proksime de Rosenthaler Platz kaj du interesajn kafejojn tuj apude. Jen kiel funkcias Esperanto!

Sen iuj problemoj vi voja?is al kaj poste tra Berlino. En la hotel?ambro mi iomete ripozis kaj refre?i?is, sed poste mi iris al rekomendita man?ovendejo kaj poste al unu el la du kafejoj. Vespere mi renkonti?is kun Chuck kaj diversaj amikoj, inter ili pluraj JES-partoprenintoj. Unue ni man?is en Vjetnama restoracio. Poste ni iris al la kafejo Sankt Oberholz, en kiu mi jam estis dum la posttagmezo.

Chuck rakontis al siaj du amikoj, kiuj estas komencantoj, ion pri Esperanto-muziko, kaj demandis, ?u iu havas la kanton “Lasu min son?i” de Persone sur sia po?telefono. Mi anstata?e ofertis, simple kanti ?in, se iu montras la tekston. Tion Chuck faris kaj Gavan kunkantis. Tio estis bonega afero, mi tre ?atis tion! (En la reto cetere trovi?as video, en kiu Martin Wiese prezentas la kanton dum solokoncerto.)

Pro la multaj ali?intoj, la post-JES-festo tamen ne okazis en la Esperanto-domo en Einbecker Straße, sed en la kultura centro Danziger Straße 50. Tie estis neatendita revido kun multaj homoj. Ni certe estis pli ol 30 personoj kaj tre internacia grupo. Ni agrable trinkis kaj babilis. La Pafklik’ e? faris koncerteton kun Em?jo Emmanuel – kaj mi denove pretigis la muzikon por ili! Poste mi surmetis la tutan tempon Esperanto-muzikon, ?ar homoj kritikis, ke en la diskoteko dum la JES ?i ne a?skulteblis sufi?e. Tiel por mi i?is plenetosa vespero, dum kiu mi ankora?foje povis plon?i en la Esperanto-?irka?o, al kiu mi tiom alkutimi?is kaj kiun mi regule bezonas por esti feli?a. Agrabla kroma efiko estis, ke mi tiel povis adia?i de homoj, kiujn mi maltrafis en Burg, ?ar ili estis foririntaj pli frue ol mi.

La du matenojn en Berlino mi pasigis en la Bagel-kafejo, kiun Chuck estis rekomendinta al mi. Ili ne nur havis bongustan man?a?on kaj bonajn trinka?ojn, sed anka? bonegan trankvilan muzikon. Unu ambjenta kanto aparte restis en mia menso. Mi nur memoris kelkajn vortojn de la refreno, sed poste trovis ?in en la reto:

Teri Richardson: Eyes Wide Open

La du kafejoj ofertis bonan eblon, trarigardi miajn kantonoticojn. Tion mi jam delonge volis fari, sed neniam havis la tempon a? trankvilecon. Nun mi finfine sukcesis fari tion!

La 4an de januaro, mi ankora? tagman?is kun kelkaj esperantistoj en Amrit, Hinda restoracio en Oranienburger Straße. Poste mi adia?is de la aliaj kaj sole iris al la stacidomo. Nun finfine mi tamen devis voja?i hejmen.

Sed la memoroj restas kaj la sentoj estas fortaj. Tial mi volas fini mian raportadon pri mia jar?an?i?o per du videoj, amba? de Inicialoj DC. Unu titolo mencias Berlinon, la alia rakontas trankvile pri hejmenvojo. Nenio povus esti pli trafa nun ol tio.

Inicialoj DC: Berlino sen vi

Inicialoj DC: Hejmen

8 thoughts on “Hejmen iru mi – mi ja sufi?e vidis, diris, kaj vagadis

  1. Resonado: Ne estas hejmo por vi tie ?i « La vivo de Kunar

  2. Resonado: El?erpi?is nun la vesper’ « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Donu al mi tiun tagon « La vivo de Kunar

  4. Resonado: La fina limo « La vivo de Kunar

  5. Resonado: Unu belan tagon « La vivo de Kunar

  6. Resonado: Vendante meblojn al studentoj kaj divorcitaj viroj | La vivo de Kunar

  7. Resonado: Mi iam iris al kongres’ | La vivo de Kunar

  8. Resonado: Ne?o dancas en la stratoj | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *