Sentiĝas kiel hejmo, mi devintus scii ekde mia unua spiro

Dum unu jaro mi ne estis ĉe Esperanto-renkontiĝoj. Unu jaro, damne! Kio okazis? Krom la kutimaj lastatempaj malsanoj en mia vivo, partopreno en la antaŭa aranĝo ege malmotivigis min denove feriumi en Esperantujo. Mi eĉ ne skribis pri tiu renkontiĝo, ĉar mi supozis, ke mian kritikon oni ne akceptus, sed anstataŭe donus al mi la etikedon “eterna grumblemulo”. Aliflanke mi ĉiam opinias, ke gravas vortumi ankaŭ kritikon. Mi nun tamen venis al solvo: Mi skribos pri miaj du pasintaj Esperanto-renkontiĝoj samtempe. Tiel facile videblas, ke mi donas laŭdon kaj kritikon.

Volonte mi skribintus ion pli frue ol nun pri la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo), sed la kutima post-renkontiĝa viruso ĉifoje kaptis ankaŭ min kaj mi malsanis dum kvin tagoj. Mi jam estas feliĉa, ke la emocia parto de la post-IS-sindromo ankoraŭ ne kaptis min!

Kiel antaŭ tri jaroj, mi alvenis kun dutaga malfruo. Eĉ estis la sama kialo!

Tial mi bedaŭrinde ne ĉeestis dum kelkaj koncertoj kaj aliaj amuzaĵoj de la vespera programo:

  1. koncerto de Kim
  2. kvizo
  3. koncerto de The ModStreets
  4. koncerto de The Heroine Whores

La unuaj du programpunktoj jam estas konataj dum Esperanto-renkontiĝoj. “The ModStreets” kaj “The Heroine Whores” koncertis, ĉar esperantlingva junulino manaĝeras la unuan kaj ludas en la dua grupo. La dua ludas grunĝon – la muzikon el mia junulaĝo!

The Heroine Whores: Your Beauty Dies (2010-12-28)

Kvankam mi maltrafis la koncerton, mi estis unu el la malmultaj (aŭ eĉ la nura) kiu aĉetis la albumeton surloke. Ĉiu kovrilo estas unuope ornamita. Mi jam anoncis, ke iam mi vendos tiun diskon kontraŭ multa mono! Aŭ eĉ pli bone: Mi stokos ĝin ie sekure nur por montri, ke “mi ja jam ĉiam diris, ke ili estas bonegaj”.

Sed kiel mi avertis, nun venas la kontrasta programo. Sekvas mia raporto pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ambaŭ raportoserioj ne rekte komparas la samajn partojn de la du aranĝoj. Se mi eĉ tion ankoraŭ provus akiri, mi neniam finus tajpadon! Kiam ambaŭ serioj estos kompletaj, tamen eblos kompari.

La unua Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) finiĝis kaj ankoraŭ du semajnojn poste mi bezonis tempon por ripozi. Ne nur por dormi sufiĉe, sed por senti min denove bone. La kutima post-IS-sindromo ne alvenis, eĉ inverse: Kiel nur post miaj plej malbonaj Esperanto-renkontiĝoj, mi estis ege feliĉa, finfine vojaĝi hejmen! Kio okazis?

La 1a JES certe estis renkontiĝo kun multaj bonaj flankoj, sed entute ĝi restis longe for de la listo de miaj bonegaj Esperanto-aranĝoj. Necesas atente analizi, kio kial plaĉis al mi kaj kio ne.

Mi komencu mian plurpartan raportadon per la plej bazaj bonaj aferoj. La silvestra balo estis tia, kia ĝi estu. Bedaŭrinde tio ne estis memkomprenebla dum la pasintaj jaroj. Kiel mi jam skribis, trifoje dum la Internacia Seminario (IS) ĝi tute aŭ grandparte ne plaĉis al mi. Dum la JES ĝi klare estis la kulmino de la aranĝo kaj deca vespero por bonvenigi la novan jaron. Fakte ni komencis tosti jam je la 12a tagmeze ĉar unu partoprenanto estis Novzelandano. Neniu jam portis siajn balajn vestojn, sed la etoso tamen estis festa. Oni rimarkis, kiel homoj ĝojas, kiam oni festas la novan jaron laŭ ilia tempozono. Tiuj kormovigaj momentoj por mi estas ĉiam la centra afero de silvestro en Esperantujo. Je la 19a horo sekvis la nova jaro en Kazaĥujo. Ĵomart kaj Nataŝa invitis al trinkaĵoj kaj vinberoj. Ili muzikis kune kun Alexandr Hrustalyov en Esperanto kaj la rusa. Poste ankaŭ Emmanuel kantis unu kanton en la rusa.

Je la 22a, la nova jaro en Moskvo, la Rusoj faris grandan rondon, al kiu ankaŭ mi kontribuis per manĝaĵo kaj ŝaŭmvino. DĴ Leo surmetis Новогодняя de Дискотека Авария (Diskoteka Avariya) (kiun li estis ricevinta de mi dum la pasinta jaro), sed ni ĉiuj festis unu etaĝon pli supre. Unu horon poste okazis simila festado ĉe la nova jaro en Ukrainujo. Intertempe ni ĉiuj jam estis ĉe la silvestra bufedo. Ne estis iu pinta plado, sed tio ne estis la decida afero. Gravis, ke por ĉiu estis sufiĉe da manĝo kaj ke oni metis la saman multfoje al diversaj tabloj. Tiel ĉiuj homoj povis rapide preterpasi kaj plenigi sian teleron.

Noktomezo ne estis tiom pinta por mi kiel kutime, sed mi donis miraklokandelojn al la homoj. Tio bone efikis al la etoso.

Je la 1a – la nova jaro en Britujo kaj Irlando – mi transprenis la diskotekon kiel jam dum multaj jaroj antaŭe (kaj la tradicia unua kanto dum tiu tempo estas New Year’s Day de U2). Dum la du horoj da DĴumado – ĝis la 3a, la nova jaro en Brazilo – mi sentis min ekzakte je la ĝusta loko. Tre bona sento, kiun mi bedaŭrinde malofte havis dum la semajno. Mi iomete variigis la muzikon kaj interalie surmetis malnovan rokmuzikon, kio tre plaĉis al la homoj.

Granda pluso estis, ke en ĉambro apud la dancejo haveblis kuko kaj trinkaĵoj (limonado, akvo, kafo) senpage. Tiel homoj, kiuj bezonis etan paŭzon, povis iomete kapti novan energion tie kaj poste daŭrigi la festadon.

Mi ne plu memoras, kiam mi iris dormi, sed mi ankoraŭ restis veka, ĝis la novjaro venis al Kanado. Cyrille (de La Pafklik’) surmetis la muzikon kaj la rezulton mi tre ŝatis. Mi memorfiksis, ke mi estis staranta en lavejo (aŭ brosanta dentojn aŭ lavanta manojn), kiam finiĝis Sunday Bloody Sunday de U2 kaj mi pensis: “Post la lasta akordo de tiu kanto, povus bonege komenciĝi Boys Don’t Cry de The Cure.” Kaj kio sekvis? Ĝuste tiu kanto! Kaj ambaŭ apartenas al mia kutima stoko. Mi vere estis tre feliĉa pri tiu muzikelekto.

4 pensoj pri “Sentiĝas kiel hejmo, mi devintus scii ekde mia unua spiro

  1. Resonado: Hejmo estas kie la doloro estas « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi iam iris al kongres’ | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi estas la pasaĝero | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: