Hejmo estas kie la doloro estas

Al la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) aliĝis pli ol 300 personoj. Kun tiom da partoprenantoj, ĝi estintus la plej granda Esperanto-renkontiĝo dum silvestro ekde la 47a Internacia Seminario (IS) en Naumburg/Saale 2003/04 (vidu la statistikan komparon de la pasintaj jaroj).

Burg ĉe la Spree-arbaro situas en plej orienta Germanujo. Tiamaniere oni ne seniluziigis la promeson, okazigi la aranĝon proksime de Pollando. Mi iam havis rigardon al la listo de eblaj lokoj, sed ne memoras, kion mi opiniis. Burg estas vilaĝo kun malpli ol kvin mil enloĝantoj, iomete meze de la nenio. Tamen eblis atingi ĝin bone per aŭto. Nur la multa neĝo en la urbeto mem ĝenis. Ĉar estas turista loko, tie troviĝis supermerkato kaj mi ankaŭ trovis poŝtbankon en vendejo. Neniel do estis problemo por mi preni monon kaj aĉeti ion. La junulargastejo troviĝis sep cent metrojn for de la amasloĝejo, kie ankaŭ okazis la plej granda parto de la programo. Mi unue timis, ke la vojo estos tro longa, sed tamen montriĝis eltenebla distanco.

Origine mi planis, serĉi privatan loĝejon. (La kialon eblas ekscii el mia raporto pri la 1a JES unu jaron antaŭe.) Mi volis esti certa, loĝi proksime de la ejo, kie la programo (kaj la etoso) okazos. Aliflanke mi ne volis memzorgi. Bedaŭrinde ĉifoje mi tre malfrue ricevis feriotagojn. Nur meze de decembro mi povis finfine aliĝi. Tiam neniuj privataj loĝebloj plu restis. Ankaŭ la lokoj en la junulargastejo jam estis for kaj mi devis prepariĝi al tranoktado en la amasloĝejo.

Sed el la originaj aliĝintoj reale venis nur 252, tiel ke mi tamen ricevis liton en la junulargastejo. Kaj kiel montriĝis, mi tie ege bone dormis, eĉ se ne ĉiam tiom longe, kiel mi intencis. Sed tio nur montris, kiom refreŝige estis la dormo. Ankaŭ la manĝaĵo en la ejo estis en ordo, iomete super la averaĝo laŭ mia impreso. Nur de la tre ordinara junulargasteja teo mi estis tiom malsoifa, ke mi neniam trinkis ĝin. Sed tagmeze (post la ellitiĝo) haveblis kafo kaj diversaj teoj en sakedoj, do mi ne povas plendi.

Kvankam mi alvenis du tagojn post la komenciĝo de la aranĝo, mi ankoraŭ trafis multajn koncertojn.

La unua estis de Gijom Armide, kiu kantis kaj pianis. Je tiu tempo tamen mi ĝojis simple trinki bieron kaj babili kun aliaj homoj, tiel ke mi maltrafis la plej grandan parton. Certe li havas fortan voĉon kaj ludas bone; mi nur ne havis ĝustan humuron por tio. Gijom ankoraŭ ludis unufoje en la gufujo dum la lasta nokto kaj, se mi ne malbone memoras, antaŭe jam unu fojon.

ChamäleoTon ludis en ĵaza konsisto konatajn rokmuzikaĵojn, ekzemple Seven Nation Army de The White Stripes, Owner Of A Lonely Heart de Yes (fakte nur la melodion, se mi ĝuste memoras, kaj tro ofte ripetinte) kaj “My Favourite Game” de The Cardigans. Ekzakte tiujn kantojn mi tuj rekonis, kiam ili eksonis. La grupo venis al la JES ĉar la nuntempe prezidantino de la Germana-Esperanto-Junularo, Julia Hell, estas membro en ĝi. Mi povas bone kompreni tion: Kiam Esperanto-renkontiĝo okazas proksime de la urbo, kie miaj bandanoj loĝas, mi ankaŭ volas prezentiĝi sursceneje (sed ne ĉiam sukcesas)!

ChamäleoTon (dum alia okazo): My Favourite Game

Nun sekvas denove miaj impresoj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Post la pozitivaj partoj, per kiuj mi komencis hieraŭ, nun sekvas iom da kritiko.

Pri la loko necesas diri: Ĝi neniel estas proksima al Germanujo. Se mi ne tute eraras, oni faris tiaspecajn promesojn antaŭe, je la komenco de tiu nova projekto “JES”. Mi povas kompreni, ke se oni serĉas ejon kaj havas amikon, kiu prizorgas domon, tiel ke ne estos problemoj dum la semajno, tio estas granda atuto. Aliflanke en Zakopane jam kelkfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, kaj se oni volis fari ion novan, kial oni tiel daŭrigis tradicieton? La urbo mem kombinas ambaŭ malavantaĝojn de eblaj lokoj: Unuflanke ĝi estas malfacile atingebla (kiel eta vilaĝo meze de la nenio), aliflanke ĝi estas turista centro, tiel ke diversaj vintrosportaj atrakcioj forlogas la homojn (kiel en granda urbo). Dum la revojo daŭris terure longe, veturi perbuse al Krakovo. Tiuj, kiuj prenis la samtempan trajnon, rakontis eĉ pli terurajn aferojn…

Dormi sur matracoj en lernejo ne estas io nova por mi. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 (kaj jam en 2000) mi faris tion kaj funkciis bone. Sed ĉifoje tio estis absoluta teruraĵo: Tuj en la apuda koridoro tage kaj nokte bruis homoj, la pordo malbone fermiĝis, kaj ĉar multaj ne bone atentis, ĝi ofte restis malferma. La negativa kulmino estis: Dum silvestro mi rimarkis, ke mankis la pantalono de mia bona vestaĵaro. Unu tagon poste ĝi retroviĝis (ne sen peno miaflanke kaj kulpo de aliaj homoj!), sed tiam la grava okazo, por kiu mi estis enpakinta kaj pendiginta ĝin, jam estis pasinta.

Resume mi devintus preni privatan ĉambron en iu malmultekosta hotelo, sed miaj provoj fari tion el Germanujo anticipe estis malsukcesaj kaj mi opiniis, ke ne plu estas lokoj. Nur post la alveno mi rimarkis, ke tute ne estintus problemo, trovi tuj apude ion. Ke mi post la unua nokto ne tuj translokiĝis (tiel fajfante pri la pago por tranoktado en la JES-ejo), estis mia granda eraro.

Zakopane mem cetere estas bela loko. Mirinde, se oni konsideras, ke kutime mi ne ŝatas turistajn centrojn. Miaj spertoj kaj kun Pollando kaj kun la Poloj estis tute pozitivaj. La homoj ĉiam reagis afable, kiam mi uzis miajn bazajn konojn de la pola lingvo, kaj plurfoje respondis en flua germana.

3 pensoj pri “Hejmo estas kie la doloro estas

  1. Resonado: Hejmen en la nokto, malfrua teregal’ « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Unu konas la stelojn « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi havas neniun emon, neniun emon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: