Arkivoj de etikedoj: gijom

Jen venas sun’

Pli ol duona jaro da silento – kio okazis? Ĉiam validas mia diraĵo, ke aŭ mi vivas, aŭ mi skribas pri mia vivo. Tial la longa silento estas tre bona signo. Tamen mi rimarkis, ke ne estas bone, se la plej aktualaj enskriboj ŝajnas tiom negativaj pri la vivo, precipe ĉar tio tute ne kongruas al mia ĝenerala sento, sed montras nur unu faceton, kiun mi ne povas vivi dum mia ĉiutago. Skribi pri io ĉiam estas metodo, kvazaŭ liberigi la menson de ĝi kaj havi spacon por koncentriĝi pri aliaj, novaj aferoj.

Mi faris serion pri la Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011. La lasta rakonto estis pri privata festo en Berlino en marto 2013. Sed ekde tiam ariĝis nova listo, kiun mi same ne sukcesis transformi al enskriboj ĝustatempe. Nu, prefere malfrue ol neniam.

Inter la semajnfino en Berlino kaj la sekva renkontiĝo pasis nur kelkaj semajnoj. Fine de marto mi vojaĝis al Italujo, kie atendis min la Internacia Junulara Festivalo (IJF). Mi estis jam aliĝinta dum la KKPS, perceptante kiom multaj el miaj amikoj venos tien. Por mi estis la unua partopreno ekde 2004 kaj same la unua fojo en Italujo ekde tiam. Post tio, kion mi laste skribis pri la IJF, estis eta miraklo, ke iu ankoraŭ sukcesis ŝanĝi mian opinion kaj konvinki min reveni.

La IJF okazis en la Apula regiono, tiel ke iĝis la plej suda IJF iam ajn. En tiu regiono mi neniam estis antaŭe. Mi flugis de Frankfurto tra Romo al Brindisi, tie havis hotelĉambron por unu nokto kaj la sekvan tagon trajne vojaĝis la lastajn 20 km ĝis Ostuni. La loko estis multe pli facile atingebla ol dum la pasintaj jaroj, alia sufiĉe proksima flughaveni troviĝas en Bari. Ostuni mem estas interesa, pitoreska urbo. La ejo troviĝis kelkajn kilometrojn for de ĝi, sed survoje al la maro (Ostuni mem situas sur monteto). Ĝi estis vilao, do ne duona ruino kiel kelkfoje okazis en la pasinteco. La maro estis atingebla per kvaronhora piediro.

La manĝaĵo estis bonega. Ni havis afablajn kuiristinojn, kiuj tre ŝatis nin. Kiam mi alvenis, mi tuj ricevis mian ĉambron, kaj la duŝoj havis varman akvon. Mi eĉ partoprenis duontagan ekskurson al Alberobello. Tie ni frandis glaciaĵon sur tegmento. Kim proponis tute laŭ la magio de la momento, traduki “Here Comes The Sun” de The Beatles al Esperanto, kaj ni sukcesis fini parton. Dum propra duontaga ekskurso al Ostuno helpis miaj konoj de la itala.

Entute partoprenis eble 80 personoj. Do la IJF estis klare pli malgranda ol dum siaj plej bonaj tempoj, sed multe pli etosa ol dum la pasintaj fojoj, kiam mi ĉeestis. IEJ ŝajne finfine vekiĝis, kiel montriĝas laŭ ĉio, kion mi skribis supre. La kerno de la etoso sendube konsistis el la internacia amikaro, kiu nuntempe partoprenas multajn renkontiĝojn.

Nun sekvu ankoraŭ kelkaj vortoj pri la kutimaj, centraj programeroj (nu, centraj almenaŭ por mi, kaj ankaŭ por la etoso). La trinkejo estis en ordo. Tie haveblis granda elekto de trinkaĵoj. Bedaŭrinde ĝi troviĝis en salono kun malbona akustiko, kiu estis tro hela. La gufujo unue ne bone funkciis. Poste oni translokigis ĝin en la enirhalon, kiu estis la centra loko por renkontiĝi (grava afero por bona renkontiĝo, kiel mi ne laciĝas ripeti). Bona decido, eĉ se por tradicia gufujo estis ne sufiĉe malluma kaj trankvila, sed tiel almenaŭ eblis facile teumi kaj babili, kaj tio estas la centra afero de gufujo.

La muzika programo estis tre riĉa, des pli konsiderante la nombron de partoprenantoj. Kim alfrontis kelkajn etoso-problemojn pro enŝaltita lumo (kaj malfavora akustiko), sed je la fino tamen funkciis. Dum la koncerto de JoMo mi kantis “Jen alkohol’” kiel unuan kanton kaj poste La Bamba. Krome koncertis Gijom kaj Itala grupo kun la nomo “blusengaĝiĝo”. La itala grupo ludis dufoje. Dum la unua fojo ili ludis ekzemple “Riders on the Storm” de The Doors. La dua fojo tamen ŝajnis maletosa al mi.

Okazis internacia kulinara festivalo, simile al aliaj renkontiĝoj, tamen unu tagon antaŭ la fino de la fastotempo, tiel ke mi apenaŭ povis manĝi ion de la frandaĵoj. Sed almenaŭ mia ĉokolado, kiun mi poste disdonis, denove bone funkciis por ĝojigi la homojn.

IJF 2013 en Ostuni

Ni ŝirmiĝas inter muroj de solec’

Kio restas por diri pri la koncertoj dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo)? Post enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo, mi ne plu frekventis iun koncerton fakte.

Dum la novjara nokto okazis kvizo. La 2an de januaro unue koncertis Tone (kiu jam aperis dum la koncerto de Jonny M kiel gastmuzikisto), poste Danghera kaj Kim (kiujn mi jam konis kune de la 3a JES). Nekutime aldoniĝis la vespero de la 3a de januaro, ĉar la JES daŭris ĝis la 4a. Post la internacia vespero ankoraŭ koncertis La Perdita Generacio (LPG).

Aldoniĝas la gufujo-koncertoj, kiujn mi ĉiujn komplete maltrafis: La 30an de decembro koncertis Gijom Armide, la 1an de januaro ĴeLe (Lena kaj Ĵenja Wilke) kaj poste LPG kaj la 2an de januaro unue Inicialoj DC kaj poste Johannes Mueller.

Kvankam mi ĝenerale aprobas la ideon de programo en la gufujo, tio ĉio laŭ mi estis evidente tro. Tio blokis la gufujon dum horoj, tiel ke mi mem havis problemojn, foruzi mian tasopason, ĉar dum multaj noktoj mi simple maltrafis la malmultan “liberan” tempon de la gufujo. Aldone oni uzis teknikaĵojn por tiuj koncertoj (iomete kontraŭ la tradicio) por surbendigi ankaŭ ilin. Sed tio signifis, ke ne povis okazi diskoteko tiam. Do la mesaĝo estas klara: Gufujo-koncertoj volonte, sed ne tiel, ke ili malebligas diskejon aŭ spontanean teumadon kun parolado.

Aliflanke tiel mi pasigis pli multan tempon en la trinkejo. Ĝi havis bonan teamon ĉifoje, kiu diligente laboris. Krome la ĉambro estis farita por trinkejo kaj havis veran etoson – tute male al tiu de la 3a JES! En la trinkejo plurfoje okazis karaokeo (ankaŭ tio iom tro ofte kaj longe laŭ mi – kiu ne ŝatas tion, devis fuĝi), sed krome oni montris muzikvideojn. Dum la novjara nokto mi eksidis kaj mem iomete surmetis videojn, tiel iĝante VĴ Kunar (nova afero!). Tio kunkreis bonan etoson. Cetere la trinkejo disponigis kafon dum la posttagmezoj – tre bona ideo!

Eĉ se mi ne partoprenis tiujn menciitajn koncertojn, mi povas almenaŭ ligi al diversaj videoj faritaj dum ili. Filmis Sjoerd Bosga kaj Irek. Bedaŭrinde ŝajne ne plu eblas rekte enmeti videojn de Ipernity, tiel ke mi nur povas ligi al ili:

  1. Tone – Verva Virin’
  2. LPG – La kosma aventuro
  3. Tone & Jonny M. – Eterna lumo

Inicialoj DC (i.d.c.)

Kim kun Danghera: Ska-virino

La Perdita Generacio (LPG): Lulkanto por piratoj

ĴeLe: Ukraina popolkanto

Gijom Armide: Viaj bukloj

Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin

Nur nun, skribante pri ĉiu Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, mi plene konscias pri tio, kiom multaj entute estis. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste, la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio 2012 kaj la FAME-premiado en oktobro 2012, mi pritraktu aranĝon, kies nomon mi (ŝajne) jam konas ekde jaroj sed kiun mi partoprenis pasintan jaron la unuan fojon. Nur unu semajno post la esperantumado en Aalen, mi tuj veturis (relative spontanee) al la sekva aranĝo. Allogis min la KKPS en Delft (Nederlando) inter la 2a kaj 4a de novembro 2012. Fakte la renkontiĝo antaŭe nomiĝis PSKK (PostSomera KlaĉKunveno) – kial la nomŝanĝiĝo? Fakte nova generacio de aktivuloj transprenis la organizadon kaj oni petis ilin iomete ŝanĝi la nomon, eĉ se ĝi indikas iasence la daŭrigon de la tradicio.

Estis pluraj kialoj, kiuj motivigis min veni: Unue, la aranĝo havis vizaĝon, kaj estis tiu de Roĉjo, kun kiu mi jam tiom sukcese stultumis dum la SES. Due, li jam tiam disdonis bona varbilon en la formo de amuza gazeto (simile serioza kiel la Blinda Gardisto, kiun mi mem redaktis dum multaj jaroj). Trie, ne mankis stulta vortludo: „La KKPS“ sonas kiel koko kun la nomo Poso. Kvare, mi vidis la liston de la aliĝintoj, kaj tie aperis multaj konataj nomoj, kaj laŭ ili iĝus vere internacia kaj etosa renkontiĝo. Kaj mi vere bezonis novan dozon da Esperantujo.

Al KKPS 2012 venis proksimume 50 personoj el tuta Eŭropo (kaj Brazilo). Eĉ okazis koncerto de Gijom. Ŝajne nun eĉ la malgrandaj renkontiĝoj postulas altkvalitan Esperanto-muzikon. Kiom bona evoluo! Sed la vere ŝoka novaĵo por mi estis, ke jam pretis papera aliĝilo al la Internacia Junulara Festivalo (IJF)! Kiu pensintus tion?

Sabate vespere mi surmetis muzikon kaj kelkaj homoj dancis. Eĉ sufiĉis por malgranda rondo de „La Bamba“! Kaj tiel Nederlando iĝis la 11a lando en la listo de landoj, en kiuj mi DĴumis (post Slovakujo).

Unu interesa afero okazis dimanĉe:Mi parolis kun la juna Nederlandano, kiun mi estis ekkoninta dum la SES, kaj li menciis, ke li ofte aŭskultas mian muzikaĵon „Jazz di Gennaro“ dum lernopaŭzoj. Mi neniam atendintus, ke mia muziko povus tiom utili! Bone, ke mi enretigis grandan parton de la samplobazita muziko, kiun mi kreis.

Fakte hodiaŭ antaŭ ekzakte 16 jaroj mi komencis verki samplobazitan muzikon. Post la unuaj tri jaroj, la rapideco de mia verkado bedaŭrinde forte malkreskis. Sed nun, kiam la tuta kolekto de samplaĵoj estas sur mia portebla komputilo, la facileco de la „fruaj jaroj“ parte revenis. Mi scivolemas, kiam mi finos la sekvan kanton.

Jen cetere du enskriboj de Stela pri KKPS 2012. Mi tre ĝojis revidi ŝin – estis la unua revido ekde la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) 2009/10

Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

Post la karavano kaj la unuaj du tagoj, kio krome okazis dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)?

La 29an de decembro, vespere unue koncertis Inicialoj DC. Mi ne aparte memoras ion de la koncerto, sed mi ĉiam ŝatis lian muzikon. Poste estis la vico de Kim J. Henriksen, kiun mi pasintfoje vidis, kiam li estis gastbasisto de 42. Grupo nova por mi estis “Danghera”, grupo de kvar Danaj junuloj (17-jaraj, se mi ĝuste memoras), inter ili la filo de Kimo. Ili ludis instrumentan surfrokmuzikon, memoriganta ekzemple al la sonŝpuro de Pulp Fiction aŭ la kanto “Kosmoŝip'” de “Alaksio kaj la Galaksio”, kiu aperis sur la “Esperanto Subgrunde Kompil’“. Je la fino de la koncerto, ili ludis kune kun Kim. La muziko tre plaĉis al mi. Dum tiu nokto la diskoteko daŭris ĝis la 5a proksimume.

La 30an de decembro, unue okazis la koncerto de Johannes Mueller. Mi tamen preskaŭ preskaŭ nenion sekvis de tio, ĉar mi preferis ekstere babili kun homoj. Mi simple ne havis la ĝustan humuron por tio kaj krome mi forte preferas muzikon, al kiu eblas danci.

Tio montriĝis tuj poste dum la koncerto de La Perdita Generacio. Bedaŭrinde ambaŭ kantistinoj ne ĉeestis (unu alvenis nur poste), tiel ke LPG konsistis ĉifoje nur el tri viroj. Tamen ili sukcesis dancigi la homojn.

La muzika programo estis tiom densa, ke eĉ ne estis okazo por aliaj ĉeestantaj muzikistoj kiel ekzemple Jonny M kaj mi, aperi sur la scenejo. Tamen Jonny M dum unu nokto montris siajn DĴ-kapablojn. Li ne surmetis regeon, kiel oni povintus pensi, sed ofte tre pezan, dancigan muzikon, ekzemple Killing In The Name Of de Rage Against The Machine. En Esperantujo Jonny M ankoraŭ havas longan karieron antaŭ si!

Dum alia vespero DĴumis Leo Sakaguchi kaj li havis problemojn, fini la diskotekon. La homoj simple pludancis, tutegale, kiun kanton li surmetis! Li mem estis tre impresita de tio. Nun videblis la avantaĝo de malgranda diskoteko: Ĝi facile pleniĝis kaj la etoso estis ege bona.

Cetere mi daŭrigis la tradicion de ĉokolado-frandado, kiun mi ekis dum post-JES-festo en Berlino unu jaron antaŭe kaj ripetis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en somero. Ĉifoje estis dekoj da diversaj ĉokoladoj kaj mi feliĉigis multajn homojn per ili.

Kio dirindas pri la silvestra balo? Ĝi okazis en la koridoro, sed por la kvanto da partoprenantoj tio estis en ordo, ĉar trinkejo kaj gufujo estis tuj apudaj kaj ankaŭ en aliaj ĉambroj homoj povis sidi. En la manĝejo en la teretaĝo estis plia eblo sidi kaj babili.

Origine ni ne volis komenci la silvestran balon tre frue, sed tiam oni atentigis min pri tio, ke la nova jaro laŭ Moskva tempo komenciĝos jam je la 21a, do unu horon pli frue dum antaŭaj jaroj. La kialo estas, ke Rusujo ne retransiris al vintra tempo, tiel ekde nun ĉiam estos tiel. Pro tio mi haste surmetis muzikon el la filmo “Stiljagi“, kio ege plaĉis al la Rusaj partoprenantoj. Jam dum la 67a Internacia Junulara Kongreso en Kievo (Ukrainujo) mi rimarkis, kiom populara tiu muziko estas. Nun mi sukcesis dancigi la homojn. Tiuj kantoj inivitis al para dancado, kaj mi ege ĝojis, ke mi povis malfermi la vesperon per solenaj muzikaĵoj.

Mi daŭrigis ĝis la nova jaro en Ukrainujo je la 23a horo. Tiuokaze mi surmetis du kantojn, kiujn mi fakte ne havis sur mia portebla komputilo. Mi uzis la interretkonekton kaj Alisa Nikitina proponis du kantojn, nome “Wild Dances” de Ruslana, venka kanto en la Eŭropa kantokonkurso “Eŭrovido” en 2004. La alia kanto estas en la ukraina kaj ege plaĉas al mi!

Тартак: Наше літо (Tartak: Nashe Lito)

Noktomezon mi ne aparte memoras, sed estis deca festo, kaj je la fino nur tio gravas. Mi transprenis la diskotekon ankoraŭfoje inter la 1a (nova jaro en Britujo kaj Irlando) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). (Bedaŭrinde mi ne memoras kun certeco, ĉu mi surmetis la kanton “New Year’s Day” de U2, kiel mi faris kutime aŭ dum tiu tempo aŭ jam tuj post noktomezo. Sed ĉar tio estas mia propra tradicio, mi vetus je tio, ke mi faris.) Ĉar JES finiĝis jam la 1an de januaro, oni devigis nin fini la festadon en la koridoro jam je la 6a matene. Tio klare montras, kial JES denove daŭru tutan semajnon. Tamen la ĉeestantaj festemuloj solvis la aferon, translokigante la tutan aparataron al la kelo, tiel ke la diskoteko povis pludaŭri. Mi enlitiĝis ĉirkaŭ je la 7a matene.

Per tio jam finiĝis la oficiala JES. Sed ankoraŭ restas longa postfestado en pluraj etapoj, pri kiu mi rakontos en alia enskribo.

Nur venu kaj prenu min hejmen

Bedaŭrinde la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) finiĝis unu tagon pli frue ol dumsilvestraj junularaj Esperanto-renkontiĝoj kutime. Tion la organizantoj nepre evitu estonte!

Internacia vespero ne okazis. Kaj la homoj, kiuj ankoraŭ estis lacaj de la pasinta vespero, devis tamen festi lastan fojon kune dum tiu aranĝo.

Sed ankaŭ restis unu nokto por montri miajn kvalitojn! Unua okazo estis la koncerto de La Pafklik’. Jam dum la pasinta fojo mi estis envolvita; nun mi transprenis eĉ pli gravan rolon: Mi surmetis la muzikon! Platano (Cyrille Poullet) jam estis petinta min kelkajn tagojn antaŭe pri tio. Dum la lasta posttagmezo ni faris sonprovon. Ĉi tie montriĝis grava kvalito de Cyrille, kiun mi bedaŭrinde ne tro ofte renkontas ĉe artistoj: La preteco, bone prepariĝi. Li faris diskon, sur kiu ĉiuj muzikaĵoj jam estis en la ĝusta ordo. Krome li pene verkis grandan afiŝon, sur kiu li indikis, ĉu inter du kantoj estas paŭzo aŭ ne, kaj aldonis, kiu gastmuzikisto venos. Kaj da ili estis kelkaj: Gijom Armide unufoje transprenis la muzikadon kaj Eric Languillat (Inicialoj DC) kunkantis. Poste venis Martin Miniĥ kun propra kanto. La Perdita Generacio (LPG) helpis ĉe alia muzikaĵo. Kaj je la fino ankaŭ mi venis al la scenejo. Antaŭe mi estis uzinta iomete la elektronikajn gratilojn. Entute estis granda honoro, labori kun La Pafklik’.

Ĉar dum la silvestra balo ne eblis DĴumi por mi pro teknikaj problemoj, nun mi des pli volis transpreni la diskejojn. Estis la nokto de mia DĴ-naskiĝtago. Antaŭ 17 jaroj mi la unuan fojon surmetis la muzikon. Laŭ la jaroj, nun mi estas DĴ dum mia duona vivo.

Mi komencis je la 23a horo kaj 30. La tutan tempon dancis inter 20 kaj 30 homoj, sed neniam sufiĉe multaj por surmeti “La Bamba”. Tial mi rezignis pri tio, prezenti miajn multajn versiojn de la kanto por bambumado. Tamen la homoj bone amuziĝis kaj mi perceptis unu aparte belan aferon: Kelkaj eble restis la tutan tempon, sed aliaj venis por kelkaj kantoj. Tiel mi ofertis ion al multaj partoprenantoj kun tre diversaj gustoj. Cetere jam dum la posttagmezo mi elspezis tempon por kompili liston da kantoj, kiujn mi tute ne estis ludinta dum la semajno, kaj kiuj plej utilos por la lasta vespero. Tiel mi akiris maksimuman muzikan varion. Mia ekstera sonkarto helpis eviti la problemon de tro mallaŭta komputilo.

Je la tria la diskoteko finiĝis, ĉar ankoraŭ okazis karaokeo. Kiam oni unue anoncis tion al mi, mi ne tro ŝatis la ideon. Sed poste mi opiniis, ke estas tute en ordo, tiam fini. Tiel mi povis foriri “nevenkite sur malferma (diskoteka) grundo“. DĴ Leo ankoraŭ donis al mi rabaton kaj invitis min al rondo da trinkaĵoj.

Kion ankoraŭ indas skribi pri la 2a JES? Mi bedaŭras, ke ĝi ne havis veran teman programon. Ja ekzistis iu temo, sed la kontribuoj ŝajnis por mi aparteni al la kutima distra programo. Domaĝe, ke ŝajne ne plu eblas trovi (ŝanĝantan, novan) temon, pri kiu oni volas kaj povas prelegi kaj diskuti altnivele kaj sen deviga harmonio.

Tamen almenaŭ laŭ la plena programtabulo ĉiam okazis pluraj aferoj samtempe. Laŭdojn mi legis aparte pri la novula programo (kaj la gravecon de tiu programero oni ne subtaksu!) kaj la kontribuoj de E@I. Eĉ se venis 50 homoj malpli ol aliĝis, la 2a JES iĝis la plej granda silvestra renkontiĝo en Germanujo ekde la Internacia Seminario 2003/04. Kaj laŭ mia persona impreso, estis la plej bona etoso ekde la Internacia Seminario 2001/02. Laŭ tiuj du mezuroj, estis tre sukcesa aranĝo.

Imprese, kiom grava por estis la babilado kun la aliaj veteranoj (Andi, Ivo, Dmitri). Same valora por mi estis la eĥo, kiun mi ricevis de amikoj kaj homoj, kies opnion mi alte taksas.

Ĝenerale mi retrovis, kio estas por mi esenca parto de mia Esperanto-identeco: Esti parto de io, kio estas pli granda ol mi. Mi sentis min kiel sukero en la kafo: Mi tute miksiĝis kun la amaso, sed ne perdiĝis. Mi estis hejme denove.

Kaj mi ankaŭ sukcesis realigi tion, kio estas la plej grava afero en la vivo por mi. Kutime oni diras, ke “amo estas la plej grava afero de la mondo“. Sed kio, se feliĉa amo ne haveblas? Tiam la jenaj aferoj plej gravas por mi:

  • fari diferencon
  • movi ion en la koroj de la homoj
  • sorĉi brileton al la okuloj de belaj virinoj, rideton al aliaj vizaĝoj, feliĉigi homojn

Por fini mian raportadon pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando), mi ankoraŭ skribas pri kelkaj programeroj. Ili estis tre diversaj!

Hejmo estas kie la doloro estas

Al la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) aliĝis pli ol 300 personoj. Kun tiom da partoprenantoj, ĝi estintus la plej granda Esperanto-renkontiĝo dum silvestro ekde la 47a Internacia Seminario (IS) en Naumburg/Saale 2003/04 (vidu la statistikan komparon de la pasintaj jaroj).

Burg ĉe la Spree-arbaro situas en plej orienta Germanujo. Tiamaniere oni ne seniluziigis la promeson, okazigi la aranĝon proksime de Pollando. Mi iam havis rigardon al la listo de eblaj lokoj, sed ne memoras, kion mi opiniis. Burg estas vilaĝo kun malpli ol kvin mil enloĝantoj, iomete meze de la nenio. Tamen eblis atingi ĝin bone per aŭto. Nur la multa neĝo en la urbeto mem ĝenis. Ĉar estas turista loko, tie troviĝis supermerkato kaj mi ankaŭ trovis poŝtbankon en vendejo. Neniel do estis problemo por mi preni monon kaj aĉeti ion. La junulargastejo troviĝis sep cent metrojn for de la amasloĝejo, kie ankaŭ okazis la plej granda parto de la programo. Mi unue timis, ke la vojo estos tro longa, sed tamen montriĝis eltenebla distanco.

Origine mi planis, serĉi privatan loĝejon. (La kialon eblas ekscii el mia raporto pri la 1a JES unu jaron antaŭe.) Mi volis esti certa, loĝi proksime de la ejo, kie la programo (kaj la etoso) okazos. Aliflanke mi ne volis memzorgi. Bedaŭrinde ĉifoje mi tre malfrue ricevis feriotagojn. Nur meze de decembro mi povis finfine aliĝi. Tiam neniuj privataj loĝebloj plu restis. Ankaŭ la lokoj en la junulargastejo jam estis for kaj mi devis prepariĝi al tranoktado en la amasloĝejo.

Sed el la originaj aliĝintoj reale venis nur 252, tiel ke mi tamen ricevis liton en la junulargastejo. Kaj kiel montriĝis, mi tie ege bone dormis, eĉ se ne ĉiam tiom longe, kiel mi intencis. Sed tio nur montris, kiom refreŝige estis la dormo. Ankaŭ la manĝaĵo en la ejo estis en ordo, iomete super la averaĝo laŭ mia impreso. Nur de la tre ordinara junulargasteja teo mi estis tiom malsoifa, ke mi neniam trinkis ĝin. Sed tagmeze (post la ellitiĝo) haveblis kafo kaj diversaj teoj en sakedoj, do mi ne povas plendi.

Kvankam mi alvenis du tagojn post la komenciĝo de la aranĝo, mi ankoraŭ trafis multajn koncertojn.

La unua estis de Gijom Armide, kiu kantis kaj pianis. Je tiu tempo tamen mi ĝojis simple trinki bieron kaj babili kun aliaj homoj, tiel ke mi maltrafis la plej grandan parton. Certe li havas fortan voĉon kaj ludas bone; mi nur ne havis ĝustan humuron por tio. Gijom ankoraŭ ludis unufoje en la gufujo dum la lasta nokto kaj, se mi ne malbone memoras, antaŭe jam unu fojon.

ChamäleoTon ludis en ĵaza konsisto konatajn rokmuzikaĵojn, ekzemple Seven Nation Army de The White Stripes, Owner Of A Lonely Heart de Yes (fakte nur la melodion, se mi ĝuste memoras, kaj tro ofte ripetinte) kaj “My Favourite Game” de The Cardigans. Ekzakte tiujn kantojn mi tuj rekonis, kiam ili eksonis. La grupo venis al la JES ĉar la nuntempe prezidantino de la Germana-Esperanto-Junularo, Julia Hell, estas membro en ĝi. Mi povas bone kompreni tion: Kiam Esperanto-renkontiĝo okazas proksime de la urbo, kie miaj bandanoj loĝas, mi ankaŭ volas prezentiĝi sursceneje (sed ne ĉiam sukcesas)!

ChamäleoTon (dum alia okazo): My Favourite Game

Nun sekvas denove miaj impresoj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Post la pozitivaj partoj, per kiuj mi komencis hieraŭ, nun sekvas iom da kritiko.