Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laŭ malord’

Jam delonge mi volis aĉeti novan gitaron. Okaze de mia naskiĝtago mi finfine realigis tiun intencon. Kune kun mia frato mi veturis al “Musik Produktiv” en Ibbenbüren (proksime de Münster) unu tagon poste. Tiu vendejo iam estis la plej granda muzikvendejo en EAropo kaj daŭre estas tre impresa. Ĉe la muroj pendis dekoj da gitaroj kaj basgitaroj. Ĉie muzikis homoj diversajn instrumentojn.

Mi jam estis pripensinta antaŭe, kian gitaron mi aĉetu. Almenaŭ mi sciis, ke ĝi estu amplifiebla kaj kun zono, tiel ke oni povas ludi ĝin starante. Krome ĝi estu “Western”-gitaro, do kun mallarĝa kolo. Mia nuna gitaro estas koncertgitaro kun larĝa kolo, sen zono kaj ne amplifiebla.

Baldaŭ mi trovis la ĝustan angulon, kie la vendisto tuj invitis min, elprovi ĉiujn gitarojn, kiuj interesus min. Mi estis atendinta, ke tio iĝus multe pli malfacila! Tuj mi komencis rondrigardi kaj elekti kelkajn por pli intensa ekzamenado. Amplifiloj kaj kabloj pretis por konekti la gitarojn.

La prezoj ege variis kaj la unuan fojon mi vere aŭdis la diferencon inter malmultekosta kaj multekosta gitaro. Onidire la prezoj ĉe Musik Produktiv estas iom pli altaj ol aliloke, sed ĉiuj muzikistoj, kun kiuj mi parolis antaŭe, laŭdis la servon kaj opiniis, ke tial indas pagi iom pli. La vendejo eĉ havas kelkajn kompletajn pakaĵojn por komencantoj, sed la gitaro de speciala oferto ne sonis tiom bone kiom la tri eblaj kandidatoj, inter kiuj mi hezitis post iom da provludado. Je la fino mi akiris modelon, pri kiu la vendisto diris, ke ankaŭ li uzas ĝin. Dum la Esperanto-semajnfino, mi montris ĝin al Sebastian, kiu konfirmis la bonan kvaliton de la gitaro.

3 pensoj pri “Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laŭ malord’

  1. elgrande

    “Je la fino mi akiris modelon, pri kiu la vendisto diris, ke ankaŭ li uzas ĝin.”

    Tio estas ofte nur strategio por faciligi la achetdecidon. Mi iam achetis biciklon kaj mi devis iri al la vendejo en du diferencaj tagoj. En ambau tagoj diferencaj vendistoj asertis sendepende unu de la alia al mi, ke ili havas ghuste la saman biciklon.

  2. Sennoma

    vendostrategio

    Ankaŭ mi ofte spertis tion. Mi kaj la edzino ekzemple iris aĉeti matracon, kaj konsideris unu. Meze en la procedo la vendisto menciis kvazaŭ senzorge, ke lia edzino ĵus acetis precize tiun matracon. Mi kubutis la edzinon kaj ŝi palpembrumis 🙂 (Tamen la matraco estis bona; mi esperas al vi la samon pri la gitaro.)

    Ken

  3. Resonado: Mi volas la gitaron por fari bluson « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: