Mi ne povas elsaviĝi el Tohuvabohuo

La vivo restis tia, kia ĝi estis antaŭ unu jaro: Mia taglibro ekde monatoj paŭzas, ĉar mi faras aliajn aferojn. Mi sukcesis skribi pri multaj Eo-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis, kaj jam iĝis longa serio (lasta kontribuo hieraŭ), sed intertempe mi partoprenis tiom multajn pliajn, ke la listo kreskis denove. Sed tio ja estas bona novaĵo, kaj cetere persona rekordo: Neniam ofte en mia vivo mi estis ĉe tiom multaj renkontiĝoj en unu jaro. Kaj mi ankaŭ ne memoras jaron, en kiu mi vizitis tiom multajn landojn. Do la ĉefa kialo por la taglibra paŭzo estas tre pozitiva.

Krom tio, mi muzikas tiom regule kiom neniam antaŭe (aŭ ekde jaroj ne plu, sed certe kiom neniam antaŭe kun tia sukceso kaj efikeco). Aldoniĝas amase aĉetitaj diskoj, kiujn indus recenzi aŭ almenaŭ iel pritrakti en la muzika taglibro. Koncertojn mi vizitis malofte, ĉar mi daŭre ne sukcesis skribi pri ĉiu fojo, dum kiu mi eliris en 2011, kaj mi kvazaŭ dronas en neaŭskultitaj diskoj.

Sed la bona novaĵo por hodiaŭ estas: Finfine mi surbendigis kanton! Mi aĉetis la ekipaĵon jam en januaro 2012. Fakte kiel mi eltrovis, per la programo GoldWave ege facilas kombini diversajn surbendigojn, tiel ke tute ne necesas havi unu perfektan. Fakte mi ne uzis mian bonan gitaron, sed la gitalelon. Kaj la rezulto sonas surprize bone por tiom amatora provo!


Post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo (P.E.R.S.) de La Kuracistoj

(Kaj kiu scias, se mi tiel daŭrigas, eble mi iam surbendigos hiphopon kiel mi estis promesinta al Cyriile fine de 2005. Cetere ankaŭ hiphopajn instrumentaĵojn mi pluverkis oftege dum la pasintaj monatoj.)

Tute rande, La Kuracistoj nun havas propran paĝon ĉe Soundcloud:
soundcloud.com/kuracistoj

P.E.R.S. estas la dua propra kanto de La Kuracistoj ekde Al la liberec’ el la jaro 2009. Intertempe mi iomete variigas la strofomelodion de P.E.R.S., sed mi ŝatas, ke ĝi estas sufiĉe simpla, iom monotona kanto.

La ideoj por tiu kanto venis al mi jam post la 4a JES en Naumburg/Saale, kaj mi surbendigis ilin per mia poŝtelefono. Sed daŭris monatojn (tiuj vortoj iĝas rutinaj), ĝis mi reaŭskultis ilin, devenis la akordojn per mia gitalelo (kiel montriĝis, estas ĉiam bazaj akordoj, kiuj estas ege facile ludeblaj) kaj kunmetis la diversajn versiojn al unu kanto. Por la teksto mi havis nur fragmentojn, sed la reston mi verkis mirinde rapide en la urbaj trajnoj dum la vojo al kaj de la laboro. (Ekde aprilo mi laboras en Hamburgo dum la semajno.)

Jam ekde jaroj pretas miaj kvin receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo (PERS); nun estis tempo, ankaŭ verki kanton por tiu situacio. Mi sentis, ke Esperantujo ĝenerale bezonas tian kanton.

La akordoj en la refreno eble iomete memorigas pri “Tohuvabohuo” de Kajto. Tamen ne estas tute la samaj, dum la Kajto-kanto uzas ekzakte la samajn akordojn kiel Ray Charles en la famega kanto “Hit The Road Jack”. Do neniu serioza ideoŝtelado (aŭ senkonscia inspirado) miaflanke…

Kajto: Tohuvabohuo

Ray Charles: Hit The Road Jack

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: