Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’

Mia enskriboserio pri la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo).mem fini?is, sed mi da?re havas ion por rakonti. Post la enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo kaj gufujo kaj trinkejo kaj maltrafitaj koncertoj kaj D?umado kaj partopreno en la internacia vespero, la JES fini?is la 4an de januaro. Same kiel post la 2a JES kaj post la 3a JES, mi ne tuj voja?is hejmen, sed ankora? vizitis Berlinon.

La 4an vespere okazis koncerto de Danghera kaj Kim en la trinkejo “Fünf Ziegen”, kies estro parolas Esperanton kaj same kiel mi ?atas malnovajn Amplifiki-kantojn. Al la trinkejo venis sufi?e multaj esperantistoj, anka? kelkaj, kiuj anta?e ne estis ?e la JES. Tiel mi interalie revidis Alessandra, Italinon el Vercelli, kiun mi ne vidis dum kelkaj jaroj. ?i estas kvaza? el mia pasinteco kiel junulo… kaj tuj apud mi sidis Ro?jo, kun kiu mi stultumis pri nova kanto por la VIPoj. Nepriskribebla sento, kiel malnovaj tempoj miksi?is kun la nuno kaj proksima estonteco. Cetere mi anka? revidis Mao, kiu rakontis pri sia tempo kiel juna plenkreskulo. Kelkaj aferoj ?ajne ne ?an?i?as…

La sekvan vesperon okazis post-renkonti?o ?e la adreso Danziger Straße 50 (kiel anta? du jaroj). ?ifoje e? estis kun karaokeo, kaj mi partoprenis ?in!

Mi finu per bela anekdoto de la JES, nome la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC. La unuan fojon mi a?skultis ?in la unuan fojon en septembro 2009. Por kapti la post-JES-etoson, mi jam pli frue ligis al video. ?ifoje La Perdita Generacio (LPG) unue reludis la kanton kun iomete alia titolo, nome “Na?mburgo sen vi”. Inicialoj DC ?an?is tion al “Na?mburgo kun vi”. Kaj LPG kadre de alia koncerto ankora? dum la sama JES kreis la version “Na?mburgo sen ni”!

La perdita generacio (LPG): Na?mburgo sen vi

Inicialoj DC (i.d.c.) – Na?mburgo kun vi

Amba? supraj videoj estas de Sjoerd Bosga. Aldone Irek publikigis videon de LPG – Na?mburgo sen ni ?e Ipernity. Beda?rinde ne eblas rekte montri ?in ?i tie.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: