Hieraŭ post la laboro mi veturis per la trajno al mia iama studurbo Paderborn. Denove la kialo estis festo de Sebastian, kadre de kiu La Kuracistoj muzikis. Pasintan fojon la kialo por tia festo estis lia doktoriĝa festo, nun li iĝis profesoro! Samtempe li ankaŭ festis sian naskiĝtagon.
La pasinta ekzercado okazis sen Sebastian, sed tio ne estis problemo. Ni prezentis entute sep kantojn:
Westerland
Junula amo
Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
En kaĉ’ (origine de Team’)
Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)
Hej la nizoj (origine de JoMo)
Vi volas kisi
Poste interalie muzikis Volker Kukulenz, kiun mi renkontis jam dum la naskiĝtaga festo de Sebastian antaŭ kvin jaroj. Li estas la frato de Gerold Kukulenz. Iomete poste mi veturis reen al Münster, ĉar mi volis tranokti en mia propra loĝejo. Estis tre agrable, denove muziki. Bedaŭrinde la okazoj por tio estas limigitaj. Kiam oni ne loĝas en la sama urbo, ĉio estas pli komplika.
Hodiaŭ mi provludis la unuan fojon kun alia persono post la koncerto de La Kuracistoj dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. La kantistino, kiu pasintfoje akompanis min antaŭ du jaroj kaj duona, vizitis min en mia nova loĝejo. Poste ankoraŭ venis alia amikino, sed unue ni kune muzikis. Jen la kantolisto:
Por mi persone, la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) alportis kelkajn emociajn kaj etosajn kulminojn.
La unua estis La Kuracistoj, mia muzikgrupo. Nia ĝisnuna lasta apero estis dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2009 en Liberec, kie ni prezentis nian unuan propran kanton. Kaj nia pasinta koncerto estis dum la Internacia Seminario 2008/09 en Biedenkopf!
Malfavora kondiĉo por aktiveco dum JES estis la malfrua certiĝo de mia aliĝo. Neniel ni povis anticipe interkonsenti kun la organizantoj pri apero en la programo. Kaj ni alvenis kun du tagoj da malfruiĝo, tiel ke la tempokadro estis tre limigita. Principe ni interkonsentis: Se entute koncerti, tiam antaŭ silvestro. La sperto el la pasinteco diras, ke aliokaze mia voĉo eble estas for aŭ ne plu en plej bona stato. Ni alvenis vespere la 29an, tiam estis gajaj, simple babili kun la homoj kaj iomete ripozi. Krome la vespera programo daŭris ĝis la 2a matene kaj tiam komenciĝis la karaokeo. Do dum tiu vespero/nokto nenio alia estis farebla.
Tial ni kunsidis la 30an de decembro posttagmeze. El la ĥaoso de miaj posedaĵoj (multo ankoraŭ ne estis en la nova loĝejo) mi estis preninta, kion mi konsideris du versiojn de niaj muziknotoj. Montriĝis, ke fakte estis du duonoj de la plej aktuala versio. Sen eĉ rigardi al la papero, ni ludis tri kantojn kaj ĉio iris glatege.
Facilege ni plenigis nian programon. Kaj por prezenti almenaŭ unu novan kanton, ni eĉ povis elekti el tri: Unue ekzistis daŭre tradukita kanto, kiun ni neniam estis ludintaj, krome Persone-parodio – kaj plia Persone-parodio.
Ni pripensis, ĉu ne ludi kun Stephan Schneider, sed la tempo ne sufiĉis por instrui ĉion al li kaj la 12-korda gitaro de Sebastian estis sufiĉe forta sole. Ankaŭ Hanne Geyer ne havis tempon, ĉar ŝia grupo 42 ankoraŭ ludis antaŭe dum la vespero.
Mi ankoraŭ eksidis ĉe la interreta koridoro, kie haveblis senpage interreto, kafo kaj teo. Principe oferti trinkaĵojn estis bona ideo, sed la homoj ne aprezis tion: Ĉiam tabloj kaj tasoj estis malpuraj. Unufoje dum alia tago mi ĉion purigis sole.
Ĉiel ajn mi volis ankoraŭ mane kopii iun tekston aŭ ordigi la paperojn kun la muziknotoj, sed subite la inspiro trovis min kaj al mi venis ideoj por traduko. Tio estas nekomparebla sento. Kutime mi devas longe barakti, konservi multajn laborversiojn ktp, sed nun ene de duona horo ĉio estis preta!
Iĝis iomete aventura, okazigi nian koncerton. Inter du aliaj koncertoj dum la vespera programo mi parolis kun Johannes Mueller, kiu prizorgis la gufujon. Poste oni anoncis nin. Dum tiu tempo jam pluraj personoj estis demandintaj nin, kiam ni ludos, kaj mi estis avertinta ŝatantojn pri la kruda plano.
Kiam ni venis al la gufujo por eki, ĝi jam estis plena – kaj daŭre envenis homoj! Kelkaj eĉ parolis pri 80 spektantoj, sed eĉ 50 jam estintus granda afero por spontanea koncerto. Kaj mi vidis homojn el plej diversaj landoj, de plej diversa aĝo, geamikojn, artisto-kolegojn… kaj ili ĉiuj volis aŭskulti nin! Jen kion ni prezentis:
Mi estas ege kontenta kun rezulto. Multaj homoj poste dankis kaj laŭdis nin. Laŭ mia percepto estis la nura akustika koncerto, dum kiu la publiko kunkantis. Kaj ni havis “Die Ärzte”-kantoj por germanlingvaj junuloj kaj Esperanto-klasikaĵojn por la veteranoj.
Post ni ankoraŭ ludis Inicialoj DC (Eric Languillat). Mi tre ŝatas lian muzikon, tamen ĉifoje mi devis rezigni, ĉar mi bezonis paŭzon por refreŝiĝi. Kaj tio ne estis la lasta kulmino de la nokto…
Kiam mi iris al la diskoteko, tie eksonis “La Bamba”. DĴ Leo diris al mi, ke li post tio volus fermi la diskejon. Mi diris, ke mi povus tuj transpreni, ĉar mi kunhavis mian porteblan komputilon, kaj tiel daŭrigi, ĝis la homoj ne plu emus danci. Tio estis je la 2a matene. Kaj mi finis la diskejon je la 5a. Tri horoj, dum kiuj mi ĝojigis la homojn. Ankaŭ mi dancis, unue iomete, poste ĉiam pli. Kaj mi estis feliĉa. Mi denove spertis unu el tiuj raraj okazoj en la vivo, kiam ŝajne tempo ekhaltas, mondo ĉesas turniĝi kaj oni simple estas tia, kia oni devus esti. Post grandparte perdita jaro, ĝuste je ĝia finiĝo aperis neatendite tiujmagiaj momentoj.
Miaj memoroj pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) ankoraŭ ne elĉerpiĝis. Sed bedaŭrinde ne ĉion mi povis spekti.
Mia Libereco-serio atingas sian finon. Por la lasta enskribo por ĉi tiu jaro mi havas ankoraŭ pintan kontribuon. La 65a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Liberec havis la temon „Libereco“. Mi aŭskultis prelegon de Joop Kiefte pri „libera muziko“. Tio instigis min, pripensi enŝutadon de mia muziko al TTT-ejo, kie homoj povas libere elŝuti ĝin kaj pluuzi kaj eĉ eldoni ĝin kontraŭ pago.
Jam dum silvestro mi eksciis, kio estos la tema programo de la IJK. Tial mi havis tempon prepariĝi. Tiu tuta parolado pri libereco memorigis min pri projekto, kiu estis dormanta dum kvar jaroj. Dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) 2005 en Helsinko mi estis notinta kelkajn kantoideojn. Mi estis farinta ankaŭ farinta noticojn rilate al la melodio, tute nekutima por mi. Unu kantoideo estis pri libereco. Kio povus esti pli trafa ol IJK en Liberec kun la temo „Libereco“? Mi finverkis la kanton kaj prezentis ĝin kun Sebastian dum la internacia vespero. Kelkaj teknikaj problemoj iomete malhelpis, tamen la reago de la publiko estis tre pozitiva. Estas la unua propra kanto de la Kuracistoj!
Mi metis la plej gravajn informojn al la TTT-ejo www.kuracistoj.de. Tie tamen nuntempe estas ĉefe kruda versio de la enhavo sciinda.
La publiko reagis tre pozitive kaj ni mem estis kontentaj pri la rezulto. Oni eĉ invitis nin al la Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Italujo dum pasko.