?iuj al la pla?o

La sekvan raporton mi jam sendis al la diversaj kunbandanoj en la germana. Mi redonas ĝin kun etaj ŝanĝoj.

Dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) okazis la unua plena koncerto de La Kuracistoj en eksterlando. Oni jam estis invitinta nin dum la Internacia Seminario, muziki en Hungario.

Bedaŭrinde nia kutima gitaristo Basim ne povis kunveni. Tial je la fino Sebastian kaj mi kunportis du akustikajn gitarojn kaj flugis duope.

Kiel ni estis petintaj, la koncerto okazis la unuan vesperon post la alveno. Restis malmulta tempo por la sonprovo, tiel ke ni komencis kun iom da malfrua ĉirkaŭ duoan post la naŭa. Ĉar ni estis forgesintaj, kunporti nototenilon, ni devis iom improvizi. Nia kreaĵo el skribobloko, mikrofoningo kaj multa izoliga bendo estas ŝancoriĉa kandidato por la MacGyver-premio.

Nia planita programo konsistis el 19 kantoj:

  1. Westerland
  2. Junula amo
  3. Ne plu
  4. Sen vi
  5. La okulvitroj de Buddy Holly
  6. Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  7. Por ni
  8. Duona amkanto
  9. Por ĉiam *
  10. Kisu min, ho kara
  11. Longe for (origine de Persone) *
  12. Solege en la nokt’ *
  13. Misteroland’ *
  14. En kaĉ’ (origine de Team’) *
  15. Emelj fel (origine de Ladánybene Huszonhét)
  16. Szállj el kismadár (origine de Republic)
  17. Ĉu jam ĉio? *
  18. Ne ploru, amik’ *
  19. La Bamba
  20. *

Unue ni prezentis klasikaĵojn, kiuj jam ekde 2001 troviĝas en nia repertuaro. Ilin li ludis senprobleme kaj ili tre bone funkciis. Ankaŭ la unua reludversio (de la kanto de Amplifiki) rikoltis multan aplaŭdon.

En la meza parto sekvis kelkaj malfeliĉaj amkantoj. Tie enestis kelkaj malglataĵoj. Ni ja tamen enorde finis ilin, sed en la malantaŭo ekestis iom da bruo. (Kiel mi poste eltrovis, tion kaŭzis la trinkejo, kiu plufunkciis dum la koncerto. Tie kelkaj homoj estis sufiĉe laŭtaj. Pri tio poste eĉ ekestis plendoj de la spektantoj ĉe la organizantoj.)

Spontanee ni decidis, ellasi kelkajn kantoj (indikitaj per * en la supra listo) kaj rekte transiri al la du pecoj en la hungara. Tuj venis la homoj de la trinkejotablo antaŭen kaj la Hungaroj alvenigis samlandanojn, kiuj ĝis tiam tute ne ĉeestis la koncerton. La aplaŭdo estis kongrua.

Je la dua kanto, kiu intertempe estas tre konata en Esperantujo, formiĝis polonezo tra la tuta salono kaj la publiko freneze aplaŭdis. Tiel ni atingis bonan finon post unu horo da koncertado. Nur poste mi rimarkis, ke mi estis preparinta klare tro multajn kantojn. Tial nia mallongigo estis tute ĝusta.

Post ni ankoraŭ ludis Dolchamar. Ĉifoje ili estis triopaj (voĉo kaj gitarto, basgitaro, drumo). Ĉar ili jam estis donintaj du koncertoj dum la pasintaj du semajnoj, ili muzikis kune tre sperte kaj sekve dancigis la publikon. (Laŭ mi la rezulto multe pli bonis ol dum la IS kaj eble same bone kiel dum la KEF 2005. Iomete ili memorigis min pri Persone, ĉar ili ankaŭ triope sukcesis krei riĉan rokmuzikan sonon.)

Dolchamar devis fini pli frue ol antaŭvidite, ĉar kelkaj najbaroj estis plendintaj pro la laŭteco. Je la fino ankoraŭ okazis eta surprizo (kiun mi jam estis anoncita la enskribo pri la ekzercado): Sebastian kaj mi denove venis al la scenejo kaj ludis kune kun Dolchamar “Dance kun larma okul'” (Dancing with tears in my eyes de Ultravox) kaj “Ĉiuj al la plaĝo” (Vamos al la playa de Righeira). La tekstojn estis tradukinta la Dolchamar-kantisto Patrik Austin, la akordojn estis notinta Sebastian post nia komuna ekzercado unu semajnfinon antaŭ la IJS. Pri la komuna muzikado Patrik kaj ni estis interkonsentitaj antaŭ la IJS retpoŝte sen jam decidi pri la konkretaj kantoj. Antaŭ la koncertoj Patrik, Sebastian kaj mi unufoje kune ludis la kantojn. Dum la sonprovo mi devis instrui al la Dolchamar-basisto la akordojn. Tiu ideo elpensita mallonge antaŭe tre bone funkciis kaj servis kiel bonega fino de la muzika vespero.

Ankoraŭ dum la nokto ni rikoltis de ĉiuj flankoj gratulojn kaj komplimentojn. La tuta efiko de nia muzika aktiveco tamen nur montriĝis dum la pasado de la semajno:

Post la tuttaga ekskursoĉiuj partoprenantoj vizitis gastejon. Tie duopo (klavaro/kantado, violono) provis dancigi la homojn – unue kun sufiĉe modera sukceso. Tiam la esperantistoj provis kanti siajn tradiciajn kantojn, kio finfine aktivigis Sebastian kaj min. Li sidiĝis ĉe la klavaro, mi stariĝis antaŭ la mikrofono kaj tiam ni prezentas kelkajn bonajn (!) Esperanto-klasikaĵojn (Junula amo, Ska-virino kaj Sola). Ankaŭ La-Bamba-rono ekestis. Poste la aliaj muzikistoj daŭrigis kaj sukcesis ĉifoje ravi pli multajn homojn.

Je alia tago oni piediris al la bordo de la rivero Maros. Tie ni ludis unue kantojn de La Kuracistoj kaj Esperanto-rokmuzikon. Tio jam je la unua kanto instigis multajn homojn, sidiĝi ĉirkaŭ ni. Nur la kapoero-grupo povis haltigi nin.

Dum la sama vespero okazis bivakfajro. Tie kelkaj Ukraininoj prezentis kantojn el sia hejmlando (sufiĉe bele). Post tio bedaŭrinde la organizantoj ne plu havis kantotekstojn kaj volis ekkanti la tutan tempon infankantojn. Ĉar mi jam estis torturita per tiaj kantoj antaŭ pli ol 20 jaroj, mi devis preventi je ĉiel ajn! Sebastian kaj mi interalie ludis “Hej la nizoj!” (la Ukraininoj ja sidis tuj antaŭ ni!), “La grasa Elke” kaj kelkajn kantojn, kiujn ni estis ellasitaj dum la koncerto.

Ree en la ejo ni ludis por veterana rondo Esperanto-rokmuzikon el la 1980aj jaroj de Amplifiki kaj Persone, tiel ke ni kontentigis plian celgrupon. Iam ni devis fini, ĉar ni simple estis tro lacaj (ankaŭ la Hungara vino efikis).

Kadre de la solena malleviĝo de la Esperanto-flago dum la lasta posttagmezo ni ankoraŭ ludis “Ni renkontiĝos”. Dum la internacia vespero Sebastian muzikis kun Zoltán, 20-jara Hungaro kaj verva ŝatanto de britpopo.

Dum la IJS mi fintradukis plian kanton (Krücke ankoraŭ devas korektlegi ĝin). Fakte temas pri la kanto, kies tradukadon mi estis komencinta la 18an de novembro! Dum la tuta semajno venis al mi multaj bonaj linioj kaj rimoj, tiel ke pliaj tradukoj estas duonpretaj.

Resume la IJS estis grandega sukceso por La Kuracistoj. Ekde la bona koncerto dum la tuta semajno ni ricevis laŭdojn (bona ludado, amuzaj tekstoj, tiom granda repertuaro), demandojn pri KD ( = Ni faru unu!) kaj la peton, bonvole ludi pli multajn kantojn en la hungara. Krome mi estis ŝatata motivo por komunaj fotoj kun junaj Ukraininoj kaj devis doni entute kvar intervjuojn kun diversaj radistacioj. Tiom popularaj la Kuracistoj estis neniam antaŭe!

3 thoughts on “?iuj al la pla?o

  1. Resonado: Ni estas venantaj hejmen denove « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi volas la gitaron por fari bluson « La vivo de Kunar

  3. Resonado: En la verda Ukrainio | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *