Arkivoj de etikedoj: jonny m

Se vi estas bona homo

La 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) ofertis plurajn muzikajn kulminojn. Post enkondukaj vortoj kaj unuaj koncertoj kaj la koncerto de mia propra grupo La Okulvitroj, la vico venu al Jonny M. Lia kanto “En somero” estis furoraĵo en 2010 kaj 2011, mi renkontis lin persone unuan fojon dum la 3a JES, kaj nun mi spertis lin koncertante. Jam kiam li DĴumis unu jaron antaŭe, li foje prezentis kantojn de si, ekzemple “En somero” kaj “Rilaksu”. Krome mian atenton kaptis la germanlingva “Keine Lust”. Sed nun li alvenis kun multaj novaj kantoj en Esperanto.

Kaj kion diri? Mi ŝategas tion! Mi mem miras pri tio, ĉar kutime mi reagas ne tiom entuziasme al naive gaja muziko. Sed mi ŝatas la klaran voĉon, la facile kompreneblajn tekstojn, kiuj ŝajne tute nature kongruas al la muziko, kiam Jonny M kantas ilin. Kaj la ideoj esprimitaj estas idealismaj kaj ne nur bone harmonias al idealoj en Esperantujo, sed ekzemple al Freundeskreis, kiuj laŭ mi estas pinto de (intelekte idealisma) germanlingva hiphopo. Ĉu krome estas hazardo, ke alia granda regeoartisto el Germanujo, nome Gentleman, havas simile melodian sonon en sia voĉo?

“Mi volas diri dankon” estas kompreneble unu refreno, kiu restis en mia memoro. Iam eksonis malrapida kanto pri internacia amo, kaj kvankam mi ne tiom bone eltenas tiun temon (kiam ne estas iu virino, kun kiu mi dancas), mi ŝatis ĝin. Sed la unu kanto, kiu superis ĉiujn, estis “Bona homo”. La muziko kaj la refreno tuj eniris mian orelon kaj restis en mia kapo. Neniu miraklo, ke mi kantis ĝin parte dum trinkeja koncerto en januaro en mia hejmurbo Münster.

Jonny M (interalie: “Bona homo”, la unua kanto)

La aliaj homoj (ekzemple Stela, kiu estas same kritikema kiel mi) opiniis grandparte same, kaj mi aŭdis nur unu kritikan voĉon, kiu ne ŝatis ĝuste tiun naivan feliĉecon. Mia propra grupo “La Okulvitroj” komencis la vesperon, sed Jonny M kaj ni ne konsideris nin la antaŭgrupo. Ni estis ambaŭ bonegaj.

Ĵetu vian cerbon

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankoraŭ ne finiĝis. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio, la KKPS en novembro 2012, mi nun finfine vortumu miajn spertojn dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale, Germanujo.

Unu momenton, tiu loko sonas konate. Jes, ĝuste, la Naumburg, en kiu okazis jam la 47a Internacia Seminario (IS) en 2003/04 (vidu ankaŭ la fotoalbumon, kiun faris mia frato kaj kiun mi republikigis ĉe Ipernity). Do estis reveno al la sama loko post naŭ jaroj… kaj tio kompreneble alportis memorojn por mi, sed pri tio mi skribu poste.

Unue mi listigu la aliajn fontojn, kiujn mi trovis pri la 4a JES en la reto. Tial estas bone, ke mi verkis mian raporton kelkajn monatojn poste, ĉar tiam mi povas pli facile kompili ĉion:

Kio ĝenerale direblas pri la 4a JES? Finfine ĝi denove daŭris unu semajnon, eĉ se dum iom nekutimaj datoj (28a de decembro ĝis la 4a de januaro). Kun 259 partoprenintoj el 34 landoj, ĝi estis dece granda kaj sufiĉe internacia. Kaj entute estis 91 Germanoj – preskaŭ la sama kvanto kiel dum la sukcesaj jaroj de la Internacia Seminario (IS). Tamen necesas ankaŭ atentigi, ke povintus esti pli multaj partoprenantoj, ĉar okazis preskaŭ neniu varbado. La aliĝilo pretis rekorde malfrue. Mi mem proponis varbi dum la SES. Tie aparte indis varbado, ĉar venis multaj novuloj, kiuj ankoraŭ tute ne konis Esperanto-renkontiĝojn. Sed mi ricevis neniun respondon de la JES-organizantoj. Kaj konsiderante, ke por JES kuniĝis du aranĝoj kun kune proksimume 400 partoprenantoj, eĉ 259 estas magra rikolto.

raporto en la Germana televido

impresoj de Céline Bernard

Pri la vespera programo mi tamen tute ne povas plendi. Denove ĝi estis deca por eta muzika festivalo. Aliaj plendis, ke okazis preskaŭ nur koncertoj, sed laŭ mi tio estas bona evoluo (malfacilas prezenti teatraĵon bone).

La 29an de decembro, la vesperon malfermis Platano (La Pafklik’). Same kiel jam kelkfoje – la pasintan fojon dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo – mi helpis, surmetante la muzikon. Dum unu kanto Platano, Jonny M kaj mi eĉ repis triope!

Poste koncertis JoMo, kiu interalie kantis “Jen alkohol’“, la kunmeton de “Jen nia mondo” kaj “Alkohol'”, kiun dum la SES elpensis kaj prezentis Roĉjo kaj mi sub la nomo “la VIPoj”. Dum SES estis ankaŭ la unua fojo, dum kiu JoMo transprenis la kanton al sia repertuaro. Ĉifoje li ŝanĝis iomete la tekston. Dum “La Bambo” mi kompreneble volonte denove helpis lin rilate al kantado.

Kial ĉiuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Antaŭhieraŭ mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Bedaŭrinde la 16an de januaro ĉijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankoraŭ donis al mi la ŝancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “Ĉu vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “Laŭ la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, ambaŭ origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre bedaŭrinde, ke verŝajne estis la lasta fojo por mi, ĉar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava paŝo al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naskiĝtagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Bedaŭrinde mi devis nei ambaŭ, ĉar dum kristnasko mi estis ĉe mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

Post la karavano kaj la unuaj du tagoj, kio krome okazis dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)?

La 29an de decembro, vespere unue koncertis Inicialoj DC. Mi ne aparte memoras ion de la koncerto, sed mi ĉiam ŝatis lian muzikon. Poste estis la vico de Kim J. Henriksen, kiun mi pasintfoje vidis, kiam li estis gastbasisto de 42. Grupo nova por mi estis “Danghera”, grupo de kvar Danaj junuloj (17-jaraj, se mi ĝuste memoras), inter ili la filo de Kimo. Ili ludis instrumentan surfrokmuzikon, memoriganta ekzemple al la sonŝpuro de Pulp Fiction aŭ la kanto “Kosmoŝip'” de “Alaksio kaj la Galaksio”, kiu aperis sur la “Esperanto Subgrunde Kompil’“. Je la fino de la koncerto, ili ludis kune kun Kim. La muziko tre plaĉis al mi. Dum tiu nokto la diskoteko daŭris ĝis la 5a proksimume.

La 30an de decembro, unue okazis la koncerto de Johannes Mueller. Mi tamen preskaŭ preskaŭ nenion sekvis de tio, ĉar mi preferis ekstere babili kun homoj. Mi simple ne havis la ĝustan humuron por tio kaj krome mi forte preferas muzikon, al kiu eblas danci.

Tio montriĝis tuj poste dum la koncerto de La Perdita Generacio. Bedaŭrinde ambaŭ kantistinoj ne ĉeestis (unu alvenis nur poste), tiel ke LPG konsistis ĉifoje nur el tri viroj. Tamen ili sukcesis dancigi la homojn.

La muzika programo estis tiom densa, ke eĉ ne estis okazo por aliaj ĉeestantaj muzikistoj kiel ekzemple Jonny M kaj mi, aperi sur la scenejo. Tamen Jonny M dum unu nokto montris siajn DĴ-kapablojn. Li ne surmetis regeon, kiel oni povintus pensi, sed ofte tre pezan, dancigan muzikon, ekzemple Killing In The Name Of de Rage Against The Machine. En Esperantujo Jonny M ankoraŭ havas longan karieron antaŭ si!

Dum alia vespero DĴumis Leo Sakaguchi kaj li havis problemojn, fini la diskotekon. La homoj simple pludancis, tutegale, kiun kanton li surmetis! Li mem estis tre impresita de tio. Nun videblis la avantaĝo de malgranda diskoteko: Ĝi facile pleniĝis kaj la etoso estis ege bona.

Cetere mi daŭrigis la tradicion de ĉokolado-frandado, kiun mi ekis dum post-JES-festo en Berlino unu jaron antaŭe kaj ripetis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en somero. Ĉifoje estis dekoj da diversaj ĉokoladoj kaj mi feliĉigis multajn homojn per ili.

Kio dirindas pri la silvestra balo? Ĝi okazis en la koridoro, sed por la kvanto da partoprenantoj tio estis en ordo, ĉar trinkejo kaj gufujo estis tuj apudaj kaj ankaŭ en aliaj ĉambroj homoj povis sidi. En la manĝejo en la teretaĝo estis plia eblo sidi kaj babili.

Origine ni ne volis komenci la silvestran balon tre frue, sed tiam oni atentigis min pri tio, ke la nova jaro laŭ Moskva tempo komenciĝos jam je la 21a, do unu horon pli frue dum antaŭaj jaroj. La kialo estas, ke Rusujo ne retransiris al vintra tempo, tiel ekde nun ĉiam estos tiel. Pro tio mi haste surmetis muzikon el la filmo “Stiljagi“, kio ege plaĉis al la Rusaj partoprenantoj. Jam dum la 67a Internacia Junulara Kongreso en Kievo (Ukrainujo) mi rimarkis, kiom populara tiu muziko estas. Nun mi sukcesis dancigi la homojn. Tiuj kantoj inivitis al para dancado, kaj mi ege ĝojis, ke mi povis malfermi la vesperon per solenaj muzikaĵoj.

Mi daŭrigis ĝis la nova jaro en Ukrainujo je la 23a horo. Tiuokaze mi surmetis du kantojn, kiujn mi fakte ne havis sur mia portebla komputilo. Mi uzis la interretkonekton kaj Alisa Nikitina proponis du kantojn, nome “Wild Dances” de Ruslana, venka kanto en la Eŭropa kantokonkurso “Eŭrovido” en 2004. La alia kanto estas en la ukraina kaj ege plaĉas al mi!

Тартак: Наше літо (Tartak: Nashe Lito)

Noktomezon mi ne aparte memoras, sed estis deca festo, kaj je la fino nur tio gravas. Mi transprenis la diskotekon ankoraŭfoje inter la 1a (nova jaro en Britujo kaj Irlando) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). (Bedaŭrinde mi ne memoras kun certeco, ĉu mi surmetis la kanton “New Year’s Day” de U2, kiel mi faris kutime aŭ dum tiu tempo aŭ jam tuj post noktomezo. Sed ĉar tio estas mia propra tradicio, mi vetus je tio, ke mi faris.) Ĉar JES finiĝis jam la 1an de januaro, oni devigis nin fini la festadon en la koridoro jam je la 6a matene. Tio klare montras, kial JES denove daŭru tutan semajnon. Tamen la ĉeestantaj festemuloj solvis la aferon, translokigante la tutan aparataron al la kelo, tiel ke la diskoteko povis pludaŭri. Mi enlitiĝis ĉirkaŭ je la 7a matene.

Per tio jam finiĝis la oficiala JES. Sed ankoraŭ restas longa postfestado en pluraj etapoj, pri kiu mi rakontos en alia enskribo.

Mi estas la pasaĝero

Daŭre validas mia intenco, skribi pri la Esperanto-renkontiĝoj el la jaroj 2011 kaj 2012, kiujn mi partoprenis. Post la Germana Esperanto-Kongreso 2011 en mia hejmurbo Münster kaj la belega Esperanto-somero en Ukrainujo (parto unu, parto du, parto tri, parto kvar), nun venis la vico de la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko, Pollando. Mi estis skribinta pri la antaŭaj du kune en serio de enskriboj (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkontiĝo kaj kvin receptoj kontraŭ la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo). Fakte poste ankoraŭ aperis artikoloj kaj videoj pri la 2a JES en Burg/Spreewald:

JES 2010/11

La video pri la 2a JES komenciĝas per la trajnkaravano kaj tio estas bonega temo por komenci la raportadon pri la 3a JES, ĉar ĉifoje mi mem aliĝis al la trajnkaravano! Kompreneble tio estis iomete freneza decido, ĉar kun 35 jaroj mi ne plu same bone eltenas nokton kun malmulta aŭ preskaŭ neniu dormo. Aliflanke mi eĉ ne estis la plej maljuna kunvojaĝanto de la karavano kaj kiel mi konstatis, tia vojaĝo estas bonega maniero, eniri la etoson de la sekva semajno. Mi estis spektinta videon pri la karavano al la IJK 2011 en Kievo kaj iom enviis ties partoprenintojn, do nun estis tempo por fari tion mem.

Startis diversaj branĉoj el Nederlando kaj Francujo, kiuj finfine kuniĝis en Berlino. Tiam ni estis entute 29 personoj. Sole mi nur vojaĝis ĝis Dortmund kaj tie jam renkontiĝis kun la grupo el Venlo. Sed eĉ pli grave estis, ke tie aliĝis alia pasaĝero, nome Jonny M, kies muzikon mi jam menciis kelkfoje antaŭe. Post multa interreta babilado, nun estis veninta la unua renkonto en la reala vivo! Kaj kiel mi tuj konstatis, li estas ege simpatia kaj bonetosa.

Dum la vojaĝo montriĝis bona ideo, ke mi estis enpakinta mian gitalelon. Plurfoje mi uzis ĝin por muziki! Unufoje tio okazis matene ie en Pollando kun Vlad Dolezal el Slovakujo, kiu estis kunportinta gitaron. Do la karavano eĉ havis plurajn Esperanto-muzikistojn kun si.

Cetere tute hazarde en unu trajno ni renkontis Igor, kiun mi ne estis vidinta dum eble sep jaroj! Li diris, ke al li ege mankas Esperanto-renkontiĝoj kaj ke li denove partoprenu ilin. Dum aliaj okazoj homoj demandis, kiun lingvon nia grupo parolas. Jen kiel informado funkcias.

Entute mi dormis nur kelkajn horojn en Frankfurt/Odro. Kiam ni alvenis al Gdansko, mi estis kompreneble laca. Sed la sperto de komuna vojaĝo estis bonega. Mi ne nur revidis kelkajn amikojn en la trajno, sed konatiĝis kun novaj homoj.

Mi vojaĝas tra la sonĝo

Pri Jonny M, juna regeo-artisto el Germanujo, mi jam skribis antaŭe. Lia kanto “En somero” eksonis interalie dum la silvestra balo de la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Li ankaŭ menciiĝas en numero 01/2011 de Esperanto aktuell. La noticon mi verkis.

Nun aperis la senpaga albumeto “Pli ol espero”. Ĝi haveblas kiel ZIP-dosiero. Inkluzivitaj estas la tekstoj kaj diversaj fotoj. Jen la kantolisto:

  1. Rilaksiĝu
  2. En somero
  3. Muzik’
  4. Al la radikoj
  5. Por paco

Tute nova por mi estas nur la tria kanto. Tiu laŭ mi havas tre interesan muzikon. Ĝi iomete memorigas min pri “Dem Gone” de Gentleman. En tiu kanto je la fino aperas strofo en la angla, dum la unua kanto parte en la germana.

De la unuaj du kantoj mi jam havis pli fruajn versiojn. De la lastaj du kantoj mi jam legis la tekstojn.

Bedaŭrinde ankoraŭ enestas kelkaj lingvaj eraroj. Sed por demo-albumo jam estas granda paŝo antaŭen por Jonny M. Mi forte deziras, ke li pluiras sian vojon!

La homoj devas unuiĝi

La nova jaro eĉ ne aĝas tri semajnojn kaj jam mi havas interesan novaĵon por rakonti. Sed ĉio komenciĝis somere dum la pasinta jaro. El gazeto-artikolo trovita tra Google News mi eksciis, ke ekzistas nova Esperanto-artisto en Germanujo. Jonas Marx estas tre juna (20-jara!) kaj loĝas en Bergisch Gladbach, proksime de Kolonjo. Kutime mi transdonas tiajn novaĵojn al Vinilkosmo, sed la pasinta jaro estis malfacila kaj mi ne havis la tempon aŭ energion por envolviĝi (kio estintus la natura sekvo el unua kontakto).

En oktobro Flo kontaktis min tra Ipernity kaj demandis min, ĉu mi konas “Jonny M”. Certe mi jam legis pri li! Mi do zorgis pri la unua kontakto inter muzikisto kaj Esperanto-diskoeldonejo. Interalie mi ricevis la unuan esperantlingvan kanton “En somero” kiel MP3-dosiero.

Jonny M: En somero

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, la kanto eksonis interalie dum la silvestra balo. Post la JES, mi ensalutis al MySpace por skribi komentojn al la muro de 42 el Lepsiko. Mian propran MySpace-konton mi ne estis uzinta dum longa tempo (minimume unu jaro) kaj mi estis malŝaltinta preskaŭ ĉiujn avertojn pri novaj mesaĝoj ĉar simple alvenis tro multaj malinteresaj. Sed kiom mi miris, kiam mi tie trovis mesaĝon de Jonny M el februaro 2010!

Li demandis pri mia grupo La Kuracistoj kaj interesiĝis pri tio, ke mi estas denaskulo. Finfine mi respondis al li kaj demandis, ĉu li konas aliajn Esperanto-artistojn, kiuj ludas regeon: Afrika Espero, Dennis Rocktamba, la Afrika Kompilo, Strika Tango (ekzemple “La Druido”)
Samadhi (unu kanto, mi ne plu memoras la nomon). Kompreneble mi ankaŭ menciis mian propran kanton Al la liberec’.

Jonny M rapidege respondis kaj menciis, ke li aŭskultis “Al la liberec'” multfoje kaj ke ĝi tre plaĉas al li! Kaj por eĉ supertrafi tion, li sendis al mi duan kanton en Esperanto de si! Esperanto-regeo ŝajnas havas interesan estontecon.

Jonny M: En somero (vive)

Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) regalis min per kelkaj personaj kulminoj, sed la programa kulmino kompreneble estu la silvestra balo!

Vera silvestra bufedo ne estis, sed pli bona vespermanĝo, simile kiel dum la Internacia Seminario (IS) 2000/01 en Cŭhaven Cuxhaven. Dum la manĝo la Rusoj el Sibirujo disdonis dolĉaĵojn, ĉar tiam estis ilia nova jaro. Tre bela gesto! Kelkajn malvarmajn pladojn oni starigis en apuda ĉambro en la ĉefa ejo, simile al la pasinta jaro.

Dum la silvestra balo okazis neniuj klasikaj dancoj. La balo mem komenciĝis relative malfrue (duonan post la 21a); tamen mi atendintus almenaŭ kelkajn parajn dancojn, eĉ se mi ne konas ilin.

La vera solena etoso ekestis je la 22a, kiam la Rusoj festis la novan jaron laŭ Moskva tempo en aparta ĉambro. Ĉiuj eksterlandanoj estis invititaj. Dum la sekva horo pasis, mi aliĝis al la sekva Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Kiam alproksimiĝis la nova jaro por Ukrainanoj, mi disdonis grandajn miraklokandelojn. Tio montriĝis denove bonega kontribuo al la festo. Homoj ege ĝojis. Kiel mi eltrovis, la Ukraina vino el Jalto gustas same bone kaj dolĉe kiel la Marsala-vino el Sicilujo.

Bedaŭrinde la bala salono suferis de tio, ke multaj homoj estis aliloke. Tial mia konsilo por la sekva fojo estas: Kombinu la Rusan kaj Ukrainan festojn kun la balo, tiel ke ne estas iu stulta fortirado de homoj kaj por ke aŭtomate ĉiuj estu kune.

Ĉiel ajn kelkaj dancis kaj alproksimiĝis la jarŝanĝiĝo laŭ la loka tempo. Sed ne eksonis “The Final Countdown” de Europe kiel lasta kanto de la malnova jaro – kaj ankaŭ ne “New Year’s Day” de U2 aŭ kiel unua kanto de la nova jaro aŭ la unua kanto por la nova jaro en Irlando kaj Britujo! Pluraj homoj poste kritikis tiun rompon de la tradicio. Aliflanke mi ege ĝojis, ke oni konsideras la U2-kanton jam tradicion – mi ja mem ekis ĝin!

Por ekscii kiu refoje zorgis pri tio, ke “New Year’s Day” (kutime la versio el la albumo War) eksonis dum la jarŝanĝiĝo, oni nur relegu kion mi skribis pri la silvestra balo dum la unua JES en 2009/10 kaj antaŭe dum la Internacia Seminario (IS) en 2008/09, 2007/08, 2006/07, 2005/06, 2004/05 kaj 2003/04. Ofte mi preparis specialan kompaktdiskon por tiu okazo. Kaj la homoj demandas pri la tradiciaj kantoj, se oni riskas ne aŭskultigi ilin.

Dum la antaŭa nokto mi estis montrinta, kion mi kapablas kiel DĴ, kaj miaj personaj spertoj estis apenaŭ supertrafeblaj. Tial min ne tro ĝenis, kiam ne povis okazi propra Dĵumado dum la silvestra balo pro teknikaj problemoj. Je la fino Cyrille transprenis kaj mi estis kontenta.

La balon oni interrompis por marmeladumado-sesio, kiu entute daŭris eble kvin minutojn. Kutime mi tute ne ŝatas, kiam oni devigas la dancantajn homojn halti kaj spekti, nur por poste peti ilin reeki la dancadon. Kutime tio forpelas la dancemulojn kaj detruas la fluon. Ĉifoje tamen la afero estis sufiĉe konciza.

Unu amuza situacio, kiun mi memoras: Iom post noktomezo eksonis la Esperanto-regeo “En somero” de Jonny M. Tiam Cyrille (La Pafklik’), Eric Languillat (Inicialoj DC) kaj mi dancis kune kaj improvizis parodion de la teksto.

Mi ankoraŭ dancis longe. Mi iris dormi duonan post la sepa, kiam la diskoteko jam ne plu funkciis. Laŭ tiu mezuro, estis bona silvestra balo, kaj ankaŭ el mia persona vidpunkto, malgraŭ kelkaj plibonigeblaj partoj, ĝi estis sukcesa – kaj tio plej gravas.

Daŭre restis io por rakonti pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankoraŭ necesas mencii parton de la interesa muzika programo.