Ne estas hejmo por vi tie ?i

Anta? sep jaroj mi verkis la tekston “kvin receptoj kontra? la post-IS-sindromo“. Intertempe la Internacia Seminario jam dum du jaroj ne okazis kaj la fenomeno i?is konata post multaj aliaj aran?oj. Tial indis iomete adapti la tekston al la hodia?a situacio:

kvin receptoj kontra? la “post-Esperanto-rekonti?o-sindromo”

“post-Esperanto-rekonti?o-sindromo” (PERS): psika stato de malbonfarto, anka? konata sub la nomo “denove-hejme-bluso“. Okazas kutime post etoso- kaj spertoplenaj Esperanto-renkonti?oj. Akompanata ne malofte de korpa malsani?o kiel malvarmumo, gripo, virusa infekto.

kutimaj simptomoj: deprimi?o, sopiro al fora loko kaj/a? persono, malemo fari ion ajn, malfacileco transpreni la kutiman laboron/studadon/lernadon denove, ?iutaga vivo e? pli griza kaj neeltenebla ol anta?e.

  1. Faru ion distran kun amikoj. Ne funkcias, se vi estas senamikulo. Por eltrovi, ?u vi estas senamikulo, sufi?as fari la teston “Kia esperantisto vi estas?“.
  2. Iru al festo. Problemo: Eble neniu ?atas a? invitas vin.
  3. Ludu komputilan ludon, legu libron, surfu en la interreto – ?io tio postulas multan tempon kaj koncentri?on kaj tiel forigas vian atenton de la ?us pasintaj tagoj. Malavanta?o: Foruzas vian tempon, helpas vin fu?i al (alia) nereala mondo – kaj e? dependigas vin de viaj memoroj, se vi rigardas la tutan tempon al renkonti?o-fotoj.
  4. Realigu muzikan projekton, ?ar kreiva laboro bonhumurigas kaj ta?gas eble por pla?i al aliaj. Risko: Muziko povas memorigi pri la okaza?oj postlasindaj kaj personoj prefere forgesendaj, do gravas fari nedan?eran elekton.
  5. Faru konkretajn pa?ojn al pozitiva ?an?o en via hejma vivo. Tiam vi malpli beda?ras vian ?iutagon ekster Esperantujo kaj ?uos vian vivon pli – kaj tio ja estu tio, kion vi vere volas kaj alcelas. Rimarko: Pozitiva ?an?o principe ?iam eblas. Samtempe la utilo povas esti tre longda?ra. Tial temas pri la plej forta recepto. Tamen necesas konscii pri ?io tio.

“Kial ?io devas fini?i? ?u ne eblas transpreni parton de la energio al la ?iutago? Kial ne ?an?i ion, kio ?enas?” Jen la kutimaj demandoj, kiuj venas al mi, kiam la sindromo venas al mi. Kaj ?ifoje la vivo e? ne aspektas tiom malbone! Plej forta deziro nuntempe estas, denove aktivi pli por Esperanto-muziko. Estas multaj ideoj kaj planoj, kiuj indas realigon.

novjaraj deziroj de Inicialoj DC:

Pri la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC, kies videon mi metis hiera? en la enskribon, ekzistas rakontinda detalo. ?ia kantoteskto enhavas alludon al alia kanto: ?i fini?as per la vortoj “Petro iris for”. ?uste tiel komenci?as Pli ol nenio de Persone!

Dum la Junulara E-Semajno (JES) mi lernis, kion signifas “faligi sin en okulojn” el la kantoteksto “Pli ol nenio”. Anta? kvin jaroj dum la Internacia Seminario (IS) 2005/06 mi lernis la veran signifon de la kanto “?i nokte” de Esperanto Desperado.

Martin kaj la talpoj: Pli ol nenio

Tiu video bonege ta?gas por ilustri la PERS-efikon: Oni vidas gajajn homojn festante kaj tuj volas reen al tiu etoso. ?iuj fortaj memoroj revenas – neniam disfalas.

8 thoughts on “Ne estas hejmo por vi tie ?i

  1. Resonado: El?erpi?is nun la vesper’ « La vivo de Kunar

  2. Resonado: La horlo?o montras noktomezon « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Vi sentis vin tiom malgranda « La vivo de Kunar

  4. elgrande

    “Dum la Junulara E-Semajno (JES) mi lernis, kion signifas “faligi sin en okulojn” el la kantoteksto “Pli ol nenio”.”

    Kion do?

  5. Resonado: Keine Lust | D? Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *