Sed je la fino ili neniam restas kun mi

Malgraŭ tute sukcesa labortago kaj agrabla, trankvila vespero, hodiaŭ matene denove revenis la stomaka maltrankvileco – tamen en pli milda formo ĉifoje, kaj mi manĝas same multe kiel normale. Do post ĉio tio mi konkludas ke vere estis iu korpa kaŭzo, kiu tamen afliktis dum kelkaj tagoj ankaŭ mian menson (neniu miraklo). Nu, multe pli bone ol inverse ( = kutime)!

Mi malaliĝis de du Esperanto-retpoŝtservoj. Tute sincere, mi lastatempe apenaŭ ricevis iun sciindan novaĵon tra ili, dum tio, kio alvenis, aŭ enuis aŭ nervis min. Hej, kial malŝpari tempon per tio? Vivo vere havas pli por oferti.

Eĉ eta biciklado al la urbocentro de Münster – ja relative triviala afero – donas pli multan feliĉon. Mi veturis tien por aĉeti du KDjn, sed aŭ mia preferita magazeno ne havis ĝin kaj ĉe alia ili tro multe kostis. Do mi hodiaŭ mendis ilin tra la reto. Fakte mi ja donis veran ŝancon al lokaj vendejoj – sed ili ne uzis ĝin. ; )

La korpa movado iom rekompensis, ke mi ankoraŭ ne sentas min preta por reeki la sportadon ĉe la universitato. Kompreneble mi nenie aliloke vidas tiom multajn nature belajn virinojn samtempe, sed tamen… : )

Serĉante novajn akordojn por mia kantokolekto, mi ankaŭ trovis la tekston de “The Unknown Stuntman”. Temas pri la titola kanto de la serio “The Fall Guy” (germane “Ein Colt für alle Fälle”), kantita de la ĉefaktoro Lee Majors mem! Fakte tiu serio estis la serio de mia infaneco komence de la 1980aj jaroj, la unua kiun mi vere ŝategis. Kaj eĉ el hodiaŭa vidpunkto mi pensas, ke la kanto estas multe pli bona ol la averaĝa televidserimuziko el tiu tempo.

DĴ Arafat dum la festoj ofte surmetas la titolkanton de “The Gummi Bears” (germane “Disneys Gummibärenbande”). Tio ĉiam kaŭzas frenezan saltadon kaj kunkantadon precipe de la junulinoj. Kompreneble oni rajtas opinii ke tio estas iom infaneca de ili. Aliflanke oni rajtas ankaŭ opinii ke tio estas tre ruza de DĴ Arafat, kiu konas la guston de sia publiko kaj per tio feliĉigas la belulinojn. Post tio li ofte ludas ankaŭ aliajn titolmelodiojn de televidserioj (“He-Man”, “Wicki und die starken Männer”, “Die Biene Maja”), tamen neniam la de mi tiom ŝatatan “The Unknown Stuntman”. Iam mi kunportos KDn al festo nur por tiu celo. Se ĉiu rajtas ekhavi gaje nostalgian memoron pri sia infaneco, kial ne ankaŭ mi mem? Mi antaŭĝojas jam nun. : )

Intertempe mi kontentas pri tio, ke eblas akiri MP3-version de la muziko tra www.unknown-stuntman.de. Bedaŭrinde la TTT-ejo uzas modernan teknikon, kiun mi kutime rifuzas. Aliflanke eblas elŝuti la muzikon ankaŭ sen ĝi.

Do jen:
komenca muziko (kun kantado; iom alia ol la disketa versio)
fina muziko (instrumenta; belega gitaro anstataŭas la kantadon)
disketa versio (la kompleta kanto “The Unknown Stuntman” kantita de Lee Majors)

Tre plaĉas al mi ke ĉiuj tri versioj haveblas tie! Laŭ tiu fonto la origina Usona versio de la serio enhavis alian finan muzikon. Tion, kion mi aŭskultis de ĝi, mi fakte multe malpli &#349atas (multe tro hektika-heroeca kompare al la por mi kutima melankolia versio). Resume mi tamen konfesas: Kontreo evidente povas esti bela.

1 thought on “Sed je la fino ili neniam restas kun mi

  1. elgrande

    “Ein Colt für eine Fälle”

    Jes! Mi do ne estas la sola persono, kiu kelkfoje senpense misuzas vortojn, kiuj sonas similete al la vorto kiun oni vere volas uzi kaj kiuj la?signife neniel rilatas al la celita vorto. 🙂 Tio kelkfoje okazas al mi anka? en anglalingvaj retbabilejoj kaj kiam la homoj legas ion tian (ekzemple “what” anstata? “would”), ili ofte diras al mi, ke mi devas havi hororan akcenton. 😛

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *