Donu al mi almenaŭ unu ŝancon

Seit 2003 rezensiere ich einmal jährlich auf Deutsch – und seit 2005 in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto. Bisher waren zwei Comics (2003, 2005) und fünf Musikalben (2004, 2006, 2007, 2008, 2009) dabei. Dieses Jahr geht es um einen Film!

Ekde 2003 mi recenzas unufoje jare en la germana – kaj ekde 2005 en miaj du gepatraj lingvoj la germana kaj Esperanto. Ĝis nun estis du komiksoj (2003, 2005) kaj kvin muzikalbumoj (2004, 2006, 2007, 2008, 2009). Ĉijare temas pri filmo!

Als ich Anfang des Jahres durch das Münsteraner Stadtmagazin Ultimo blätterte, fing ein Bild sofort meinen Blick ein. Das kannte ich doch aus einem Film…

Und siehe da, es ging um die 2. Russischen Filmtage in Münster im Kino Schloßtheater vom 7. bis zum 24. März. Unter dem Motto “Der neue Russische Film” wurde unter anderem ein Werk gezeigt, das ich bereits letztes Jahr auf dem Esperanto-Jugendweltkongress in Liberec (Tschechien) gesehen hatte. Der Esperanto-Klub Tomsk hatte die Esperanto-Untertitel für den russischen Film “Стиляги” (Stiljagi) erstellt. Auf dem Kongress war der Film sehr beliebt und hielt die Teilnehmer vom nächtlichen Unterhaltungsprogramm fern. Ich hatte den Anfang leider verpasst und konnte nun endlich den ganzen Film sehen.

Kiam mi foliumis tra la urba magazino Ultimo komence de la jaro, unu bildo tuj kaptis mian rigardon. Tion mi ja konis el filmo…

Kaj jen, temis pri la 2aj Rusaj filmotagoj en Münster en la kinejo Schloßtheater inter la 7a kaj la 24a de marto. Kadre de la temo “La nova Rusa filmo” montriĝis interalie verko, kiun mi jam estis spektinta pasintjare dum la Internacia Junulara Kongreso en Liberec (Ĉeĥujo). La Tomska Esperanto-klubo estis verkinta esperantlingvajn subtekstojn por la filmo “Стиляги” (tradukita per “stilaĉuloj”). Dum la IJK la filmo estis tre populara kaj fortenis la partoprenantojn de la nokta distra programo. Bedaŭrinde mi estis maltrafinta la komencon kaj povus nun finfine spekti la tutan filmon.

Während der 1950er Jahre wollen sich einige junge Erwachsene nicht dem grauen Alltag und dem Konformismus in der Sowjetunion unterwerfen. Sie ziehen sich sehr bunt an und hören Jazz, die Musik des kapitalistischen Feindes. Die Geschichte und Charaktere folgen dabei den üblichen Schemen. Interessant wird der Film jedoch dadurch, dass ständig gesungen wird! Wie man mir sagte, waren die Lieder ursprünglich in den 1980er Jahren Rockmusik (und für damalige Zeiten in der Sowjetunion ebenfalls aufmüpfig und neu). Jetzt wurden sie in jazzigen Versionen neu eingespielt.

Dum la 1950aj jaroj, kelkaj junaj plenkreskuloj ne volas subiĝi al la griza ĉiutago kaj la konformismo en Sovetunio. Ili vestiĝas tre bunte kaj aŭskultas ĵazon, la muzikon de la kapitalista malamiko. La rakonto kaj la karakteroj sekvas la kutimajn skemojn. La filmo iĝas interesa per tio, ke daŭre oni kantas! Kiel oni diris al mi, la kantoj origine estis rokmuziko en la 1980aj jaroj (kaj por la tiamaj tempoj en Sovetunio ankaŭ ribelemaj kaj novaj). Nun oni resurbendigis ilin en ĵazaj versioj.

Beachtlich, dass man auf dem offiziellen Internetauftritt zum Film den gesamten Soundtrack hören kann – mit den Texten dazu! In Russland hat man offensichtlich ein besseres Verständnis dafür, wie man Interesse weckt und mit (möglichen) Kunden umgeht. Liebe Musikindustrie, so macht man das!

Rimarkinde, ke eblas aŭskulti la kompletan sonŝpuron ĉe la oficiala TTT-ejo de la filmo – kun la tekstoj! En Rusujo oni evidente havas pli bonan komprenon pri tio, kiel veki atenton kaj kiel pritrakti (eblajn) klientojn. Kara muzikindustrio, tiel oni faras tion!

Es folgen zwei Videos mit Musik aus dem Film. Das erste Lied ist in der Version, wie es im Film verwendet wird. Das zweite ist das Original aus den 1980ern, unterlegt mit Ausschnitten aus dem Film “Я шагаю по Москве” (Deutscher Titel: “Zwischenlandung in Moskau”) aus dem Jahr 1963.

Sekvas du videoj kun muziko el la filmo. La unua kanto estas en la versio, kiel ĝi estas uzita en la filmo. La dua estas la originalo el la 1980aj jaroj kun eroj el la filmo “Я шагаю по Москве” (“Mi promenas tra Moskvo”) el la jaro 1963.

ВИА Гра: Американская жена

Браво: Я – то, что надо (посвящается Н.)

Aktualisierung: Das zweite Video wurde gesperrt. Ich habe jedoch eine Kopie gefunden.

aktualigo: Oni blokis la duan videon. Sed mi trovis kopion.

In Russland war “Стиляги” (Stiljagi, in Deutschland mit “Hipsters” übersetzt) ein großer Erfolg. Wer also Gelegenheit hat, den Film im Kino oder auf DVD zu sehen, der sollte sie nutzen!

En Rusujo, “Стиляги” estis granda sukceso! Kiu havas la eblon, spekti la filmon en kinejo aŭ kiel DVD-n, tiu uzu ĝin!

4 pensoj pri “Donu al mi almenaŭ unu ŝancon

  1. Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Aliĝu al la celebrado | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Gib mir wenigstens eine Chance | Kunar rezensiert

  4. Resonado: En Mordor neniu povas vidi la ĉielon | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: