Für gewöhnlich verfasse ich mein Musiktagebuch in meiner zweiten Muttersprache Esperanto. Seit dem Beginn vor drei Jahren schreibe ich jedoch jedes Jahr eine Rezension auf Deutsch. Diesmal geht es wie vor zwei Jahren wieder um eine CD, nämlich “The Lasting Power”. So wie letztes Jahr liefere ich zusätzlich eine Esperanto-Übersetzung.
Kutime mi verkas mian muzikan taglibron en mia dua gepatra lingvo Esperanto. Ekde la komenciĝo antaŭ tri jaroj tamen mi ĉiujare recenzon en la germana. Ĉifoje temas kiel antaŭ du jaroj pri KD, nome “The Lasting Power”. Same kiel dum la pasinta jaro mi liveras aldone Esperanto-tradukon.
Thy Majestie ist eine “Power Metal“-Band aus Palermo, von der ich Ende 2000 zum ersten Mal gehört habe. Bis dahin hörte ich, was Metal angeht, fast nur Blind Guardian. Metal aus Sizilien hatte ich allerdings schon ein Jahr vorher kennengelernt. Während meines Auslandsstudiums in Catania habe ich ein Interview mit dem Kopf der Band “Beserker” gemacht, welches später in “Unbroken Metal“, einem deutschen Metal-Magazin veröffentlicht wurde. Ich konnte gut Italienisch und war gerne bereit, meine Sprachkenntnisse zur Verfügung zu stellen, um den Musiker zu unterstützen. Der Kontakt kam übrigens durch einen Esperantosprecher zustande!
Thy Majestie estas potenca epika metalrokgrupo el Palermo, pri kiu mi aŭdis la unuan fojon fine de 2000. Ĝis tiam mi aŭskultis, rilate al metalroko, preskaŭ nur Blind Guardian. Kun metalroko el Sicilio mi tamen jam konatiĝis unu jaron antaŭe. Dum mia eksterlanda studado en Catania mi faris intervjuon kun la estro de la grupo “Berserker”, kiu poste estis publikita en la germana metal-magazino “Unbroken Metal“. Mi bone regis la italan kaj volonte pretis oferti miajn lingvokonojn por subteni la muzikiston. La kontakto cetere ekestis tra Esperanto-parolanto!
Thy Majestie haben leider nie den großen Erfolg gehabt, den sie meiner Meinung nach verdient hätten. In meinem Metal-Freundeskreis werden sie sehr geschätzt. Die Musik eignet sich jedoch auch gerade für Leute, die Metal (noch) nicht kennen oder sonst nicht mögen. Ähnlich wie beim Blind-Guardian-Album “The Forgotten Tales” handelt es sich um melodische Stücke und Balladen und nicht um harte Gitarren und lautes Getrommel. Thy Majestie klingen also ganz anders als etwa Krio de Morto aus Polen, obwohl es sich in beiden Fällen um Metal handelt. Wenn man nach ähnlichen Gruppen in der Esperanto-Musikszene sucht, würde ich sie mit Kaj Tiel Plu (mittelalterliche Folklore) sowie Kore (1980er-Jahre-Pop mit hohem Gesang) vergleichen.
Thy Majestie bedaŭrinde neniam havis la grandan sukceson, kiun ili meritus laŭ mia opinio. En mia metalroka amikaro ili estas tre estimataj. La muziko taŭgas tamen ankaŭ ĝuste por homoj, kiuj (ankoraŭ) ne konas aŭ kutime ne ŝatas metalrokon. Simile kiel ĉe la Blind-Guardian-albumo “The Forgotten Tales” temas pri melodiaj pecoj kaj baladoj kaj ne duraj gitaroj kaj laŭta drumado. Thy Majestie do sonas tute alimaniere ol ekzemple Krio de Morto el Pollando, kvankam ambaŭfoje temas pri metalroko. Se oni serĉas similajn grupojn en la Esperanto-muziksceno, mi komparus ilin al Kaj Tiel Plu (mezpepokeca folkloro) kaj Kore (1980aj-jaroj-stila popmuziko kun alta kantado).
Musikalisch erinnert die CD an die Single “The ancient forest of elves” von Luca Turilli, ist also vom Feinsten: Die sechs Musiker setzen nicht nur ordentlich Keyboards ein, sondern haben sich für einige Lieder eine Gastsängerin als Verstärkung geholt. Doch am beindruckendsten klingen zweifellos die zehn Mitglieder des Opernchors von Palermo. Die Texte sind mir interessanterweise diesmal weniger wichtig – es reicht mir zu wissen, daß es um Fantasy geht. Vielleicht liegt das daran, daß ich einzelne Lieder bereits kannte und daher jetzt weniger auf das Gesamtwerk achte. Auch die Aussprache des Englischen vernachlässige ich ausnahmsweise. Sehr erfreuen mich die Lateinischen Textpassagen trotz des italienischen Akzentes.
Muzike la KD memorigas al la disketo “The ancient forest of elves” de Luca Turilli, do estas fajnega: La ses muzikistoj ne nur vaste uzas klavarojn, sed alirigis gastkantistinon por kelkaj kantoj. Sed plej imprese sendube sonas la dek membroj de la opera ĥoro de Palermo. La tekstoj ĉifoje malpli gravas al mi – sufiĉas por mi scii, ke temas pri fantazio. Eble tion kaŭzas, ke mi jam konis unuopajn kantojn kaj pro tio nun malpli atentas la kompletan verkon. Ankaŭ la prononcadon de la angla mi neglektas escepte. Tre ĝojigas min la latinaj tekstopartoj malgraŭ la itala akĉento.
Während spätere Werke von Thy Majestie bei den üblichen Adressen wie amazon.de und jpc.de erhältlich sind, gilt das für das erste Album leider nicht. Man kann es jedoch z.B. bei tws-music.com bestellen. Die liefern sehr schnell und sind offenbar eine gute Adresse für Metal-CDs.
Dum postaj verkoj de Thy Majestie estas haveblaj ĉe la kutimaj adresoj kiel amazon.de kaj jpc.de, tio bedaŭrinde ne validas por la unua albumo. Oni povas tamen mendi ĝin ekzemple ĉe tws-music.com. Ili liveras tre rapide kaj estas tutŝajne bona adreso por metalrokaj kompaktdiskoj.
www.thymajestie.com
www.download.com/thymajestie – “Maiden of Steel”
www.myspace.com/thymajesty – “Maiden of Steel“, “Demons on the Crown (2)“, “Cruenta Pugna“
Leider sind die anderen MP3-Quellen inzwischen aus dem Internet verschwunden. Vom ersten Album “The Lasting Power” aus dem Jahr 2000 waren fünf Stücke im Internet kostenlos erhältlich: “Wings of Wind”, “…at the village”, “Mystery Of Forest”, “Cruenta Pugna” und “The Green lands”. Von weiteren fünf Stücken gab es zumindest Ausschnitte zu hören: “Thy Majestie Theme”, “Under siege”, “Sword Of Justice”, “Treachery” und “Time to battle”. Vom dazugehörigen Demoalbum “Perpetual Glory”, das ein Jahr früher erschienen ist, waren vier Stücke im Netz: “Thy Majestie Theme/The green lands”, “March of the Damned”, “Durnovaria” sowie “Facing The Beast”. Zwei Lieder, die als Bonustracks auf der brasilianischen Version von “The Lasting Power” zu finden sind, wurden 2003 erneut auf der EP “Echoes of War” veröffentlicht.
Bedaŭrinde intertempe malaperis la aliaj fontoj por MP3-dosieroj. De la unua albumo “The Lasting Power” el la jaro 2000 kvin pecoj estis senpage haveblaj en la interreto: “Wings of Wind”, “…at the village”, “Mystery Of Forest”, “Cruenta Pugna” kaj “The Green lands”. De pli pliaj pecoj almenaŭ partoj estis aŭskulteblaj: “Thy Majestie Theme”, “Under siege”, “Sword Of Justice”, “Treachery” kaj “Time to battle”. De la demoalbumo “Perpetual Glory” apartenanta al ĝi, kiu estis aperinta unu jaron pli frue, kvar pecoj estis en la reto: “Thy Majestie Theme/The green lands”, “March of the Damned”, “Durnovaria” kaj “Facing The Beast”. Du kantoj, kiuj estas troveblaj kiel aldonaj kantoj sur la Brazila versio de “The Lasting Power”, en 2003 estis denove publikitaj sur la albumeto “Echoes of War”.
Resonado: Du futojn alta | La vivo de Kunar
Resonado: Ali?u al la celebrado | La vivo de Kunar
Resonado: Donu al mi almena? unu ?ancon | La vivo de Kunar