Kun okulvitroj

De 9a ĝis 12a de majo okazis la Germana Esperanto-Kongreso en Essen. La 10an de majo vespere koncertis La Kuracistoj. Estis la unua fojo, ke ni aperis sursceneje ekde nia pasinta koncerto en oktobro. Ĉifoje finfine ĉeestis nia akompana kantistino, kun kiu mi estis ekzercinta trifoje. Nur unu fojon el ili ĉeestis Sebastian. Pro la kantistino ni denove prezentis kelkajn kantojn, kiujn mi taksas interesaj, sed al kiuj mankis la lasta spico sen la ĝusta dua voĉo. Mi ĝojas, ke mi ne eraris rilate al tio, ke la kantistino faras la muzikon pli riĉa kaj interesa. Jen la kantolisto:

  1. JoMo: Jen via mondo
  2. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  3. Persone: Longe for
  4. Team’: En kaĉ’
  5. JoMo: Hej la nizoj
  6. Esperanto Desperado: Feliĉe
  7. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  8. La Kuracistoj: Solege en la nokt’
  9. La Kuracistoj: Por ĉiam
  10. La Kuracistoj: Westerland
  11. La Kuracistoj: Junula amo
  12. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  13. La Kuracistoj: Sen vi
  14. La Kuracistoj: Ne plu
  15. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  16. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  17. La Kuracistoj: Misteroland’
  18. La Kuracistoj: Duona amkanto
  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  20. Esperanto Desperado: Ska-virino
  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?
  22. Amplifiki: Sola

Ni ludis po dek kantojn kaj inter ili faris paŭzon. La lastaj du kantoj de la listo estis aldonaĵoj. Kelkaj homoj laŭte postulis, ke ni ankaŭ kantu “La grasa Elke“, sed ni ne estis preparinta ĝin kaj mi eĉ ne havis la tekston kaj akordojn sur la scenejo. Krome mi ne volis aŭskulti tiun proponon de la publiko, ĉar kelkaj el ĝi bruis per laŭta parolado dum la unua duono de la koncerto.

La teknikaĵoj funkciis, sed ĉefe pro tio, ke ni mem kunportis ilin plejparte. La malcerteco pri la teknika situacio surloke kreis superfluan streĉon dum la lasta semajno antaŭ la kongreso almenaŭ al mi.

Tamen la grupo povas esti tute kontenta kun la rezulto. Al la homoj plaĉis la muziko kaj ni sukcese koncertis kun nova membro. Kelkaj demandis pri novaj tradukoj de “Die Ärzte“-kantostekstoj. Krome la kantado neniam ŝajnis al mi tiom facila kiel ĉifoje. Mi estis kreinta specialajn koncertajn versiojn de la folioj kun la tekstoj kaj akordoj, tiel ke ne necesis serĉi la pozicion, kie ni estis en la kanto. Tio tre helpis, do indis la peno. Krome ni denove projekciis la tekstojn al ekrano por la publiko. Sebastian Kirf filmis la koncerton. Mi tre scivolemas pri la rezulto.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *