Re?o, kiun adoras re?oj

Pasis du monatoj kaj mi nenion novan skribis. Pluda?ras la tempaj kaj energiaj problemoj. Almena? mia nova dua blogo, “Kunar rezensiert“, estas pli malpli preta kaj vere aktuala. Da?re restas kelkaj eblaj malnovaj recenzoj por aldoni.

La jaro jam fini?as kaj multo restis por rakonti – kaj e? multe pli por fari. Spite al ?iuj obstakloj, mi sukcesis tamen anta?enpa?i muzike. La 24an de junio, mi iris al muzeo por ?eesti koncerton de ?oro, en kiu kantas kolegino. La tuta prezentado tre pla?is al mi kaj sekve ?i demandis min, ?u mi ne mem emus membri?i. La ?oro da?re ser?as tenorojn…

Unue mi iomete hezitis. Fakte mi kantis en la junula ?oro Anastasis inter 1992 kaj 1996. Tio estis grandega pa?o anta?en por mia muzika evoluo. Sed ?u mia vo?o post 20 jaroj ne tro malalti?is? Aldoni?is la tempaj problemoj, kiun mi jam supre menciis (kaj en tro multaj enskriboj dum la pasintaj jaroj).

Sed finfine fine de septembro mi partoprenis la komunan ekzercadon unuan fojon. Kaj ekde tiam mi estas parto de Contrapunto. La repertuaro tre agrable memorigas min al tiu de Anastasis. Ni e? havis semajnfinon por aparta vo?oinstruado. Tio tre helpis al mi; krome restas la sento, ke mi ne restas je unu nivelo, sed povas pliboni?i. Tio estas tre grava elemento de muzika aktiveco por mi.

La 5an de decembro ni prezentis nian kristnaskan repertuaron la unuan fojon en la Raphaels-malsanulejo, kaj hiera? denove en la Clemens-malsanulejo. Do ne estis publikaj koncertoj, sed nur por homoj, kiuj laboras tie. Ni prezentis la sekvajn kantojn:

  1. O Heiland, reiß die Himmel auf
  2. M. Bruch: Weihnachtsliedchen
  3. Fritz Jeßler: Wunder der Weihnacht
  4. Breslauer DGB: Ecce Dominus veniet
  5. Es kommt ein Schiff geladen
  6. Un niño nos es nascido
  7. Rey á quien reyes adoran
  8. Verbum caro
  9. Niño Lindo
  10. Andrew Lloyd-Webber: I don‘t know how to love him
  11. St. Schwartz: On the Willows
  12. O komm, o komm, Emanuel
  13. Swing low, sweet Chariot

Entute do ni kantis en kvar lingvoj: la germana, la latina, la hispana kaj la angla. Amba? koncertoj estis sukcesaj kaj post la dua ni havis komunan vesperman?on.

Nuntempe mi konsideras min esti amara maljuni?anta viro, kiu dronas en membeda?ro, sed ankora? ekzistas aferoj, kiuj movas mian koron. Kaj tio estas tiuj kristanaj kantoj, precipe “Rey á quien reyes adoran” (“Re?o, kiun re?oj adoras”) kaj “Ecce Dominus veniet” (“Vidu, la Sinjoro venos”).

Rey á quien reyes adoran

En la Clemens-malsanulejo estis aparte impresa meditado de pastro Arndt Hermann Menze. Li memorigis pri Jochen Kleppe, kiu mortigis sin anta? ekzakte 70 jaroj. Kleppe spertis la teruron de la Nazioj en Germanujo. Sed en 1937, kiam ankora? tute ne videblis la fino de tiu tempo, li verkis poemon plenan je espero: “Die Nacht ist vorgedrungen” (“La nokto anta?eniris”). La titolo kune kun la dua linio “Der Tag ist nicht mehr fern” (“La tago ne plu estas malproksima”) estas absolute kortu?a.

Die Nacht ist vorgedrungen

fonto de la surbendigo: sermon-online.de

Kio cetere ka?zis, ke mi interrompis mian longan silentadon? Tute triviala afero: Hodia? estas freneza dato: 12.12.12 – se oni ellasas la indikon de la jarcento kaj jarmilo. Estas la lasta de tiuj datoj en mia vivo – kaj mia lasta ?anco, skribi ion dum tiuj dek du datoj. (9 el la entute 12 datoj pasis ekde kiam mi skribas tiun ?i muzikan taglibron. Sed mi neniam vere aprezis ilin kaj nur hazarde dum unu alia – 07.07.07 – faris enskribon, sen e? iel noti la kuriozecon de la dato.)

3 thoughts on “Re?o, kiun adoras re?oj

  1. elgrande

    “krome restas la sento, ke mi ne restas je unu nivelo, sed povas pliboni?i. Tio estas tre grava elemento de muzika aktiveco por mi.”

    Tio estas tre grava elemento en praktike ?io ajn, kion oni faras.

  2. Resonado: ?u vi ne volas min, knanjo? | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Kaj estos dum tiu tago granda lumo | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: