Movu vian korpon anta? ol la nokto fini?as

Por prepari min al D?umado dum festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi a?skultas kolekton da kompaktdiskoj, kiujn donis al mi kolego. Ni jam anta?e parolis pri elektronika muziko el tiu jardeko. ?is nun mi traa?skultis nur parton, sed jam elstaras kelkaj kantoj:

BBE: Seven Days And One Week (1996)

Tio estas kanto, kiun mi bone memoras el tiuj jaroj, sed kies titolon kaj artiston mi ne sciis. ?ajnas esti unu de tiuj kantoj, kiuj beda?rinde forgesi?is dum la jaroj. Des pli gravas, denove atentigi pri ?i!

Resistance D: Paranoid (1995)

Multa muziko ne restas fre?a eterne, sed velki?as kun la jaroj, ?ar ?i ne havas ion specialan, kio pluda?ras la jarojn. Aliaj kantoj certe montras, el kiu tempo ili venas, sed restas akcepteblaj longe poste. La supran kanton mi nombras al la dua kategorio. Mi tre ?atas tiujn sintezilojn.

Technotronic: Get Up (1989/1990)

Technotronic markas la transiron de elektronika popmuziko al tekno fine de la 1980aj / komence de la 1990aj jaroj. Same kiel Big Fun de Inner City, kantoj kiel “Pump Up The Jam” kaj “This Beat Is Technotronic” reprezentas tiun ?an?on, kiu okazis en malmultaj jaroj. Pri “Get Up” mi estis jam forgesinta, sed kompreneble mi tuj memoris ?in dum unua rea?skultado.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *