?u vi povas senti la tondron ene?

Saber Rider and the Star Sheriffs estas televida serio el la 1980aj jaroj. ?in oni kreis en Usono el origine alia serio el Japanujo, ?an?ante la enhavon, kelkajn scenojn kaj forigante kaj aldonante e? tutajn epizodojn. Dum la originalo estis meze sukcesa, la nova produkto furoris!

Anka? en Germanujo ?i i?is grandega sukceso. Kutime japanstilaj desegnofilmoj tute ne estas mia afero, sed tiu ?i estas escepto! Tiu serio i?is agrabla memoro al mia frua junula?o.

Saber Rider and the Star Sheriffs (Germana enkonduko)

Intertempe Germana entrepreno ne nur publikigis DVD-eldonon de la serio, sed e? aparte prilaboris la kvin perditajn epizodojn. Por tio kunvenis la aktoroj, kiuj jam origine donis sian vo?on al la karakteroj.

La perditaj epizodoj (kvin entute)

Unu grava elemento por la da?ra memoro de la serio estis la titola muziko. Mi estis nekredeble feli?a, kiam mi trovis ?in! Sed pri kompleta son?puro mi longe ne konsciis. Fakte kelkfoje mi vidis du diversajn kompaktdiskojn en vendejoj, sed mi ne sciis, kiom multaj partoj entute estis, kaj tial ne a?etis ilin.

Sed mi eksciis, ke estas vere nur tiuj du. Tial mi metis ilin sur mian deziroliston por kristnasko – kaj ricevis ilin! Rokmuziko el la 1980aj jaroj ja estas tute mia stilo kaj tiu heroa stilo ?iam restis en mia menso. La enhavo de amba? diskoj estas tre ri?a: Ili plenas je muziko kaj enhavas intervjuon kun la komponisto Dale Schacker. Anka? aperas tie remiksoj kaj metalroka reludversio.

Metalroko – precipe la substilo, kiun mi ?atas – vaste ?erpas el la muziko de la 1980aj jaroj, do ne estas miraklo. Fakte unu metalrokan reludversion mi jam konis anta?e, e? se ?i ne estas ligita al la diskoj.

Equilibrium (metalroko): Saber Rider and the Star Sheriffs

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *