Arkivoj de etikedoj: transformers

Kiu veturos vin hejmen?

La 24an de julio, mi veturis kun kelkaj amikoj al la kinejo por spekti la surprizan filmon. Kiam evidentiĝis, ke temos pri la Transformers-filmo, la publiko jam aplaŭdis dum la komenciĝo de la filmo! Estis la origina anglalingva versio, sed preskaŭ ĉiam mi komprenis la dialogojn.

La originan ludiloserion mi apenaŭ konas. Mi memoras, ke mi vidis amason da vendistoj sur la strato en 1986, kiam mi feriis en Italio. Ili ofertis iujn robotojn, kiuj transformiĝas al aŭtoj aŭ aviadiloj. Kelkajn jarojn poste, eble ĉirkaŭ 1989, mi havis Panini-albumon, en kiu aperis krome robotoj, kiuj povas transpreni la formon de dinosaŭroj.

Malgraŭ mia nescio mi ege ĝuis la filmon. Unu aŭtoroboto preskaŭ tute ne parolis, sed ĉiam aŭskultigis adekvatan kanton, kiu esprimis, kion li volis diri. Kompreneble tio tre plaĉis al mi kiel DĴ! Unufoje ekzemple li proponis al la homa heroo, ke li kunprenu belan virinon. Tiam li eksonigis malrapidan romantikan kanton el la 1980aj jaroj. La grava tekstlinio diras “Kiu veturos vin hejmen?” La grupo nomiĝas “The Cars” (kiom ironie!) kaj la kanto Drive.

Tre bela ŝerco aperis ĉe unu el la malbonuloj. Tiu roboto aperis en la formo de policaŭto. Anstataŭ la kutima skribaĵo “to protect and serve” (por protekti kaj servi), sur ĝia flanko legeblis “to punish and enslave” (por puni kaj sklavigi). Tio videblis tamen nur dum kelkaj sekundoj kaj estis do des pli interesa ŝerco.