Arkivoj de etikedoj: sonŝpuroj

Vi ne scias, kion ni povas trovi

Kiel mi jam hieraŭ skribis, hodiaŭ estas interesa dato: Post ekzakte 50 jaroj, la homaro ekhavos la unuan kontakton kun eksterteruloj (laŭ la filmo „First Contact, ankaŭ konata kiel „Star Trek VIII“)!

Pri la sonŝpuro de tiu filmo mi jam skribis kelkfoje iomete. Ekzemple mi tre ŝatas, ke aperas kanto de Roy Orbison en la filmo. La titolan muzikon mi jam surmetis kiel DĴ kadre de tema muziko silvestra balo.

Fine de la pasinta jaro kaj komence de ĉi tiu, mi intense aŭskultis la kompletan sonŝpuron. Tiam mi metis apartan atenton al unuopaj pecoj. Grandan parton de la muziko verkis Jerry Goldsmith, sed kelkaj muzikaĵoj venas de lia filo Joel Goldsmith. Sur la origina eldono de la sonŝpuro aperas malmulta muziko de Joel, sed la kompleta, kiun mi akiris denove tra Intrada, finfine enhavas ĉion.

La sonŝpuro meritas detalan pritrakton en aparta enskribo, sed mi volas mencii unu pecon de Joel Goldsmith, kiu nur aperas en tiu versio kaj kiun mi ofte aŭskultis dum la pasintaj monatoj.

Joel Goldsmith: Battle Watch

Mi tre forte ligas la muzikon al la situacio, en kiu ĝi aperas en la filmo. Tial ĝi ĉiam emocie tre efikas al mi.

En la spacoŝipo Enterprise, oni aŭskultas, kiel la stelofloto estas malvenkanta en batalo kontraŭ la Borgoj

Donu al mi sonĝon

Mia taglibro (aŭ blogo) aĝas unu jaron pli – ok entute. Dum mi daŭre devas forte lukti por tio, regule skribi ion (precipe kiam temas pri multpartaj raportoj pri Esperanto-renkontiĝo), almenaŭ mi sukcesis verki pli ofte ol dum la 12 monatoj antaŭe.

Ĉiam mi klopodis elekti iun specialan albumon por tiu ĉi tago. Ĉifoje mi prezentas ion vere eksterordinaran! Post la unua jaro de interreta taglibrumado, mi skribis pri la filmo “Reen al la estonteco” kaj la malkompleteco de la sonŝpuro.

Kiam mi legis la artikolon pri la sonŝpuro en la anglalingva Vikipedio antaŭ kelkaj monatoj, mi eksciis, ke intertempe oni eldonis la kompletan orkestran muzikon! La entrepreno Intrada specialiĝis pri la eldono de kompletaj eldonoj de sonŝpuroj en limigita kvanto. Je mia granda ĝojo, la Vikipedia artikolo menciis, ke tiu de “Back to the Future” daŭre haveblis! Kia ĝojo!

Mi mendis ĝin en februaro. Certe ĝi ne estis malmultekosta, sed indis la elspezo. Entute estas du diskoj. La dua enhavas alternativan version de parto de la sonŝpuro, kiun Alan Silvestri estis komponinta origine. Tiu versio sonas iom pli malhele kaj serioze.

Kompare al la du orkestraj muzikpecoj sur la kutima sonŝpuro, tiu ĉi eldono sonas multe pli bone. La origina sonŝpura albumo tamen enhavas multajn (sed ne ĉiujn) rok- kaj popmuzikaĵojn, kiuj eksonas en la filmo. Tial ambaŭ sonŝpuroj havas sian valoron, tiel ke indas havi ambaŭ el ili. Plie mia albumo de “The Four Aces” kun la belega kanto “Mister Sandman” (preskaŭ) kompletigas la muzikoliston de la filmo.

La kulmino de la dudiska orkestra sonŝpuro sendube estas jena: Finfine mi havas mian ŝatatan muzikaĵon “rolbreta ĉaso”!

Kongrue al la temo de la tago, mi ankoraŭ volas mencii du fotoprojektojn kiuj tre impresis min. La unua estas la fotogalerioj de Irina Werning, kiuj nomiĝas – same kiel la filmoj – Back to the Future kaj Back to the Future 2. La ideo estis, preni malmovajn fotojn kaj krei novajn, nuntempajn versiojn kun la samaj homoj kaj malantaŭoj kaj laŭeble similaj vestoj. La rezultoj tre similas al la scenoj el la filmoj, kiam la herooj vidas la samajn lokojn kaj personojn sed en alia tempo.

La dua projekto estas multe pli serioza. Ĝi nomiĝas Ausencias (Forestoj) kaj estas de Gustavo Germano. Li simile rekreis scenojn de fotoj jardekojn poste, sed sur la dua foto ĉiam mankas minimume unu persono. Tiu estas malaperinta en la vera senco de la vorto. Dum la milita diktaturo en Argentino “malaperis” dekmiloj da homoj (tio estas, ili estis murditaj kaj la korpojn oni kaŝis). La fotoj montras la truojn, kiujn kaŭzis la malapero de tiuj personoj. Estas tre triste spekti tiujn fotojn. Aliflanke mi admiras la manieron, per kiu la fotisto videbligis la nevideblan.

Bezonatas du koroj nur por teni amon

La filmo True Romance baziĝas sur la unua scenaro, kiun Quentin Tarantino finverkis. Post lia granda sukceso kiel aŭtoro kaj reĝisoro de “Reservoir Dogs”, liaj pli malnovaj verkoj ricevis atenton.

Ekzistas DVD-eldono de True Romance kun tri (!) diversaj aŭdokomentoj por la kompleta filmo kaj pliaj por partoj. Mi bezonis longege por spekti kaj aŭskulti ĉion.

Kutime Tarantino estas sufiĉe insistema pri la ĝusta muziko por siaj filmoj kaj li ankaŭ notis en la scenaro, kiun kanton oni uzu kiam. Tamen je la fino elektiĝis alia muziko ol tiu dezirita de Quentin Tarantino, kun la escepto de “A Little Bitty Tear” de Burl Ives.

Unu elektronika peco, tekno kun tre malluma sono, ekzemple forte memorigas min pri la muziko de Mortal Kombat. Je la fino eksonas Elvis-stila muziko de Chris Isaak. Laŭ la titolo, ĝi tamen pensigas al U2 kaj ties kanto Two Hearts Beat As One.

Chris Isaak: Two Hearts

Ĉu vi memoras pri verda arbar’?

Hieraŭ mi jam anoncis, ke mi skribos pli detale pri la grandaj ŝanĝoj, kiujn alportis la pasintaj 12 monatoj al mia reta taglibro. Se mi komparas la situacion al tiu antaŭ unu jaro, tiam restis unu afero: La tempomanko daŭre malfaciligas regulan verkadon de enskriboj. Aliflanke mi ne sentas iun grandan “kulpon” pri tio. Mi faras multajn aliajn aferojn en mia vivo, kaj multaj havas klare pli grandan valoron por mi mem.

Tamen la teknikaj cirkonstancoj estis vaste influeblaj. Mi finfine uzis mian ŝancon, paŝo post paŝo:

Unue mi aĉetis novan komputilon. Post 8,5 jaroj, tio estas rimarkinde por informadikulo! Monatojn mi investis por informiĝi, kiun modelon elekti. Mi nur sciis, ke devus esti portebla aparato. Mi eĉ informiĝis pri la modeloj de Apple, sed tio estis granda seniluziigo. Krom la evidenta eblo, tajpi ĉie, la nova teknikaĵo ofertas plian grandan avantaĝon: Mi povas finfine senprobleme tajpi Esperanto-literojn senpene! Per la malnova maŝino tio ne eblis pro malnova operacia sistemo, kiu ankoraŭ ne plene subtenis Unikodon.

enŝovo: Mi mallonge resumu mian scion pri esperantigo de komputiloj. Mi scias, ke homoj ofte serĉas tion en la interreto, do ripeto ne malheplas:

Pri tajpado de Esperanto-literoj por aliaj komputiloj aŭ operaciaj sistemoj:

  • Ekzistas paĝoj de Bertilo Wennergren pri “Esperanto en la komputilo“. Ili kovras linukson kaj diversajn programojn (OpenOffice, WordPress, Firefox).
  • Kalle Kniivilä publikigis solvon por Mac OSX. La tekston li ankaŭ publikigis en la E@I-blogo.
  • Tie ankaŭ aperis teksto por uzantoj de Windows. La plej interesajn solvojn mi tamen trovis en la komentoj. Kaj mian propran solvon mi tie ankaŭ rakontis:

Por Windows-versioj ekde XP, ekzistas la eblo, simple mem difini klavararanĝon laŭ sia plaĉo: La senpaga programo Microsoft Keyboard Layout Editor (versio 1.4) estas tre simpla kaj kun legebla helpo eĉ. Ene de 15 minutoj (inkluzive testadon), mi tiel kreis mian propran klavararanĝon por la germana kaj Esperanto. Bone estas ke eblas konservi la labordosierojn por postaj modifoj. Krome per la programo facile kreeblas instaliloj. Aldone mi eltrovis ke la instaliloj ankaŭ servas por malinstalado de la klavararanĝoj. Kiu ne havas la tempon aŭ paciencon por fari tion, por tiu ekzistas pretaj aranĝoj elŝuteblaj el la reto. Ekde Windows Vista, laŭdire eĉ eblas mem difini la duliteran mallongigon por la ŝanĝado de klavararanĝoj. Tiel eblus nomi la novan “EO”.

Kombine kun OpenOffice, mi nun havas programon, kiu subtenas Esperanto-literojn, kune kun la eblo, tajpi ilin rapide – grava kondiĉo por skribi pli ofte en Esperanto!

Due mi (preskaŭ) komplete ciferecigis mian diskokolekton. Dum multaj jaroj, la grandan demandon “Ĉu dosieroj aŭ diskoj?” mi respondis per “40 diskoj sufiĉas“. Sed reale tio iĝis ĉiam pli malpraktika. Krome la manko de komputilo ĉiam pli ĝenis, ĉar mi ĉiam devis fari paperajn noticojn, kiujn mi poste devis hejme pene entajpi – sen la eblo, fari redemandojn al la homoj. Tio aparte bremsis mian projekton de publika kantaro por Esperantujo, sed ankaŭ evoluigadon de kantotekstoj. Post la aĉetado de la nova komputilo, mi pasigis du monatojn per la ciferecigo de mia KD-kolekto. Ĉiun vesperon dum laborotago devis esti kvin diskoj, kaj ĉiun semajnfinan tagon dek por fini la laboron antaŭ la Internacia Junulara Kongreso en Liberec. Kaj jam tie montriĝis la granda avantaĝo por DĴumado kaj por verkado. Cetere mi ne uzis la MP3-formaton, sed FLAC, liberan formaton sen kvalitoperdo kies kompresado estas malfarebla.

Trie mi post 12 jaroj aĉetis propran TTT-adreson. Longe mi hezitis, pago por mallonga, facile memorebla adreso. Sed finfine tio montriĝis stulta: Mi havas la monon por pagi tion (estas deca sumo) kaj mi jam ofte plendis pri tio, ke mi dependas de senpagaj ofertantoj, tiel mi interalie jam dufoje devis translokigi tion. Mia elekto estis www.kunar.eu.

Mi kontaktis la posedantojn de www.kunar.com, www.kunar.net kaj www.kunar.org, sed neniu el ili respondis. (La unuaj du TTT-ejoj estas apenaŭ en uzo, la lasta estas TTT-ejo pri libro kiu rakontas pri milita operacio en Afganujo.) La posedantino de www.kunar.de (ankaŭ ne uzata) volis certan monsumon, kiun mi je la fino taksis tro alta.

Plia grava paŝo estis instalado de WordPress. En oktobro pasintjara, mi translokigis la tutan taglibron. WordPress ofertas multan komforton, kiu pli kaj pli mankis al mi en la pasinteco.

Kompreneble restas ankoraŭ multo farenda:

  1. translokigi enhavojn de muenster.de
  2. ŝanĝi ĉiujn ligojn (de livejournal kaj muenster.de al kunar.eu)
  3. aldoni etikedojn al malnovaj enskriboj, korekti adresojn, prilabori liston de etikedoj
  4. krei aspektigon
  5. instali spamo-filtrilon
  6. ŝanĝi la lingvouzon ĉie de -io al -ujo

Ĉiam indas demandi, kial entute verki retan taglibron en Esperanto? Lastatempe mi refoje trovis malnovan argumenton. Iu ekslernanto de Esperanto plendis ke en la interreto li nur trovis enhavon pri, sed ne per aŭ por Esperanto. Laŭ li, kulturo, muziko aŭ io alia interesa en Esperanto ne videblas, ne troveblas. (Kompreneble decas demandi, kiel li serĉis: En mia reago mi nur listigis kaj priskribis la fontojn, kiujn mi mem parkere konas kaj ŝatas.) Tamen tio montras, kial estas utile, skribi pri iuj temoj, ne nur “pezaj” aferoj.

Pro tio nun finfine sekvu la muzika enhavo, kiel kutime kun porcio da melankolio. Ekde kiam mi spektis la filmon Memento la unuan fojon, mi ĉiam volis havi la DVD-n, ĉar tiu ofertas alian manieron respekti la tuton: Per speciala moduso eblas rigardi la scenojn laŭ kronologia ordo. Tio donas tute novan impreson pri la rakontaĵo – kaj ankaŭ pri la muziko.

La disko kun la sonŝpuro estas bedaŭrinde malkompleta kaj anstataŭe enhavas kelkajn kantojn, kiuj ne aperas en la filmo, sed nur estas “inspiritaj de” ĝi. Mankas la sekvaj muzikaĵoj:

  1. Monc: Generation Z
  2. Chuck Hamshaw & Mark Schmidt: Motherlode
  3. Daniela May: Ipanema Dreaming
  4. Sammy Burdson and Jean-Claude Madonne: Do the Boogaloo

Ĉe la elektronika parto de la muziko de David Julyan, mi tre ŝatas la ambjentan muzikon. Jen la du ekzemploj “Leonard and Natalie” kaj “Arriving At The Derelict – Jimmy”:

Plej facile tiu muziko kompareblas al tiu de la filmo Blade Runner (ekzemple “Blade Runner Blues”) – kiu cetere temas pri memoroj. Aliaj pecoj kun simila ŝveba aŭ reva etoso estas “Desert Suite” el la filmo “Terminator 2” kaj “Dream Window” el “Fright Night”, ambaŭ de Brad Fiedel. Same melankolie ŝajnas al mi “Light” de Hans Zimmer el la filmo “The Thin Red Line”.

Rekte al danĝera zono

Pri sonŝpuroj kaj ilia kompleteco mi ankoraŭ skribis hieraŭ. Do mi ne bezonas mencii ĉion jam denove.

Antaŭ iom da tempo, mi aĉetis la sonŝpuron de la filmo “Top Gun”. La kanton “Take My Breath Away” de Berlin mi jam pritraktis pli frue. La resto konsistas ĉefe el vigla popmuziko tipa por la 1980aj jaroj. La kantoj stile tre similas unu al la alia kaj estas foje iom tro 1980aj eĉ por mia gusto!

Fakte temas pri nova versio de la sonŝpuro, kiu enhavas kvin muzikaŝojn, kiuj ne troviĝis sur la origina eldono. Unu nur estas remikso, do neglektebla. Laŭ imdb.com, tie mankas nur unu kanto, “Radar Radio” de Giorgio Moroder kun Joe Pizzulo. Ĝi aperis kiel b-flanko de la disketo “Take My Breath Away” de Berlin.

En la anglalingva Vikipedio ekzistas aparta artikolo pri la filmmuziko same kiel alineo pri la muziko en la artikolo pri la filmo. Tie legeblas, ke krome mankas granda parto de la simfonia muziko komponita de Harold Faltermeyer.

Harold Faltermeyer fakte verkis ankaŭ la famegan instrumentan pecon “Axel F.” el la filmo “Beverly Hills Cop”. Kune kun ĝi kaj “Back to the future“, Top Gun estas por mi la filmo el la 1980aj jaroj kun la tipa sonŝpuro el la 1980aj jaroj.

Ho, arĝentul’…

Pri la du “La Boum“-filmoj kaj ilia muziko mi jam skribis antaŭe. Dum mia DĴumado en Münster, unu paro demandis ĉu mi ankaŭ kunportis la kanton “Dreams Are My Reality” de Richard Sanderson, la plej grava muzikaĵo el la unua filmo. Tio estis nova instigo, serĉi la sonŝpuron. Fakte mi jam estis trovinta diskon kun la muziko el ambaŭ filmoj, sed ŝajne ĝuste “Silverman”, la kanto, kiu plej interesis min, nur haveblis en instrumenta versio sur ĝi. Refoja esploro en la interreto tamen rivelis, ke simple temis pri malĝusta priskribo: La unua versio estis la origina kaj nur la dua instrumenta. Poste estis iom malfacile, akiri la diskon denove, ĉar ĝi nek haveblis tra interreta vendado nek en la kutimaj magazenoj. Finfine tamen mi trovis unu ekzempleron en apuda granda vendejo. Tiel mi aĉetis la muzikon de ambaŭ filmoj sur unu KD. Laŭ imdb.com, la sonŝpuro sur la disko estas kompleta.

Tiel ĝi distingiĝas de sonŝpuroj por aliaj filmoj, kiujn mi ege ŝatas. Mi jam ofte skribis pri mankanta kompleteco de sonŝpuroj, plej menciinde kaj bedaŭrinde ĉe “Back to the future“, “Highlander” kaj “Mortal Kombat“, sed ankaŭ ekzemple “Willow“, “Pulp Fiction” kaj “Dirty Dancing“. Aliflanke “Lost Boys” estis agrabla surprizo: Nenio decida mankis.

La plej grava kanto el la dua “La Boum”-filmo sendube estas “Your Eyes” de Cook da Books. De ilia kanto “Silverman” troviĝas muzikvideo kun fotoj el la filmo kaj de la grupo en la reto.

Nun estas ĉi tie

Tempo pasas, kaj denove mia taglibro aĝas unu jaron pli. Decas denove skribi pri tre speciala muziko el mia vivo.

Al la memoroj de mia infaneco apartenas televida serio pri Robin Hood. Ĝin mi spektis meze de la 1980aj jaroj. La muziko restis ĉiam en mia menso.

Ĉirkaŭ 1998 mia bofrato aĉetis diskon kun “la plej bonaj kantoj” de Clannad. Tute surprize inter ili troviĝis la titola muziko de la serio! Mia bofrato tiam supozis ke tamen Clannad ne komponis la kompletan sonŝpuron. Sed kelkajn monatojn poste, mi trovis en la sama magazeno la oficialan sonŝpuron – de Clannad. Multaj kantoj sonis kiel mi memoris ilin dum pli ol dek jaroj. Kelkajn kantojn el tiu albumo, kiu cetere nomiĝas “Legend”, mi metis sur kompilon kun ambjenta kaj Irlanda muziko. Fakte la sonŝpuro havas ambaŭ kvalitojn. Kvankam kompreneble rimarkeblas la kreiĝodato de la muziko, precipe en la klavaroj, ĝi ne perdis sian belsonecon post pli ol du jardekoj.

Antaŭ kelkaj monatoj, mia frato aĉetis la kompletan DVD-kolekton de la serio. Entute oni produktis tri elsendarojn. La trian mi ankoraux ne spektis, sed pri la aliaj du jam eblas diri la jenon: En la unua jaro fakte eksonas nur kantoj de la sonŝpuro. En la dua jaro aldoniĝis kelkaj pliaj muzikaĵoj.

La “Robin Hood”-serio estas interese farita kaj daŭre tre spektinda. Sur la DVDj troviĝas dokumentaj filmoj pri la estiĝo de la serio, kadre de kiuj la verkintoj klarigas siajn ideojn. Interalie oni elektis junajn aktorojn kaj alcelis tre naturan aspekton.

La kulminon de tio sendube prezentas la natura beleco de la aktorino, kiu ludis Marian. Por konscii pri ŝia elstareco, sufiĉas konsideri, kiel oni en la hodiaŭa tempo ofte difinas “bela”, nome “forte ŝminkita kaj portanta malmultajn vestaĵojn”.

Ĉe la rakontoj rimarkeblas la multflankaj karakteroj. La malbonuloj ne estas simplaj aĉuloj, kiuj simple faras ĉiun krimon sen pripensi. Ili zorge sekvas siajn proprajn celojn, sed samtempe devas obei kaj timi pli altrangajn personojn, ekzemple reĝon kaj princon. Krome ili ofte malsamopinias pri tio, kion fari, ĉar ili okupas tute diversajn poziciojn.

Tio estas fakte la plej grava diferenco, kiun alportas spektado de la serio kiel plenkreskulo: Oni kapablas estimi tiujn fajnaĵojn. Kiel infano mi plej ŝatis Nasir, la saracenon. Li estas nigre vestita batalanto, kiu brile batalas per du glavoj kaj malmulte parolas – kvazaŭ klasika infana idolo. Nun min plej fascinas Will Scarlet, kiu devis spekti la murdiĝon de sia edzino kaj je la komenciĝo de la serio sidas en la malliberejo. Pro liaj spertoj, li estas tre amara, malmola viro. Kiel infano tio tute ne plaĉis al mi. Sed kiel plenkreskulo, tiu rolo ŝajnas al mi aparte homa kaj komprenebla.

Plia afero, kiu seniluziigis min en mia infaneco, estas Richard Leonkoro, kiu kutime aperas kiel forta reĝo, kiu revenas ĝustatempe por savi sian landon kaj siajn fidulojn. En la serio oni pentris alian bildon de li, kiu pli similas al la reala historio: Li estas la tipa potenculo, kiu kalkule uzas personojn por fortigi sian regadon kaj kiu aparte militemas. Tiu realisma portretado meritas apartan laŭdon.

Tria menciinda elemento estas la morto de Robin. Tion kaŭzis la simpla fakto, ke la ĉefa aktoro forlasis la serion. Kiel infano mi estis kompreneble tute ŝokita. Sed nun al mi plaĉas, kiel oni scenigis tion. Ne mankas elementoj de magio kaj mistero, sed eĉ la reprezentanto de pagana dio, “Herne, la ĉasisto”, estas vundebla.

Tiu Robin-Hood-serio tiom forte influis min, ke ekzemple la posta filmo de Kevin Costner, “Robin Hood – reĝo de la ŝtelistoj”, ne kapablis vere konvinki min. Sed nur nun post la respektado kaj la detalaj klarigoj mi povas diri, kial.

Robin Hood mi konas ankaŭ el pli malnova filmo, kie li loĝas kun siaj amikoj en kompareble agrabla arbaro. La memoroj al tiu filmo tamen estas tre palaj. Krome kompreneble ekzistas la Disney-versio el 1973, kiu estas multe pli amuza kaj por infanoj. La figuro Robin Hood ankaŭ aperas kiel kroma karaktero en la filmo “Ivanhoe” el la jaro 1952. Tiu lasta fakte apartenas al la gravaj verkoj, kiujn mi spektis kiel infano, same kiel la “Robin Hood”-serio el la 1980aj jaroj.

Perdita en la ombroj

Mi daŭrigis mian atentan analizadon de sonŝpuroj per dua filmo, nome “The Lost Boys“. Dum “Willow” havas orkestran muzikon, en tiu ĉi filmo aperas ĉefe popmuziko el la 1980aj jaroj en la malantaŭo. La sonŝpura kompaktdisko enhavas 10 titolojn:

Lost Boys Soundtrack:

  1. INXS and Jimmy Barnes – Good Times
  2. Lou Gramm – Lost in the Shadows (The Lost Boys)
  3. Roger Daltrey – Don’t Let The Sun Go Down On Me
  4. INXS and Jimmy Barnes – Laying Down The Law
  5. Echo and The Bunnymen – People Are Strange
  6. Gerald McMann – Cry Little Sister (The From The Lost Boys)
  7. Eddie And The Tide – Power Play
  8. Tim Cappello – I Still Believe
  9. Mummy Calls – Beauty Has Her Way
  10. Thomas Newman – To The Shock Of Miss Louise

Ĉefe allogis min kanto kun melankolia infana ĥoro en la refreno. Kiam mi la unuan fojon aŭskultis la kompaktdiskon, mi estis iom seniluziigita: Tiu kanto en la komencaj scenoj de la filmo ne enhavis strofan kantadon. Krome rapida komparo kun la informoj de la filmo liveris, ke pluraj kantoj mankas sur la sonŝpuro.

Mi spektis la filmon kaj notis, kiam kiu kanto aperas. Kompreneble mi denove kunindikis la DVD-ĉapitron por pli facila orientiĝo:

ĉ. 01       0:00 -    1:00 ( 6)
1:01 -    1:34 (10)
1:49 -    1:59 (10)
ĉ. 02       3:50 -    5:58 ( 5)
ĉ. 04       9:20 -   11:19 ( 8)
11:20 -   12:50 ( 7)
12:51 -   13:17 (10)
ĉ. 05      13:18 -   14:58 ( 4)
ĉ. 06      14:59 -   15:40 ( 9)
15:41 -   15:50 (10)
ĉ. 08      18:25 -   19:02 ( 1)
19:03 -   19:35 (10)
ĉ. 09      20:20 -   21:35 ( 2)
ĉ. 11      27:58 -   29:09 ( 6)
ĉ. 13     (36:26 -   37:25)
ĉ. 16      46:26 -   48:03 ( 6)
ĉ. 19-20   57:03 -   57:36 (10)
ĉ. 20     (57:39 - 1:00:00)
ĉ. 27    1:19:19 - 1:19:36 ( 1)
ĉ. 29    1:21:46 - 1:23:33 ( 6)
ĉ. 32    1:29:09 - 1:30:20 ( 5)
1:30:21 - 1:33:20 ( 3)

ĉ. 02: Danny Gould - Some Other Day
Troy Seals - Crazy Old Soldier
The Rascals - Grooving
ĉ. 13: Clarence "Frogman" Henry - Ain't Got No Home
ĉ. 20: Run D.M.C. - Walk This Way

Tiu analizo komplete ŝanĝis la bildon, kiun mi havis pri la kompaktdisko. Nun mi opinias, ke ĝi estas tre bona, pro pluraj kialoj:

La mankantaj kantoj (krom unu) estas malgravaj. Tri el ili eksonas nur dum kelkaj sekundoj unu post la alia. En la filmo la ĉefaj herooj tiam plendas, ke la muziko en la radio aĉas kaj postulas ŝanĝon de la kanalo. La malnovan kanton, kiun unu el la herooj aŭskultas kaj kunkantas dum banado, mi ĉiel ajn ne ŝatas.

La nura grava kanto mankanta estas “Walk This Way” de Run D.M.C., kiu eksonas dum la atako de la vampiroj. Sed la muzikon origine aŭskultas ne ili mem, sed iliaj viktimoj. Krome tiu hiphopa kanto stile ne kongruas al la sonŝpuro, kiu konsistas ĉefe el popmuziko.

La instrumentaj pecoj uzitaj dum diversaj scenoj de la filmo tre mallongas. Ili daŭras maksimume ĉirkaŭ unu minuton kaj do estas neglektindaj.

Kiel mi eltrovis nur tra la detala ekzamenado de la filmmuziko, diversaj partoj de mia plej ŝatata kanto eksonas en diversaj partoj. Do ankaŭ estis uzita la strofa kantado kaj la orgeno. Tio kompreneble multe plibonigis mian prijuĝon, ĉar en tio mi vidas multe pli inteligentan uzadon de muziko.

La sonŝpuro entute plaĉas al mi pro la unueca sono – popmuziko el la 1980aj jaroj. Komuna elemento en diversaj kantoj estas saksofono. Tial rimarkeblas bona sinsekvo de la kantoj en la filmo, ĉar ne okazas fortaj stilrompoj kiam diversaj muzikaĵoj aŭdeblas unu tuj post la alia.

La kermesa peco eksonas daŭre, ne nur unufoje dum kvin sekundoj, kiel mi memoris tion. Tial mi konsentas, ke ĝi meritas lokon sur la kompaktdisko.

La muskola kantisto, kiu videblas dum koncerto en la filmo, vere estas la artisto de la kanto, kiun li prezentas. Pri tiaj detaloj mi ĉiam ĝojas.

Resume mia detalfanatikeco ne ĉiam gvidas al malkontenteco. Foje ege helpas, rigardi (resp. aŭskulti) pli intense al la aferoj.

Kiam venas la malvarmo de la vintro

Filmmuziko ĉiam ludis gravan rolon en mia KD-kolekto. Mia unua kompaktdisko estas la sonŝpuro de “Reen al la estonteco“. Bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom facila akiri tiajn albumojn. La sonŝpuron de la fantazia filmo “Willow” mi serĉis dum multaj jaroj, ĝis mi trovis ĝin en vendejo en Budapeŝto en marto 2000.

Du aferoj kompreneble tuj kaptis mian atenton, legante la titolliston: La kompaktdisko enhavas nur 8 pecojn. Samtempe la duono el ili daŭras relative longe.

Longe mi cerbumis pri tio, kiam ekzakte kiu muzikaĵo aŭdeblas en la filmo. Tio ne estas tiom triviala, kiel tio sonas. Foje komponistoj kunigas du muzikpecojn, kiuj aperas dum tute aliaj partoj de la rakonto, por la albumo.

“Escape From the Tavern”, mia plej ŝatata muzikaĵo el tiu filmo, akompanas eskapon kaj ĉason. Per “Elora Danan” komenciĝas la filmo. La nomoj de la aliaj muzikaĵoj indikas ilian proksimuman pozicion, sed ne pli.

Nun mi prenis la tempon por spekti la filmon en DVD-formato. Tiel mi sukcesis finfine kompreni la konsiston de la sonŝpuro. Krom “Willow’s Theme” ne aperas unuopaj muzikpecoj por la diversaj muzikaj temoj. La aliaj muzikaĵoj simple rekte redonas la muzikon laŭ la filmaj scenoj.

Nur post tiu detala analizo mi konstatis, ke la unuaj 10 kaj la lastaj 45 minutoj komplete aperas sur la sonŝpuro, dum en la mezo mankas grandaj partoj komplete. Precipe rilate al la trinkeja muziko en la taverno kaj la muziko ĉe la lago tio estas tre bedaŭrinda.

Willow - la sonŝpuro de James Horner

daŭro   titolo                   tempo           DVD-ĉapitro
9:45 Elora Danan 		   00:00-  09.27 ĉapitroj 01-04
5:26 Willow's Journey Begins    20:16-  26:32 ĉapitroj 06-08
5:04 Escape From the Tavern	   47:00-  51:50 ĉapitroj 15-16
7:51 Canyon of Mazes		 1:13:59-1:21:21 ĉapitroj 23-24
10:47 Tir Asleen		 1:21:58-1:32:10 ĉapitroj 24-27
18:11 Bavmorda's Spell is Cast 1:32:17-1:49:56 ĉapitroj 27-34
11:56 Willow the Sorcerer	 1:49:57-2:00:32 ĉapitroj 34-36
3:55 Willow's Theme		 ĉirkaŭ la fino (variaĵo)
1:12:55


muzikaĵoj, kiuj ne aperas sur la sonŝpuro:

ĉapitroj 04-06
* muzikgrupo
sorĉista ekzameno
* atako

ĉapitroj 08-15
marĉanta armeo
Mad Martigan
feoj
Cherlindrea
taverno

ĉapitroj 16-23
* kastelo de la malbonuloj
la lago
kaptiĝo
al la kampejo
sorĉado kaj eskapo

* parte eksonas en aliaj pecoj de la sonŝpuro

Ĉirkaŭ mi estas konataj vizaĝoj

Malofte mi trovas interesajn DVDjn en la magazenoj. Sed la 2an de septembro, mi aĉetis eĉ du: “Ivanhoe“, la romantikan filmon el la 1950aj jaroj, kaj la novan version de “Donnie Darko”. La kinejan version mi spektis en aŭgusto, kiam la filmo aperis ŝajne la unuan fojon en la Germana televido. La filmon rekomendis al mi malrekte elgrande, kiu skribis pri ĝi en pluraj enskriboj. Tio tre motivigis min. Krome la mencio de kelkaj misteraj elementoj (al kiu plie kontribuas la oficiala TTT-ejo de la filmo) kreis scivolemon.

En la reto legeblas tranĉoraporto, kiu informas pri la diferencoj inter la du versioj. Plej interese estas, ke multaj ŝanĝoj okazis rilate al la muziko en la filmo: Kelkaj kantoj aperas je tute alia pozicio en la filmo kaj kelkajn oni komplete ne aŭskultigas en unu de la versioj.

La sonŝpuro ĝenerale jam estas interesa: Aperas i.a. Tears for Fears kun sia kanto “Head Over Heels”. Krome ilia verko “Mad World” aperas kantita de alia artisto, speciale surbendigita por la filmo. Sur la DVD troviĝas kiel aldonaĵo la video de la origina versio; mi ŝatas ambaŭ.

Por unu danca sceno, origine la reĝisoro uzis “West End Girls” de The Pet Shop Boys (dum prezentado de sia verko kadre de filmfestivaloj). Sed ĉar estis tro multekoste por inkluzivi la kanton en la posta kineja versio, li anstataŭe enmetis “Notorious” de Duran Duran. Laŭ mia unua impreso, la tuja komenciĝo de tiu kanto ne bone kongruas al la dancado, kiu ekas nur iom post iom – same kiel “West End Girls”.

Ĉar mi ĉiel ajn jam ŝatas la muzikon de The Pet Shop Boys, la 20an de novembro mi aĉetis la kolekton de iliaj fruaj disketoj. Hejme mi ludigis la filmon sen sono kaj samtempe aŭskultigis la unuan kanton de la kompaktdisko, tiel ke mi povis spekti la filmon kun la origina muziko. Kvankam temas pri alia kanto, la movoj de la aktorinoj bonege kongruas al la ritmo kaj precipe je la komenciĝo la etoso estas multe pli kongrua.